Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Jen elektronika reeldono de eseo de S-ino Nadina Kolovrat pri la ĝenerala evoluo de la kulturo, publikigita en 1909.

Jen la precipaj ideoj-artikoj :
•   La centraj temoj, artoj estas :  religio (subjektiva)  /  scienco (objektiva)  /  industrio (tekniko),
•   Kies evoluitaj artoj aspektas :  plastikaj (adoro-respekto)  /  ritmaj (organizado)  /  senmateriigaj (venki materion),
•   Iliaj respektivaj celoj restas :  belo  /  vero  /  bono,
•   La komunaj fazoj estas :  naturo  →  korpo  →  animo.

La libro enhavas tridek tekstajn paĝojn, plus fotopaĝon. La formato estas 21×13½ cm. La elektronika reeldono reproduktas la tutan tekston kaj la ilustraĵojn, sen respekti la originalan enpaĝigon. Tiu republikigo respektas la vortojn, sed ne la originalajn separojn inter paragrafoj ; tio estis necesa adapto. (Reklama paĝo por Le Monde Espérantiste ne estas reproduktita.)

La stilo, malgraŭ misuzo ("kun" anst. "per"), manko de kelkaj separaj punktuacioj, frazartikoj per "-ant-"-formoj preferitaj al "komo, ki-", stilo kiu iafoje aspektas mistera, petas relegon. La ideoj restas simplaj kaj la tuto tre konvinka. Rimarkindas kelkaj vortoj ne uzitaj : "progreso", "kino", "virtuala realo"


NADINA KOLOVRAT

————

TEORIO
PRI
EVOLUCIO DE KONO

Belo, vero, bono, estas tri problemoj de homaro.

Religio, scienco, industrio esprimataj per artoj, estas tri rimedoj por ilia solvo.

PARIS

« LE MONDE ESPÉRANTISTE »

3, RUE SOPHIE-GERMAIN, 3

1909


SKEMO
DE TEORIO DE UNIVERSALA KULTUREVOLUCIO

BELO

RELIGIO
Panteismo

(Adorado de naturo)

Politeismo

(Adorado de korpo)

Kristanismo

(Adorado de animo)

PLASTIKAJ ARTOJ
Arkitekturo

(Reprodukto de naturo)

Skulpturo

(Reprodukto de korpo)

Pentrarto

(Reprodukto de animo)

VERO

SCIENCO
Naturaj sciencoj

(Eltrovoj de veroj de naturo)

Medicino

(Eltrovoj de veroj de korpo)

Psikologio

(Eltrovoj de veroj de animo)

RITMAJ ARTOJ
Muziko

(Ritmado de sonoj — Arkitekturo de naturo)

Drama danco

(Ritmado de gestoj de korpo)

Poezio

(Ritmado de ekflugoj de animo)

BONO

INDUSTRIO
Komunikado

(Venko de spaco de naturo)

Energetismo

(Venko de materio de korpo)

Monismo

(Venko de homa estaĵo per animo)

SENMATERIIGAJ ARTOJ
Sinefonografio

(Venko super palpebleco de fenomenoj de naturo)

Gastronomio

(Senmateriigo, per gusta energio, de reŝanĝo de korpo)

Parfumerio

(Esprimo, per odoraj harmonioj, de ekflugoj de animo)


<<<  egigi  >>>

S-ino Nadina Kolovrat

S-ino NADINA KOLOVRAT

<<<  egigi  >>>


Sociala rolo de religio kaj de plastikaj artoj.

—————

Deveno de konevolucio estas miro, kuriozeco, nekontenteco, terurego de homo antaŭ sia ĉirkaŭaĵo, frapo de elementoj de lia spirito kun elementoj de naturo. Deziro venki naturon per spirito estas do bazo de serĉo de konoj.

Dum unuaj grandaj periodoj de krea homara evolucio tiu deziro esprimiĝis en religio. Homo timigita de senkompateco de ĉirkaŭantaj fortoj, teruregaj dimensioj, kaoso de linioj senordaj, bruoj de naturo, provis venki tiujn fortojn, homigi ilin flatante, adorante ilian grandecon. Tia estis komenco de panteismo, religio de unuaj societoj de Oriento. Sed kredante adori naturon, homo funde adoris ĉiam nur sian propran spiriton, sian propran penson.

