Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Legi :   Servokapabla !   Marcus Tybout


Servokapabla !
Marcus Tybout
 de Georges Eekhoud 

Georges Eekhoud (1854-1927), belgo, verkis franclingve tiujn du novelojn dum la jaroj 1880. Ili estis E-igitaj de L. Bergiers kaj publikigitaj en 1927 en la E-kolekto de F. Hirt.

La du ĉefaj rolantoj de la rakontoj estas : Frans Goor, juna viro "servokapabla" por la armeo, kiu ellasas la familion, la vilaĝon…, kaj Marcus Tybout, iu senhonta senlaca ĉasisto de junaj fraŭlinoj…

Ŝatata — kaj malŝatata — verkisto estis Eekhoud, ja malpli fama hodiaŭ ol Zola. Li estis membro de la Belga Akademio. Lia stilo libere priskribas socialajn realaĵojn. Ĉi-tiuj du noveloj iomete aspektas kiel certaj tradiciaj rakontoj en kiuj Sorto aŭ Senpripenso posedas rolon.

Iom malsimpla, aspektas la stilo de la traduko, pro tro da kungluitaĵoj kaj ne sufiĉe da separaj komoj aŭ prepozicioj — novelo ne estas libera poemo. Senteblas ankaŭ malfacilo pro nesufiĉa sennaciigo-universaligo etnografia de tiu momento de Flandrio. Konsolo : hodiaŭ probable malmultaj junaj franclingvaj flandroj plene komprenas la originalan tekston, dum aliflanke la E-istoj ŝuldas al la tradukinto bonan adapton de la esprimoj kaj multajn notetojn piedpaĝajn pri detaloj, tradicioj, tamen ne sufiĉaj !

Ekzemple : noteto klarigas, ke "l’Étrille" estas nomo de trinkejo, kiu signifas : "striglilo". En 1927, ĉiuj E-oj konis la signifon de la verbo "strigli" kaj tiu ununura vorto sufiĉis por ke la sceno ricevu kompletan dekoracion… Kion signifas tiu gesto : eklevi la ŝultrojn ?… En la unua rakonto, iu armeisto nomiĝas "Haulqueur" : tio sonoras kiel france "haut-le-cœur" — "vomo", ankaŭ kiel "Haut les cœurs !" — "Estu kuraĝaj !"…

La nuntempaj legantoj ŝatus pliajn klarigojn pri moroj, tradicioj, religio, metioj, terkultivo ; la verko redonus sian plenan signifon, reakirus sian aŭtentan valoron. Tamen ne tro gravas se la legado malrapidas, eĉ des pli bone ĉar tiuj rakontoj indas relegadon-resentadon…

La papera libro datumas de jaro 1927, enhavas 79 paĝojn, je formato 19×13 cm. La nuna elektronika reeldono prezentas la tutan tekston, tamen ne inkluzivas la 8 lastajn paĝojn pri la libroj de la eldonisto Hirt. La enhavo de la papera libro estas nun legebla en tri sinsekvaj ekranoj :



INTER-NACIA
MOND-
LITERATURO

GEORGES
EEKHOUD :

SERVOKAPABLA !
MARCUS TYBOUT

FERDINAND
HIRT & SOHN
LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO


Internacia
Mondliteraturo

Volumo 20


INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

————

NI FOSU
NIAN SULKON

————————————————————

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1927
ESPERANTO-FAKO


GEORGES EEKHOUD

————

SERVOKAPABLA !

MARCUS TYBOUT

El la flandra (franclingva) originalo tradukis
kun la permeso de la aŭtoro
Léon Bergiers

 

 

 

————————————————————

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1927
ESPERANTO-FAKO


ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1927 BY FERDINAND HIRT & SOHN
MADE IN GERMANY

 

 

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG


TABELO DE ENHAVO

Antaŭparolo de Otto Stöber . . .

7

Servokapabla . . . . . . .

11

Marcus Tybout . . . . . . .

49


ANTAŬPAROLO

Malmulton la esperantistaro scias pri la belga literaturo. La kaŭzo estas plej simpla : maloftaj estas la verkoj de belgaj verkistoj, kiuj estas tradukitaj esperantlingve. Kaj tamen, tiu literaturo estas riĉega kaj ankaŭ tute originala. Malprave multaj opinias, ke la belga literaturo estas stilimitaĵo de la franca verkmaniero. Granda estas ilia eraro. Ĉu la nomoj de Charles de Koster, la verkinto de la senmorta Tyl Ulenspiegel, Camille Lemonnier, la kreinto de la fama Viro, Émile Verhaeren, la poeto de la admirinda Tuta Flandrio, Pierre Broodcoorens, la romanisto de La Ruĝa Sango de la Flandranoj, Edmond Picard, la majstro de la Scenoj de la Juĝa Vivo, ne sufiĉas por pruvi la originalecon de la belga literaturo ? Se ne, la nomo nur de Georges Eekhoud atestus venke pri tio ! Ĉar Georges Eekhoud estas certe la plej originala kaj propra belga verkisto.

Ni do ĝoju pro la apero en Esperanto de verko de tiu majstro. Multaj el liaj verkoj estas mondfamaj, ekz. Kermesoj ; Escal-Vigor, Miaj Komunuigoj ; Kees-Doorik ktp.

Georges Eekhoud naskiĝis en la jaro 1854. Li travivis junaĝon senĝojan, senaman. Li lernis malami la progreson, la kazernojn, la modernajn gazetojn, la malliberejojn. Li amas la popolon, li amas la vagabondojn. Ĉiam li amis la suferantojn, la mizerulojn dum li malamas la juĝejojn. Li konsideras siajn rolulojn kiel la elektitojn de la naturo, kiel la plej belajn kaj la plej bonajn el la homoj. Li sopiras al la malaltiĝo. Estas nur unu grandnobla sento en la tuta verkaro de Georges Eekhoud : La pasio de la artisto al la mizeruloj. Li estas la poeto de la stratulaĉoj.

Kiel la senmorta Beethoven, li opinias la Bonkorecon pli dezirinda ol eĉ la Belecon.

Li estas ne nur la ĉefo de la nuna belga literaturo, sed li ankaŭ estas unu el la plej gravaj aŭtoritatoj de tiu ĉi tempo. Li estas figuro kiel hieraŭ estis Anatole France kaj Edmond Picard, kiel estas hodiaŭ Romain Rolland kaj Maxim Gorkij.

Antaŭ ol esti belgo, li estas homo. Kaj ĉiam oni vidas lin protektanta la malfortulon, la malaltrangulon. Li elektas la defendon de la premato kontraŭ la premanto, de la suferanto kontraŭ la suferiganto.

Multaj verkistoj, kiuj en sia floraĝo estis de ĉiuj sukcesoj trafitaj, dum sia maljuneco vivaĉas ekstere de la literatura mondo, malŝatataj de la junularo : Ilia verkaro mortis. Sed la verkoj de Georges Eekhoud estas senmortaj kaj la nuntempa junularo komprenas la penson de la majstro. Ĝi ĉiuokaze aklamas tiun sepdekjarulon.

Lia altanimeco, pruvita ankaŭ dum la milito, ne plaĉis al la registaroj. Kaj en 1920 la belga registaro maldungis la verkiston, kiu estis priliteratura profesoro en alta lernejo. Li ne estas riĉega, kaj devas gajni sian vivon. Pli granda estis ankoraŭ lia morala sufero pro tiu agaĉo ; kaj lia edzino, sepdekjara maljunulino mortis sekve de tiu malnoblega gesto de la belga registaro.

Tiam la intelekta junularo leviĝis kaj vigle protestis. Manifestacio okazis partoprenita de pli ol tri mil admirantoj de l’ majstro. Antaŭ tiu skandalo la registaro timis. Nun la plenglora verkisto vivas plej simple en Bruselo, kie, malgraŭ siaj sepdekdu jaroj li daŭrigas sian laboron.

Eekhoud estas grandspritulo.

Signifas internan travivaĵon tralegi kaj pristudi liajn verkojn. Sed por fari bonan tradukon oni devas posedi la saman senton kaj spiriton kiel la kreinto. Lin ami kaj kompreni !

Léon Bergiers superas sin mem en la traduko de ĉi tiuj verkoj. Lia tuta sekreta anima vivo konformiras etike per vera intimo kun la majstro. Léon Bergiers mem ekvivas en „Servokapabla”, fariĝas unu kun la verkisto kiel ties belsonora kantisto. Kaj ne ekzistas pli granda kontentigo por la tradukinto, ol vidi, kiel lia spirito konsentas kun Georges Eekhoud !

Homo, kiel Eekhoud, estas eterna. Li kaj lia verkaro ! Ĉu vi miras, kiam mi diras, ke li vole-nevole akcelis, ke lia spiritpensado estu vivante konservata por la honoro, por ni. Ĉu li estis malprava enkondukante nian junan amikon en la literaturon belgan kaj mondan ?

Vere ne !

Ne pli bona lernanto — nun jam mem konata verkisto — povus daŭrigi la gigantan idearon.

Sed ne malspirita estas la laborado de la tradukisto. Memkreinte ankaŭ li naskas pensadon tute personan. Li perfektigas !

Do, neniam povus mia bona amiko Bergiers, tiel bonege traduki, sin tiel forte profundigi en la spiriton de nia Eekhoud, se ne diktus la koro propra.

Léon Bergiers mem devas servi sub la militistaj standardoj. 20-jara li nun estas. Li estas de l’ reĝo devigata, ŝanĝi la poetan plumon kun la fia pafilo. Lia vigla spirito devas morti en la senpersona „Gi” kazerno !

Li mem skribis al mi :

„Baldaŭ en kazernon oni min ĵetos devige, mian plumon ili anstataŭigos per alia, pli granda : pafilo. Ha ! mia koro premiĝas pensante pri tio. Mi jam vidas tiujn altajn murojn, tiun malliberecon ; sed kara amiko, ĉu libereco ekzistas en tiu mondo, esence burĝema ? Aŭ ĉu en koro forta, maltima ĉiam ekzistas libereco, libereco ĉiam sama, volanta, kiu post jaroj renversigos tiun mondkonstruaĵon ? Jes ! Tiun liberecon mi volas kunporti, pli ĝuste en mia koro enporti ĉien, kien miaj paŝoj vole aŭ devige min kondukos.

Pli bona tago leviĝas. Tie je la horizonto ĝi sin anoncas per ruĝaj radioj jam trairantaj la nigrajn nubojn, nubarojn. Suno, leviĝu !

Cin ni atendas !“

Mi kaj la homaro restos ĉe vi, karulo !

Otto Stöber.


Legi :   Servokapabla !   Marcus Tybout


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org