Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Virino en bankuvo, trinkante Jen bajta republikigo de medicina prospekto-broŝuro pri sanigejo per varma ŝlimo, en la urbo Saint-Amand-les-Eaux, en Nordo de Francio.

La broŝuro datumas de jaro 1904, 8-paĝa kun 4 desegnaĵoj, formato 24×15½ cm.

La elektronika reeldono reproduktas la tekston kaj la ilustraĵojn, sen ekzakte respekti la originalan enpaĝadon. La bildoj aperas jen per mallarĝa skalo se miksitaj kun la teksto, jen per pli larĝa skalo en ekstera fenestro.


RAPORTO HIDROLOGIA KAJ MEDICINA
PRI LA TERMALA ŜLIMBANEJO
DE SAINT-AMAND-LES-EAUX


Medicina Kaj Hidrologia Raporto
PRI LA
Termala Ŝlimbanejo
de SAINT-AMAND-LES-EAUX
(Nordo)

DE

Doktoro H. THIROUX

Médecin-Inspecteur
Docteur en Médecine de la Faculté de Paris
Licencié ès Sciences
Ancien Élève de l’École des Hautes-Études
et de la Faculté des Sciences de Paris
Membre de la Société d’Hydrologie Médicale de Paris
et de la Société Royale d’Hygiène Publique de Belgique

Esperantigita de Doktoro Paul RODET

————————

Eltirita el « Archives de Thérapeutique » Février 1904

————————

 

PARIS
A. MALOINE, ÉDITEUR
25-27, RUE DE L’ÉCOLE DE MÉDECINE, 25-27

1904


Medicina esploro pri la Termala Ŝlimbanejo
de Saint-Amand (Nord)

La karakteriza afero de la banlando de Saint-Amand estas posedi, flanke de multaj fontoj, kies akvoj estas malvarmaj kaj varmetaj (26°) kaj elfluigas pli ol unu milionon da litroj dum 24 horoj, medicinajn Ŝlimojn famajn kaj uzitajn antaŭ tre longe por la kuracado de la multaj malsanoj de la nervaro kaj de la movado, ĉe kiuj superas la elemento doloro : neŭritoj – reŭmatismoj – podagro – ataksio, k. t. p.

A. — MEDICINAJ ŜLIMOJ

I. Fizikaj kaj ĥemiaj karakteroj. — La Ŝlimoj vegetaĵa-mineralaj, sulfidaj kaj feraj de Saint-Amand konsistas geologie el tri tavoloj supermetitaj :

Rotondo: cirkla konstruaĵo

Fig. 1. — La Ŝlimbaneja Rotondo. — Ekstera vidaĵo.

Plilarĝigi (1000)

La unua, supraĵa, konsistas el nigra tero vegetaĵa-minerala fera ;

La dua, el kalkargiloj ;

La tria, el movanta sablo riĉa je fersulfo.

Tra tiu ĉi sablo elfluas en spaco de kelkaj mil futoj kvadrataj, tre multaj fontetoj sulfuridaj, kiuj, sorbigante la du supraĵajn tavolojn, aliformigas ilin en mason densan, kvankam molan, ŝmiraĵan, dube nigran, riĉan je algo sulfura, nomita Bareĝino.

Ĝi estas la Ŝlimo termala (en lingvo germana Mineralmoore) kies denseco superas multe tiun de la homa korpo (de 1,15 ĝis 1,53) laŭ la grado de densigado.

II. — Maniero uzi — La Ŝlimoj de Saint-Amand estas uzataj per duonbanoj, plenbanoj ; varmetaj, varmaj kaj tre varmaj ; kaj per almetadoj partaj aŭ ĝeneralaj, – (nomitaj Lutacioj) ordinare tre varmaj (45° ĝis 55°).

Por uzi la Ŝlimbanojn, la malsanuloj sin metas en fakojn, specojn de bankuvoj vertikalaj, soligitaj, sen fundo limigita, apudaj, sed apartaj, ŝirmitaj kaj konstruitaj sur palisegaro.

Lutacio sur brako kaj kruro

Fig. 2. — Lutacio sur la brako kaj la dekstra kruro
ĉe la Ŝlimbanejo de Saint-Amand.

Plilarĝigi (750)

El fundo de tiuj ĉi fakoj, ŝprucas senpere la mil akvaj fadenetoj kiuj estas la devenoj de la fontego, nomita Fontaine Bouillon kiu trairas senĉese la kotan tavolon. Oni do povas juĝi la Ŝlimbanojn de Saint-Amand kiel uzatajn en la sulfurida fonto mem kaj havantajn la plej esencajn ecojn elektrajn aŭ aliajn de la mineralakvoj, uzataj ĉe la ŝprucfonto mem.

La daŭro de la Ŝlimbanoj estas ŝanĝebla : inter duona horo kaj kvin horoj.

La temperaturo balanciĝas de 30° ĝis 45°. La malsanulo ŝvitante treege, trinkas po malgrandaj dozoj ĉiufoje, de du ĝis dek-du glasojn da mineralakvo tre malpeza kaj tre uriniga de la fontoj Vauban kaj Évêque d’Arrras, kies ensorbado faciligas la elpelado de la materioj malfluidaj (acido uriko kaj uratoj).

La temperaturo de la Ŝlimoj almetitaj (Lutacioj) povas atingi 45° ĝis 55°.

III. — Fiziologikaj efikoj. — La fiziologika efiko estas tiu esperebla el la natureco kaj el la termaleco de la akvoj aŭ Ŝlimoj medicinaj ; el la mineraliĝo, el la stimulado sur la haŭton kaj sur la tutan organismon, per la banoj, lutacioj, duŝoj kaj masaĝduŝoj.

La fiziologika efiko de la Ŝlimbanoj povas resumiĝi kiel jene :

Viroj en kuvoj ludas per kardoj

Fig. 3. — Interna vidaĵo de la Ŝlimbaneja Rotondo.
Parto rezervita por la viroj.

Plilarĝigi (1000)

Ĝenerala efiko. — Sanga Rondirado. — Pligrandiĝo de la streĉo arteria kaj de la nombro de la pulsobatoj.

Spirado. — Pligrandiĝo de la nombro kaj malpligrandiĝo de la larĝeco de la movadoj spiradaj.

Nervaro. — Stimulado de la nervaro centra kaj de la nervaj finiĝoj supraĵaj.

Muskolaro. — Pligrandiĝo de la muskola ekscitebleco.

Ostaro. — Kuntirado de la artikaj supraĵoj. Sento de kunpremo. Stimulado de la nutrado osta.

Senteco eletrhaŭta. — Pligrandiĝo.

Temperaturo. — Altiĝado de la temperaturo centra kaj supraĵa.

Ŝvitado. — Trograndigita.

Nutrado. — Pligrandiĝo de la oksidiĝoj. Pli granda elpelado de la defalaĵoj organaj.

Loka efiko. Moliganta, dank’al vegetaĵa enhavo : torfo, algoj diversaj, kunfervoj, bareĝino.

Kunpremanta. — Malsangalfluanta kaj regule grada, pligrandiĝante samtempe kun la trempo.

Masaĝanta. — Stimulado de la sangrondirado haŭta kaj intermuskola. Resolviganta.

Termaleca. — Speciala per la ebleco altigi la banan temperaturon kaj per la grado tre atingebla de la bana temperaturo kaj per ĝia daŭro, kiu povas plilongiĝi sen malutilo por la malsanulo.

Statika. — Vera pendiĝo de la korpo, kun limiĝo de la movadoj flankaj. Efiko bonege kvietiganta.

Kuracila. — Stimulado de la ĝenerala nutrado kaj sinapigado de la haŭto. Ĝia divenigaĵo [1] estas la puŝado termala (falsa ekzemo de la Ŝlimoj).
[ 1  legi : produktaĵo ]

B. — INDIKOJ POR LA TERMALAJ ŜLIMOJ

Pro siaj eco stimuligantaj kaj revulsigantaj, tonikaj kaj adstringaj, fandantaj kaj resolvigantaj, kiuj klariĝas per sia duobla fiziologia efiko, ĝenerala kaj loka, la Ŝlimoj estas la plej taŭga termala kuracado por stimuli ĝenerale la organismon kaj resolvigi loke.

Tiu ĉi kuracado estas tre taŭga por la kronikaj malsanoj, malrapide kreskantaj. Dank’al la pligrandiĝo de la rapideco sangrondiranta kaj al tiu ĉi kvazaŭa febra arta stato, kaŭzita de la efiko de la Termalaj Ŝlimoj, (elfarante superaktivecon por la oksidigado de la elementoj organizitaj), la patologiaj demetoj : eksudataĵoj, enfiltradaĵoj, ekstravasaĵoj en la artikojn aŭ en la aliajn partojn de la korpo, ŝanĝiĝas diversmaniere, reeniras en la sangrondiradon kaj estas elpelataj el la organismo kun la excreta.

Sekve, estas postuleblaj por la termala kuracado « Ŝlimo » : la atona podagro — la kronika reŭmatismo ; muskolaartika, — (poliartrito malbonformigante progresema) ; la sekvoj de rompoj kaj de elartikoj, la vejnsklerozoj esencajakiritaj, kontraŭ kiuj la termalaj kuracadoj kutimaj estas senefikaj kiam, ĉe tiaj malnovaj flebituloj au vejneguloj, la enfiltrado kaj la sklerozo de la ŝtofoj celas iĝi definitive kronikaj.

Oni povas klarigi same la favoran efikon de la Ŝlimoj ĉe kelkaj kronikaj malsanoj de la urin-seksaj organoj (perimetrito kaj metrito kronika ĉe la virinoj ; — malnovaj kernoj de epididimito kaj orkito ĉe la viro ; same ankaŭ la rezultatojn atingitajn en la resorbigado de pastŝveloj, sekvantaj kelkajn tiflitojn kaj kronikajn apendicitojn.

Oni devas ankaŭ atentigi al la rezultatoj tre kuranĝigantaj, atingitaj per la Ŝlimbanoj, en la kuracado de la Ataksio lokomovada progresema, kies fulmdaŭraj doloroj malpliiĝas tre ofte.

La malsanoj, karakterizataj per nerva tremado, estas ankaŭ favore ŝanĝitaj per plenaj Ŝlimbanoj, (sklerozo de la spinacerbo, koreo), dank’al ĝia kvietiganta efiko.

Fine, kelkaj haŭtaj malsanoj, precipe tiaj kaŭzitaj de la malordiĝo de la nutrado loka, (kiel ekzemo, vejnega ulcerema pigmentado devas esti kuracataj per Ŝlimbanoj, same kiel kelkaj ekzemoj kaj haŭtaj malsanoj, impetigo, akneo, pitiriazo, psoriazo), kiuj devenas de artritismo.

Virino en kuvo

Fig. 4. — Ŝlimbano ĉe Saint-Amand.
Interna vidaĵoj de privata Kajuto.

Plilarĝigi (650)

C. — MINERALAKVAJ FONTOJ

I. — Fizikaj kaj Ĥemiaj karakteroj. — Uzado. — Tri ĉefaj fontoj :

La « Fontaine Bouillon » kaj la « Source de l’Évêque d’Arras » utiligataj por la banoj kaj por la akvotrinkado.

La « Source Vauban » kiu elfluigas jare pli ol 15 0 milionojn da litroj difinitaj por enboteligo kaj eksteren forsendo. Tiu akvo estas varmeta kaj plene klarega. Ĝia tuta mineraliĝo estas 1 gr. 35 por unu litro, malmulte bikarbonata, kalka kaj magnezia. La ĉefaj elementoj estas la sulfata magnezio (0 gr. 324) poste la sulfataj kaj kloridaj potasio kaj sodio, kun tre malmulte da fero kaj da jodo.

Resume, la mineralakvoj el Saint-Amand estas, kvazaŭ tiaj el Vittel, iaj sulfataj malmulte kalkaj, tre urinigaj. Ili estas uzataj interne, kiel kuracado helpante kune kun la Ŝlimbanoj. Ili estas trinkataj po du ĝis dek-du glasoj, laŭ la okazoj. Ili estas tre facile digestataj en la stomako. Ili faciligas la efikon elpeligantan kaj resolvigantan de la Ŝlimbanejoj per ŝvitado kaj urinado tre riĉaj. Same kun tia urinado, elfaras [produktiĝas] grandega elpelado de acido uriko kaj de uratoj.

II. — Taŭgeco kaj Uzado de la Akvoj. — Kvietigantaj per la sulfata kalko kaj ankaŭ per sia temperaturo, la Akvoj taŭgas por la hiperkloridrio ; – ĉe la ekscitataj neŭrasteniuloj ; – ĝenerale ĉe la stomaksuferuloj, kun acida diateso ; – ĉe la graveluloj, la podagruloj kaj reŭmatismuloj. Ili estas la efektivaj dietaj akvoj por la artritismuloj.

D. — FLANKAJ RIMEDOJ. — HIDROTERAPIO.
MASAĜO : — AERO DE LA ARBAREGOJ.

Krom la Ŝlimbanoj kaj la Mineralakvoj interne uzataj, oni utiligas, ĉe Saint-Amand, la banojn kaj la duŝojn :

la unuajn, per akvo fluanta varmeta, kiel rimedon kvietigantan, ĉe la neŭrasteniuloj ;

la duajn, varmajn au tre varmajn, (masaĝduŝoj) kiel aldonadon al la kuracado per termalaj Ŝlimoj.

Krom tio, la malvarma Hidroterapio estas perfekte aranĝita por la kuracado de la nervaj malsanoj.

E. — GEOGRAFIA SITUACIO. — ALTITUDO. KLIMATOLOGIO.

Saint-Amand (14.000 loĝantoj), departemento de la Nordo, je 240 kil. de Parizo, sur la fervojo al Douai.

La termalbanejo estas je 4 kil. de la urbo kaj 500 m. de la stacio de Saint-Amand thermal. Tri rapidaj vagonaroj ĉiutage el Parizo. Daŭro de veturado :
         el Parizo : 4 horoj
         el Bruselo : 2 ½ horoj
         el Londono : 5 horoj

Altitudo : 37 metroj.

Klimato : Kvietigante.

Ĝenerala vidiĝo de la lando : ebenaĵoj ; – vastaj arbaregoj (6.000 hektaroj ĉirkaŭantaj la Banlandon), kio estas tre taŭga por la oksigeniĝado kaj por la promenadoj (bicikleto, marŝado k. t. p.)

Amuzaĵoj de la Banlando. — Kasino-Teatro ; Promenadoj tra arbarego ; – Vizitoj de la grandaj fabrikejoj de la regiono ; – Hokfadena fiŝkaptado.

Mezaj prezoj de la Hoteloj : po 8 ĝis 15 frankoj ĉiutage.

Tempo plej taŭga por la kuracado. — majo kaj juno por la ekscitataj neŭrasteniuloj kaj la stomaksuferuloj ;
juno, julo, agosto por Ŝlimbana kuracado.

Termala Sezono : La Termala Ŝlimbanejo estas malfermata de la 25a de majo ĝis la 15a de septembro.

 

 


Nouvelle Imprimerie Ed. Lasnier, dir. — 35-37, rue St-Lazare, Paris.


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org