En temploj, altaroj, sanktejoj, li provis pro instinkto de konserviĝo, superi, malliberigi fortojn aŭ diojn, kiujn li reprezentis al si malamikaj kaj tiun reprezentadon mem li precize adoris. Li reprezentis grandecon de elementoj en grandeco de temploj, li simbolis tie misteron, amason de kaosaj fortoj, li malliberigis tie movon de ĉielaj korpoj en siaj orbitoj. Tia estis komenco de arto de arkitekturo, kondukanta homaron al malkovro de universala belo.

Certe homo komencis konstruadon farante simplajn rifuĝejojn sed, tio ne estis komenco de arkitekturo, pli ĝuste tio estis ĝermiĝo de industrio. Dum homo okupiĝas pri servo de sia korpo gvidate de instinkto de konserviĝo, li ne kreas, ne produktas arton. Kreado, arto, komenciĝas kiam homo faras produktaĵojn por servi sian penson.

Rifuĝejo estas industrio, templo estas arto, ĉar ĝi estas konstruita, dediĉata al penso, ĝiaj iluzioj, ĝiaj diaĵoj, ĉar ĝi estas homa modelo de tuta mondo, lia spirita koncepto de universo. Arkitekturaj kreaĵoj de panteistaj periodoj havas neniun rilaton kun homa loĝejo, ili estas simboloj esprimantaj lian penson. Mistero estas unu kondiĉo de arkitektura elokventeco. Egiptaj kaj Hindaj monumentoj, tiuj pagodoj, piramidoj, labirintoj, obeliskoj estas vera filozofio esprimita de pastraj korporacioj, konceptintaj universan misteron.

En legendo pri homa perdo de paradizo, (idealo, feliĉo, bono) esprimiĝis precize tiu batalo de homo kontraŭ mistero de naturo, kiun li provas sinjori… Li perdis paradizon ĝuste pro kuriozeco penetri misteron, pro deziro gustumi fruktojn de arbo de saĝo, pro ribelo kontraŭ senprudenta vegetado sen rajto serĉi kreajn leĝojn. Do, se homo komencis batalon, li ĝin daŭrigu, konduku al fino, venku ! Li trovu misteron !

Homaro, gvidata de stelo estanta rememoro de sia pasinta feliĉo kaj espero de sia venonta gloro, marŝas al venko de paradizo, perdita idealo, senvualigita mistero, rehavota feliĉo. Ĝi atingos ilin per religio esprimita en plastikaj artoj, per scienco esprimata en ritmaj artoj, per industrio esprimota en artoj senmateriigaj. Religio trovis belecon, scienco dispelas erarojn, industrio venkos materion.

Kiam homo metis naturon en ekvilibron, simetrion, proporciojn en siaj konstruaĵoj, kiam li trovis belon, lia timego cedis antaŭ fiereco spertita ĉe ideo, ke li homigis grandiozan senordan kaoson de naturo ŝajnanta al li dieca. Li komencis tiam adori sin mem, siajn ecojn, fortojn, sian belecon. Al ĉiu li dediĉis diojn, kiujn li nun adoris aparte. Tiel formiĝis religio de politeismo.

Diversaj tiuj dioj estis esprimitaj en skulpturo, arto gvidanta al malkovro de beleco de homa korpo. Ĉiu statuo reprezentis unu el liaj fortoj sed diigitaj, plibeligitaj, idealigitaj. Skulpturo marŝis de mano en mano kun politeismo en homa evolucio de kono. Al greka popolo lotis devo malvolvi, perfektigi skulpturon. En Greklando ĝi fariĝis arto kunnaskita je popolo esprimante sian inklinon al multdieco, kiel arkitekturo estis arto kunnaskita je Orientanoj espriminte ilian inklinon al ĉiodieco.

Skulpturo atingis sian apogeon sub Periklo kun majstroverkoj de Fidio. Idealo de kurbalinia harmonio estis trovita, politeista spirito de Grekoj kvietiĝis, ne serĉis plu idealon. Ideo de skulpturo elvaporiĝis, sobra eleganteco de formoj perdiĝis sub ornamoj, lukso, oraĵoj. Kulto de politeismo falis. Oni mokis pri adoritaj dioj.

Roma diboĉado, disfluo ĝin pereigis tute. Homo, fariĝante plu kaj plu besta, karna, kruelege finis ĉe inspiro al si mem naŭzon anstataŭ adoradon.

Estis necese adori ion alian, pli indan de adorado ol homa korpo. Oni aspiris al boneco, kompatemeco por kontentigi suferantan je maljusteco kaj tedo animon. Oni komencis kontempli siajn ribelantajn sentojn kaj trovis tie tendencojn je kompato, submetiĝo donantaj ekstazajn ĝuadojn kaj malŝaton de ĝuadoj fizikaj. Oni tiam adoris Kriston. Tro satigitaj je kruelega riĉeco, oni altigis al piedestalo lian malfierecon, moralecon. Tiel formiĝis kristanismo, tria fazo de grandaj religiaj konceptoj.

