Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Kudrantinoj Jen bajta reeldono de prospekto-broŝuro por knabina kolegio en la Franca urbo Saumur.

La broŝuro datumas de jaro 1907, enhavas 8 paĝojn tute en Esperanto, 7 nigrablankajn fotaĵojn. La formato estas 21½×14 cm.

La elektronika reeldono reproduktas la tutan tekston kaj la ilustraĵojn, kvankam sen respekti la originalan enpaĝadon. La fotaĵoj aperas jen per mallarĝa skalo se miksitaj kun la teksto, jen post klako sur ligilo, per pli larĝa skalo en ekstera fenestro. Por printi ilin larĝskale, selekti tiujn unuope.

Saumur ["somür"] lokiĝas en departemento Maine-et-Loire ["men-e-loar"], okcidente de Francio, sur rivero Loire, inter urboj Tours ["tur"] kaj Nantes ["nant"], proksime de Angers ["anĵe"], en regiono Anjou ["anĵu"]. Ja, Saumur estas pli fama pro la lernejo por ĉevaloj "Cadre Noir", kaj pro blankaj vinoj…

La Kultur-domo de Esperanto, Kastelo Grezijono [Grésillon], situas proksime.


Duagrada Instruado en Franclando

AKADEMIO DE RENNES

••

Knabina Kolegio
EN
SAUMUR
FRANCLANDO

———•••———

ĜENERALA PROSPEKTO
ILUSTRITA PER FOTOGRAFAĴOJ

 

PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1907


Kovra paĝo

Plilarĝigi (400)


TARIFO

——

Instruado
Loĝado
Nutrado

……………
……………
……………

|
 >   800 frankoj
|

Alilandaj edukatinoj dezirantaj apartan ĉambron pagas pluan luprezon da 200 frankoj.

(La kostoj de varmigo kaj lumigo de tiu ĉambro estas ankoraŭ aparte kalkulataj).

 


-o)|(o-
^


KNABINA KOLEGIO
EN SAUMUR

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

Tiu Kolegio estas fondita por Junulinoj en la jaro 1881-a de la franca registaro kaj de la urbo Saumur (1).

Tiu domego, unu el la plej belaj en Francujo, ĝuas mirindan situacion, sur la deklivo de monteto kaj turnita al la sudo, superstaras la urbon Saumur kaj la valojn de l’ riveroj Thouet kaj Loire. El ĝiaj elegantaj kaj vastaj konstruaĵoj, el ĝiaj 3 internaj kortoj, el la parkoj ĝin ĉirkaŭantaj, la rigardo alflugas al belega, gajoga kampar ; la klimato estas dolĉa kaj saniga ; l’aero estas tiel pura, ke la Kolegio estas fama en la regiono pro sia higieneco. Multaj knabinoj, enirinte kun malforta sano, resaniĝis baldaŭ kaj eliris fortikaj el la Kolegio, dank’ al la sanigeco de l’ domo kaj al zorga vartado.

Perfekte organizita, tiu lernejo enhavas 10 klasojn, fizikejon, ĥemiejon, lernoĉambrojn, manlaborejon, desegnejon, kantejon, gimnastikejon, bibliotekon, parolejon, du dormejegojn, en kiuj ĉiu edukatino posedas sian privatan « ĉelon » (ĉambreton), du manĝejojn, unu banejon, loĝejojn por la direktorino, la dommastrino kaj instruistinoj, apartajn ĉambrojn por la edukatinoj pagantaj pensionprezon da 1000 frankoj.

La malsanulejo konsistas el paviljono plene apartigita de la ceteraj ejoj.

(1)  Saumur kuŝas je 4 horoj sudokcidente de Parizo, inter la urboj Nantes kaj Tours, en ĉarma regiono, nomita « Ĝardeno de Francujo », riĉa je historiaj kasteloj kaj memoraĵoj el la epoko de la Renoviĝo (Renaissance). Saumur enhavas 22,000 loĝantojn. La Saumuranoj elparolas la francan lingvon tre pure kaj gracie.

————————

RELIGIA INSTRUADO

——————

La volo de l’ gepatroj pri tiu rilato estas akurate obeata. Laŭ deziro de la familioj, oni zorgas pri la religia instruado kaj la plenumo de la religiaj devoj de la junulinoj.

————————


HONORA KORTO

Korto, samkiel en monaĥejo

Plilarĝigi (600)


————————

ADMINISTRANTARO

——————

Ĝi konsistas el :

La Direktorino, la Dommastrino (Économe), la Akademia Inspektoro, la Urbestro, la Subprefekto kaj 6 aliaj membroj, el kiuj du sinjorinoj, ĉiuj nomitaj de la Ministro de l’ publika Instruado.

L’Administrantaro donas al la Kolegio sian moralan protektadon. Ĝi zorgas pri la bona stato materiala de la konstraĵoj kaj pri la nutrado de la knabinoj. La anoj protektas la edukitinojn, kiuj povus bezoni ilian helpon.

————————


MANLABOREJO

Kudrantinoj

Plilarĝigi (600)


————————

EDUKADO

——————

Plena edukado de l’infanoj konsistas el normala disvolvo de ĉiuj iliaj kapabloj : oni do penadas en la Saumura Kolegio doni al ili sanigan edukadon de l’ korpo kaj altan edukadon de l’animo kaj de l’ spirito.

Pilko-, kroketo- kaj teniso-ludoj estas organizataj en la parkegoj de la Kolegio, kie la edukatino amuziĝas ĉe bela vetero. Ludhaloj kaj ludĉambroj ŝirmas la infanojn kiam pluvas.

La edukistinoj vivas meze de la lernantinoj ; ili penadas kutimigi ilin je ordemo kaj laboremo ; ili speciale klopodas por kreskigi en ili la bonecon, la rektecon de l’animo, kaj la simplecon, la ĝentilecon, kiuj estas la markoj de bona edukiteco kaj de serioza instruiteco.

————————


DESEGNEJO

Desegnantinoj

Plilarĝigi (600)


————————

INSTRUADO

——————

La instruatinoj estas enmetataj, laŭ aĝo kaj instruiteco, en : l’infanan klason, la unuagradajn klasojn, la duagradajn klasojn, la praktikajn kursojn.

DUAGRADA INSTRUADO. — Ĝi estas dividita en du periodoj. La unua periodo (1-a, 2-a, 3-a jaroj) enhavas knabinojn 12–15 jarajn kaj finiĝas per l’ Atesto pri duagrada lernado. La dua periodo enhavas du klasojn (4-an kaj 5-an jarojn) kaj estas kronita per la Diplomo pri plenumita duagrada lernado. Tiu diplomo egalvaloras proksimume la Baccalauréat moderne (abiturienta diplomo).

« Sesa Jaro » preparas la junulinojn por la Superaj Instruistinaj Seminarioj de Sèvres kaj Fontenay-aux-Roses. Ĝi permesas al la lernantinoj perfektigi iliajn literaturajn aŭ artajn aŭ praktikajn konojn.

La duagrada instruado estas donata en kursoj pri :

Moralo ; legado, francaj lingvo kaj literaturo ; antikvaj kaj modernaj literaturoj ; universala historio ; geografio. Modernaj lingvoj (angla, germana). Domastrumado ; praktika leĝo-scienco, higieno. Naturhistorio, fiziko, ĥemio. Aritmetiko, geometrio, elementa algebro kaj kosmografio. Geometra, ornama desegnado. Eltrovado de desegnaĵoj por virinaj laboroj. Kantado. Gimnastiko. Manlaboroj, altranĉado kaj kunkudrado de vestoj, brodado, puntofarado, k. t. p.

PRAKTIKAJ KURSOJ aldonas al la klasika instruado konojn plej ŝatindajn por la familia, sociala vivo, por komerco kaj industrio.

Tiu instruado praktika konsistas el :

1e  Ĉiutagaj kursoj pri altranĉado, kunkudrado de vestoj, gladado, eltrovado de modelaj desegnaĵoj por manlaboroj.

