Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Jen elektronika reeldono de malnova broŝuro de 1909. La tuta teksto de la 22 paĝoj estas reproduktita. La originala formato estas 16×10 cm.


MARC SANGNIER

————

OFERO
DE MONAĤO

NOVELETO

KUN PERMESO DE L’AŬTORO TRADUKITA DE
Dro NOEL

Herb-floretoj

PARIS
KATOLIKA OFICEJO ESPERANTISTA
(Office Catholique de Propagande Espérantiste)
10, RUE BÉRANGER, 10

1909


Tiu ĉi noveleto estas eltirita el « La Vie Profonde », volumo 212-paĝa, eldonita de la Librejo Perrin & Cie, Paris. (Prezo fr. 3,50.)


Herb-floretoj Herb-floretoj Herb-floretoj Herb-floretoj

OFERO DE MONAĤO

——=o=——

Estis en mallarĝa kaj malseka ĉambreto de antikva monaĥejo, konstruita dum la regeco de Filipo II-a, ĉe la malsupro de monto.

Nur krada fenestro heligas la severaspektan ĉelon. Frato Agusteno surgenue sidas antaŭ tiu fenestro. Liaj longaj malgrasiĝintaj manoj kunpolmiĝis por preĝado ; lia kompatinda korpo jam de longe sklavigita kaj venkita, dediĉita por abstemioj kaj por fastoj, estas apenaŭ distingebla sub la bruna, tro ampleksa robo, kiu ĝin ĉirkaŭvestas. Nur la kapo, la larĝa frunto, ŝajnas kvazaŭ grandigita pro perditaĵoj de la korpo : oni kredus, ke meditado kaj ekstazo triumfe ampleksigis kaj kronis lin per altega kaj dolora grandeco.

Kun okuloj direktitaj al horizonto, Frato Agusteno sin turnas al la monto, kaj dankadas al Dio.

… La tago vesperiĝis. Varmeta vaporo altiĝis de la ebenaĵo, kovris per diafanaj ombroj la kampojn kaj herbejojn, iom suprenrampis sur la unuaj deklivoj de la monto, sed baldaŭ haltis, kvazaŭ ĝi sentus sin tro terdevena kaj hezitus sin ŝovi pli alten. La majesteca monto elstaris ĉe la supro de tiu nebulo, kaj oni distingis kun eksterordinara precizeco ĝiajn malhelajn flankojn, kavigitajn de profundaj valoj, tie kaj tie ĉi fendetitajn de la arĝentbrila linio de ia torento ; kaj la strangformaj suproj de la rokoj, kiuj kronas la monton, admirinde profiliĝis sur la roza fono de la ĉielo, kolorigita de la okcidentaj rebriletoj.

Ŝajnis, ke tiu monto estas animita objekto. Ĉe ĝia malsupro, la vivo estas ĉie : sur la kampoj, kiujn oni kredas vidi sub la vespera nebulo, kiel en tiuj malproksimaj civitoj, kiujn oni malprecize vidas en misteroplena blankaĵo ; la vivo estas ankaŭ sur ĝiaj koloraj flankoj, el kiuj ŝprucas akvofontoj, kaj kiujn kovras pro multega kreskiĝo densaj arbaroj. Precipe la vivo estas sur la suproj de la altaj rokoj, ie blankigitaj de la senmakula neĝo, kaj sur tiuj ravoplenaj altaĵoj, kiuj ŝajnas senmateriaj, ekstazaj figuroj ; sed ĝi estas vivo tute purigita el la teraj malbelaĵoj, vivo tute ideala, kvazaŭ tiu de miriga lando, kiu konservus de nia mondo nur la plej harmoniajn el ĝiaj trajtoj kaj koloroj, kaj ricevus de la supera mondo ian dian impulson, kaj tiel diri, novan inspiron de la kreinta Dio, por ebligi, ke tiuj rokoj de la altaj suproj banitaj en la okcidenta orkoloro, kantu, kiel kantas animoj…

Frato Agusteno levis sian rigardon, de la ebenaĵo ĝis la supro. Naiva kiel infaneto, seriozega kiel pensulo, jen li amuziĝe kalkulis la akvofalejojn kaj observis laŭlonge de la arbaraj randoj, jen li kredis, ke li aŭdas la grandegan voĉon de tiom da homoj, kiuj penas kaj klopodas por krei la vivon, kaj por sin levi el la malhela lumo de la profundaĵoj, ĝis la serena brilo de la supraĵoj.