Por esprimi staton de tiuepoka animo, de ĝiaj moralaj suferoj, mistikaj ĝojoj, ekstaris iom post iom el profundegaĵo de falinta skulpturo pentro, tiu arto subtila, esprimebla, individua, kondukanta al malkovro de belo de homa animo. Pentrarto tute forĵetis formojn, reliefon kaj sur plata supraĵo elokvente parolis al ekstazita homa imago pri novaj principoj de moralo bazita sur sankteco.

Belo fariĝis boneco. Skulpturo antaŭstarigis belon al interna esprimo, pentrarto al fizika beleco decide antaŭstarigis belecon animan. Kun spirita belo, altiga boneco, evolucio atingis plej altan punkton de universala belo, lasta fazo de ĝia malvolviĝo, plej nobla koncepto por civilizita homaro. Ĝi devigas homon vidi belon en plej rafinita esprimo de vivo, kiu estas penso. Tio estis unua triumfo de penso super universo, triumfo sole per belo, sed jam antaŭdiro, ke spirito venkos ĉiun materion ankaŭ per vero kaj bono.

Ĉar homaro vivis ĝis tiam nur per belo kaj por ĝia atingo (arkitekturo atingis belon de naturon, skulpturo, belon de korpo, pentrarto, belon de animo), ĝi tre malmulte sciis pri vero, pri esenco de kreado, pri leĝoj de sia ekzisto. Nekontentigita ankoraŭ, malgraŭ akiro de idealo de belo, ĝi daŭrigas ĉiam serĉi. Soifo de konoj transportis aktivecon de lia spirito el regiono de religio kun plastikaj artoj en regionon de scienco kun artoj ritmaj.

Plastikaj artoj aljuĝis al si spacon, kiu estas percepto de vido, ritmaj artoj mezuras tempon, koncepton de spirito. Mezurante tempon, daŭron, homo malkovris nombrojn, kiuj animataj de sento fariĝas por li muziko, danco, poezio. En nia epoko de transiro inter idealo de belo kaj idealo de vero, religio devis cedi sian socialan rolon al superego de scienco, samtempe belo fariĝis nur bazo por nuntempaj serĉoj de veraĵoj.

Per religio homo komprenis sian propran moralan forton, per artoj li akiris kuraĝon sinjori naturon serĉante veron per scienco. Sociala rolo de religio kaj plastikaj artoj sukcesplene, triumfe atingis sian celon.


Sociala rolo de scienco.

—————

Sociala rolo de scienco estas nuntempe tia, ke, oni povas diri, ĝi estas sola rolo ludata antaŭ sciama homaro sur scenejo de universa kulturiro. Sola rolo, ĉar scienco superis rolon de religio, de plastikaj artoj, kaj kuniĝis kun filozofio, kiu plu ne povas esprimi sendependajn veraĵojn ne bazitajn sur scienco, kaj ankaŭ ĉar scienco tenas en siaj manoj industrion, ne havantan ankoraŭ propran personecon, sufiĉan malvolviĝon, memstaran forton de ekzisto. Solan rolon ludas scienco ankoraŭ, ĉar venontaj nun ritmaj artoj ne estas eblaj sen malvolviĝo de matematikaj leĝoj kaj ĉar ĉio, novaj ideoj, kredoj, idealoj, postulas nun profundajn sciencajn konojn.

Ni observu staton de nuntempa religio ! Ĉu religio inspirata de terurego antaŭ ĉirkaŭanta mistero povas esti ebla nun, kiam scienco diras : homo havas povon klarigi ĉiun misteron, deklini ĉiun terurecon, meti fulmoŝirmilojn kontraŭ ĉiuj tempestoj de naturo. Kristanismo mem, tiu bonega, dolĉega periodo de religia evolucio, ne estas plu tiu antaŭa religio, ĉar ĝi reĝas super spiritoj ne plu per terurego, sed per kompatemeco, per espero de anima saviĝo ; ĝi prezentas do duan fazon de religia stato, por tiel diri, mistikan.

