Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 9 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 11


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  10 / 12


VORTOFARADO PER FINAĴOŜANĜO

Tiuj vortoj, kiuj per o, a, e, i finiĝas, havas regulan finaĵon. — La laŭregulaj finaĵoj havas sian specialan signifon, kion ili nur tiam perdas, kiam ni pruntedonas ilin kiel komplementan signon.

La fakto mem, ke la finaĵoj havas propran signifon diras al ni, ke, se ni ŝanĝas la finaĵon de la vortoj, la vortoj novan sencon ricevas.

La kazojn, en kiuj la finaĵoj perdas sian signifon — montras al ni la ekzemploj en la diversaj ĉapitroj de la diversaj komplementoj. Tie ĉi ni nur notu, ke en la frazo Li kuras rapide — la vorto rapide estas komplemento de maniero, ĉar la finaĵo e indikas la manieron, laŭ kiu la kuro okazas. En la frazo Ni devas multe legi — la vorto multe ne esprimas manieron kaj la finaĵo e nur prunteprenita finaĵo estas. — Ŝanĝante la finaĵon de niaj vortoj — ilian novan sencon, la signifo mem de niaj finaĵoj klarigas al ni.

VORTOSTUDADO

Verboj faritaj el o-vortoj

La litero i estas la finaĵo de la verboj. Ĝi havas signifon. Se ĝia signifo permesas al ni, per ĝi ni povas krei verbon el vortoj, kiuj per o finiĝas.

La o-vortoj estas kvar-specaj. Estas o-vortoj, kiuj desegnas personon (profesoro, tajloro), la aliaj desegnas en nian imagon beston (kato, hundo), objekton (tabulo, kreto), aŭ abstraktan ideon (rido).

Verboj el abstraktideaj vortoj. — La plej ofte ni kreas i-vortojn el tiuj o-vortoj, kiuj esprimas abstraktan ideon. Se el samaj vortoj ni faras verbon, la verbo signifas : havi tion mem, kiun la vorta radiko esprimas. Ekzemple : Abomeni (havi abomenon) pri la milito. — Li plezuras (li havas plezuron) vojaĝi.

Alifoje, el samaj vortoj kreitaj verboj esprimas, ke la aganto efektive faras tiun agon, kiun esprimas la o-vorto mem : Nia amiko bone akcentas (Nia amiko faras bonan akcenton).

Tiuokaze, se same farita verbo signifas : havi tion mem, kion la verba radiko esprimas, — tiam nia verbo estas netransitiva ; do, al ĝi per prepozicio ni aligas la komplementon. En sama okazo, ni uzu la prepozicion, kiun deziras la verba signifo de tiuj ĉi o-vortoj kun la verbo havi. Havi abomenon pri io, do : abomeni pri io. Tute same ni diras : Ni ĝojas pri la printempo, — ĉar la signifo de la verbo ĝoji estas : havi ĝojon pri… La verbo timi signifas : havi timon de… Do, ni diru : La infano timas de la kato. — Tiuj verboj, kies signifo estas : fari tion mem, kion la vorta radiko esprimas, — tiuj verboj transitivaj verboj estas, kies komplementon per n-finaĵa vorto ni kreas.

Verboj el objektonomoj. — Jen vorto, kiu objektonomo estas : Almozo. Tiu ĉi vorto signifas objekton, kiun petinte oni ricevas. El ĝi farante verbon, ni signifas : kolekti almozon.

Ekzemple : La ŝtelisto ne almozas, sed prenas.

La vorto almozo en Esperanto estas o-vorta ideo, ĉar ĝia signifo en la Fundamento per tiaj naciaj vortoj estas klarigita, kies rolo estas sama, kian rolon ludas niaj o-vortoj. En certaj naciaj lingvoj ĝi en i-vorta formo, en verba formo ekzistas en la vortaroj. Certe, tiuj lingvanoj, en kies nacia lingvo per i-vorto esprimas la vortaro tiun ĉi ideon — inklinas uzi la vortoformon : almozaĵo. Tiuj, en kies vortaro per o-vorto estas esprimita tiu ĉi ideo, — tiuj juĝas pleonasmo — en sama okazo la uzadon de la afikso. Reale ĝi ne estas tio. Kontraŭe. Tiu, kiu uzas la formon almozaĵo, per la vorto almozo distingas en o-vorta senco, la agon, la faron mem, kiun tiu ĉi vorta radiko esprimas.

Ekzemple : Peti almozaĵon (objekto petata) estas honta. — La almozo (la ago mem : almozi) estas honta.

