Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


LORENA GRUPO

S. P. E.

PRI PATRUJO
Parolado de Sro Lavisse

TRADUKITA DE Sro FRÉCOT

——

MANUSKRIPTO DE LA AŬTORO

———————

 

Por propagando de Esperanto

1906


Jen elektronika reeldono de malnova broŝuro, de jaro 1906. Estas traduko de parolado de S-ro Ernest Lavisse, tre grava historiisto, instruisto kaj moralisto, pri "La Patrujo" (franclingve "La Patrie", t.e. la nacieca sento, kiel ia familia konduto).

Tiu parolado, okaze de lia ricevo de la plej alta Franca ordeno, estis por la infanoj de lia denaska vilaĝo, en orienta regiono Loreno, tiam parte posedita de Germanujo. Kvankam ofte citita, la historio de Francio ne tro mankos al ne-Francoj, ĉiu komprenos.

Unu Franclingva presaĵo de la parolado –ne tute kompleta– estas elektronike konsultebla ĉe la Biblioteko Nacia de Francio : http://gallica.bnf.fr/.

La Esperanta traduko aspektas per bona stilo, malgraŭ kelkaj malnovecoj aŭ mallertecoj. Ekz. : anstataŭ "Britaj hometoj", legi : "Bretonaj homidoj" (infanoj de la ekstrem-okcidenta parto de Francio).


Parolado pri Patrujo

Farita de Sro Lavisse
Kiam, okaze de lia altiĝo al rango de
Granda Oficiro en " Légion d’Honneur "
Li bonvolis prezidi disdonon da premioj
ĉe kampara lernejo en sia naskovilaĝo.

 

Esperantigis : Geo. Frécot.

 

Nancy’o

1906.


El ĵurnalo „Le Temps“, la 16an de Aŭgusto 1905a

 

Karaj Infanoj.

Mi kutimas paroladi al vi pri atentindaj temoj. Tiu-ĉi estas ankaŭ atentinda, pri kiu mi hodiaŭ parolos, ĉar tiu ĉi temo estas „La Patrujo“.

„Patrujo“ estas lando loĝata de homoj, kiuj obeas la samajn leĝojn. Grandan penadon necesigis konsistigo de lando tia, de komuneco tia. Vi, la nekonataj loĝantoj de ia kantono de la herbeja kaj arbareja „Tierach“, vi spirite viglaj kaj spertaj, ja ankaŭ batalemaj, vi kiuj konservas en viaj paroladoj la vortojn kaj la dirmanieron de Pikarda lingvo, vi ja nemulte similas nek al tiuj Britaj hometoj, kiuj starantaj sur siaj ŝtonegoj, rigardas revantaj super Atlantikan Maron, kaj elparolas la antikvan lingvon de la Keltoj, nek ankaŭ al tiuj Provencanaj hometoj, kiuj brue paroladas romanidan lingvon sur Mediteranea marbordo. Estis ja tempo, kiam Pikardujo, Britanujo, kaj Provencujo estis reciproke pli fremdaj ol estas nune Francujo kontraŭ Ameriko aŭ Hindujo. Por la kreado de nia nacio, estis kunlaborintaj, dum kelkaj centjaroj, unue la „Naturo“ el kie ni praprenis niajn bezonatajn pecojn da tero kaj da ĉielo, kaj poste la politiko, la fajro, la fero, sed ankaŭ la spirito kaj la koro.

De l’Historio, vi sciiĝis kiamaniere niaj reĝoj kunmetadis Francan Reĝlandon. Ili akiris la diversajn Provincojn, unu post l’alian. Havi saman reganton, jen l’unua ligilo inter Pikardoj, Britoj, Gaskonoj, Provencoj kaj aliaj. Ĉiuj avoj niaj fariĝis Francoj, tial ke ĉiuj ili estis regataj de la Franca reĝo, kaj la unua nacia komunaĵo estis komuna obeado. La tuta popolo interesiĝis je la agoj de la Reĝo. Kune kun li, avoj niaj partoprenis en batalaj entreprenoj, per ilia mono, kiel per ilia sango. Reĝa venko gajigis, kaj malvenko malgajigis la tutan Reĝlandon. Kutimiĝo fariĝis por senti samajn impresojn en samaj okazintaĵoj. Naskiĝis en Francujo unu nacia sento.

Samtempe la komunemeco fariĝis videbla, dank’al grandega spirita laborado. La Franca nacio kreis Francan lingvon. Tial hodiaŭ ni parolas lingvon, unu el la plej belaj en la mondo, nur ĉar multege klopodis niaj avoj por fari ĝin bela ; kaj tiaj klopodoj daŭris centjarojn. Per nia lingvo, la avoj esprimis siajn sentojn kaj siajn ideojn. Literaturo de ia popolo estas kvazaŭ elmetaĵo de la konscienco de tiu popolo mem, kiu diras per ĝi sian tutan penson pri la Naturo kaj pri la homo. La Franca Literaturo esprimis do la spiriton kaj la specialan karakteron de Francujo. Ĝi kreis, interne de la politika komunumo, moralan komunumon.

Longtempe, tre longtempe, la Franca spirito konsentis kun la Reĝo. Estis tiu kredo, ĉe Francoj, ke la Reĝo estas la Rajtigito de Dio sur la tero ; sekve, oni devas ami kaj servi lin, samfervore kiel oni amas kaj servas Dion. Junaj respublikanoj, tian senton vi malfacile komprenas. Min kredu ! Ĉiu epoko okupiĝas pri iaj aferoj, kiujn la posta tempo ne komprenas plu. Malgraŭ tiu nekomprenebleco, rajtaj tamen ili tiam estis. Blinda estas tiu, kiu ne volas konfesi, ke tiaj priokupoj estis vivaj, tre vivaj ; kaj ankaŭ tiu, kiu volus ilin revivigi ; ĉar ili mortiĝis, tute mortiĝis.

Efektive, tago venis, kiam la Reĝo kaj Francujo malkonsentiĝis. Malkonsenton la reĝo volis, kaj eĉ obstine volegis ; ĉar pacienco de la patroj estis mirinda, kaj kiele longa, kiele longa ! La Reĝlando estis suferanta pro ĉiuspecaj trouzadoj : neegaleco, maljusteco, aŭtokrateco. La spirito protestis, la Reĝo rifuzis ĝin aŭdi. Tiam la spirita protesto pli alten elleviĝis, kaj naskis la francan idealon pri libereco, justeco kaj humaneco. Kaj el tio konsistis la Franca Revolucio. Kun la Reĝo defalis la kastoj kaj tiuj privilegioj, kiuj estis naskintaj privatulajn rajtojn meze de l’nacio.

Ĉiuj Francoj egale partoprenis en la Patrujo, kiu estis proklamita : „Unu kaj nedividebla“. Tiam Francujo senpere sin amis mem. Sed tio, kion en si mem ĝi pleje amis estas ĝia granda idealo al justeco, al libereco, al humaneco. Pro tio, ĝi estis rajtigita ami sin mem, kiel efektive ĝi amis sin : pasie. Nia revolucia patriotismo estis unu el al plej belaj sentoj homaj, pri kiuj Historio raportas.

Kaj hodiaŭ, kiam pli ol cent jaroj pasis de la Revoluciaj tagoj, post tiom da sortovicoj, post tiaj brilegaj sukcesoj kaj grandaj malsukcesoj, post tiuj atakaj reiroj de la pasintaĵo, kiuj estis la reĝaj restarigoj, post tiuj revenĝoj de la nuntempaĵo, kiuj estis niaj revolucioj, hodiaŭ, en la mondo tiel miriginde aliformigita, kia estas la signo je kiu Francujo sin rekonas mem, la signo je kiu rekonas ĝin la Fremduloj ? Tiu signo estas : Ĝia idealo al justeco, al libereco, al humaneco.

Do, miaj infanoj, nia Patrujo ne estas nur „lando“. Ĝi estas ankaŭ homa ellaboraĵo, komencita de centjaroj, nundaŭre laborata de ni, kaj ĉe estonto, laborota de vi. La longdaŭra laborado de la avoj, komencitaj en la pratempoj, la memoro pri iliaj agoj kaj pensoj, iliaj geniaj monumentoj, nia lingvo, nia spirito, nia juĝo pri la konsisto de la vivo, tio estas, kun la riĉa beleco de nia kamparo, kun la dolĉeco de nia ĉielo, kun la poeziaj diversecoj de niaj veterfiguraĵoj, niaj nordaj nebuloj, niaj sudaj lumoj, niaj belegaj montoj, kaj niaj belaj ebenaĵoj, niaj bluverdaj maroj, kaj nia blua maro, ĉio tio ĉi estas via riĉa heredaĵo, tio ĉi estas „La Patrujo“, naskita de la Naturo, naskita de nia spirito.

Sed, via Patrujo ne estas la sola patrujo en la mondo. Aliaj Patrujoj ĉirkaŭpremas ĝin, alimaniere formiĝintaj, kiel la via, unuj malpli rapide, nome Germanujo kaj Italujo, aliaj pli rapide, nome Britanujo. Ili kreis siajn leĝojn, lingvojn kaj literaturojn. Ĉiu el ili estas kiel Francujo espriminta siajn sentojn kaj siajn ideojn pri la Naturo kaj pri la Homaro. Ĉiu el ili havas sian spiriton, malsaman kiel la nia. Ĉiu el ili estas amata de siaj idoj, same kiel Francujo de la siaj.

Kiaj devas esti la sentoj kaj la kondutoj de tiuj patrujoj, unu kontraŭ la aliaj ? Jen estas la demando, kiu nuntempe okupas, ekscitas kaj dismetas la inteligentulojn.

Tra multaj centjaroj la reciproka sento estis la malamo, kaj la reciproka konduto estis la milito. Ŝajnis, ke oni ne povas ami sian patrujon, se oni ne malamas la patrujojn aliulajn. Neevitebla, verdire, estis la batalado, en tempo, kiam la kunmetiĝantaj popoloj sin disputadis sur la limoj. Plej ofte militoj estis nur kreska maturiĝa fenomeno, kaj agado por limstarigoj. Tiele, pro la Ŝtatracio konserviĝadis tiu natura instinkto al la perforto, kiu enestas en ni, ĉar humaneco ne estas natura emo ĉe homoj. La milito fariĝis unu el la ĉefaj funkcioj en la Ŝtato. La Reĝoj estis naskiĝe militestroj, naskiĝe aliaj homoj estis Reĝleŭtenantoj, kaj grandanombre, aliaj homoj elektis militon kiel metio aŭ pangajnilo. Senĉese vivadis la armeoj, kaj nur por okupi armeojn, oni faris militojn. Malplenaj ŝajnis esti la pacaj jaroj, ili tamen tre malmultaj. El sepdek du jaroj, dum kiuj regis Ludoviko XIVa, li dediĉis al milito preskaŭ kvindek jarojn. Inter la kaŭzoj tiam igantaj al milito, troviĝas kune kun la politika intereso, la superstaremo, la plezuro, la kutimeco ! Estis ja terura la tiama periodo en Historio  de la Homaro ! Hodiaŭ, ŝajnas al ni, ke ĝi estis barbara. — Kial ?

Superregas nun aliaj moroj. Nia glora dekoka centjaro propagandis por la humaneca ideo, kaj instruis pri la valoro de la homa persono. La militista epopeo de la Revolucio kaj de la Imperio naskis en Eŭropo bezonon kaj amon al la paco. La laboro, en ĉiu lando eksterordinare intensiviĝis, la laboro kiu ŝatas kaj volas la pacon. La komerco kaj la rapidaj komunikiloj miksis la popolojn.

Poste, en preskaŭ ĉiu lando la militistan metion anstataŭis la militista devo, kaj la profesian armeon, la nacia armeo. Plie ankaŭ, la nunaj registaroj bezonas akordiĝi kun la publika opinio, kaj eĉ, en preskaŭ ĉiu lando, kun la popola leĝa komisiitaro. Jen granda novaĵo : Ne decidas plu solaj pri la milito tiuj ĉi, kiuj igas, ke mortu la aliaj, sed ankaŭ tiuj, kiuj devas iri mem renkonten al la morto ! Ĉion tio ŝanĝas. Pli kaj pli maloftaj fariĝas militoj. Eĉ Registaroj predikas nun pri la paco, ŝatas ĝin, aŭ almenaŭ penas por kredigi, ke ili ĝin ŝatas. Ili traktadas per arbitracioj. Oni jam komencis provi kortumon internacian. Homaro ŝajnas sin organizi por la paco.

Miaj Infanoj, mi estas el tiuj ĉi, kiuj tute sincere aplaŭdas pri tiaj penadoj. Neniel ĥimeraj mi kredas ilin. Certe, la nombro de la militamantoj malmultiĝas ; certe, la milito estas de multaj malamata, kaj de ĉiuj timata ! Dekadencen iras la milito, kaj batali kontraŭ ĝi, estas agi laŭire al estonto.

