Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard


 Ĉapitroj, paĝoj :  
komenci →  Kovra paĝo  ← komenci
De la sama verkisto
Dediĉo
Mapo de la vojaĝo
I. Al la noktomeza Suno
II. Trans la Polusan Cirklon
III. Insulo Jan-Majen
IV. Isbergoj
V. Ĉe la bankizo
VI. Kiel aspektas la bankizo
VII. Kiel eble plej Norden
Mapo de Spitzbergo
VIII. Magdalena Golfeto
IX. La Spitsberga spektro
X. King’a Golfeto
XI. Templa Golfeto
XII. En Norvegujo
XIII. Ree trans la Polusan Cirklon
XIV. Astronomiaj klarigoj
Enhav-tabelo
Franca Eo-Instituto


Kelkaj vortoj pri ĉi tiu ilustrita vojaĝlibro

Urso sur bankizo Dum Julio 1939 la desegnisto Joël Thézard (1884–1957, eldiri "ĵoel tezar") vizitis la arktan maron, trans la polusa cirklo kaj Norda Kabo, ĝis la insulo Spitzbergo. De siaj akvareloj kaj vojaĝnotoj li faris internacilingvan libron en 1946.

Kvankam malpli dika ol la franclingva versio, la esperanta enhavas 48-paĝojn (19×14 cm.), 31 bildojn, sur sufiĉe bona papero. Tio estis bela realigo, tre gratulinda ĵus post la milito, kun helpo de la Societo Franca por Disvastigo de Esperanto kaj de la Franca Esperanto-Instituto.

Kuriozaĵoj en ĉi-tiuj vojaĝnotoj, kia glacimaro sub noktomeza suno, belaĵoj, kiaj koloroj, travideblecoj, glaciĥaosoj, strangaĵoj, kia spektra ombro en nebulo, subite, imprese realiĝas.

La aŭtoro allasas al la legantoj la taskon klarigi per ĉio-tio la universalajn demandojn — ĉu la sama suno brilas ĉiuloke… ĉu en tia loko estas pli facile renkonti sin… ĉu la legado travivigas ion…


Pri esploroj kaj esploristoj

La libro datumas de la jaroj 1930, kiam la polusaj esploroj ankoraŭ estis afero ĝenerale atentata ; jen notoj por skizi la tiaman vidpunkton.

Dum pluraj jarcentoj nur kelkaj Rusaj gentoj konis la ekziston de Spitzbergo ; ŝajnas ke oni taksis ĝin kia parto de Grenlando. La granda riĉeco de ĝia ĉirkaŭaĵo per fiŝoj kaj balenoj kaŭzis gravajn rivaladojn inter Eŭropaj landoj ekde la XVIIa jarcento. Konsekvence malaperis pluraj specioj, jam en tiu epoko. Spitzbergo restis nenies propraĵo ĝis 1924, kiam ĝi fariĝis Norvega lando. Hodiaŭ la oleo de nafto anstataŭigis la grason de balenoj.

Komandanto Charcot 
surŝipe de "Pourquoi Pas ?" Turisma krozado en tiu regiono polusa estis eksterordinara vojaĝcelo dum la jaroj 1930, kaj ankoraŭ longtempe restis rezervita al socia elito. Hodiaŭ tio aspektas preskaŭ banala pro la facileco aerveturi kaj pro varmiĝo de la terklimato.

Notindas ke en 1936 la tuta pereo de la velŝipo Pourquoi-pas ? (eldiri "purkŭapa?", t.s. Kial ne ?) kun la fama Komandanto Charcot (eldiri "ŝarko") provokis grandegan emocion. Komandanto Charcot estis unu el la membroj de la Franca Akademio de Sciencoj kiuj subskribis petagnoskon por ke Esperanto estu instruata en la lernejoj, en Junio 1924 ; tiu petskribo multe kontribuis por ĉesigi la malpermeson de Esperanto en la lernejoj — duonsukceso, tamen grava sukceso ĉi-tiam. Charcot videblas en la apuda foto publikigita stereoskopie en la bulteno de Stereo-Klubo Franca (Stéréo-Club Français) en 1933.

Kelkajn jarojn antaŭe, estis malkovrita la Norvega-Sveda ekspedicio Andrée, malaperinta en 1897, kies terura aventuro, balonvetura kaj piedira, subite klariĝis kaj tuj estis tradukita de Stellan Engholm (Per balono al la poluso, 1930).

Iom pli frue, en 1928, la direktebla balono Italia de Humberto Nobile kraŝis sur la bankizo. Tio kaŭzis la morton de Roald Amundsen kiu aviadile provis savi la postvivantojn kaj siavice kraŝis.

Postaj polusesploristoj aŭ maristoj kiaj Paul-Émile Victor, Alain Bombard, Jacques-Yves Cousteau, Jean-Louis Étienne bonŝance ne ricevis la morton interŝanĝe de ilia alfronto kontraŭ la fortoj de Naturo — de Homo.

Urso kaj la aŭtoroAnkaŭ la aŭtoro de ĉi-tiu libro volis vidi kaj iomete sperti. Tra lia maniero raporti observojn, lia stilo, liaj citaĵoj kaj la listo de liaj verkoj, iom diveneblas, kia homo li estis. Travivaĵoj kaj renkontiĝoj estas komuna celo ĉe homoj, ĉe la esploristoj kaj ĉe iliaj legantoj, kvankam ne samriske — la ursoj renkonteblaj en la stratoj de Hammerfest ĉiuj estas pajloŝtopitaj. La bibliografia slipo de J. Thézard en la Biblioteko Nacia de Francio estas : data.bnf.fr/10293358/joel_thezard.


Pri la elektronika reeldono

Ĝi estas kompleta, per plenteksta html-formato. La 14 ĉapitroj estas nun legeblaj en tiom da interretaj paĝoj.

La akvareloj kaj fotoj (presitaj senkolore) post la skanado tamen ricevis informadikan retuŝon por iom diskretigi ilian tro malfajnan vefton, kiu aspektas beleta sur malnova papero sed malnormala en komputila ekrano, kaj por senigi kelkajn troajn inksputojn.

Alia reeldono (pdf-skanaĵo pli bajto-peza) estas videbla en la riĉa bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio : esperanto.es.

Unu demando — Ĉu la originalaj akvareloj de Joël Thézard ankoraŭ videblas ?

Bonan legadon kaj rigardadon, bonan vojaĝon…

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert

    ☼    

Ligiloj :


retroiri al la tabelo de reeldonoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert