Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj pri la Unua Kongreso


Artikoloj de L. Zamenhof
aŭ pri L. Zamenhof
varie portretaj,
okaze de la Unua Kongreso de Esperanto,
5-13 Aŭgusto 1905,
publikigitaj de Lingvo Internacia

Portreto de Lazaro Zamenhof

Lazaro Zamenhof, elpensinto de la lingvo internacia, ricevis kaj internan kaj eksteran konatecon okaze de la unua monda Esperanto-Kongreso en 1905.

Jen artikoloj publikigitaj en 1905 de la gazeto Lingvo Internacia, artikoloj verkitaj aŭ de Zamenhof aŭ de aliuloj, el kiuj senteblas lia maniero pensi kaj agi, el kiuj senteblas kiel li estis estimata de ĉiuj esperantistoj.

Por tiu selekto de artikoloj oni elektis tekstojn iom "portretajn" ; forlasitaj estas la nur organizaciaj preparaj tekstoj, projektoj pri internacia "Ligo", kiuj multas en la tiamaj paĝoj. Ankaŭ forlasitaj la artikoloj pri la "monopolo" de la libro-eldonisto Hachette, kiu devigis Zamenhof-on uzi kromnomon en unu el la ĉi-subaj artikoloj, kiuj ĉiuj estis publikigitaj de la konkuranta eldonisto : Presa Esperantista Societo.

Ĉi-tiuj forgesitaj gazetaĵoj ne faras biografion pri Zamenhof, tamen, pro ili montras iamajn forajn okazaĵojn per -as kaj -os finaĵoj, ili naskas ian malklaran senton, ian bedaŭron, la mankon ĉeesti tie tiam, ian envion al tiamaj samideanoj, kiuj povis paroli kun la eksterordinara homo, kiun ili prave nomis la "Majstro", kiu malŝatis tian admiron, kiu volis aspekti simple unu el esperantistoj…

Ni, nuntempaj Esperanto-parolantoj, strebu imagi la jaron 1905, imagi ke la kreinto de la lingvo estas vivanta homo — kuracisto en Varsovio, imagi ke la okazonta kongreso en nekonata urbeto Boulogne-sur-Mer estos por ni ĉiuj la unua okazaĵo, por reale uzi, elprovi la konstruitan internacian lingvon, rememori la malsukceson de Volapuko, kaj samtempe timi kaj esperi, samkiel je unua amo-rendevuo…


Jen la listo de artikoloj, en 5 partoj : "La Simfonio de la nekonatulo" — Vivanta Esperantistaro kaj kluboj — Afero pro milito en Manĉurio — Prepari la kongreson — Vizito ĉe eldonisto de gazeto. La kompletaj tekstoj legeblas sub ĉi-tiuj resumoj :

La Simfonio de la nekonatulo

La Nekonatulo,  verkita de Foro
(Lingvo Internacia, 1 majo 1905) :
« …La muzikistoj agordigis siajn instrumentojn, farante tiun nepriskribeblan konfuzon de sonoj en tia tempo ĉiam okazantan. La basaj notoj de grandaj muzikiloj, la plendo de violonoj, la plenaj sonoj de ĉaskornoj, la birdvoĉaj kantoj de flutoj kaj hobojoj kun intermite eksonantaj trumpetoj, trombonoj kaj aliaj flavkupraj instrumentoj… »

Ĉe vivanta Esperantistaro kaj kluboj

Impresoj post esperantista vojaĝo,  de G. Kolowrat
(Lingvo Internacia, 15 januaro 1905) :
« Esperanto kreskas, — Esperanto sukcesos — tia estas la impreso ricevita de mi en mia esperantista vojaĝo. Mi vidis, ke Esperanto estas lernata tre facile de ĉiuj… »

Varsovia rondo,  de B. W.
(Lingvo Internacia, 1 januaro 1905) :
« …Estas nun en Varsovio malgranda rondeto da fervoraj samideanoj, kiuj grupiĝas ĉirkaŭ D-ro Zamenhof kaj liaj fratoj : A. Grabowski, L. Belmont, D-ro K. Bein, A. B. Brzostowski, k. a.… »

Varsovia letero,  de Leo Belmont
(Lingvo Internacia, 1 novembro 1905) :
« …En nia kunsido partoprenis nia kara majstro, kiel honora prezidanto de nia klubo : post Kongreso li estas tiel modesta, kiel li estis ĉiam. Sed unu ŝanĝo aperis en vizaĝo de tiu mirinda homo : en liaj okuloj post okulvitroj tremetas nun ia gaja lumeto, kiun en antaŭa tempo mi ĉe li ne vidis !… »

Milito en Manĉurio

D-ro Zamenhof alvokita al la batalkampo !
(Lingvo Internacia, 15 januaro 1905) :
« D-ro Zamenhof kaj liaj fratoj estis alvokitaj de la rusaj aŭtoritatoj al la Manĉuria batalkampo… »

En la vagonaro, 1-a parto,  de "Kuracisto"
(Lingvo Internacia, 1 februaro 1905) :
« De dek monatoj daŭras jam terura, sovaĝa idola oferado al moloko de l’ milito : miloj da homoj elŝiritaj per senkompatema mano el siaj karaj mezaĵoj iras trapiki siajn fratojn por fine mem perei de fratmortiganta mano !… »

Letero de L. Zamenhof pri sia deviga milita servo en Manĉurio.
(Lingvo Internacia, 1 februaro 1905) :
« …pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. »

En la vagonaro, 2-a parto,  de "Kuracisto"
(Lingvo Internacia, 15 februaro 1905) :
« …Sovaĝa naturo de Azio, pri kiu ni tiom aŭdis, preparis por nia unua renkonto surprizon… »

Por la historio de nia lingvo,  de D-ro A. W.
(Lingvo Internacia, 15 majo 1905) :
« Ankoraŭ antaŭnelonge mi revis pri mia vojaĝo en Boulogne-sur-Mer por partopreni en kongreso de la esperantistoj kaj jen hodiaŭ mi veturas en tute kontraŭa direkto, mi veturas malproksiman Orienton. Mi estas kuracisto Varsovia, kaj oni min alvokis por servo milita… »

Prepari la kongreson

Pri la kongreso,  de L. Zamenhof
(Lingvo Internacia, 15 junio 1905) :
« …Seka admonado kaj filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la mondon malvarma : oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras "bone", sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj, per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile elviŝiĝas el la memoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon ; sed kiam oni ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj, kiu vivas… »
« …Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco… »
« …Mi scias, ke multaj esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke unu esperantisto verkis "himnon al Zamenhof" ktp. Mi kore petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru… »

Publika danko,  de L. Zamenhof
(Lingvo Internacia, 15 septembro 1905) :
« En la daŭro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro… »

Vizito ĉe Esperanta gazeto-eldonisto

Vizito de L. Zamenhof al la Presa Esperantista Societo kaj al Lingvo Internacia
(Lingvo Internacia, 2 aŭgusto 1905) :
Tre signifohava vizito, ĉar Zamenhof ankoraŭ rezervis sian aŭtorrajtecon al la konkuranta eldonisto Hachette, kies gazeto estis La Revuo


Portreto de Lazaro Zamenhof
vidi larĝan portreton


El Lingvo Internacia, 1 majo 1905, (N-ro 117), paĝoj 201-204 :

LA NEKONATULO

Originale verkita de Foro

La posttagmezo estis malvarmega kaj malluma ; ĉielo ŝarĝita je neĝo, flokoj blankaj ĉiam amasiĝintaj en la stratoj. Portante mian violonon, mi eniris la grandan salonon. Preskaŭ rigidaj pro malvarmo estis miaj fingroj, sed ĉar mi alvenis iom malfrue, mi rapidis sidiĝi en la kutiman lokon inter la muzikistoj. La plej grava koncerto de la jaro estis okazonta vespere de tiu tago, kaj ni kunvenis por ripeti lastafoje la muzikon de la vespera programo. En tiu tempo mi estis juna, post nur tri jaroj mi plenigis lernadon en la konservatorio, kaj granda honoro al mi ŝajnis, esti elektita por anstataŭi en la orkestro ian duan violoniston antaŭ nelonge mortintan, precipe ĉar tiu orkestro estis nedisputeble la plej grava en la muzikamanta urbo.

Sed en tiu ĉi posttagmezo, kvankam jam pasiĝis la horo fiksita por la ripeto, nia estro ne rapidigis komenci, sed staris apud la antaŭa flanko de la plataĵo, atendante sendube la alvenon de sinjoro Z., fama muzikisto, kiu estis ludonta la violonan solo’n en sia nova Concerto, muzika verko, kiun jam longe malpaciencis aŭdi la virtuozojn de la urbo. Nia estro jam estis maljuna, liaj longaj haroj kaj sufiĉega barbo, iam karbonigraj, nun fergriziĝis, kaj lia talio estis kurbita de la pasintaj jaroj ; sed lia muzika entuziasmo nenial malgrandiĝis, kaj direktante nenian orkestron, li montris la saman mirindan povon, kiel en antaŭaj tempoj : ĉar dum multaj jaroj li estis fama muzikestro.

La muzikistoj agordigis siajn instrumentojn, farante tiun nepriskribeblan konfuzon de sonoj en tia tempo ĉiam okazantan. La basaj notoj de grandaj muzikiloj, la plendo de violonoj, la plenaj sonoj de ĉaskornoj, la birdvoĉaj kantoj de flutoj kaj hobojoj kun intermite eksonantaj trumpetoj, trombonoj kaj aliaj flavkupraj instrumentoj — ĉiuj kune elfaris simfonion nekompreneblan, malordan, malharmonian, teruron al la oreloj de muzikistoj : sed kiu tamen ĉiam estis al mi kvazaŭ plena je pensoj kaj eblaj inspiregoj. Tiel mi sidis ofte en la orkestro, provante en penso kaj kelkafoje ankaŭ per mia violono unuigi la fragmentojn de muzikaj ideoj okaze esprimitajn de aliaj, en simfonion iel kompreneblan. Tiel oni vidas eblajn formojn de statuoj, de kasteloj kaj de palacoj inter la rompitaj vesperaj nuboj, kiam la suno malleviĝas, kaj vizaĝojn diablajn, terurajn en la karboj konsumiĝantaj sur la krado de la fajrujo, antaŭ la lumigo de vesperaj lampoj. Tiel ankaŭ la pentristo vidas ĉarmajn formojn kaj ofte provas doni al ili signifon kaj vivon per malmultaj tuŝoj de sia magia peniko.

Sed nia estro fine frapis per sia bastono : ŝajne, li decidis komenci la ripeton, ne atendante plu la alvenon de sinjoro Z. Kaj vere, de tiu ĉi ne estis bezono por la unua numero de la programo. Wagner’a antaŭludaĵo, kiun oni tiam komencis ludi. Sed pro ia nekonita kaŭzo, la lumoj ne sufiĉe brilis en la salono, kaj mallumo kaj malvarmo iel malhelpis al la kontentiga ludo de la antaŭludaĵo, pro kio multe ekkoleris nia estro.

Kaj, fininte la numeron, ni rimarkis ian nekonatulon enirantan en la salonon, homon altan, maldikan, nek junan nek maljunan, kiu havas vizaĝon neordinaran kaj neforgeseblan, okulojn brilantajn je stranga lumeto, nazon grandan, lipharojn longajn kaj nigrajn, barbon pintigitan. Lin akompanis junulo portanta lian violonujon. La nekonatulo alproksimiĝis la muzikestron kaj mallonge diris :

— Sinjoro Z. ne povas alveni. Anstataŭe, mi venis por ludi la solo’n.

— Sed vi kiu estas ? demandis la estro.

— Mia nomo neniel vin koncernas. Mi nur diras, ke mi venis ludi la solo’n en la nova Concerto de sinjoro Z. Tuj vi komprenos, ke mi povas ĝin ludi !