Sed nun, kiam homo devas tiom batali kun naturaj fortoj por eltrovi veron per scienco, postuloj de Kristanismo pri humileco, pasiva obeemeco, necerteco, ne povas plu helpi lin ĉe atingo de sia nuntempa celo, supermeti volon de sia spirito sur ŝajnanta nevenkebleco de naturaj fortoj. Ni plu ne petegas favoron, helpon de ĉielo, ni mem decide agas per sciencaj eltrovoj por eltiri volatan bonon el elementoj de naturo. Ni bezonas nun ne pasivecon, sed kuraĝan aktivecon, eksciton de fiera propra valoro, humileco al ni ne plu konvenas.

Ni povas historie resekvi, kiel homo alvenis al tiu psikologia stato. Grekoj vivis senzorge en disflorado de belo, en adorado de fizikaj fortoj. Venis Sokrato kaj starigis postulojn de saĝo. Ĉio estis disturnita, oni serĉis saĝon sen ia kono, sen scienco, sen povo ion penetregi. Oni falis de unu eraro al alia, oni multe suferis. Venis Jesuo kaj ordonis vivi en bono. Sed ĉu homo povis kompreni krudan ideon de bono sen sciencaj konoj, ne havante klarecon de kulturita spirito por ekvidi ĝin ! Jesuo per sia perfekta boneco, per sia indulgo antaŭ ĉirkaŭantaj eraroj, kruelecoj, suferoj, parolis al homo nur pri ideala beleco de spirito. En tiu periodo, idealo de scienca vero, de industria bono ne eniris ankoraŭ en fluon de homa evolucio. Pro tio, tiu tempa idealo ne kontentigas nun plu, kiam evolucio ekstarigis postulojn de individua volo por kapti nudan veron, realan bonon. Ni volas ne nur konfide kredi, sed ankaŭ reale scii. Nia nuntempa kredo estas nur je nia kononteco, ni kredas ne plu je superaj fortoj regantaj nin, sed je forto de nia propra volo superonta per scienco naturon.

Ni ekzamenu nun influon de scienco je artoj. Ĝi absolute superis estintajn artojn klarigante per siaj eltrovoj, ke belo ne estas sola postulo de nia estaĵo. Ĝi malvolvis en ni varmegan ekcelon al vero. Idealo de belo estas jam akirita per plastikaj artoj. Sento de vido estas per iliaj principoj kontentigita, mondo videbla ekstere esprimita. Sed scienca evolucio ne kontentiĝas sole per ekstereco. Ĝi volas elprofundtiri internan sencon de kreito, kompreni veron, reguli ritmon de ĉiu ekzisto. Pro tio ĝi malvolvos, perfektigos siajn proprajn artojn ne plu videblajn, plastikajn, sed ritmajn, matematikajn, tute dependajn de ĝiaj leĝoj.

Tiuj tri ritmaj artoj estas muziko (arkitekturo de sonoj), danco (viva, reala, vera skulpturo) kaj poezio (spirita pentrarto de homa animo). Matematika muziko harmoniigos aŭdeblan, sonantan naturon, faros mirindajn konstruaĵojn el ĉiuj ĝiaj bruoj. Astronomio, per ellerno de ritma moviĝo de ĉielaj korpoj klarigos sencon de universa mova sistemo kaj de ideo de Pitagoro, ke universo estas senĉesa, senfina danco ; ĝi esprimos tion per arto de drama movo kaj danco, pruvante samtempe tute proksiman rilaton, eĉ samecon de vivaj principoj de grandegaj ĉielaj korpoj kaj de niaj malgrandaj, sed komplikitaj estaĵoj egale submetitaj al regula alternativo de regantaj ilin fenomenoj.

Psikologio per ritmado de nia spirito klarigos science ĝian veran staton, kondiĉojn de ĝia vera ekzisto kaj valoro, esprimonte siajn eltrovojn en nove rafinita, science ritmata poezio. Do, nur de sciencaj malkovroj dependas regula formiĝo de tiuj tri ritmaj artoj marŝantaj al nova idealo, idealo de vero.

Nun filozofio ! Scienco submetis ĝin ankaŭ al sia influo. Tiel diversaj, kontraŭaj iam unu al la alia, filozofio kaj scienco pleniĝas nun je demandoj komunaj, kiujn ili ne povas klarigi alimaniere ol kune, samtempe, samopinie. Limoj inter ili malaperas tute. Nuntempa neceso ellerni veran sencon de kreito estas kaŭzo de nia aldoniĝemeco al naturaj sciencoj, al objektiva koncepto de mondo en antitezo al procesoj konceptitaj subjektive. Estas ordono de konstruo de nia cerbo tiuj penoj de sciencistoj starigi universon, kiel komprenitan, fiksan, senpersonan mondon.