Tamen, mi scias ankaŭ, ke mi ne vidos Homaron pacigitan, ke vi ankaŭ tion ne vidos ! Centjaroj estis necesaj por la formado de de Franca Reĝlando per kunigo de provincoj ; kiu povus diri, kiom da centjaroj pasos, ĝis kiam, el tiel ĉiumaniere diferencaj nacioj, kuniĝos, unupopole, tiu nacio, kiu nomiĝos : Homaro ? Eĉ inter tiuj popoloj, kiuj diras sin la plej civilizitaj, la paco ne estas plene certa. Antaŭ kelkaj semajnoj, [*] oni nur parolis pri milito inter Eŭropaj popoloj. Kaŭzo de tio estas, ke, ĉe Eŭropo mem, ekzistaj ankoraŭ Regnestroj (ne multe, vere, kaj ne ĉiamaj – devige ni akceptu nian epokon tian, kia ĝi estas), kiuj havas kapablon elĉenigi laŭvole la militon, kaj montri al ĝi la lokon nepre frapotan. Sed la milito povos ankaŭ deveni alimaniere ol per la fantazio de ia monarko.
    [*] Franca teksto ĉi-tie diras : " pri Maroko, "

Ni ne lasu nin erarigi pro iaj eldiraĵoj ripetitaj de ĉiuj ; jen, mi ĵus parolis mem pri la komunikiloj, kiuj miksas la popolojn. Efektive, paroladistoj gloras profitojn eltiritajn el la tutmonda tramovado. Ili montras la vaporajn tubelĵetaĵojn dise superflosantajn sur la maro, kaj sur la kamparoj. Jes, sed sub tiuj tubelĵetaĵoj glitadas kirasŝipoj kaj torpedboatoj ; sed ankaŭ mi legas sur vagonoj, kiel loĝbileton : 36 homoj, 8 ĉevaloj. – La plej fiera el la Regnestroj, kiuj ankoraŭ regas nun kiel „elektitaj de Dio“, klopodas meze de diversaj priokupoj, el kiuj unu estas : valorigi la komercon de siaj regatoj. Lia imperiestra helmo ŝirmas iliajn komercaĵojn. Estas do ne tiel vere, ke la komerco estas io pacema ; ĉar al la paco, kiu liveras bonajn profitojn, estas tute eble, ke iam li preferos la militon, se el tiu ĉi, li esperas pli bonajn profitojn. Memoru bone, miaj infanoj, kiel antikva estas la kutimado al la milito, kiel antikva estas la nacia egoisma kutimo. Instinktoj enestas en ni, dormantaj, kiuj povus subite ekvekiĝi. Ne, mi neniam vidos la Homaron paciĝintan, nek vi ankaŭ. Vi daŭrigos vivi, kiel ni nun vivas, sub la regado de la diversaj patrujoj.

Sekve, la demando staras tiele : kiaj devas esti la sentoj, la kondutoj de la diversaj patrujoj unu kontraŭ la aliaj ? – Al tiu demando, kuniĝas alia : kiaj devas esti nia sento kaj nia konduto rilate al nia propra patrujo ?

Pri tio, mi jam preskaŭ respondis.

Ĉiu patrujo devas sin konsideri kiel homara ellaboraĵo ; ĉar homaro enteniĝas en ĉiu el ili kun sia natura diverseco ; ĉar naturo volas, ke homaro estu malsama. Neniam ĝi permesos, ke ĉiuj homidoj similos unu l’alian. Feliĉe : ĉar tia simileco liverus tute ne elsufereblan maleblecon. Naturo estas harmonio ; tia ankaŭ estas la homaro. Ĉiu patrujo, el ĝi naskita sur kampoj kaj sub ĉielo diversaj, en malsamaj cirkonstancoj, posedas siajn proprajn ecojn, sian specialaĵon, sian spiriton, kaj ĉiu partoprenas je la tutaĵa Beleco. Servi sian Patrujon estas kiel deĵori al la Homaro, ĉe la posteno, kien la naskiĝo nin metis.

Se vi, infanoj miaj, tiamaniere komprenas la ideon pri Patrujo, de vi respektinda estos patrujo de l’aliaj homoj. Vi ne volos, ke oni tiel agu kontraŭ ili, kiel vi timus, ke oni agos kontraŭ vi mem. En vi, fine, mortos sentoj al superregado, perforto kaj malamo. Amo al Patrujo ne bezonas malamon al fremdulo, nek ĝian submetiĝon.