La estro ŝanceliĝis. Ni ĉiuj, konante lian karakteron, atendis rifuzon tujan kaj akran, ebla ankoraŭ tranĉan ordonon, ke la nekonatulo foriru el la salono : ĉar la maljuna estro estis ordinare tre preciza pri la etiketo de la koncertsalono ; ĉiuj ni tre miris, kiam li fine nur respondis : « Nu, komencu ! »

La nekonatulo prenis sian violonon el la manoj de la junulo, kaj la Concerto de sinjoro Z. komencis. Nur kelkajn taktojn ni estis ludintaj, kiam la solisto levis la manojn, montrante, ke ni haltu. La estro, surprizita, silentis kaj sidiĝis kviete sur sian seĝon, malfortigita kaj mirigita. Sed la nekonatulo, ne rigardante lin, levis sian arĉon kaj ni ree komencis.

Ian misteran influon el liaj fajraj okuloj ni sentis nun, kaj tuj nia ludado montris novan signifon. Ni preskaŭ partoprenis en la pensoj de la nekonatulo, kaj ne povis ludi aŭ false aŭ sensente. Baldaŭ la solo komencis, kortuŝante, dolĉe, kun tonoj kreskantaj kaj falantaj, melankoliaj, funebraj kaj sovaĝe malesperantaj. Ni forgesis la strangecon de la situacio, la maljunan estron, la forestantan sinjoron Z. ; niaj animoj pleniĝis je la entuziasmo de la nova muzikestro. Kiam la malfacilaĵoj de la solo kreskis, li montris sin plenege kapablan por ilin venki, kaj donis al la muziko klaran kaj potencan esprimon. Ni miris ĉiuj : jam ni aŭdis la eminentajn violonistojn de diversaj landoj, sed neniam majstron kompareblan al tiu homo. Apenaŭ estis kredeble, ke unu violono povas tiel potence eltoni eldonante melodiojn tiel intermiksitajn kaj ankaŭ tiel individuajn kaj esprimajn. Kiam la Concerto estis finita, post mallonga silento ni ĉiuj aplaŭdis la nekonatulon, kiu iel klinetiĝis al ni, ne tamen ridetante. La maljuna estro ankoraŭ sidis senmova sur la seĝo.

— Mi volas nun, sinjoroj, diris la nekonatulo, kun vi ludadi simfonion, kiun mi verkis. Sed ĝiaj notoj ne estas skribitaj : vere apenaŭ estus eble skribi ilin laŭ la ordinara metodo de notaĵo. Mi tial petas, ke vi konstante kaj senĉese rigardu min, kaj vi ne povos erari.

Mirigitaj per propono tiel stranga, ni prenis niajn muzikilojn ; ĉia ŝanceliĝo tuj malaperis, kaj la tuta orkestro komencis per kelkaj akordoj malofte uzitaj sed harmoniaj, el kiuj kanto dolĉe malgaja baldaŭ leviĝis, kanto de violonĉeloj kaj ĉaskornoj, kun rompita akompanaĵo de violonoj kaj lignaj instrumentoj. Nun la hobojoj kaj basonoj ludadis dolĉan kaj mallaŭtan duaĵon : tiam la tonoj kreskis, kaj ĉiuj muzikiloj unuiĝis en mirindaj harmonioj. Neatenditaj harmonioj sin liberigis, kreskante, respondante unu al la alia, malaperante inter akordaĵoj ĉiam sovaĝiĝantaj ; ĉio estis laŭ la volo de la nekonatulo, kiu fariĝis kvazaŭ la animo de la tuta orkestro dum ni estis nur la membroj esprimaj, kiuj ludadis liajn muzikajn pensojn : neniel povante alie ludi, ol kiel li volis. Tremetantaj, ni atendis la finon. Al ni, ŝajnis dezirinde, ke ni povu ĉiam daŭrigi tiun majstran simfonion, esprimante tiel la dezirojn, esperojn kaj preĝojn, ŝajne de niaj animoj, sed pli fortajn, pli altajn kaj pli malsupre funditajn ol tiujn, kiujn ni estis sentitaj en la tempo pasinta de niaj vivoj. La lumoj ŝajnis pli brilantaj en la salono, sed tamen ni vidis nur la fajrajn okulojn de la nekonatulo, kaj nur sentis la mirigan influegon de lia potenca volo.

Sed, kiam la supernatura simfonio per potencaj tonaĵoj de ĉiuj muzikiloj finiĝis, la nekonatulo subite malaperis for de nia vido. Mia najbaro metis la manon sur mian ŝultron :

— Vekiĝu, Jozefo ! Kion vi havas ? Ĉu vi malsufiĉe dormis, la nokton ?

Vere, la nekonatulo tie ne estis, kaj la muzikistoj ankoraŭ estis agordigantaj siajn muzikilojn. La maljuna estro staris, levinte la bastonon, por komenci la Wagner’an antaŭludaĵon. Sinjoro Z. staris apude : li forprenis sian surtuton, kiun li donis al junulo portanta la violonujon.

Certe mi estis sonĝinta…

Foro
(Nov-Jorko)


Ĉe vivanta Esperantistaro kaj kluboj

El Lingvo Internacia, 15 januaro 1905, (N-ro 110), paĝoj 45-46 :

MOVADO ESPERANTISTA

———

TRA ESPERANTUJO

Esperanto ekzistas, Esperanto kreskas, — Esperanto sukcesos — tia estas la impreso ricevita de mi en mia esperantista vojaĝo. Mi vidis, ke Esperanto estas lernata tre facile de ĉiuj, eĉ ne konantan fremdan lingvon ; ke ĝi estas sama, kie ajn oni ĝin parolas ; nenia sentebla stila aŭ elparola diferenco, kiu malebligus interkomprenon. Nur mankas praktiko ; tial, eble, nur duono de esperantistoj parolas Esperante ; estus tre bone, se oni aranĝus pli devigajn interesigajn paroladojn Esperantajn.

Mi vizitis D-ron Zamenhof en Varsovio ; li diras ke multe pli facile estus por ni bataladi, se ni havus pli da favorantaj aŭtoritatoj. Tute alia afero estus en kazo de oficiala akceptiĝo de la lingvo ; ĝis tiam ni devas agi per tutaj fortoj por montri nin bone armitaj al elektontaro. Mi vizitis la esperantistan grupon en Budapest, S-ron Lengyel, direktoron de nia gazeto, kaj aliajn en Szekszàrd, S-ron Grafon Gallois en Riolunato, monta vilaĝo, kien mi veturis poŝtveturile pli ol 12 horojn ; esperantistajn grupojn en Grenoble, Lyon, Beaune, Dijon (tie la rektoron de universitato S-ron Boirac), Charenton. En Parizo mi estis dufoje en kunveno de esperantistoj, kie vidis interalie S-ron Fruictier, kaj S-ron Vallienne, esperantan tradukinton de l’ Eneido.

Franclandaj esperantistoj estas plej fortaj (en Beaune, ekzemple, la lingvo estas deviga por la kolegiaj lernantoj ; en Grenoble, Dijon, Parizo ekzistas kursoj de Esperanto en la universitato), sed ni ne forgesu ankaŭ aliajn landojn : dank’al la agemaj germanaj, hungaraj, bohemaj kaj italaj samideanoj, kiel mi mem vidis, ni esperu, ke ankaŭ tie plene baldaŭ ekbrilos nia verda stelo. En München, Vieno kaj Brno mi ankaŭ vizitis esperantistajn grupojn. En Vieno mi renkontis S-ron Kabe, la polan esperantiston, veturantan Parizon. Por la germanoj la batalado estas pli malfacila ol por la francoj ; Volapük lasis sian postsignon kaj, ne ekkonante Esperanton, multaj ne kredas al ĝi, pensante, ke ĝi same mortos. Mi vidis entute en la vojaĝo, ke plej multaj kontraŭuloj mokas nin nur ĉar ili ne konas nian lingvon. La germanaj grupoj fortiĝas ; se la angloj estas venkitaj, nun estas la vico de germanoj. Mi rimarkis ke la kontraŭeco germana al internaciaj vortoj ne malhelpos nin : « Kio ne devas ekzisti en nia nacia lingvo, diras ili, povas trovi lokon en internacia ». Oni diris al mi, ke la bohemoj volonte akceptas internacian lingvon pro politikaj kaŭzoj : ili pli volonte parolos Esperante ol germane. Estas interese ankaŭ, ke multaj Brno’aj esperantistoj estas laboristoj ; tio ĉi montras, ke Esperanto estas akirebla de ĉiuj klergradoj kaj popolklasoj.

Ne parolante jam pri vera utilo ricevita de mi per esperantistoj en mia vojaĝo, mi devas diri, ke la esperantistaj renkontoj estas tre kortuŝaj. Parolante internacilingve, mi sentas ke ni estas homoj, fratoj, esperantistoj. Esperanto vere fratigas kaj amikigas !

Ne, mi estas konvinkita nun, ke Esperanto ne mortos. Tre profunde estas metitaj ĝiaj semoj, tre bone estas irigita ĝia simpla mekanismo kies partoj estas en ĉiuj teranguloj. Esperanto ekzistos, Esperanto kreskos, Esperanto sukcesos !

G. Kolowrat


El Lingvo Internacia, 1 januaro 1905, (N-ro 109), paĝoj 21-22 :

MOVADO ESPERANTISTA

———

Pola

Varsovio. — Tre multaj propagandaj artikoloj de S-ro A. B. Brzostowski, presitaj en diversaj Varsoviaj gazetoj, precipe en Naokolo swiata kaj en Goniec, vekis fine la intereson al nia afero. Gravega ankaŭ por Esperanto estas la aliĝo de P-ro B. de Courtenay, membro de la Krakovia scienca Akademio, kaj la reveno al nia lingvo de malnovaj samideanoj : S-roj A. Grabowski kaj L. Blumental (Leo Belmont). Estas nun en Varsovio malgranda rondeto da fervoraj samideanoj, kiuj grupiĝas ĉirkaŭ D-ro Zamenhof kaj liaj fratoj : A. Grabowski, L. Belmont, D-ro K. Bein, A. B. Brzostowski, k. a. Espereble aliĝos baldaŭ S-roj A. Orlowski, redaktoro kaj eldonanto de Naokolo Sviata, M. Arct junior, Varsovia libristo, eldonanto de la nova lernolibro de Esperanto por Poloj, K. Hauffman, literaturisto, kaj A. Zakrzewski, membro korespondanto de la Krakovia scienca Akademio.

Oni nun komencas penadi je la registaro por ricevi permeson fondi klubon esperantistan en Varsovio. Ankaŭ S-ro Orlowski klopodas por fondi propagandan gazeton pol-esperantan.

S-ro Belmont esperas, ke li baldaŭ ricevos permeson de la registaro malfermi la unuan kurson de nia lingvo en Varsovio (kaj entute en Polujo) ĉe la komerca lernejo de S-ro G. Chwat-Censki. Li ankaŭ verkis artikolon en lingvo pola sub titolo « Kiel ni mortigadis D-ron Esperanton ». Plena de humoraĵoj [1] kaj profundaj pensoj, tiu ĉi artikolo aperis en grava ĉiutaga ĵurnalo.

S-ro A. B. Brzostowski altiris al la « Delegacio por elekto de helpa lingvo » eminentan scienculon, D-ron J. Kallenbach, membron de la Krakovia scienca Akademio, eks-profesoron en Friburgo (Svisujo) kaj nune profesoron de pola literaturo en universitato de Leopol (Lemberg) ; li estas favora al Esperanto. S-ro A. B. B. ankaŭ eldonis broŝureton sub titolo W spravie… nazbyt juz nas kompromitujacej, kiu estas malfermita letero al ĉiuj redaktoroj de polaj gazetoj kaj al prezidantoj de diversaj societoj por altiri ilian atenton al Esperanto. La broŝuro estas ricevebla de librejo Arct’a.

(B. W.)

[1]  [Noto de 2015 : en 1905 la E-istoj uzis la vorton "humoro" por signifi aŭ "humuro" aŭ "humoro".]

[Noto komplementa : la gazeto de 1 Marto 1905, p. 117-118 ekinformas : ]
« …nia lingvo faris grandan antaŭenpaŝon en Polujo, kie, post fondo de Varsovia Grupo Esperantista, la poŝta administracio sciigis oficiale ĉiujn poŝtajn kontorojn, ke Esperanto estas de nun uzebla, kiel telegrafa lingvo. Tiu ĉi oficiala akcepto de nia lingvo en poŝta-telegrafa administracio estas verŝajne la unua ĝis nun okazinta. »


El Lingvo Internacia, 1 novembro 1905, (N-ro 129), paĝo 486-487 :

TRA LA MONDO ESPERANTISTA

———

VARSOVIA LETERETO

Ĵaŭde, 12 oktobro, komenciĝis post somera interrompo niaj kunsidoj. Komenciĝis sub bona stelo — ni ricevis propran loĝejon : S-ro Swiecimski, direktoro de lernejo teknika, leginte pri la sukceso de la Kongreso Boulogne’a, estante ravita de nia ideo kaj de ĝia progreso, gaste oferis por niaj ĉiusemajnaj kunsidoj grandegan salonon de lernejo, ornamitan de figuroj grekaj kaj de belaj balkonoj. Tiamaniere finiĝis periodo momada de nia vivo, kiam ni vojaĝadis el unu loĝejo privata en duan : ni fariĝis nun popolo sidanta !

Vere ni ne estis ankoraŭ multenombraj. Sed pripensu, karaj samideanoj, ke krom unu kaŭzo, nome : « neniu estas profeto en sia lando » (vide Zamenhof !), nun agas ankaŭ dua kaŭzo : ni batalas hodiaŭ pro nia patruja lingvo por enkonduki ĝin en lernejojn publikajn — kaj tempe societa energio estas returnita duan flankon. Mi, vere, pensas ke oni devas havi energion por batali unutempe pro sankta afero tutmonda… sed vi scias, ke oni ne povas demandi de ĉiuj tiom da energio anima ! Posedantoj de granda energio, komprenantaj, kiel oni devas ĝin dividi, ne malfortigante sin en ia ajn direkto — estas birdoj maloftaj ! Ho, se mi devas esti sincera, plej oftaj estas tiaj individuoj, kiuj nur krias : « ni ne havas hodiaŭ tempon por lingvo internacia », kaj ne laboras en ia ajn direkto, nek por propra popolo, nek por ĉiuj popoloj…

En granda salono al nia malgranda rondeto estis iom tro larĝa. Sed ni povis sonĝi pri la tempo, en kiu ni havos kvin cent membrojn : loko jam estas por ili ! Ni povis ankoraŭ ĝoji, ke aperis tute novaj membroj, ke en kunsidon alvenis delegito redakcia de nova komerca ĵurnalo : Handlovjec, malferminta paĝojn por artikoloj de nia sekretario S-ro Brzostowski pri Esperanto ; ni povis ĝoji, ke aperis ankaŭ malnova esperantisto, kvazaŭ leviĝinta de letargia dormo, S-ro Rubin. Li estis membro de la unua rondeto Varsovia, kiu estis antaŭ pli ol dek jaroj fondita de S-ro Aleksander Blumental, sed estingiĝis baldaŭ pro manko de libereco en tiutempa atmosfero politika. (En tiu ĉi rondeto partoprenis poeto Vasnjevski kaj konata socialista aganto Goldberg ; ambaŭ mortis).

Per varma parolado malfermis kunsidon nia prezidanto S-ro Antonio Grabowski. Li parolis pri novaj fortoj, kiuj kreiĝis en koro de ĉiu esperantisto, kiu vivas en ĉia societo esperantista post impresoj kongresaj. Se inter apostoloj de esperantismo estis iuj kun ne sinkredemaj sentoj de Thomas’, hodiaŭ ili ŝanĝiĝis — hodiaŭ Ciuj havas fajran kredon de Johannes’… Mi ne memoras nian prezidanton tiel fajran, kredeman kaj certan de estonto de Esperantismo. Nia komitato estis en pleno : estis D-ro Bein (Kabe), nia sekretario, ĉiam rapide kaptanta enhavon de diskutoj de plej grava flanko kaj trafe decidanta ; estis S-ro Zakrzewski, nia kasisto, mallaca varbanto de novaj membroj, S-ro Brzostowski, nia bibliotekisto, turmentiĝulo de nia afero, ĉar li prenis sur siajn ŝultrojn konvinkigi nekredemajn redaktorojn de niaj gazetoj, ke movado esperanta ne estas ludilo kaj ke ĝi vere ekzistas en eksterlando!

En nia kunsido partoprenis nia kara majstro, kiel honora prezidanto de nia klubo : post Kongreso li estas tiel modesta, kiel li estis ĉiam. Sed unu ŝanĝo aperis en vizaĝo de tiu mirinda homo : en liaj okuloj post okulvitroj tremetas nun ia gaja lumeto, kiun en antaŭa tempo mi ĉe li ne vidis !…

Mi estas feliĉa, ke mi povis en nia unua postkongresa kunsido fari al nia majstro neesperitan plezuron : mi tralegis polan tradukon versan de lia bela himno, plena de profunda sento de amo al homaro. Kongresanoj aŭdis tiun ĉi himnon esperante el buŝo de mem aŭtoro…

Leo Belmont


Milito en Manĉurio

El Lingvo Internacia, 15 januaro 1905, (N-ro 110), paĝo 47 :

D-ro ZAMENHOF ALVOKITA AL LA BATALKAMPO !

Bruo trakuris la mondon esperantistan kaj maltrankviligis multajn el niaj amikoj : nia kara Majstro, D-ro Zamenhof kaj liaj fratoj estis alvokitaj de la rusaj aŭtoritatoj al la Manĉuria batalkampo.

