Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Solo de fluto
de Paul Bilhaud

« Solo de fluto »  estas mallonga scenado por unu rolanto — kun fluto.

Ĝi estis verkita de la franco Paul Bilhaud ["pol bijo"] (1854-1933), kiu ankaŭ aŭtoris poemojn, romanojn, teatraĵojn, librojn por gejunuloj. La originala titolo estas "Solo de flûte" kaj datumas de 1885.

La programo de la Unua Universala Kongreso de Esperanto informas, ke ĝi estis ludita en la Urba Teatro de Bulonjo-ĉe-Maro, de S-ro Doré, prezidanto de la E-grupo en Troyes, dum la vespera koncerto-spektaklo de Dimanĉo, la 6-a de Aŭgusto 1905.

La jena reeldono redonas la tekston de broŝuro de 1907, kies formato estas : 17×12cm., 16 paĝoj — tamen la lastaj paĝoj (katalogo de la Librairie de l’ Esperanto) ne estas reproduktitaj ĉi-tie.


PAUL BILHAUD

—————

SOLO DE FLUTO

TRADUKITA KAJ LUDITA
DE
Fernand DORÉ
Prezidanto de la Grupo Esperantista en Troyes

-------

Prezo : 0 fr. 60

-------

PARIS
LIBRAIRIE DE L’ESPERANTO
46, RUE SAINTE-ANNE, 46 (2e arr.)

1907


Kovropaĝo de "Solo de fluto"
Kovropaĝo de "Solo de Fluto"


———

Ĉiuj râjtoj de traduko kaj represado
rezervitaj por ĉiuj landoj

———


SOLO DE FLUTO

———————

Flankaj objektoj. — Fluto — kompreneble — muzikportilo, muzikaĵo por fluto (klarneto, trombono aŭ hobojo, tio estas negrava). Funde, aŭ dekstre, aŭ maldekstre, fortepiano — de ia ajn fabrikejo, kun vosto aŭ sen vosto, agordita aŭ ne. — Se la fortepiano ĝenas iomete, oni ne metu fortepianon. — Fortepianisto ne estas nepre necesa, eĉ se estas fortepiano. — Ĉiuokaze la pianisto ne bezonas havi talenton, — male. Se li konus nenian noton de muziko, tio estus eĉ preferinda. — Krom tio, oni metu ĉion, kion oni volos : seĝegoj, kandelingoj, floroj, vestportiloj, vazoj de Ĥinujo aŭ de Sèvres, pentraĵoj, k. t. p., k. t. p., unuvorte ĉion, kio povas esti agrabla por la okuloj de la ĉeestantoj, kaj favore pretigi iliajn orelojn.

La artisto eniras sur la scenejon, — vestita per frako, se li havas unu — kaj ŝajnas plena da modesteco (la modesteco de la talentuloj). Li salutas unufoje aŭ multfoje, laŭ la grado da ĝentileco, kiun li ricevis de sia familio, aranĝas sian muzikportilon, sian muzikaĵon, sian fluton, pretiĝas por ludi, ne ludas (tre grava estas tio !), kaj fine sin turnas al la publiko kun la ŝanceliĝanta sento kaŭzata de emocio profunda, sed kaŝata (1).

(1) Noto. Faru ĉion necesan, por ke la publiko kredu, kiel eble plej longatempe, ke vi reale ludos. La komikeco de la monologo devenas de tio.