Vian Patrujon vi amos alimaniere, per amo ne malpli granda, kaj eĉ pli profunda ol, tra la centjaroj amis ĝin praavoj viaj. Vi amos ĝin instinkte, kaj ankaŭ racie.

Ia natura instinkto, kvankam liberigante nin el la submetiĝo al praavaj ideoj kaj movoj, kaj al la senrezona devigo senĉese ripeti avodevenajn gestojn, tamen retenas nin, per ia respektemo al la pasintaĵoj. Ĝi donas al ni la senton de la daŭreco, kaj kun ĉarmo de la longaj rememoradoj, la forton kaj kvieton, kiuj, el intimaj praavecaj radikoj, supreniras ĉe ni, kiel senhalta plantsuko.

Sed ni, Francoj, malfacile sekvas tiun puran instinkton. Ni similas tiujn infanojn, kiuj volas ekkoni tion, kio bruegadas en la tamburoj. Jen la kaŭzo, kial ni krevigis tiom da tamburoj. Dume, aliaj popoloj, konservinte la siajn, daŭrigadas ilin sekvi per paŝo kadenca.

Nu, vi eble volas rezoni. Tion ĉi ankaŭ mi volas fari. Mi do supozas, ke vi diros al mi : „Nur la hazardo ebligis, ke mi naskiĝis en Francujo. Egalhazarde mi estus povinta naskiĝi, ĉu en Anglujo, ĉu en Germanujo, ĉu en Rusujo. Mi ne allasas, ke mia tuta vivo estos difinita pro ago de skribisto, kiu en la tago de mia naskiĝo, inskribis mian nomon, kiun mi ne estis konanta, kaj pri kiu mi estis indiferenta. Antaŭ ĉio, mi naskiĝis „homo“. Nur al la Homaro mi volas aparteni, kaj mi volas servi !“

Al vi mi respondos :

Homaro ! Tio ne estas ankoraŭ ekzistaĵo. Tio estas nur granda kaj Bela ideo ; sed neniel estaĵo. Estas tute necese, ke vi havu, por ia agado, difinitan lokon. Mi vetcertigas, ke vi ne povos servi al Homaro alimaniere ol pere de Patrujo. Vi do serĉu tiun ĉi el la patrujoj, kiu plej malmulte suferigas la Homaron.

Kia kulpigo pro malhumaneco suriras al Francujo ? Kiu malbenas ĝin ? Ĉu ni estas tiuj ĉi, kiuj tenas Irlandon, aŭ Slesvigon, aŭ Finlandon, aŭ Polujon ? Ĉu estas ni, kiuj perforte gardas en nia kunvivado homojn, kiuj rifuzas siajn animojn ? Ĉu, kontraŭe, ni ne estus tiaj homoj, kiuj iam revis pri la malservuto de la popoloj ; kaj ĉu la ideoj de la Revolucio ne havis tian neesperitan sukceson, ke eĉ la perfortoj de l’imperiestra periodo, enradikigis ilin ĝis en la pli malfacile difinebla senordiĝo de l’estintaj despotismoj. Ĉu Germanujo estas tute certa, ke, se ni ne estus lumigintaj al ĝi, movintaj kaj skuintaj ĝin, perforte eĉ trudintaj nin al ĝi, ke ankaŭ se ni ne estus farintaj la en 1789a kaj la en 1848a revoluciojn, tiu granda kaj fiera nacio ne estus daŭriginta samtempe esploradi filozofajn temojn, kaj kliniĝi per kliniĝego konforma al siaj respektemoj, kontraŭ aro da princetoj ?

Plie, Historio montras al vi, ke iu popolo miksis sian sangon kun la sango de la popoloj, kiuj de cent kvindek jaroj, volis elnaskiĝi. Tiu popolo faris la Amerikan militon por liberigi la Unuigitajn Ŝtatojn ; faris la Moreujan militon, por sendependeco de Grekujo ; faris la Antverpenan sieĝon por liberigo de Belgujo ; faris la Lombardan militon, por liberigo de Italujo. El ni konsistas tiu popolo.

Aliparte, ĉu ne klopodas Francujo por forpeli el la Homaro tiajn disciplinajn ligilojn, kiajn ĝi donis al si, en tempo de junaĝo : nenia plu Dia Rajto, neniu Monarĥio, nenia kasto, nenia hereda hierarĥio, nenia eklezio kun deviga forto. Nenio plu estas intermetita inter nia prudento kaj nia volado por starigi justecon.

Fine, pro sia humaneco ekstera kaj interna, Francujo multe suferadis. Ĝi ankoraŭ suferas. Ĝi estus havinta pli da profito, se la najbaraj nacioj estus restintaj malfortaj kaj disstarantaj unu kontraŭ l’aliaj. Ĝi havus nun pli da trankvileco se ĝi estus konservinta ankaŭ sian ĉiucelan obeemon ; ĉar obeemo estas litkuseno taŭga por bona dormado. Se do vero estas, ke puŝita de nevenkebla interna forto, ĝi sukcesigis la fremdajn aferojn pli bone ol aferojn siajn, (kaj tio estas al ĝi de patrujanoj riproĉata), ĉu almenaŭ tiu ĉi ne devas danki ĝin, kiu rifuzas malliberigi sian animon inter landlimoj pro sia amego al Justeco kaj Humaneco.

Vi ĝuu, amikoj miaj, tute trankvilanime, vian rajton ami, vian rajton preferi Francujon, tial ke eĉ la prudento liveras pruvon, ke instinkto via, kiu allogas vin al patruja amo kaj prefero, neniel erarigas vin ; ĉar servi al ĝi, estas la plej efika rimedo por utili al la homara gento.

Nun, por fini tiun ĉi longan kaj gravan paroladon, ni eldiru samkore ampetojn : preskaŭ ĵus mi estis diranta : ni preĝu :

Ke Francujo staradu forta inter la nacioj !

Ke Ĝi estu forta per sia justeco.

Ke, pere de sia justeco, ĝi enhejme detruu ĉiujn ne fatalajn maljustaĵojn, kaj malfortigu la aliajn !

Ke, helpe de ĝiaj demokrataj leĝoj, ĉiu Franco altigu sin ĝis indeco de homo, al kia indo tiom inter ni ne altiĝis ankoraŭ !

Ke Francujo estu forta per libereco !

Ke, nefleksebla, Respubliko seninterrompe deprenu ĉiun publikan provon de la antikvecaj potenculoj ; sed ke de faro ĝia, nenia konscienco fariĝu ofendata en religia kredo ; ĉar la sperto pruvas, ke tiaj ofendoj kruele doloras !

Ke, per efiko de la Justeco kaj de la Libereco, la Patrujo estu ĉies propraĵo ; neniu Franco sentu sin malŝatata, neniu sentu sin puŝvundata !

Ke, Respubliko estu forta ankaŭ per armoj ; ĉar se iam ĝi estus lasinta terfali sian armilaron, tiam sen ia merito ĝi povus prediki por paco tro evidente necesega, kaj tiam al ĝi, popoloj tion respondus, kion iam la vulpoj respondis al tiu vulpo, kiu estis pro mallerteco falinta en kaptilon.

Ke, ĝis kiam alvenos tiu tago, pri kiu ni ne povas eĉ imagi daton, kiam la popoloj metos en faskego ĉiujn siajn standardojn, kaj post lasta respektplena saluto al tiuj venerindaj simboloj, bruligos ilin en ĝoja fajrego, ĝis tiam, alten stariĝu al ĉielo la Franca Standardo, ĉar al ĝi estas kunmetitaj nek blazono, nek heraldika besto : ĝi estas propraĵo, nek de ia homo, nek de ia familio, ĝi apartenas al unu libera popolo, kiu respektante aliulan liberecon, postulas reciprokecon. Se falus iam tiu standardo, oni vidus la ombron de la dukapaj agloj plilongiĝi sur la tero.

Ke nia orienta landlimo ne estu batalelokvema, sed fortika ; ke al ĝi manku nek homo nek kartoĉo, por ke nek ĉe nia flanko, nek ĉe l’alia flanko de la landlimo, oni kredu, aŭ oni timu, ke sufiĉas por ĝin transpasi, nur volo, por ke ankaŭ, nenia homo havu maltimon fari tian proponon, ke ni, tiritaj, devige marŝu malantaŭ li ; ni, kies misio estas ĉiam antaŭgvardie marŝi.

Ke Francoj deĵoru ĉiam antaŭgvardiantoj, fieraj pro tia honoro, sed ankaŭ konsciaj pri danĝero ; ke nerompeble kunligitaj per tiu duobla sento, ili kondukadu la malfacilan iradon al tiu malproksima paco, kiun liveros al ni la estonta internacia saĝo.


la 17an de Februaro 1906a

 


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org