Prestempe ni ricevis leteron de l’aŭtoro de Esperanto, en kiu li diras, ke oni tute liberigis lin el la milita servado pro lia aĝo kaj farto. D-ro Zamenhof, petas samtempe, ke ni trankviligu niajn legantojn pri lia sorto kaj sciigu, ke li nepre alestos la kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Ni ĝojas, ke ni povas jam trankviligi la Esperantistaron kaj samtempe sendas al nia Majstro esprimon de nia plej kora simpatio por la horoj kiujn li travivis. — Ni ankaŭ esperas, ke baldaŭ lia tuta familio povos pace kaj trankvile rekuniĝi.

« Lingvo Internacia »


El Lingvo Internacia, 1 februaro 1905, (N-ro 111), paĝoj 53-56 :

EN LA VAGONARO

[I]

Ĝis la lasta momento mi ne kredis je mia forveturo en malproksiman Orienton. La konstanta akompanado de kolegoj tiel kutimigis min al la ĉeesto en stacidomo fervoja, ke eĉ nun ŝajnis al mi, ke denove mi akompanas miajn kolegojn, des pli ke kune kun mi preparis sin al forveturo ankaŭ du aliaj kolegoj.

La veran efektivecon mi eksentis nur kiam post longa adiaŭado kun parencoj kaj konatuloj mi enpaŝis en la vagonon.

Lasta sonoro. Lasta daŭra ekkrio de adiaŭ. La vagonaro malrapide komencis elŝiradi nin el la brakoj de nia hejma urbo, el vivaj hejmaj rememoroj. Longan tempon alnajligita al fenestro mi trapikis per mia rigardo ĉiujn detalojn, penante forĝi en la memoro ĉiujn bagatelaĵojn, kiujn en aliaj kondiĉoj mi sendube traveturus seninterese. La vespero estis belega. La luno preskaŭ en pleneco riĉe lumigis la teron kovritan de malŝarĝa neĝa kovrilo, kiu per mil ŝanĝantaj briletoj respondis al la afabla, trankvila rideto de l’ luno. La aero estis neordinare pura, la vagonaro rapide iris en malproksimajn spacojn kvazaŭ volus elŝiri nin el la mezaĵo, kun kiu kvazaŭ ĉeno ligis nin ĉiu penso kaj freŝaj memoroj.

Ni trapasis la ĉirkaŭaĵojn de Varsovio.

En la luma brilo dissterniĝis antaŭ niaj okuloj senfino da kampoj kaj nudaj interspacoj. Malrapide forŝirata de la rememoroj je hejmo, mi komencis kontraŭvole revi pri la plej proksima estonteco.

Per forto elkaptitajn el nia ĉiutaga vivo, rapide forportis nin la sorto en la malproksimegan angulon de l’ tero al neniu el ni bezona, sur la pecon da tero, en kiu sendube neniam starus nia piedo, se la sentatiĝema avido homa volus kvietigi siajn sangavidajn instinktojn.

De dek monatoj daŭras jam terura, sovaĝa idola oferado al moloko de l’ milito : miloj da homoj elŝiritaj per senkompatema mano el siaj karaj mezaĵoj iras trapiki siajn fratojn por fine mem perei de fratmortiganta mano ! Miloj da homoj sub standardo de Dio iras verŝadi per riveroj la sangon de siaj proksimuloj, semi la pereon kaj neniigi la revojn, detrui la vivon de tutaj familioj, forŝiri batantajn je amo kaj revoj korojn.

La homa hipokrizio aldonas al ĉi-tiu sovaĝa tranĉado la formon de l’ sankta afero. La kunbatalantoj petas Dion per solenaj preĝoj pri la venko, pri la sukceso en siaj mortigaj sangaj krimoj. La estroj ĉirkaŭigas sin de sanktaj pentraĵoj. Antaŭ ĉiu batalo la pastroj traverŝas per si la Dian benon sur ĉi tiuj, kiuj iros verŝi la sangon de iliaj fratoj. Eĉ kuracistoj, kies ĉefa tasko en la milito devas esti la malgrandigo de doloroj kaj malmultigo de mortoferoj, kontraŭvole fariĝas sanga ilo en la manoj de batalantoj, kiuj sin servas je ni por la rebonigo de la difektita materialo milita el korpo homa. Bela kaj nobla nia tasko fariĝas do en tiu ĉi sovaĝa orgio, unu ĉenero en la granda ĉeno, kiu en sian mortigan amplekson kaptas de tempo al tempo senkulpajn amasojn de l’ homaro.

La pensoj unu la aliajn puŝis en mia cerbo. Malgajaj ne de mia propra flanko, malgajaj de ilia malluma enhavo, tiel klara kaj tiel nekomprenebla de tiuj en la manoj de kiuj restas nun la potenco sur multaj miloj da homaj vivoj…

Ni haltiĝis en la plej proksima stacio.

Amaseto da homoj, kiujn mi ekvidis el la fenestro, forpuŝis por momento la vicon da trudaj pensoj.

Mi enpasis la vagonkupeon.

En malluma angulo sidis apogante sin sur la amaso en senordo ĵetitaj vojaĝobjektoj unu el la kolegoj kune kun mi alvokitaj al la milito. Li forlasis en Varsovio junan edzinon, dekkelkjaran, malfacile akiritan praktikon, vicon da revoj pri la vivo, kiu nur en la lasta tempo komencis sin por li efektive. Oni alvokis lin en la regimenton por vico da malgajaj ŝarĝaj provoj kiel atestonton kaj eble kunhelponton en teruraj fratmortingantaj krimoj. La tria kolego per sia humoro tutigis la malgajan harmonian trion de nia kupeo. Mi ne kuraĝis kaj ne volis dispeli la malĝojon de miaj kolegoj, kvankam mi mem kvietigis iom la unuajn impresojn kaj paciĝis kun la severa efektiveco.

Mi denove eniris la koridoron al la fenestro.

La vagonaro iris unutone, ekbatante kvazaŭ horloĝo, iafoje ekpuŝante aŭ subite balancante la vagonon.

La ekĝemoj de la lokomotivo kiujn konstante akompanadis la tentado de l’ fenestroj aldonis al la vespera kvieteco malgajan impreson, kiun pligrandigis ankaŭ la mallumo de nia vagono avare lumigita de unu kandelo.

Ni trapasis jam la ĉirkaŭaĵon riĉe kovritan de l’ neĝo.

Apudvojaj arboj en la lumo de l’ luna nokto staris kovritaj de blanka vualo dormiĝantaj de l’ facila vento.

Unu post alia forkuris antaŭ ni lumetoj lanternaj. Ankoraŭ longe mi rigardis en malproksimegon nenion jam pensanta, sole per lacaj okuloj admiranta la belecon de l’ luma vintra nokto.

Fine lacigita mi revenis en la kupeon.

La kolegoj jam laboris pri ordigo de siaj objektoj. Komencis la parolado kaj baldaŭ ni revenis al nia ĉiutaga humoro, preskaŭ tute forgesinte la lastajn en Varsovio kaj la unuajn en nia nova vivo impresojn.

Kuracisto


El Lingvo Internacia, 1 februaro 1905, (N-ro 111), paĝoj 68 :

DIVERSAĴOJ

———

Ni ricevis la sekvantan leteron de nia estimata Majstro :

En la komenco de januaro mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto ; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial, — por averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.

Ludoviko Lazaro Zamenhof.


El Lingvo Internacia, 15 februaro 1905, (N-ro 112), paĝoj 78-80 :

EN LA VAGONARO

II

La vojon de Moskvo ĝis Irkutsko ni traveturis en rapida vagonaro. La unuan parton de l’ vojo, akompanataj de belega vetero, ni trapasis en tre agrabla societo da kelkaj novaj kolegoj kaj simpatiaj sinjorinoj.

La tagoj forflugis tre agrable kaj tiel rapide, ke ni klare sentis, ke la tago fariĝas iom post iom pli mallonga. La diferenco de l’ tempo Varsovia estis jam 3 horoj. La suno leviĝis ĉiutage pli frue, kaj tiamaniere nia nokta ripozo mallongiĝis.

En tria tago de nia vojaĝo en tiu vagonaro, ni trapasis la montojn Uralajn. Nia vagonaro jam la tutan nokton tranĉadis la montojn, kiam ni vekiĝis matene. En la lumo de l’ ridetanta suno montriĝis al ni la bela panoramo. La flankoj de l’ montoj sin tranĉis reciproke en arta senordo. La suproj kovritaj de densa arbaro, kvazaŭ haregaro, faris impreson de kirasitaj turegoj ; aliaj kovritaj de neĝo montriĝis al nia imago kvazaŭ grandeguloj kun blanka fela ĉapo. Amaso da ŝtonegoj en la plej mirindaj formoj rapide traflugis antaŭ la fenestroj de nia vagonaro. Sur iliaj flankoj tie ĉi kaj tie, kvazaŭ birdaj nestoj, pendis mizeraj vilaĝetoj.

La spacego, kiu dissterniĝis antaŭ niaj okuloj el la pli altaj lokoj, estis tiel granda, ke eĉ la penso mem premiĝis antaŭ gia grandego, kaj ĉie oni vidis la mankon de l’ homa vivo. Grandegaj riĉaĵoj kuŝas en profundaĵoj je dormo eterna, sen espero, ke iam mano homa lumigos iliajn tombojn per sunaj radioj. Sur tuta ĉi tiu senfino de l’ tero, la vivo homa trapasis nur per mallarĝa rubando fervoja. Ekster ĝi regas preskaŭ plena morto. Kiom da faroj, generacioj, energio oni povus oferi ĉi tie sen guto sanga ; per prudenta laboro oni atingus milfoje pli grandajn trezorojn ol taŭgas tuta Mandĵurujo por kiu nun sensence oni verŝas tiom da sango kaj detruas tiom da forto kaj riĉo popola !

Nia vagonaro rapide rampadis sur nudaj flankoj de l’ montoj, spirante malfacile kaj kriegante, kvazaŭ ĝi volus turni nian atenton al la grandegaj ĉirkaŭaĵoj, kiujn ĝi trapasis nun tiel kuraĝe kaj kiuj antaŭ kelkaj jaroj staris kvazaŭ fortega muro de l’ naturo inter du partoj de l’ mondo.

Tutan tagon ni trapasis ankoraŭ montojn Uralajn, ĝis fine ni eniris Azion.

Sovaĝa naturo de Azio, pri kiu ni tiom aŭdis, preparis por nia unua renkonto surprizon.

Kiam ni vekiĝis la sekvintan tagon, la gajaj radioj de l’ suno ne enrigardis jam kun rideto en nian vagonon. La fenestroj estis tute blovigitaj de neĝo. Ĉirkaŭe kriegis sovaĝa ventego, kiu sufokis malesperajn ekĝemojn de nia lokomotivo. La movo fariĝis iom post iom pli malrapida. Ni sentis, kiel nia fajrospiranta ĉevalo penege batalas kun la neĝa blovado, kiu volante puni la kuraĝulon, kun sovaĝa kriego batadas ĝian bruston, penante puŝi nin for de la vojo.

Nebuloj da neĝo batadis kun krako niajn fenestrojn. Ni haltiĝadis pli kaj pli ofte, pli kaj pli longe, ĝis fine en unu loko ni devis atendi du horojn, ĉar antaŭ ni iranta vagonaro enfosiĝis en neĝon kaj jam de kelkaj horoj oni laboris je ĝia elfosiĝo. Uzante la okazon, mi kuraĝis forlasi la vagonon por ekrigardi la pejzaĝon.