(Metante la fluton kontraŭ siajn lipojn, kaj forprenante ĝin, kvazaŭ li sufokus pro la emocio.) Mi tre petas pardonon de vi, sed… mi sentas min konfuza… tre konfuza… Estas la unua fojo, kiam mi ludas publike, tiam… mi ne antaŭvidis la impreson, kiun… sed estas nenio… mi tuj sentimiĝos, sed momente, la elspiraĵo tute mankas al mi, kaj por ludi fluton, estas sufiĉe necesege !… Mi ne estas tre sperta, mi preferas tuj diri tion al vi… tiom pli ke vi tion rimarkus… poste !… ne, mi ludas bonete… jes !… kun sento… kiel la homoj, kiuj ne estas tre spertaj. Ja, mi komencis tre malfrue lerni la fluton, kaj tiam, ĉio ne iris tre bone… la fingroj, vi scias… ili estis rigidaj, la fingroj… estas tute nature, je mia aĝo. Fine mi kutimiĝis, kaj tion, kion mi scias, mi lernis tre rapide. Estas vere, ke mi ne scias multe da aferoj… sed mi tion lernis tre rapide. Cetere, vi tuj vidos.

Mi… mi ricevis lecionojn de unu el niaj plej famaj flutistoj, Sinjoro… ne estas necese, vi ne konas lin… sed li estas famega ! Ĉiuvespere, mi iris ĉe lin… kun mia fluto, kompreneble… mi alvenis je la oka, ĝuste… je dek minutoj post la oka, kiam mi maltrafis la omnibuson… Mi trovis tie lian edzinon… liajn infanojn… kaj kelkajn amikojn… malgranda intima kunveno. Post la kutimaj salutoj, mi eltiris mian fluton el mia poŝo… mi ĝin metis sur la fortepianon… kaj oni komencis ludi… ludi kartojn, je briĝo… po dek centimoj la ludmarko… escepte ĉiuvendrede, kiam estis nur po kvin centimoj… mi neniam kuraĝis demandi, kial ? kaj poste… oni trinkis teon… sen sukero, sed kun multe da kuketoj. Tio daŭris sammaniere ĝis la duono de l' noktomezo.

Tiam, je tiu ĉi horo, mi prenis mian fluton, mi ĝin remetis en mian poŝon… kaj mia profesoro min rekondukis ĝis la pordo, dirante al mi : " Ĝis revido, mia kara lernanto, kaj ĝis morgaŭ ; ne forgesu kunporti vian fluton. Bonan lecionon mi donos al vi. " La morgaŭan tagon mi revenis kaj min rekondukante, ĉirkaŭ la duono de la dekdua mia profesoro rekomendis al mi, ke mi ne forgesu mian fluton la morgaŭan tagon… kelkafoje eĉ, mi ĝin lasis ĉe li, por ke mi ne estu devigata ĝin rekunporti. Tiuj lecionoj daŭradis ĉirkaŭe… (Penante por memori.) He ! he ! tri jarojn kaj duonon… kaj ĉar mi havis grandajn inklinojn, vi divenas ke… Estas necese diri ankaŭ, ke mi laboris hejme, krom la lecionoj. Ha! sen tio !

(Ŝanĝante sian voĉtonon kaj konfidencie.) Mi petas pardonon de vi, mi trouzas vian afablecon, sed mi ja povas konfesi al vi malkaŝe, ke se mi rakontis al vi ĉion tion ĉi, estis por doni al mi iom da maltimego, tute simple… nun mi estas preta por komenci. (Li antaŭeniras al la muzika portilo, kvazaŭ por aranĝi sian muzikaĵon, kaj reirante al la publiko.) Sed, ĉu ne ! estu malseveraj, ĉar mi rediras al vi, estas komenco. (Metante la manon ĉe sian koron.) Kaj mi sentas mian koron, kiu batas en mia brusto… sed mi ĝin lasas bati, tial ke tre baldaŭ, tio utilos al mi, por la takto !

Pri la takto, imagu, ke mi estis preninta la kutimon kalkuli laŭte : Unu, du, unu, du… ludante triangulon… jes, mi ludas ankaŭ la… sed ne… mi estas pli sperta je la… cetere vi tuj vidos… Tiam, kiam mi lernis la fluton, tio multe ĝenis min, ĉar mi kalkulis en mia instrumento… ludante… kaj ĉar oni ne povas fari samtempe du aferojn, kiam mi ludis, mi ne plu kalkulis… kaj kiam mi kalkulis, mi ne plu ludis… sed nun mi kalkulas per la piedo… kiu ajn ! tio estas tute egala por mi… kelkafoje per ambaŭ… precipe dum la vintro… pro la malvarmo. Al mi eĉ okazas tute ne kalkuli… mi trovas tion pli oportuna. Kiam mi ludas sola, ne estas grave… mi ĉiam povas sekvi min… aŭ atingi min, se mi iras tro rapide… sed kiam ni estas multaj… (Ŝanĝante sian voĉtonon.) Cetere, nun ne estas la okazo.

