Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← V. Ĉe la bankizo

VII. Kiel eble plej Norden →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

VI

KIEL ASPEKTAS LA BANKIZO

Ĉirkaŭ la dek-unua matene, ni pasas ĝistuŝe preter glacitavolego mallarĝa kaj longigita kiel lunarko ĝis la horizonto.

Kaj same, dum la tuta tago, ni renkontas multajn ice-fields (1) ; unuj estas preskaŭ masivaj, aliaj dissemitaj kiel pli malpli densaj insularoj.

(1) Angla vorto. Prononcu : ajs-filds : glacikampoj.

Preskaŭ ĉiuj blokoj estas nur du aŭ tri metrojn altaj.

La meza dikeco de l’glacibarilo estas tridek metroj. (Ĉe la suda poluso, ĝi estas tricent metroj.) Ebenaj blokoj estas longaj je kvindek aŭ cent metroj ; aliaj pli malgrandaj prezentas neregulan formon, kaj malproksime maldekstre, longegaj glaci-kampoj sterniĝas seninterrompe.

La supraĵo de la blokoj preskaŭ ĉiam estas iome plilarĝigita kiel fungo ; aŭ pliprecize la maro kavigis la glacion, kiel ĝi kavigas la bazon de l’klifoj. Kaj la kvazaŭa submara trotuaro de tiuj ĉi blokoj montras strangajn kolorojn : la verdeta travidebleco de l’akvo surmetiĝas sur la blueta travidebleco de la glacio.

Sed jen la bankizo estas antaŭ ni tiel frunte kaj tiel masiva, ke la ŝipo ne povas ĝin fendi kaj forpuŝi : ĝi suriras ĝin. Ho ! ne tre alte, sed sufiĉe por ke la skuo iome emociu la ŝipirantojn, kiam la ŝipego tuj refalas.

La supraĵo de la glacitavolego tute ne estas glata : ĝi aspektas ŝtonege.

Kelkaj glaciegoj ŝajnas pontoj, grotoj, ktp. Ili estas duondiafanaj, kaj prezentas magiajn kolorefektojn : verdetan bluon kaj bluetan verdon. Neeble estas ilin priskribi per plumo, kaj certe malfacile estas ilin reprodukti per peniko.

La kristala blankeco de la glacio mirinde kontrastas kun la maro jen grafitgriza, jen perlogriza. La ĉielo ĉiam kovrita estas lumgriza ; je la dek-dua same kiel je la dudek-dua, la suno restas super la nuboj. Ĉe la fino de la horizonto, la brilo de la glacitavolego estas stompita per la malproksimeco, kaj fine ĝi preskaŭ intermiksiĝas kun la paleco de la ĉielo.

Dum momento, kiam la maro estas sen glacioj, « S-o Bennett », nia afabla Norvega gvido, paroladas al ni, en la fumejo, pri la glacitavolego, pri Spitsbergo, kien ni estos morgaŭ, kaj pri ĉiuj « arktaj » temoj, kiujn oni proponas al li. Bonhumore kaj humure, li liveras al ni interesajn sciigojn. Li parolas tre bone la franclingvon, sed moklude li ŝajnigas kvazaŭ li hezitus.

Kiam li dira al ni, ke en Spitsbergo ni vidos lokon nomatan Green-Harbour (Verda Haveno), li ŝajnigas heziton :

— Ĝi estas tre grava ba…

Kaj li haltas.

— …nejo, subdiras al li tro laŭte bonaĉa, senpripensa kaj helpema sinjorino.

Bennett dankas per kapsigno, ridetas kaj diras :

— Ne : …lenejo, loko de balena negoco !


← V. Ĉe la bankizo

VII. Kiel eble plej Norden →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert