Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al kolekto-paĝo


PRI LA
HOMA RADIADO

ORIGINALE VERKITA
DE
ÉMILE BOIRAC
Rektoro de la Dijona Universitato

—————
El Internacia Scienca Revuo
—————

PARIS
PRESEJO DE LA PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1906


PRI LA HOMA RADIADO

———

Ĉu la homa estaĵo estas kapabla sendadi ekster la videblaj limoj de sia organaro radiantan influon pli malpli kompareblan kun tiu de fonto de varmo, lumo au elektro ? Jen estas demando, kiu staras ankoraŭ nunatempe, kaj al kiu la scienco ne donis definitivvan respondon, kvankam la plimultaj scienculoj inkliniĝas prefere nei la realecon de tiu influo aŭ almenaŭ ĝin pridubi.

Oni scias, kiel akceptis la Mesmeran teorion pri besta magnetismo la tiamaj scienculoj. La eltrovo pri hipnotismo de Braid kaj Charcot, pri sugesto de Faria kaj Liebault ŝajnis laŭ multaj personoj ruinigi por ĉiam la hipotezon pri homa radiado. Tiu hipotezo tamen persistas, ĝi renaskiĝas sub diversaj formoj kun la faktoj de spirita sugesto kaj telepatio, priesploritaj de grandnombraj observantoj en Francujo, Anglujo, Ameriko, iom ĉiulande, kaj ankoraŭ pli freŝe, kun la radioj N de Blondlot kaj Charpentier, ĝis nun oni devas konfesi, tre forte rifuzataj de preskaŭ ĉiuj fizikistoj kaj fiziologiistoj.

La granda malfacilaĵo por starigi la ekzistecon de tiu radiado estas la interveno, kiu ŝajnas ĉiam timebla, de sugesto en la eksperimentojn ĝin rilatantajn. Mi eldiris aliloke (1) la metodon uzeblan por forigi sugeston el ĉiuj tiuj eksperimentoj, kaj mi ne priparolos ree tie ĉi. Mi simple diru, ke ĝi konsistas izoligi plene la subjekton, unue neebligante ĝin vidi, kio okazas ĉirkaŭ ĝi, due silentante mem kaj silentigante nepre, antaŭ, dum, kaj post la eksperimentoj, fine agante ĉiam nur post interpaco, sen kontakto, per la supozita radiado de tia aŭ tia organo de la aganto, ĉefe de la mano.

Agante en tiaj kondiĉoj, oni estas kondukata tiri el la observitaj faktoj la sekvantajn konkludojn. Tiujn konkludojn oni donas tie ĉi nur kiel hipotezojn, difinitajn por elvoki novajn eksperimentojn kaj esti pli malpli plenigotaj, korektotaj, aliigotaj de ili.

Unue, oni konstats, ke ĉiuj personoj elsendas, ĉefe per la mano, influon, kiu ŝajnas radiadi interspacen, kaj kiu, falante sur nervaron de subjekto, naskas en ĝi, plej ofte sen scio de tiu ĉi, diversajn efikojn, el kiuj la precipaj estas anestezio, kontrakturo, nevolaj movoj, kaj kiam la ago direktiĝas al la cerbo, stato de malvigleco aŭ eĉ dormo.

Oni povus do supozi, ke  tiu kapablo radiado aŭ influadi intersapcen estas komuna al ĉiuj homaj estaĵoj ; sed la eksperimentoj pruvas, ke ĉe sufiĉe multe da ili ĝi estas ordinare tiel malforta, tiel sensignifa, ke ĝi povas esti praktike taksata kiel nula. Laŭ tiu rilato, la homajn estaĵojn oni povus do dispartigi en du kategoriojn, t. e. 1-e, la aguloj aŭ radiantoj, 2-e, la neradiantoj aŭ neaguloj.

Ni konsideru momente personon el la unua kategorio. Ĉu ni devas supozi, ke ĝia radiado okazas nur, kiam ĝi troviĝas antaŭ subjekto ? Estus kvazaŭ supozi, ke magneto sendas siajn radiaĵojn, nur kiam ĝi estas antaŭ ferfajlaĵo. En la realeco, kiam tiu persono agas la unuan fojon sur kelke da aliaj personoj, ĝi nescias, kiujn inter ili ĝi surinfluos, kaj kiuj estos netuŝeblaj de ĝia influo : nur la sperto sola sciigas ĝin pri tio. Do ni devas supozi, ke la elsendado de tiu influo estas konstanta kaj ke ĝi okazas tiel egale pri la subjektoj kapablaj ĝin senti, kiel pri tiuj, kiujn ĝi trovas nesentemaj, kaj eĉ pri la materiaj objektoj tiel egale, kiel pri la homaj estaĵoj.

Se do mi apartenas laŭ hipotezo al la unua kategorio, kiam mi proksimigas mian manon al la korpo de alia persono, aŭ de ia ajn objekto, des pli kompreneble se mi metas ĝin kontakte sur ilin, mi sendas al ili konstante radiadon, fluadon, unuvorte influon, tute same kiel magneto sendas konstante siajn elfluaĵojn al ĉiuj objektoj ĉirkaŭaj ĉirkaŭaj, kvankam sole iaj objektoj estas kapablaj ilin ricevi aŭ almenaŭ malkaŝi.

Sed tiam staras jena demando : kiel estas, se tiu radiado ekzistas, ke ĝi naskas rimarkeblajn efikojn nur en iaj maloftetaj cirkonstancoj, tiamaniere ke en la plimulto da okazoj ĉio okazas, kvazaŭ ĝi ne ekzistus, kaj ke sekve ne ŝajnas esti diferenco inter la dirataj aguloj aŭ radiantoj kaj la dirataj neradiantoj aŭ neaguloj ?

Por respondi la demandon, ni devas nun konsideri ne plu tiujn, kiuj elsendas la influon, sed tiujn, kiuj ricevas ĝin. Kio okazas, kiam persono radianta laŭ hipotezo sendas sian radiadon al dua persono, kiu estas de ĝi neniel tuŝata ?

Oni povas fari du supozojn : ĉu la dua persono estas kvazaŭ fermita kontraŭ la radiado de la unua ; ĉu male ĝi estas tiel plene malfermita, ke ĝi lasas sin penetriĝi kun tia facileco, ke tiu radiado trapasas ĝin unumomente nek havante sufiĉe da tempo por naski en ĝi ian senteblan ŝanĝon. Kiun el tiuj du hipotezoj la faktoj verigas ? Jen la respondo de la eksperimentado.

Ni signu per A la personon supozatan radianto ; per B la personon supozatan neaganta sed samtempe ne kapabla surinfluiĝi de la radiado de A ; kaj ni nomu C tian personon, kiu submetata senpere al la agado de A montrus anesteziojn, kontrakturojn, k. t. p., en la kondiĉoj supre klarigitaj. Se ni agigas A sur B, nenio ŝajne okazas ; same se ni agigas B sur C ; sed se, agigante A sur B, ni agigas, dum tiu agado daŭras, B sur C, ni konstatas, ke C estas aliigata ĝuste kvazaŭ A agus senpere sur ĝin. Ĉio okazas do same, kiel se la influo de la radianta persono trapasus la personon ŝajne nesenteman sed efektive traireblan kaj trakondukeman.

Sekve, laŭ la rilato de la ricevo, la homaj estaĵoj dividiĝas an du kategoriojn, unuparte la kondukantojn aŭ traireblulojn, kiuj trapasigas la influon ; kaj tio estas, ŝajnas, la ordinara okazo en la homa gento ; aliparte, la netraireblulojn aŭ izolulojn, kiuj haltigas la influon kaj tiel ne lasa kredeble al ĝi la tempon kaj la intenson necesan por naski rimarkeblajn efikojn.

Ĉar la homa radiado, direktata al la materiaj objektoj, naskas ordinare nenian videblan efikon, ni devas sendube alsimiligi la objektojn al la traireblaj aŭ trakondukemaj personoj. Estas do permesate supozi, ke la influo konstante radiata de homaj estaĵoj estas konstante dissendata kaj perdata tra ĉiuj materiaj objektoj ĉirkaŭaj, havantaj rilate al ĝi absolutan trakondukemecon.

Oni eble mirus, ke forto povas tiel ekzisti kaj konstante agi kvankam ordinare malkaŝante sian ekzistadon kaj agadon per nenia rimarkebla efiko. Sed la plej lastaj eltrovoj de la scienco jam komencas malfremdigi al la scienculoj la komprenaĵon de tia forto. Ne parolante pri la elektro, kiu restis tiel longatempe nesciata, kaj kies rolo estas tamen tiel grava en la naturo, ni citos unue la ondojn nomatajn Hercaj, kiuj akompanas ĉiun elektran malŝarĝiĝon kaj trapasas ĉiujn korpojn kun nekomprenebla rapideco. Profesoro Branly montris, ke tubo enhavanta ferfajlaĵon elektriĝas ĉe ilia trapaso ; kaj eĉ oni scias, ke sur tiu principo kuŝas la senfadena telegrafado. Sed manke de tiu speciala reagilo, kiu ilin malkaŝas, tiuj ondoj vojiras tra ĉiuj korpoj, kvankam nenio ekkonjektigas ilian ekziston. Same la alternaj fluoj de alta ofteco, esploritaj de Profesoro d'Arsonval, trairas la diversajn korpojn kaj nome la homan laŭ tiaj kondiĉoj, ke estas neeble rimarki ilian trairon ; kaj tamen sufiĉus iom ŝanĝi la kondiĉojn, por ke la persono, kiun ili trairas, estu tuj fulmmortigata. Oni cetere povas ilin videbligi, metante en la manojn de tiu persono elektran lampon, kiu fariĝas luma per ilia influo. Estas do neniel kontraŭe al la sciencaj analogioj supozi, ke la homa korpo elsendas ankaŭ radiadon tiaspecan.

Kio okazas do, kiam la radiado renkontas organaron, kiu ĝin haltigas anstataŭ ĝin trakonduki, kiel fariĝas ĉe la nomataj subjektoj ? Ni povas supozi, ke tiu radiado estas ne nur haltigata sed aliformigata, proksimume kiel lumradio ricevas rifrakcion aŭ difrakcion pasante el unu medio en alian. Sed restas por scii, el kio konsistas tiu aliformigo.

Ĉar la primitiva kaj normala stato de la forto elsendata en la homa radiado konsistas el absoluta flueco, ŝajnas, ke tiu aliformigo povas konsisti nur el ŝanĝo de tiu flueco ; alivorte, la forto estante absolute flua en sia elsenda fokuso, fariĝas efike de la reakcio de la ricevanta subjekto pli-malpli glua, t. e. ĝia flueco malpliiĝas.

Paro el la efikoj observataj en la magnetismaj eksperimentoj ŝajnas pravigi tiun komprenigon. Ekzemple en la eksperimentoj de D-ro Moutin, la kontakto de la manoj de la aganto sur la dorso de l'subjekto naskas kvazaŭan algluiĝon, tian ke la subjekto elparolas ofte la impreson esti tirata malantaŭen per nevideblaj fadenoj.

Same la mano de la aganto prezentata ĉe kelka interspaco antaŭ la kubuto, genuo, mano, piedo, de l'subjekto, naskas en tiuj diversaj partoj altirajn movojn kunrespondantajn al ĝiaj propraj movoj, kaj tio ĉi ekster ĉiu ebla ŝajnigo aŭ sugesto.

Laŭ tiuj konsideroj, la subjekto ne nur haltigas la radiadon de la agado ; ĝi ŝanĝas ĝian modecon ; ĝi pasigas la forton el la flua stato en la gluan, kaj tiel aliformigita la forto montras tute novajn ecojn.

Se oni sin turnas nun al la faktoj konstatitaj de sufiĉe multaj observantoj en la spiritismaj kunsidoj kaj konsistantaj el moviĝoj de objektoj sen kontakto, oni estas kondukata sin demandi, ĉu ne estas identeco de naturo inter tiuj ĉi faktoj kaj tiuj pri kiuj ni jam parolis.

Kiam mediumo, metinte siajn manojn sur meblon, tablon, tableton, k. t. p., ellevas tiun meblon kaj tenas ĝin pendantan super la tero, per simpla algluigo de la pulpo de la fingroj, kiam ĝi altiras kaj movas ĝin je interspaco, alproksimigante kaj movante la manojn, k. t. p., ĝi agas rilate al tiu objekto ĝuste kiel magnetizanto rilate al magnetizato. Oni devas do supozi, ke la meblo tiel agata estis antaŭe enpenetrita de la mediumo je glua forto. Estas efektive neeble supozi, ke la materia objekto estas, same kiel la homa subjekto, la principo de l'aliformiĝo de la flua forto en gluan forton. Plej evidente, tiu aliformiĝo estas la faro ne de l'objekto, sed de l'mediumo.

De tio sekvas, ke ĉiu persono nomata mediumo, se ĝi estas kapabla naski tiajn efikojn, kiel mi ĵus diris, eniras por ĝuste diri nek en la kategorion de la agantoj nek en tiun de la subjektoj ; sed ke ĝi ekvivalentas la unuiĝon, la fandiĝon en unu sama organaro de du diferencaj personoj, el kiuj unu estas aganto, t. e. liveras konstante fluan forton, kaj la dua estas subjekto, t. e. pasigas konstante tiun forton en la gluan staton.

Fakto, kiu ŝajnas plifirmigi tiun hipotezon estas, ke en preskaŭ ĉiuj spiritismaj kunsidoj, la mediumo petas por sin ekagigi la ĉeeston kaj kunagadon de ia nombro da personoj, el kiuj kelkaj, cetere nekapablaj naski per si mem ian efikon, havas tamen influon tre favoran por la disvolviĝo de la mediumaj kapabloj. Nu, en ia ajn ĉeno de personoj, unuj elsendas kredeble forton je flua stato ; aliaj nur trapasigas ĝin kaj sekve ludas la rolon de simplaj trakondukiloj ; aliaj fine ĝin haltigas en ĝia paŝo, amasigas kaj aliformigas ; sekve, se unu el tiuj ĉi lastaj estas mediumo, ĝia produktado de glua forto estas kvazaŭ multobligata de la tuta kvanto de flua forto, kiun ĝi ricevas konstante de la rondo, en kiu ĝi estas metita.

Eble nia hipotezo ebligus naski eksperimente la fenomenojn ĝis nun observitajn, iom hazarde en la daŭro de la spiritismaj kunsidoj. Efektive, se mediumo estas laŭ hipotezo la natura unuiĝo de aganto kaj de subjekto, oni devus povi krei mediumon per la arta unuigo de subjekto kaj aganto.

Ni supozu, ke subjekto jam provita en antaŭaj eksperimentoj kaj elkonita kiel plej kapabla ricevi la magnetan influon, metas sian manon etenditan sur objekton sufiĉe moveblan, k. e. la pleton de malgranda tablo tre malpeza ; ni supozu aliparte, ke aganto jam provita en antaŭaj eksperimentoj kaj elkonita kiel plej kapabla elsendi la magnetan influon, supermetas sian manon al tiu de la subjekto kaj restigas la kontakton dum sufiĉa tempo : kio devos okazi laŭ la hipotezo ?

La radiado konstante elsendata de la mano de la aganto estas konstante haltigata de la mano de l'subjekto ; ĝi amasiĝas, aliformiĝas, fariĝas en ĝi glua, sed kredeble, je ia momento, kiam la mano de l'subjekto estas kvazaŭ saturita, parto de tiu forto tiel aliformigita demetiĝas en la objekton, kiu kuŝas kontakte kun la mano : la supraĵo de la tablo enpenetriĝas iom post iom de glua forto : do se je tiu momento la aganto ellevos malrapide la manon kvazaŭ per ia alvoko, ne nur la mano de la subjekto estos altirata, sed ankaŭ la objekto kantakte kun la mano.

Jen estas, laŭ mia opinio, la plej simpla eksperimento, kiun oni povas starigi por verigi la plivastigon de mia magnetisma hipotezo al la spiritismaj fenomenoj. Mi projektas ĝin fari, tuj kiam mi havos taŭgan okazon.

Ĉu mi diros, ke la hazardo ĉeestigis min antaŭ kelkaj jaroj al eksperimento tute proksima al tiu, kiun mi ĵus supozis, sed kies sencon en tiu tempo mi estis nekapabla kompreni ?

Dum decembro 1894, mi iris pasigi kelkejn tagojn en la urbeto A. Mi eksciis, ke formiĝis tie de ĉirkaŭ du-tri monatoj malgranda grupo spiritista, kiu sukcesis havi fenomenojn sufiĉe karakterizajn. Tiu grupo konsistis precipe el la familio de la instruisto, lia edzino, liaj du filinoj, maljuna onklino, kaj ankaŭ el la edzino kaj familio de la subinstruisto. La fenomenoj ĝis tiam observitaj estis ĉiuj el la psikologia speco kaj konsistis el kominikaĵoj aŭ sendaĵoj de kredataj mortintoj. Mi ne kaŝis mian skeptikecon pri tiu afero kaj certigis, ke laŭ mia opinio sole fizikaj fenomenoj estas vere interesaj.

Kion vi nomas, oni diris al mi, fizikaj fenomenoj ? Donante nenian klarigon, mi proponis, ke ni provu naski tiajn, kaj ĉiuj konsentis kunfari la eksperimenton. La manoj de l'ĉeestantoj metiĝis sur la okangulan pleton de malgranda tableto tripieda, kaj mi etendis mem miajn je kelka interspaco super ĉiuj manoj apudmetitaj. Post kelkaj minutoj da atendo, levante rapidmove miajn du manojn, mi faris al la mediumoj la signon imiti mian geston. Ho mirindaĵo ! la tablo lasis la teron per siaj tri piedoj, kvazaŭ algluiĝinta al la manoj de la mediumoj ; sed tio daŭris la tempon de fulmo ; ĉe nia surprizo krio, ĝi defalis unumomente. Neniu konsentis esti falsinta ; sed kiam ni provis denove aperigi la fenomenon, niaj penoj restis vanaj ; la tablo ekstariĝis ja sur unu el siaj piedoj, sed ĝi ne suksesis plu lasi la teron.

« Ni provu, mi diris, alian metodon. » La manoj estis denove almetitaj sur la tablo, kaj estis interkonsentite, ke ĉe signalo de mi farita, ili elleviĝos kviete je kelkaj centimetroj kaj restos ĉiuj kune etenditaj, formante kvazaŭ arkaĵon super ĝi? Kiam mi pensis, ke venis favora momento, mi faris la signalon kaj prezentante miajn manojn je kelka interspaco al unu el la flankoj de la okangulo, mi faris la geston altiri al mi la tablon. Je mia profunda mirego, la tablo glitis sur la pargedo direkte al mi, kaj ĉiufoje kiam miaj manoj renovigis sian alvokon, la glito refariĝis. La mediumoj, stare, kun siaj manoj formantaj arkaĵon super ĝi, sekvis ĝin paŝo post paŝo.

La fenomeno okazis multafoje en tiu kunsido kaj en multaj kunsidoj postaj. Mi alportigis la tableton en mian hejmon kaj dezirante eksperimenti en pli precizaj kondiĉoj, mi uzis la jenan rimedaron.

Mi desegnis sur la planko rondon per kreto ĉirkaŭ ĉiu el la piedoj de la tablo ; kaj la tablo mem staris izolita centre de granda rondo sammaniere desegnita. Malpermeso estis farita al la piedoj de la mediumoj transiri tiun limon. Unu el la ĉeestantoj, lokita ekster la grupo de la agantoj, estis petita sin teni kline por observi, ĉu je ia momento la manoj de la mediumoj ekkontaktiĝas kun la supraĵo de la tablo kaj krii « haltu ! », se li rimarkos ion suspektindan. En tiaj kondiĉoj, sub plena lumo, je la dua posttameze, la tablo multafoje lasis sian lokon kaj trakuris preskaŭ du metrojn sur la tero. La rondoj desegnitaj sur la planko ebligis tre facile mezuri la spacon de ĝi trakurintan.

Ŝajnas ja, ke tiu eksperimento efektivigis la kondiĉojn supre denombritajn ; sed estus tre interese ĝin rekomenci intence, ekster ĉiu enmiksiĝo de spiritista hipotezo, per la sola kombino de aganto kaj subjekto magnetaj.

Mi ree diru, finante, ke oni devas vidi en la hipotezo tie ĉi proponita ne teorian hipotezon, difinitan por sisteme klarigi tutan aron da faktoj, sed eksperimentan hipotezon, simple utilan por elpensi eksperimentojn. Tial ne estas necese, ke ĝi estu precizigata ĝis la plej malgrandaj detaloj, ĉar la eksperimentoj mem, de ĝi inspirotaj, dume kontrolante, ĝin ankaŭ grade precizigos. Por tiri la bestan magnetismon el la maljusta malkredito, en kiu la scienculoj ĝis nun tenis ĝin, estas necesege almeti al ĝi la regulojn de la metodo tiel lume elparolitajn de Claude Bernard en lia « Enkonduko al la studado de la eksperimenta Medicino » : per faktoj, ne per argumentoj ĝi fine sin trudos al la scienco.


al kolekto-paĝo

arkivo.esperanto-france.org