Nu ! (Li ordigas sian muzikaĵon sur la portilo, alportas sian fluton al siaj lipoj, longe enspiras, estas tuj komenconta, kaj subite haltas, kliniĝante rapide al sia muzikaĵo, kiun li prenas kaj ekzamenas. Poste, kun ĉagrena mieno.) Ve ! tio ne estas mia muzikaĵo !

(Ĝin ekzamenante denove kaj ŝanĝante subite sian voĉtonon.) Ha ! jes !… jes !… volu senkulpigi min… sed la supro estis malsupre… feliĉe mi tion vidis ĝustatempe. Ne estis tiel, kiel la lastan semajnon, mi rimarkis tion, nur en la mezo de la ludado… Vidu, jen malagrablaj aferoj por artisto… precipe kiam li ne estas fama. (Li remetas la muzikaĵon sur la portilon.) Nu ! nun… Ha ! unue, ni prenu la A… (1) (Li portas la fluton al siaj lipoj kaj ĝin malproksimigas por paroli.) Jes, oni prenas ĉiam la A… (Sama movo.) Oni povus preni alian noton, sed oni prenas la A… (Sama movo.) mi ne scias kial… ja oni ĝin prenas… malnova kutimo… (Tute mallevante sian fluton.) Eble pro la tonforketoj… vi scias, tiuj malgrandaj iloj ; kiuj sonas la A… Tiam se oni prenus alian noton… la G (2) ekzemple… ĉar ĉiuj tonforketoj sonas la A, tio ruinigus la fabrikantojn, estus malbona afero… Estas vere, se oni kutimus preni la G, oni farus tonforketojn je G, tio estus tute sama ; tial preni la A estas tute indiferenta.

(1)  A = la noto  la.
(2)  Elparolu  go.  G = la noto  sol.

Sed pardonu, mi babilas, mi babilas, kaj vi fine kredus, ke mi tute ne scias ludi ; tio ne estas, kaj mi tuj ludos ĉi-tiun muzikaĵon… kiu estas verkita por mi, de muzikisto tiel sperta kiel mi… Ĝi do estas bone laŭ mia povo. (Dum li ordigas sian muzikaĵon.) Pri la skolo, Dio mia, ĝi apartenas al nenia skolo… ĝi estas de aparta skolo, sed ne pretendema. Nu, aŭskultu la komencon… mi komencas. (Li alportas la fluton ĉe siajn lipojn — ne ludante — restas tiel dum momento — tre mallonga — mallevas sian fluton, kaj diras :) Vi vidas !… tio estas tute ne afektema… kaj rimarku, kiel tio montras bone la situacion ! (Demandante la ĉeestantaron.) Eble estas tie ĉi personoj, kiuj ne bone komprenis ?… Mi rekomencas. (Sama ago kiel supre.) Tio estas tiel simpla, kiel la unuan fojon. Mi rekomencus dektri fojojn sinsekve, tio estus sama… sed mi ne volas vin tedi, mi preferas klarigi al vi la situacion.

Tio estas la ama duo de unua duopa intervidiĝo… vi jam ekvidas la meriton de tiu nova skolo, kiu sukcesis esprimi duon per solo… tio estas jam rimarkinda !… Gejunuloj amas unu la alian kaj havas unuan duopan intervidiĝon. Eble estas personoj tie ĉi, kiuj havis unuan duopan intervidiĝon ?… Ne, ne respondu, mi ne volas ĝeni tiujn personojn, sed ili povas atesti, ke la unua momento de tia situacio ĉiam estas malfacila… embarasanta… kaj dum kelkaj minutoj oni nenion diras… estas silento… nu tiu silento estas perfekte esprimita, mi kredas, per tiu, kiu komencas la muzikan verkon. — Cetere, mi tuj ĝin reludos. (Sama ago kiel supre.)