2e  Kursoj pri librotenado, komerca kaj praktika leĝo-scienco.

3e  Kursoj pri higieno, flegado de malsanuloj kaj bandaĝado de vundoj, farataj de kuracisto.

4e  Kursoj pri angla, germana kaj esperanta lingvoj.

ARTOJ. — La agrablaj artoj estas pagataj kaj instruataj aparte. Oni povas tiel lerni : 1e Fortepianon ; 2e Violono-ludadon ; 3e Kantadon ; 4e Pentradon ; 5e Dancadon.

————————


ALEO EN LA PARKO

Aleo en arbuma floruma parko

Plilarĝigi (600)


————————

HIGIENO — NUTRADO

——————

Saumura Knabina Kolegio apartenas al la Urbo kaj al la Ŝtato. Ĝi do ne estas financa entrepreno : tio garantias la zorgadon pri la edukatinoj en kiu ajn rilato.

La junulinoj estas apartigitaj en 8 instruejoj laŭ sia aĝo kaj konoj.

La lernejoj estas apartigitaj de la instruejoj, kiel ĝin postulas higieno ; cetere la knabinoj dormas en du vastaj dormejoj, perfekte organizitaj ; ĉiu el ili en sia propra « ĉelo ». Ĉiun dormejon observas edukistino.

La nutraĵoj estas sanigaj kaj tre diversaj.

Matenmanĝo. — Lakto, kafo kun lakto, ĉokolado kun lakto, pano.

Tagmanĝo. — Viando, legomo, deserto.

Manĝeto (je la 4-a horo). — Bulko kaj teo kun konfitaĵoj aŭ butero, k. t. p.

Vespermanĝo. — Supo, viando, legomo.

La plej severaj leĝoj higienaj estas obeataj. Edukistinoj zorgas pri la pureco de la knabino.

Oftaj banoj estas donataj.

————————


ĈAMBRETO EN LA DORMEJO

Lito en ĉambreto

Plilarĝigi (600)


————————

ENIRO EN LA KOLEGION

——————

La familioj estas petataj alsendi, se estas eble, siajn infanojn al la Kolegio tuj de la komenco de Oktobro, t. e. por la komenco de la regula instruado.

————————

RIMARKOJ DIVERSAJ

————

La edukatinoj eliras el la lernejo nur akompanataj de siaj gepatroj aŭ de instruistino.

La familioj povas alsendi la monon difinitan por la eblaj plezuroj de siaj infanoj al la Dommastrino (Madame l’Économe), kiu ĝin transdonos al ĉi tiuj, laŭ la montroj ricevitaj.

————————

PAGO

————

La pago efektiviĝas antaŭe, laŭ sekvanta maniero :

En oktobro : 240 frankoj ;

En januaro : 240 frankoj ;

En aprilo : 320 frankoj.

Ĉiu komencita monato estas plene ŝuldata. Kiam edukatino envenas en la Kolegion post la komenco de oktobro, oni devas pagi la kostojn de la unua tago de l’ duonmonato, en kiu ŝi eniris.

Malnovaj edukatinoj ŝuldas la tutan oktobron, kiu ajn estas la dato de ilia alveno dum tiu monato.

La difektado de libroj, mebloj, materialo estas pagota de la junulinoj ilin difektintaj.

Sub nenia preteksto la Kolegio povas pruntedoni monon al la edukatinoj.

La monsumoj ŝuldataj al la Kolegio estas senpere enmetotaj en la kason de la Dommastrino.

————————


Teraso de la Suda Parko kaj Tenisludo

Tenisludantinoj

Plilarĝigi (600)


————————

VESTARO

————

Kiaj ajn objektoj, vetsaĵoj, piedvestoj, tolaĵoj de l’edukatinoj estas markotaj per numero montrita de la Dommastrino. La envenantaj edukatinoj devas nepre alporti la korpan tolaĵon necesan por la daŭro de 5 semajnoj.

————————


Suda Parko — Honora Ŝtuparo

Ŝtuparo inter domego kaj ĝardeno
(Dorsa kovropaĝo)

Plilarĝigi (424×600)



retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org