Tiu ĉi monto fariĝis por li, ja, amikino. Ĝi estis lia sola kompanianimo, lia ĉiutaga konfidenciulino. Lia koro superplena de sentemeco, lia koro, al kiu li rifuzis ĉiun homan amon, trovis rifuĝon en tiu konsolo, ke li amas la malhelan monton…

Li estis tiom rigardinta ĝin, ke li elkonis ĝiajn plej malgrandajn detalojn… Kiom da fojoj, li estis promeninta per la penso sur tiuj profundaj intermontoj, kaj li kredis, ke li prikantas la gloron de Dio, kune kun la arboj kaj la birdoj, kiel faris Francisko de Asiso sur la montoj de Ombrio…

Ofte ankaŭ, li estis pensinta pri tiuj urboj, kiuj en la malproksimo ŝajnas tiel trankvilaj, sed en kiuj, li sciis (li, malriĉa monaĥo), ke la homoj suferas, ploras, falas en pekojn, ve, ankoraŭ pli dolore sklavaj de iliaj krimoj, ol de ilia mizero.

Tiam, la mistero de tiu vivo de la aliaj homoj, kiuj satigas sian soifon trinkante el la ebriigaj kaj maldolĉaj pokaloj de la voluptoj, aperis kun sia tuta premanteco, prezentante sin al la pura animo de la monaĥo.

Sed lia koro estas bona : li ne havas tiun maltrankvilecon el tio, ke li ne konas la pekon, aŭ tiun nekonscian badaŭron ignori la teruraĵojn de la malbono, kiu tro ofte ŝancelas la virton de multaj homoj. Li nur volus rilatiĝi kun tiuj nekonataj fratoj, ilin ami tial, ke ili suferas, ilin resanigi tial, ke ili estis malsanaj, kaj iliajn kulpajn civitojn lavi per la sango de sia Kristo…

Oni certege lin aŭskultos : la viroj, la virinoj haltos sur la publika placo por aŭdi la Dian parolon. Frato Agusteno diros al ili ĉion, kion li sentas el sia kompatemo kaj amo al ili. Kaj tiu senlima frateco, kiu pligrandiĝis per ĉio, kio estas dolora en la klaŭstra izoleco, superbordiĝos el lia koro, kaj pli efike ankoraŭ ol ĉiuj rezonoj, penetros ĝis la fundo de l’animoj. Kaj tiuj, kiuj forŝtelis trezorojn, tuj venos por redoni ilin ; la diboĉuloj humilege pentofaros ; la riĉuloj alportos siajn ormonerojn, por ke tiujn ĉi oni disdonu al la malriĉuloj, sur la stratoj de la urbo oni kantos kantikojn ; la malnovaj malamikoj pardonos al si, reciproke, kaj ĉar ĉiuj sin amos, necese, ĉiuj estos feliĉaj…

Tiel, Frato Agusteno multe ŝuldas al tiu monto, kiun li povas libere rigardi el la fundo de sia silenta klaŭstro.

Tamen, jam de kelke da tempo, dolora skrupulo iom post iom formiĝis en lia maltrankvila spirito. Ĉar li volis ĉion flanken lasi por sia Dio, ĉu do estas al li permesite resti alligita al tiu lasta vaneco de la monto ? Ĉu ne estas necese ankoraŭ, ke li faru lastan oferon ?

Dum tiu vespero precipe, la vido al la monto ŝajnis al li pli alloganta ol iam ajn ; la ĉielo vidiĝis pli pura, la ombro de l’arbaroj pli mistere emociis, la belegeco de la suproj pli trudeme altiris ; kaj dum tiu tempo, la interna skrupulo lin turmentis ; mi ne scias kia stranga konsciencriproĉo kontraŭstaris al lia tuta ĝojo. En lia koro resonis severa voĉo, kiu diris : « Estas al vi granda peko, ke vi amas ankoraŭ tiun malbenitan teron, kaj tiun kulpan mondon, el kie devenas ĉiuj krimoj de la homoj. Per viaj okuloj vi plenumas malbonan faron, kiam vi rigardas tra la fenestro de via ĉelo, anstataŭ direkti ilin en la mala senco, al la interno de l’klaŭstro.

Per la vojo de viaj okuloj, eniras en vian koron ĉiuj tiuj kulpaj revoj, kaj ili forkondukas ĝin eksteren al vanaj konjektoj kaj deziroj. Frato Agusteno, memoru pri via religia promeso. Vi promesis, ke vi restos malriĉa : vi devas posedi nenion, ne eĉ la vidon al monto, kiun vi amas ! Atentu ! por ke via koro ne estu jam nun kaptita en la logantaĵoj de la kreitaĵoj, kaj por ke via karno ne estu venkita jam nun. Estas necese, fortranĉi la malbonon, tuj de ĝia komenciĝo. Se vi volos, ke via preĝo estu bona, estas necese ĝin fari ne dum rigardo al erariga kaj malbonkonsilanta naturo, sed vere, en la mallumo de via ĉelo, kaj ke via vizaĝo estu direktita al la griza kaj nuda muro, simbolo de via propravola malriĉeco… »

Tamen Frato Agusteno daŭre rigardis sian monton kun malĝojaj kaj senesperaj okuloj.

Do, hodiaŭ estis la lasta adiaŭo, kiun li devas fari al ĝi. Neniam, neniam plu, li havos la rajton rigardi al ĝi, kaj eĉ la memoro pri ĝi estos kvazaŭ malbona penso, kiun li devas forpuŝi.

Tamen al la monto li ŝuldas multe da religiaj impulsoj ; ofte, ŝajnis al li, ke dank’al ĝi li ĉiutage fariĝas pli kapabla por elporti la severecon de sia vivregulo, kaj reale, vere pri Dio parolis al li la malprave akuzita de li monto. Tiu ĉi prenis lian animon, kaj iom post iom, dum liaj ĉiutagaj meditadoj ĝin altigis trans la mondo, ĝis la ĉielo.

Tiu ĉi monto estis por li tio, kio estis la harmoniaj akordoj de la sakraj liroj por la antikvaj profetoj ; ĝi estis subtenilo por la korpo, harmonio por la animo, perilo, gvidanto por konduki la homon tien, kien Dio mem poste venos por lin kunpreni…

Sed ĉu precize ne estus bele, se li flankenlasus tiun tro teran gvidanton ? Ĉu ne estas plej bela revo por la monaĥo, kiu donis ĉion al Kristo, ke li altiĝus ĝis Li per la sola forto de sia sinofero, de sia absoluta kaj senlima sindono ? — « Admirinda celo, pensis Frato Agustemo — sin tute liberigi de la nepura materio, ami Dion en spirito kaj en vero, uzante por tio neniun senteblan formon, kaj detrui en si mem eĉ la plej sekretajn kaj lastajn ligilojn, kiuj malgraŭ nia volo retenas nin ankoraŭ katenitaj kun la mondo de la korpoj.