Plej granda atento de sciencistoj de ĉiuj fakoj estas nun turnata al ekkapto de esenco de procesoj, kiuj esprimiĝas per vivigaj fenomenoj. Multaj procesoj studataj lasttempe per fizika kemio eniras en tiujn vivigajn fenomenojn, sed funda problemo de fiziologio ne estas ankoraŭ per tio solvita. Tiuj du punktoj metiĝas ĉiam direkte ĉe profundaj demandoj de konteorio : forto viviga kaj fiziologio de cerba ŝelo. Forto viviga, senkonscia, nekonata estas sola punkto neatingebla en klarigado de intima mistero de vivo. Mi opinias, ĝi ŝajnas neatingebla nur ĝis finaj eltrovoj de psikologio, post kiuj demandoj pri viviga forto, atomismo, moviĝo, praa jono, energetismo, monismo, senvualiĝos per si mem. Ĝis tiam, solvoj de tiuj problemoj, novaj veraĵoj, novaj kaj novaj hipotezoj naskiĝos plu kaj plu por studi tiun misteron.

Tiu stato de aferoj alkondukis al filozofiaj teorioj de pragmatismo, kiu tute allasas al sciencistoj rajton konstrui sendependajn teoriojn kaj ŝatas kiel plej bonajn tiujn, kiuj estas ekbrulintaj per fajro de talentoj, genieco, altigaj poetaj ekceloj, trovante ilin pli proksimaj al grandega absoluta vero ol plej doktaj malvarmaj rezonadoj pri temoj ne povantaj ankoraŭ esti bazitaj sur precizaj konoj de ekzistanta mondo. Ideo de pragmatismo konsistas en tio, ke vero estas rezulto de kreanta homa povo ; ke ĉiu devas serĉi en si mem superhomon kaj por atingi veron trovi sian propran vojon. Tio estas kondiĉo de animo preferanta sian aktivecon, siajn penojn al konoj de veroj jam akiritaj de aliaj. Pragmatismo estas libereco de sciencaj ideoj plena de fido je homaj psikaj fortoj. Tendencoj serĉi ĉiam veron fariĝis nun nia nobla altiga pasio, vera volo de vivo neniam falanta antaŭ maliluzioj.

Sciencistoj, kune kun filozofoj devis allasi, ke ĉiuj eltrovitaj ĝis nun veraĵoj ne estas ankoraŭ fina rezulto de niaj konceptoj, ke oni ne povas ankoraŭ ĉion certigi per tiuj teorioj, estantaj nur faciligoj ĉe konstruo de fizika mondo per nia cerbo.

Scienco konvinkiĝis, ke ĝi bezonas filozofiajn hipotezojn por ne resti senmova sed marŝi antaŭen — filozofio komprenis, ke ĝi estas devigata fondi siajn hipotezojn sur sciencaj teorioj por servi nuntempan staton de homara evolucio.

Do, ni konstatas tiel, ke scienco marŝas saman vojon kun filozofio, malfacilan, sed ĉarmoplenan vojon de sciencaj eltrovoj de vero, kaj, ke religio, artoj, filozofio, industrio, ĉiuj kliniĝas antaŭ reĝanta nun ĉiopova scienco.

Tia estas ĝia sociala rolo nuntempe.


Sociala rolo de industrio.

—————

Mi prenas industrion en filozofia senco, laŭ kiu ĝi signifas venkon de elemento, por profito kaj bono de homaro.

Se rolo de religio kun plastikaj artoj estis trovi kaj esprimi idealon de belo, se rolo de scienco kun ritmaj artoj estas malkovri veron, rolo de industrio kun ĝiaj artoj estas servi al bono.

Scienco, malkovrinte ĉiun ajn misteron de naturo kaj forminte por ĝi leĝon, tuj transdonas ĝin en manojn de industrio, kiu tralaboras tiun malkovron por profito de homo.

En povo de scienco malkovroj estas klarigitaj fenomenoj de naturo, en povo de industrio ili fariĝas aplikado de naturaj fortoj al postuloj de homa vivo.

Praindustrio aperas kun unuaj homaj postuloj plenumi ricevitajn de naturo instinkojn. Gardante sin de kruelecoj de naturo, de nesuferabla frosto, bruligo de suno, homo kovris sian korpon je feloj, ĉirkaŭis sin kun sia familio je branĉoj, ligno, ŝtonoj, estantaj komencoj de konstruaĵoj. Por nutriĝo li serĉis kaj transplantis en sian proksimecon radikojn, fruktarbojn, mortigis bestojn, k. t. p. Tiuj penoj rifuĝi, vestiĝi, ĉasi, planti, estis ĝermoj de industriaj terkulturo, konstruado, forĝo, teksado, k. c. De tiam industrio ĉiutempe sekvas nian vivon perfektiĝante laŭ ĝenerala evolucio, sed havante nur duagradan rolon por niaj universaj konceptoj.

Kiam scienco klarigos ĉiujn misterojn de elementoj, industrio venkante, transdonante ilin al homa utileco, metiĝos je unua rango, kaj estos ĝi kiu ludos unuan rolon en universa kulturiro, kondukante homaron al bono.

Industrio tiam same kiel scienco havos siajn artojn, ĉar arto esprimas vivon de ĉio ekzistanta, neniam forlasante ĝin. Sed artoj de industrio reprezentos ne plu mondon videblan aŭ aŭdeblan, kiel plastikaj kaj ritmaj artoj, sed specialan mondon de aliaj niaj sentoj : palpo, gusto, odorado. Tiuj artoj esprimos ideon de venko super materio kaj estos artoj senmateriigaj.

Niaj sentoj de palpo, gusto, odorado, malvolviĝos iom post iom, tamen sian perfektecon ili atingos nur ĉe finaj eltrovoj de psikologio, kiu donos psikologian sencon al plej malgranda vivdetalo de nia ekzisto. Sed psikologio ne povas klarigi al ni siajn misterojn, antaŭ ol ni estos preparitaj per elstudoj de medicino al konceptoj de niaj psikaj fenomenoj. Siaparte medicino ne estas ankoraŭ kapabla prezenti al ni verojn de nia fiziologia stato, ĝis kiam veroj de naturaj sciencoj estos sufiĉe por tio elĉerpitaj.

Ni konstatas do ĉe sciencaj studoj saman sekvon de evoluciaj konceptoj, kiun ni rimarkis studinte filozofion de historiaj fazoj de religioj kaj plastikaj artoj : naturo, korpo, animo.

Plastikaj artoj komencis esprimon de religia serĉado de belo, per adorado en arkitekturaj temploj de grandeco de naturo (en sciencaj periodoj kun ritmaj artoj al tio respondas studo de leĝoj de grandeco de naturo per naturaj sciencoj). Sekvis poste adorado de homa korpo en skulpturo (en scienco studo de homa korpo per medicino). Tria, lasta fazo de religioj kun plastikaj artoj estis adorado de homa animo en pentrarto de kristanismaj periodoj (en scienco ni havas studon de homa animo per psikologio).

Tiujn samajn tri fazojn de malvolviĝo devos nepre posedi ankaŭ venontaj epokoj de sociala reĝado de industrio kun senmateriigaj artoj, kiu veran bonon povas alporti al homaro nur, kiam ĝi estos por tio sufiĉe lumigita per naturaj sciencoj, medicino kaj psikologio.

Religioj kun plastikaj artoj dolĉigis homan sovaĝecon, scienco lumigas lian malklerecon, industrio rafinos lian neperfektecon.

Dum plastikaj periodoj ĉiuj signoj, esprimoj de homa kulturiro portis en si sencon de ekflugoj al belo : religio estis iluzia, kredema ; scienco, metafizika ; filozofio, abstrakta ; muziko, melodia. Ĉio plibeligis, karesis, ensorĉis brutan homan estaĵon, ne donante al li klarigojn, pruvojn, verojn.

Nuntempe, en niaj sciencaj periodoj, kontraŭe, plene reĝas nia volo de klarigado de tiuj ensorĉoj en kiujn enŝovis nin atingo de belo. Ni sindoneme laboras pri vero, ni arde deziras klarecon. Belo estis nur perfekteco ekstera ; nur kunigita al vero povas ĝi doni bonon, finan kompletan perfektiĝon. Tiam, ĉiuj ŝajnantaj nun brutaj, vulgaraj niaj sentoj, kaj sentoj kulturitaj sur principoj de artoj per bazoj de scienco, rafiniĝos ĝis perfekta stato post kiam industrio aplikos al nia ekzisto tutan tiun akiritan kulturon.

Ĝi liveros al homo kompletan universon, sed ĉiam en sama sinsekvo de konceptoj : naturo, korpo, animo. Tiuj tri postuloj de evolucio esprimiĝas en homa estaĵo per tri kunnaskitaj en li instinktoj : konserviĝo kontraŭ naturo, nutriĝo de korpo, perfektiĝo de animo.

Naturon industrio liveros al homo per venko de spaco kaj tempo. Malvolviĝo de telefono, telegrafo, aŭtomobilismo, aerflugado, tute senvalorigos teruran grandecon de mondo kaj facile mezuros ĝian senfinan nemezureblecon, transportante vivon en nepalpeblajn konceptojn. Plenpove homo directos spacon, tempon, laŭ sia propra volo, li sendanĝere ĝuos en dezirata tempospaco, kvazaŭ per penso, aerflugadon, aervivadon. Per industrio homo senlime posedos rezultojn de sciencaj eltrovoj pri elektreco, radiaktiveco de universo kaj kiam tuta naturo estos submetita al lia volo, li turnos sian spiritan aktivecon al dua fazo de industria reĝado : venko super sia korpo.

Korpon venkos ĝi per atingo de vivmistero post sciencaj formuloj de energetismo, kiu estas kaŭzo, esenco de vivmoviĝo. Despotaj, ŝajnantaj nevenkeblaj postuloj de korpa materio, falos tiam per si mem. Medicino pruvos al homo, ke ne materio kaŭzas vivecon de lia estaĵo, sed viviga energio, kies malvolvo energiigos lian kapablecon de vivlaboro plu kaj plu malprofite al peza materio. Ekcito de korpa viveco ricevos tiam alian direkton. Ne materia volumeco de nutraĵo subtenos korpan aktivecon, ne reŝanĝo de materio daŭrigos ĝian ekziston, sed ekscito de ĝia energia esenco kaj reŝanĝo de ĝiaj elektraj fortoj. Elstudo de teorio de katalizo metos al nia povo veran katalizilon de nia vivo, kiu venkos neutilajn materiajn konceptojn de korpaj postuloj, renaskos korpon en elektran forton, kvazaŭ rekreos nun konceptitajn atomojn en energiajn vivekscitilojn, donos eblecon de vera psika vivo libera, nekaptebla, senĉena.

Historie, en diversaj hindaj religioj, speciale en Budhismo, ni trovas multe da prototipoj, antaŭdiroj de estontaj evolucioj de atingo de bono kaj de perfekteco de de homa estaĵo, ni trovas ankaŭ montron de nia povo venki materion de nia korpo. Sekiĝinta korpo de hinda fakiro tute neanta malsaton, spiradon, movon, ekstaranta post kelkaj tagoj da entombeco, sed aldonita al spiritaj ekceloj de religia kontemplado, entenas pli da vera vivemeco ol plej muskolita, forta korpo de atleto ne havanta spiritan aktivecon. « Mens sana in corpore sano »  povis esti principo de ideo nur en epokoj de adorado de fizikeco mem de homa korpo.

Tiun antaŭallason de materia pereo ni havas historie ankoraŭ en epoko de Kristanismo, de eltrovoj de spirita belo, kiam plej altaj spiritoj, kiel Jesuo kaj liaj adeptoj tute neis postulojn de sia korpo, malfortecon, malsanon, eĉ suferojn, martirojn, eĉ morton kaj triumfis super tiu tempa reĝado de fizikeco, besteco precize per venko kompleta de siaj fizikaj postuloj. Post diboĉado de Roma imperio, tiu venko de spirito super korpo donis al homaro mistikan esperon transnaskiĝi je bono, kaj de tiu tempo jam espero de universa venko de homo, kiel spirito super naturo estas fundamento de ĉiu kredo je novaj sciencaj fazoj de evolucio.

Se ĉio kontraŭstaranta al homa volo estos venkota per industrio, se tempo, spaco, ĉiuj elementoj, ĉiuj fortoj de naturo estas studataj por kliniĝi, fali antaŭ homo kaj ĉio alportanta danĝeron, detruon, devas esti limigota, reguligota, lia korpo estanta por li plej kruela sufero, plej despota ligaĵo, devas pli ol ĉio esti submetita al lia altiĝema volo por lasi liberan vojon al funkciado de liaj psikaj fortoj.

Homa malvolviĝo en tiun direkton alkondukos lin certe al kompleta energiiĝo kaj al plena koncepto de monismo.

Venko super animo, super homo mem estos precize pruvoj de tiu monismo, estos saviĝo de longdaŭra nia nekapableco forĵeti ideojn de dualismo inter vivpovo de korpo kaj animo. Tia estos tria fazo de industria reĝado. Korpo ne elmetos plu siajn postulojn, venkita materio transformiĝos je energio, psika energio reprezentos homan estaĵon kaj tio estos vera rafiniteco de homa stato.