La situacio estas do bone montrita, kaj per malmulte da notoj. Sed niaj geamantoj estas timemaj kaj la silento daŭradas, kio estas mirinde esprimita de la… orgenopunkto metita sur la silentan signon. — Mi tuj faros la orgenopunkton… reprenante de la komenco… kaj vi sentos la nuancon. Nu — jen estas la antaŭa silento (Sama ago kiel supre.) Jen ĝi estas kun la orgenopunkto… (Sama ago, pli longa.) Tio estas iom pli longa, estas ĉio, oni povas ĝin daŭrigi tiel longe, kiel oni volas… estas pulma afero. Tio ne estas komuna, ĉu jes ?

Ha ! kiom mi bedaŭras, ke vi ne aŭdis min antaŭ unu jaro !… mi estis multe pli sperta ol hodiaŭ !… mi ne havis ĉi-tiun fluton, estis alia, sed mi ĝin perdis dum boatpromenado. Tio tre ĉagrenigis min, ĉar mi estis kutimiĝinta je tiu fluto, mi sciis ludi multe da arioj per ĝi, kaj mi devis lerni per tiu ĉi ĉiujn ariojn, kiujn mi povis ludi per la alia ; tio multe malhelpis miajn progresojn.

Pardonon, mi lasas min flankeniri… ni rekomencu, aŭ prefere ni daŭrigu ! (Subite.) Sed mi pensas pri io, kio estas tre grava. En la mezo de tiu muzika verko… mi preferas antaŭsciigi vin… estas falsa noto. Vi tuj diros: " Ha! nu!… " Ne diru : " Ha ! nu ! " antaŭ ol aŭskulti min. Tiu falsa noto estas intence metita tien de la verkisto. Vi bone komprenas, ke oni ne metas falsan noton senintence, kaj vi tuj vidos kiom tio estas sagaca !

Post kelke da tempo, la situacio de niaj du personoj pligraviĝas ; tio estas, la patro de la fraŭlino ekvidas niajn geamantojn ! Tiam, kia estas la situacio de la junulo kaj de la junulino ? Situacio… falsa, evidente. Nu ! la falsa noto de la muzikaĵo montras perfekte la aferon, kaj eĉ pli bone ol ĝusta noto, ĉar en tiu cirkonstanco la ĝusta noto estus estinta falsa, dum la falsa noto estas ĝusta, tio estas tre klara !

Tiun ĉi fojon mi komencas serioze, ĉar mi devas resti nur malmulte da tempo ĉi-tie, por ke la tuta programo estu plenumata kaj… (Rigardante la horon.) Kiel ! jam de unu kvarono da horo mi estas tie ĉi ! Sed mi devus esti foririnta de dudek minutoj ! (Li iras al sia portilo, prenas sian muzikaĵon, prepariĝas por foriri, dirante :) Mi estas ĉagrenega… certe… mi estus volinta… sed neeble… mi bedaŭras, senkulpigu min… (Li finas siajn preparadojn, kaj alparolas tre afable la ĉeestantaron :) Estas vere kurioze, kiel rapide pasas la tempo en bona societo ! (Li ekforiras kaj revenas.) Pardonu, nur unu vorton. Se mi decidis ludi hodiaŭ, ne estas simple pro la amo al la pura arto ; ne, estas tial ke mi intencas instrui (kvazaŭ li farus reklamon). Mi do esperas, ke vi ŝatis mian metodon kaj mian manieron ludi (li salutas) kaj ke vi havos la afablecon sendi al mi lernantojn. (Li salutas kaj eliras.)

————————————


--------------------------

721-5-07. — Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris

--------------------------


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org