Mi volas venki plene mian karnon. Ĉar ĝi estas perfida, mi ĝin malamas, mi abomenas ĝiajn kaŝitajn kaptilojn kaj ĝiajn allogantajn tentojn. Mi volas, ke mia animo suprenaltiĝu sola, al la serana solejo de sia superregeco. Ke la okuloj de mia korpo estu blindigitaj. Mi rigardos en la internon de mi mem. Sinjoro, Sinjoro, mia Dio ! Al vi mi faras la lastan oferon ; mi fortranĉas la la lastan katenon de mia sklaveco. De nun, mia animo estas libera, ankoraŭ kovrita per sango de la vundoj, kiujn al ĝi mi faris, rompante ĝiajn katenojn. Ĝi suprenaltiĝas, for de la mondo kaj de la karno, kaj al ĝi viaj brakoj baldaŭ malfermiĝos, kaj ĝin vi baldaŭ ricevos per viaj Diaj ĉirkaŭprenoj, ho mia Kristo ! »

Frato Agusteno ĵus fiere rektiĝis. Lastan alrigardon plenan de kolero kaj malŝateco li direktis al la granda tiel kara al li monto, kiu nun endormiĝis trankvila kaj kvieta, en la ombroj de la nokto, kiuj ekkovras ĝin, kvazaŭ per vasta nigra mantelo. Ebriigita pro fiereco mem el la ofero, kiun li ĵus faris, kaj por ĉiam liberigita de la malbonaj tentoj de la naturo, la monaĥo sin decidege rifuĝis en la plej malluman flankon de sia ĉambreto, surgenuis, faris grandan krucosignon per siaj fermitaj pugnoj, profunde kurbiĝis, kun frunto ĉe la planko, kaj tiel restis longtempe, senmova, preĝanta.

*
*      *

Judica me, Deus, et discerne causam meam de gente non sancta, pensis la monaĥo. — « Ne konfuzu min kun la maljunuloj, kies manoj estas ŝarĝitaj per donacoj. » Al vi mi iras, malriĉa kaj senigita je ĉio, forĵetinta ĉiun korpan senton, ĉiun veran deziron. Sinjoro, konigu al mi la dolĉajn misterojn de via amo, permesu, ke mi rifuĝu en vian krucumitan koron ; Sinjoro, aŭskultu mian preĝon, kaj ke miaj krioj supreniru al vi… ! »

Sed la animo de l’monaĥo restas malvarma kaj inercia ; vane ĝi volas suprenaltiĝi ; ĝi mizere rampas, ripetante parolojn, kies viviga senco forflugis. Vane Frato Agusteno eldiras la nomon de Kristo ; tiu nomo estas nun kvazaŭ vana abstraktaĵo por li. Lia fido ne enŝoviĝas plu ĝis la fundo de lia koro por ĝin flamigi per amo… Li faras superhomajn penadojn por mediti pri la Diaj misteroj, li memoras siajn antaŭajn ekstazojn, la dolĉajn komuniiĝojn de sia koro kun la multamata Savinto, kaj li provas reveki en sia animo la pasintajn koralsatojn al ĝia mistika fianĉo ; li petegas, li ĝemas… Ve ! li sentas laciĝon, nesupereblan malplezuron, absolutan senpovecon por senti kaj por ami…

Kaj jen, samtempe, el la plej profundo de li mem, altiĝas mi ne scias kia ĝis nun nekonata maltrankvileco, kia stranga deziro al nekonitaj ĝojoj, kia konfuzanta alvoko de malproksima mondo, plena de allogantaj karesoj… Dolĉaj kaj malprecizaj vizioj, kies altirecon ĝis nun li ne konis, ĉirkaŭflirtas la spiriton de l’monaĥo, kaj, spite lia volo, revoj , revoj komencas formiĝi en lia koro, pro la nova kontakto de misterplena volupto.

Frato Agusteno ĵus restariĝis, plena de kolero kaj de indigno : « Kiu min liberigos el tiu korpo de morto ! », li kun dolorego ekkrias ; kaj demetinte la dikan tuberan ŝnuron, kiun li uzas kiel zonumon, li prenas ĝin per febroagitita mano, kaj per ĝi sin frapas sur la ŝultroj kaj sur la dorso… La kompatinda ŝirita karno estas venkita, kaj li, kun seka gorĝo, kun okuloj ardaj pro febro, li, kvazaŭ ebriigita de la sufero mem, frapas ĉiam pliforte… Fine, lacegigita, la korpo, tiu ribelema servanto, fleksiĝas en unu defalo teren, kaj ĝiaj konturoj malpreciziĝas en la ĉirkaŭvolvaĵoj de la bruna longrobo manaĥa, dum Frato Agusteno ellasiĝas al premanta kaj peza dormo, kvazaŭ tiu de la tombo.

Nu, dum tiu nokto, Frato Agusteno havis soĝon.

Li sonĝis, ke dolĉa lumo heligas lian ĉambreton. Antaŭ li, en tre pala radieco, Jesuo rekte staris, vestita per longa blanka robo, el kies randoj vidiĝis liaj nudaj piedoj kun la postsignoj de la najloj. Lia frunto kliniĝis ; li ŝajnis malĝoja kaj suferanta, kun dolĉecoplena rezigno. Antaŭ la piedoj de Jesuo, surŝuitaj sur la tero, kuŝis kampofloroj, lilioj, cejanoj, kies koloroj estis tre ĉastaj kaj odoro tre pura. Jesuo kompate rigardis tiujn florojn, kun la manoj etenditaj al ili, en gesto de afabla komuniiĝo de sufero.

Kaj Frato Agusteno rigardis sian Dion ; li kunpolmigis la manojn, kaj ekstaze fiksis la okulojn al la Dia vizaĝo. Li baldaŭ rimarkis, ke Kristo silente ploras ; kaj tuj la monaĥo sentis, ke doloro trapikas sian koron.

« Sinjoro — li kriis, sin genue ŝovante al Jesuo — ĉu pro la pekoj de la mondo vi estas tiel afliktita ? Kion mi devas fari, por ke vi ne ploru plu ? »

Tiam Jesuo rigardis la monaĥon per okuloj malsekaj de ploroj, kaj kun ŝajno de riproĉo kaj de senfina mildeco.

… « Mia filo, li diris al li — vi multe afliktis mian koron. Por vi kampoflorojn mi iris serĉi. Mi volis ilin donaci al vi, por konsoli vin iom en tiu ĉi dolora vivo. Vi estus konservinta ilin, en memoro al mi : ilia odoro estus memoriginta al vi mian amon. Sed, vi malŝatis mian donacon, vi fiere forĵetis teren tiujn ĉi modestajn florojn, kiujn kolektis miaj manoj. En via bedaŭro ne esti jam nun senmorta, vi rifuzis rigardi ilin, vi diris, ke ili ne estas ankoraŭ sufiĉe puraj por vi, vi volis vin izoligi en fiera soleco. Kaj tiel, mia filo, vi malĝojigis min, kaj vi ne montris vin bona, ĉar vi rifuzis tion, kion mia amo preparis por vi ».

Tiam Jesuo kliniĝis, malrapide engarbigis la florojn, kiuj kuŝis sur la tero, kaj malaperis en blanka vapornubo, kiu tuj disperdiĝis.

La freŝa bonodora aero de l’mateno eniras tra la krada fenestreto. En la malproksimo, oni aŭdas pepadon de birdoj ; gaja radio de suno lumigas kaj varmigas la malriĉan ĉambreton.

Frato Agusteno ĵus vekiĝis. Lia dormo estis tiel peza, ke dum momento, li restas tute surprizita kun malfermitaj okuloj, konsciante pri nenio. Post iom da tempo, instinkte, genue sur la planko, li kisas la sojlon, kaj emociita pro febra kortuŝiĝo, li serĉas per la okuloj ĉu restas ankoraŭ ia floro tie ĉi forlasita de Jesuo… Sed tute nenio ŝanĝiĝis en la malvasta ĉelo. La Dia gasto lasis neniun postsignon de sia veno. La noda ŝnuro, per kiu la monaĥo tiel forte sin frapis dum la antaŭa vespero, kuŝas ankoraŭ tie, dolormemoriga, forlasita ĉe malluma angulo… Frato Agusteno ĵus ekvidis ĝin. Tuj li memoris : lia fiera ofero, lia interna ribelo reprezentiĝis al lia spirito. Nun li komprenas la signifon de sia sonĝo. Paco senfine dolĉa penetras lian koron, dum abundaj larmoj fluas el liaj okuloj.