Ideon de monismo ni trovas jam en universa koncepto de Spinosa, en lia doktrino de identeco. Poste Fechner, Spencer, Haeckel kaj aliaj sciencistoj revenis al tiu doktrino, serĉante ĉie pruvojn de monismo, sed homaro ĉeestos ankoraŭ je multaj laboroj, disputoj, eltrovoj antaŭ ol posedi plenan konvinkon pri ĝia ekzisto… Ĝis tiam dum scienco laboras pri klarigo de ĉiuj misteroj, industrio helpas laŭ sia povo al bono de homa ekzisto, al ĝuado de homo je naturaj riĉaĵoj, al komuna profito de sciencaj veroj, de jam malvolvitaj artoj. Al tiuj artoj ĝi donas sian industrian sencon aplikeblan al ĉiutaga vivo, dekoran, plibonigan. Ankaŭ muziko de sia jam akirita melodia flanko per diversaj fonografoj fariĝas industria, alproprigata al tuja, ĉiea ĝia aplikado laŭ subita volo de homo.

Siajn proprajn artojn, kiuj senmateriigos sentojn de palpo, gusto, odorado, industrio malvolvos ĉiam kune kun respondaj fazoj de sia propra malvolviĝo. Tiel, dum sia unua fazo venkonta naturon, ĝian spacon, materiecon, transportante homon per movrapidegeco, aerflugado el palpebla materia tero en ekstermondajn nepalpeblajn sferojn, dum tiu fazo de sia reĝado industrio malvolvos en homo senton de palpo ĝis kapableco preni, senti efektojn de aera spaco ŝajnanta malplena.

Ĝia arto, grafio (fotografio, cinematografio, fonografio, k. t. p.), eltiros homan fantazion el palpeblaj ĉirkaŭaĵoj en ilian nepalpeblan reprezentadon, en konceptojn de spirito, en pensan vivpovon. Tiu arto estos venko super palpebleco de materio. Malvolvita, perfektigita ĝi donos mirindajn ĝuadojn, alportos al plaĉo de homo tutan mondon de laŭvolaj vidoj, vivoj, sonoj, movoj, ĝuste tien, kie li tion deziros kaj ne nur produktitaj sur nia tero, sed ĉie aliloke en tuta sunsistemo, alproksimigota al ni per venko super spaco kaj tempo.

Dum sia dua fazo, venko de korpo, industrio pruvante neutilecon de materia voluma nutraĵo rafinos senton de gusto kaj malvolvos gastronomion je bonfaranta aktivigita enrgiiga arto, kiu montros, ke nur ekscito, kombino de katalizigaj gustoj sufiĉas por subteni necesan reŝanĝon de aktivecaj fortoj por daŭrado de nia ekzisto.

Dum tria sia fazo de venko super animo, super homo mem, industrio aplikos psikologiajn elstudojn de homa estaĵo. Per sin sekvanta iom post ioma lia senmateriigo, per dono al li ideon de monismo, de lia vivforto, ĝi preparos plenan rafinitecon de liaj sentoj perfektigante odoradon por elpreni ĝuadon al mondo de odoroj el parfumaj elfluoj de universo. Tiu arto de parfumado konstruos el odoroj, kiel muziko el sonoj, tutan mondon de senmateriigitaj reprezentadoj.

Ni vidis do tutan sekvon de artaj malvolviĝoj : plastikaj artoj harmoniigis universon, ritmaj artoj ritmas ĝin, industriaj artoj ĝin senmateriigos.

Ni komprenis ankaŭ, ke sian socialan rolon industrio ludos plene nur kiam scienco estos klariginta misterojn de universa vivo kaj transdonos ilin al industrio, por ke reĝante ĝi servu homon al lia rafiniteco, al lia unuiĝo kun tutmonda kompleta unuobla energio. Tiam ĉiuj fortoj de universo estos tute submetitaj al homa povo, li mem perfektiĝos al stato de dio kaj post diversaj evoluciaj religiaj fazoj, panteismo, politeismo, kristanismo, li atingos fazon de aŭtoteismo, plej altan koncepton de religio en estonteco.

Antikvaj pensistoj homigis, enkorpigis diojn, venontaj pensistoj spiritigos, diigos homon.

Jen kiun socialan rolon havos siatempe industrio, jam malvolvanta sin sukcesplene nuntempe.

Jen kiel ĝi alkondukos homon al vera absoluta bono, al supera stato de perfektiĝo.

—————


CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA

33, RUE LACÉPÈDE, PARIS


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org