En Esperanto nur vortaj radikoj estas kaj nur ilia signifo estas donita per i-formaj, a-formaj, aŭ o-formaj vortoj. Tial ĉar saman vorton en ĉiuj lingvoj per sama, egalvalora formo oni ne povas esprimi, — la opinioj pri la pleonasmo estas diversaj. — Cetere, pleonasmo ne okazigas dubon, tial la uzado de la afiksoj estas preferinda, ol diri vorton kies sencon nur la ĉeesto de aliaj vortoj divenigas.

La problemo de la vortofarado en la fundamentaj ekzemploj estas solvita, — sed, tiam, kiam ni perfekte volas koni nian lingvon, tiam ni ĉiujn vortojn, kun ĉiuj finaĵoj kaj afiksoj aparte devas esplori. La signifo de niaj finaĵoj kaj afiksoj devas nin gvidi en tiu ĉi laboro. Zamenhof sur la afiksojn konstruis nian lingvon ; la bazon, la fundamenton de nia domo ni ne povas eligi de sub niaj piedoj !

Nia vortaro tiam estos « plena » se laŭ tiu ĉi principo ni redaktos ĝin, kaj ni ne per la kreado de novaj vortoj klopodas superfluigi niajn lingvajn elementojn, kies ekzisto permesas al la mondo konstati la genian kreaĵon de Zamenhof.

Per o finiĝanta vorto, kiu objekton signifas — en sia verba formo entenas aluditaĵon. Ekzemple : Almozi = kolekti almozaĵon ; kroni la reĝon = meti la kronon sur la kapon de la reĝo.

La kazo de tiuj ĉi vortoj estas identa al la kazo de la kunmetitaj vortoj, kies signifon aparte ni devas eklerni. Ankoraŭ unufoje ni akcentu, multe pli facile ilin ni povas eklerni per klarigoj, ol lerni anstataŭ ilin nove kreitajn radikojn.

La vortaroj devus serĉi la klarigojn de tiuj ĉi vortoj !

FRAZOSTUDADO

La tempokomplemento

La tempa komplemento difinas la tempon : kiam la ago okazas ?

Formi tempokomplementon nur per tiuj vortoj ni povas, kies signifo jam tempon rilatas. La komplementan kvaliton de tempovortoj ni esprimas per prepozicioj kaj finaĵoj. Per aliaj vortoj : tempokomplementon al verbo ni aligas per prepozicio, aŭ per pasiva finaĵo ni esprimas la rilaton de la tempovortoj al la verbo.

La grava cirkonstanco estas tio, ke ni rekonu : ĉu la vorto aŭ vorta grupo ludas agantan rolon, aŭ : ĉu ĝi estas tempokomplemento ? Se la vorto per o finiĝas kaj senprepozicie ĝi staras en la frazo, la vorto estas aganto. Same, se en grupo de vortoj estas unu aktiva vorto, do : unu senprepozicia o-vorto, la vorta grupo estas aganto. — Se la o-vorto, aŭ la aktiva o-vorto de vortogrupo ricevas komplementan signon de pasiveco (literoj : e kaj n), aŭ : se ni o-vorton aŭ vortan grupon per prepozicio aligas al la verbo, la o-vorto, la vorta grupo fariĝas komplemento. — Kristnasko estas religia festo (La vorto kristnasko havas tempovortan sencon, sed, ĉar ĝi sen prepozicio, sen komplementa finaĵo staras en la frazo, ĝi ne estas tempokomplemento ; ĝi do, ne difinas tempon — kiam la ago okazas ?) — Kristnaskon mi pasigas en Svedujo (La komplementa vorto : « kristnaskon » estas ĉi tie agprenanta komplemento, ĉar la agon esprimitan per la verbo, la aganto transmetas sur la komplementan vorton : « kristnaskon »). — Kristnaskon (kristnaske, el la okazo de kristnasko, okaze de kristnasko) mi forveturos en Svedujon (La komplemento « kristnaskon » estas tempokomplemento, ĉar ĝi difinas la tempon : kiam la aganto (mi) forveturas ?

Por formi tempokomplementon, ni do devas doni pasivan formon (aŭ per pasiva finaĵo, aŭ per prepozicio) al la tempovorto aŭ vorta grupo de tempo.

Jen ekzemploj : Aleksandro promenas dum la mateno (En tiu ĉi frazo la tempokomplemento « dum la mateno » difinas la tempon, kiam Aleksandro promenas). — Aleksandro matene promenas (La tempa komplemento « matene » difinas la tempon, kiam Aleksandro promenas). Eĉ oni diras : Aleksandro matenon promenas (La formo « matenon » de la tempokomplementa vorto difinas la tempon, kiam la ago okazas : kiam Aleksandro promenas).

Kiel ni vidas, la tempan prepozicion povas anstataŭi la finaĵo n kaj e. El tiu ĉi cirkonstanco nenia konfuzo povas rezulti. Certe, samokaze la finaĵoj n kaj e — perdas sian sinifon kaj nur ludas la rolon de prunteprenita gramatika finaĵo. Facile estas rekoni la kazojn, kiam tiuj ĉi finaĵoj estas prunteprenitaj komplementaj finaĵoj. Ili estas aligitaj al tempovortoj, kiel en la kazo de la lokokomplementoj — al vortoj, kiuj lokon esprimas ; sed, al vortoj, kiuj lokon esprimas — ni ne povas aligi aŭ la literon n, aŭ la literon e, ĉar la finaĵo n — en la kazo de lokokomplemento — estas rezervita nur por esprimi la direkton.

La tempokomplementaj prepozicioj. — La prepozicio, per kiu — kune kun la helpo de iu tempovorto, ni povas difini la tempon, kiam la ago okazas, — estas la prepozicio dum.

Krom la prepozicio dum — per prunteprenitaj lokaj prepozicioj ankaŭ ni povas difini tempon. Tiuj ĉi prunteprenitaj lokaj prepozicioj estas la jenaj : antaŭ, ĉirkaŭ, de, en, ekster, ĝis, inter, post.

Ankoraŭ du tempokomplementaj prepozicioj estas, la prepozicioj ekde kaj depost. Kiel ni vidas, ili, ambaŭ estas la kunligo de du vortoj. En kunligita formo, ili veraj tempokomplementaj prepozicioj estas. Veraj, ĉar nur por difini tempon — ni povas uzi ilin. La sensignifan prepozicion je kun speciala signifo ni uzas, kiel tempokomplementan prepozicion. — El la vortofinaĵoj la pasivajn finaĵojn n kaj e ankaŭ — ni utiligas por formi tempokomplementon.

Prepozicion aŭ tempokomplementan finaĵon anstataŭas sama esprimaĵilo : okaze de (Anstataŭ okaze de oni diras : el la okazo de).

Ofte, anstataŭ uzi la prepozicion dum, kelkaj uzas la prepozicion tra. Sed, ĉar « tra » neniun alian cirkonstancon povas esprimi, ol esprimas « dum » — ni evitu uzi la prepozicion « tra », kiam ni formas tempokomplementon.

Pri la formo de tempokomplemento ni devas scii, ke absolute ne estas grave, ĉu per prepozicio, ĉu per komplementaj finaĵoj ni formas ĝin. Tiam, kiam ni povas uzi la prepozicion dum, ni povas ĝin anstataŭigi per n e finaĵo. Dum mateno, matenon, matene, kiel tempokomplementoj — esprimas la saman cirkonstancon. Certe, kiam ni deziras akurate precizigi la tempon, ni uzas prepozicion. — Uzante la prepozicion en, ni ne tute la samon esprimas, ol per la prepozicio dum. Ekzemple : Aleksandro dum la mateno promenis (dum la tuta mateno). — Aleksandro en la mateno ricevis leteron (en unu momento de la mateno). Kiam la ago momente daŭras, ni uzas la prepozicion en.

La demandaj vortoj de tempokomplementoj. — Ĉiuj tempokomplementoj respondas al la demando : kiam ? Aliaj tempokomplementaj demandaj vortoj : Antaŭ kiam ? Ĉirkaŭ kiam ? (Proksimume kiam ?) Depost kiam ? De kiam ? Ĝis kiam ? Post kiam ?

Tiam, kiam ni aligas nian tempokomplementon al la verbo per la prepozicioj dum, en, ekster, inter, ni demandas per la ĝenerala demanda vorto de tempa komplemento : kiam ? aŭ per la jenaj demandoj : Dum kiu tempo ? En kiu tempo ? Ekster kiu tempo ? Inter kiu tempo ? — Tempokomplementoj aligitaj al la enfraza verbo per la prepozicioj depost kaj ekde, ne respondas al la ĝenerala demanda vorto kiam ?

En sama frazo povas esti pluraj tempokomplementoj. Tiu ĉi okaze, tiam, kiam ni ne deziras akurate precizigi la pozicion de la tempo — ni uzas aŭ la finaĵon n, aŭ la finaĵon e por variigi nian stilon. Ekzemple : Lundon, nokte, forbrulis nia fabriko inter la 2-a kaj la 3-a horo (Kiam ? — Lundon, nokte, inter la 2-a kaj la 3-a).

Alia ekzemplo : Dum la nokto (la nokton, nokte) Petro ne dormis eĉ unu minuton (Kiam ? — Dum la nokto). En tiu ĉi frazo « unu minuton » ne estas tempokomplemento, ĝi indikas tempokvanton, ĝi ne respondas al la demando : kiam ?

Antaŭ la sesa (horo) mi ne foriros (Kiam ? Antaŭ kiu [kioma] horo ? — Antaŭ la sesa [horo]). — Ĉirkaŭ la deka (horo) vespere, mi atendos vin (Kiam ? Ĉirkaŭ kiu [kioma] horo ? — Ĉirkaŭ la deka horo, vespere [vesperon, en la vespero, dum la vespero]). — De la sesa (horo) ĝis la sepa (horo) mi atendos vin (Kiam ? De kiam ? Ĝis kiam ? — De la sesa, ĝis la sepa). — Ekster oficialaj horoj, la ministroj ne akceptas vizitantojn (Kiam ? Ekster kiu tempo ? — Ekster la oficialaj horoj). — Ĝis februaro, ni finos nian laboron (Ĝis kiam ? — Ĝis februaro). — Inter la sesa kaj la sepa, mi atendos vin (Kiam ? Inter kiuj horoj ? — Inter la sesa kaj la sepa). — Post la deka ŝi jam dormos (Kiam ? Post kiu horo ? — Post la deka). — Ekde lundo, mi regule venos vin viziti (De [ekde] kiam ? — Ekde lundo). — Depost tri jaroj, Aleksandro loĝas en Londono (Depost kiam ? — Depost tri jaroj).

Dirante : Mi atendas vin inter la sesa kaj sepa — ne signifas : Mi atendas vin de la sesa ĝis la sepa. — En tiu ĉi lasta kazo Mi atendas dum unu horo (unu horon) ; en la unua kazo, oni ne estas certa, ĉu Mi atendas dum unu tuta horo (unu tutan horon), aŭ, inter la du donitaj tempoj (sesa kaj sepa) nur kelkajn momentojn.

La uzado de la prepozicio « je ». — Kiam ni akurate fiksitan tempon deziras esprimi, kaj nenian alian prepozicion ni povas uzi, tiam — per la prepozicio je — ni formas la tempokomplementon.

Li alvenos akurate je la naŭa (Kiam ? Je kioma horo ? — Je la naŭa). — Je la monato februaro ni finos nian laboron (Je kiu monato ? Je kiam ? — Je la monato februaro [antaŭ februaro, ĝis februaro]).

Tempokomplementaj vortoj. — Jen tempokomplementaj vortoj, kiuj same kiel ĉiuj aliaj komplementaj vortoj, ne laŭregule finiĝas : hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ, baldaŭ, ankoraŭ, nun, tuj, ĵus, jam, plu, iam, ĉiam, neniam, tiam, kiam. — Formitaj tempokomplementaj vortoj, kiuj ankaŭ — kiel alispecaj, formitaj komplementaj vortoj — per e finiĝas : ofte (multfoje), ĝisnune (ĝis la tempo, kiu pasis ĝis nun), ĝisfine (ĝis la fino), dume (dum la tempo, kiam…), intertempe (en la tempo, kiu pasis inter du tempoj), iutempe (iam, en iu tempo), ĉiutempe (ĉiam), neniutempe (neniam), tiutempe (tiam), kiutempe (kiam). — Plu, kiam estas tempokomplementa vorto — signifas : ankoraŭ ĉiam (Malgraŭ la malpermeso, li plu drinkas). Samokaze, tiu ĉi vorto signifas ankaŭ : depost nun, en la venonto (Lin ŝi ne plu amas).

La tempokomplementaj vortoj respondas al la demando : Kiam ?

La tempokomplementaj frazoj. — Ankaŭ komplemento de tempo povas esti dependa frazo. Jen ekzemploj :

Johano jam ĉe ŝi estis, kiam ŝi lavis sin (Kiam estis ĉe ŝi Johano ? — Jam tiam, kiam ŝi lavis sin). — Dume ili manĝas, ili ne parolas (Kiam ili ne parolas ? — Dume [dum la tempo, kiam] ili manĝas). — Depost tiam, kiam vi forvojaĝis, ŝi malgaja estas (Depost kiam ŝi estas malgaja ? — Depost tiam, kiam vi forvojaĝis). — Nokte, kiam neniu estas en la stratoj, (tiam) ŝi sole promenas (Kiam ŝi promenas sole ? — Nokte kiam neniu estas en la stratoj).

La kunligaj vortoj de la tempokomplementaj frazoj estas : tiam, kiam…, depost tiam, kiam…, ĝis tiam, ĝis kiam… Kiel tempokomplementan kunligan vorton, oni ofte uzas la vorteton ke.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 9 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 11


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org