Kaj en sia emocioplena ĝojo, li ekkrias :

« Pardonu, Sinjoro, pardonu por la granda malĝojo, kiun al vi mi kaŭzis. Mi pekis, volante altiĝi, jam en tiu ĉi malsupra mondo, super mia humila stato de homo… Malsaĝa mi estis, kiam mi fierege indignis pro la ligiloj, kiuj malhelpas, ke la animo unusalte alflugu al vi, se vi ne donis al ĝi la ordonon por ekiri… Mi nun komprenas tion, kion vi postulas de ni : ke ni estu puranimaj kiel infanetoj ; ke ni nefieriĝu pro niaj virtoj, ke ni ricevu konsolon el la dolĉaĵoj, kiujn vi kompleze metas sur nian vojon. Ho mia Jesuo, vi kreskigis florojn por ni sur la sangokovrita vojo de via kruco. Estas tre granda peko, piedpremi ilin sen respekto. Kiam mi volis altigi min, fiera en mia severeco, Vi vin deturnis de mi, Vi Dio de la malgranduloj kaj de la humiluloj, kaj Vi lasis, ke venos la Malbonspirito, kun liaj kaptiloj. Kaj malgraŭ tio, ke mi frapis mian karnon kaj vundŝiris mian korpon, Vi ne volis tiun oferaĵon de mi ; Vi postulis de mi ellsasiĝon, konfidoplenan, kiel tiu de infaneto en la patrinaj brakoj. Sinjoro, la mizera monaĥo, kiu donis al Vi ĉion, faras hodiaŭ al Vi sian plej grandan oferon. La memestimegon de sia fiera virto li delasas antaŭ la altaro de tiu Jesuo, kiu ploris kiam Lazaro mortis ; li rekonas, ke li estas malforta kaj malgranda ; ke li bezonas subtenilon, kiel ĉiuj aliaj ; ke estas kulpa tromemfido en tio, ke oni volos altiĝi antaŭ Dio, rifuzante la subtenilojn, kiujn al ni Li donas. Tiun oferon Vi akceptos, Jesuo, kaj Vi savos la kompatindan, pentantan animon. Tiu ĉi restos sur la tero, tie ĉi, sen malpacienco, sen kolero, atendante, ke Vi bonvolos ĝin voki en vian ĉielon, kiam plaĉos al Vi... »

La monaĥo klinis la kapon. Liaj okuloj direktiĝis al la sunhelegita fenestreto. La monto aperis, radianta en tiu lumoplena mateno.

Instinkte, Frato Agusteno deturnis la kapon : li timis rigardi ankoraŭ tiun brilegantan naturon, precipe, li hontis vidiĝi al si mem malforta, post la heroa fiereco de la antaŭtago, se li revenos humiligita kaj venkita peti inspiron al tiu naturo, kiun li volis forrifuzi al si por ĉiam.

Dum kelke da momentoj, li hezitis en sia koro. Fine, la monaĥo decide iris al la fenestreto. Li surgenuis, ĝuste ĉe ĝia mezparto, apogante ambaŭ manojn sur la kradaj ferstangoj, reamikiĝante por ĉiam kun sia malnova amfonto, rigardante kun ekstazo ĝian multamatan voĉon…

Kaj Frato Agusteno diris : « Sinjoro Jesuo, Vi mem tion volis. »

Herb-floreto


(Reklama paĝo por la eldonaĵoj de Katolika Oficejo Esperantista : ne reproduktita.)


CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA
33, RUE LACÉPÈDE, 33
PARIS


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org