Nebuloj de polvigita neĝo ekbatis min kun terura forto, pikante la vizaĝon, kvazaŭ per pintoj de fajrigitaj kudriloj. Mi ne povis elteni la atakon : en mia brusto mankis la spiro. Rapide mi reeniris la vagonon. Fine ni ekmoviĝis antaŭen. Oni sentis klare, kiel nia fera ĉevalo penege daŭras bataladi kontraŭ la furioza ventego. La konstantaj loĝantoj de Siberio, kiuj veturis kun ni, rakontis, ke tiaj neĝaj blovadoj okazas en sudaj ĉirkaŭaĵoj de Siberio tre malofte, kaj, ke la lasta ventego memorigis iom pri la norda « purgo ».

La tutan nokton ankoraŭ ni trapasis la polviĝintajn stepojn, kie sovaĝaj fortegoj de l’ infero ŝajnis festi la forflugon de l’ malnova jaro kaj la alvenon de la nova, kiuj ambaŭ sendube per sangaj literoj estos enskribitaj en la estonta historio de l’ homaro.

Kuracisto


El Lingvo Internacia, 15 majo 1905, (N-ro 118), paĝoj 234-235 :

POR LA HISTORIO DE NIA LINGVO

———

Ni ricevis la jenan leteron, kiu liveras interes[ant]ajn detalojn pri — feliĉe — jam pasinta fakto.

Ankoraŭ antaŭnelonge mi revis pri mia vojaĝo en Boulogne-sur-Mer por partopreni en kongreso de la esperantistoj kaj jen hodiaŭ mi veturas en tute kontraŭa direkto, mi veturas malproksiman Orienton. Mi estas kuracisto Varsovia, kaj oni min alvokis por servo milita. Mi devis forĵeti ĉiajn miajn okupadojn, malsanulejon, sciencajn laborojn, praktikon kaj dum kvin tagoj prepariĝi por la longega vojaĝo !

Antaŭ mia forveturo mi okupadis min diligente je lingvo internacia (mi estas juna esperantisto) kaj laboris fervore en nia Varsovia rondeto esperanta, kreita antaŭ kelkaj monatoj sub prezido de nia kara majstro kaj mia sampatrujano, D-ro Zamenhof.

Kiel agrablaj estis la kunsidoj de tiu ĉi rondeto ! Malgranda ĝi estis, sed kiel aŭtoritataj agantoj estis anoj de nia societo : Grabowski, Belont, D-ro Bein (Kabe), kaj antaŭĉie nia majstro, kiu aldonis nepriskribeblan ĉarmon al niaj kunvenoj. Oni devas koni la majstron pli proksime por sin konvinki, ke lia persono estas admirinda tiel same, kiel lia kreitaĵo, la lingvo.

Nelongatempe tamen daŭris niaj laboroj. Unu tagon ektondris malgaja bruo, ke D-ro Zamenhof estas alvokita al servo milita. Ne volante kredi je tiu ĉi bruo mi kuras straton Dzika, kie loĝas nia majstro. D-ro Zamenhof ne estis hejme. Mi petas permeson vidi lian edzinon, kaj baldaŭ venas la estimata Sinjorino Zamenhof kaj tute alpremita jesigas la novaĵon. Mi demandas : « Kion celas fari la Doktoro ? » — « Li celas veturi malproksiman Orienton », respondis Sinjorino Zamenhof : « Ne estas ebte, mi ekkriis, via edzo ne povas veturi, li estas necesa tie ĉi por la bono de nia afero, oni devas maltrankviligi tutan la mondon esperantan por savi la majstron. Cetere li estas malsana kaj lia malforta organismo ne toleras tian ŝarĝon kaj tian vojaĝon ». — « Mi opinias same », respondis la estimata Sinjorino, « sed mia edzo ne volas liberiĝi ».

Morgaŭatagon mi reiris al D-ro Zamenhof kaj, renkontinte lin hejme, mi demandas, kion li celas fari, kaj mi sciiĝas kun granda plezuro, ke, cedante al petadoj de sia familio kaj siaj amikoj, li konsentis fine preni je liberiĝo.

Post kelkaj tagoj D-ro Z. estis sendita por ekzameno en militan malsanulejon kaj tie la kuracistoj ekopiniis, ke li ne taŭgas por servo milita.

D-ro Zamenhof estis liberigata.

Ni ekspiris libere. Nun ni estis jam konvinkataj, ke en mallonga tempo ni revidos nian majstron, kiel prezidanton de niaj kunvenoj. Sed ho ve ! la kunvenoj ne okazis plu.

En Varsovio ekfariĝis okazoj, kiuj neebligis ĉiajn kunvenojn : eksplodiĝis, kiel vi scias, unu grava ribelo.

Tuta vivo intelekta haltis ; ĉiuj estis ensorbitaj per tio ĉi, kio fariĝis en stratoj. Post kelkaj tagoj la sangaj okazoj ĉesis, sed granda ekscitiĝo daŭris en ĉiuj sferoj de la soci[et]o. Vivo regula fariĝis neebla.

Kaj jen en tiu ĉi momento mi ricevis ordonon forveturi malproksiman Orienton !

Doktoro A. W.


Prepari la kongreson

El Lingvo Internacia, 15 junio 1905, (N-ro 120), paĝoj 275-278 :

TRA LA MONDO ESPERANTISTA

———

PRI LA KONGRESO

La kongreso alproksimiĝas. Ĝi estos sendube unu el la plej gravaj momentoj en la historio de nia afero, ĉar ĝi estos nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta mondo. Se la kongreso estos bone aranĝita, ĝi altirus al ni la okulojn de la tuta mondo, ĝi faros sur la mondon pli grandan kaj pli daŭran impreson, ol ĉia nia teoria admonado. Seka admonado kaj filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la mondon malvarma : oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras « bone », sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj, per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile elviŝiĝas el la memoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon ; sed kiam oni ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj, kiu vivas kaj sin movas antaŭ niaj okuloj, kiu levis standardon, entuziasme bruas kaj kantas, tiam ia mistera forto senkonscie puŝas la rigardantojn al la entuziasmigita amaso, — kaj ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro.

Fari impreson — tia devas esti antaŭ ĉio la celo de nia kongreso. La tuta mondo devas scii pri nia kongreso, ĝi devas veni al ni amase, el simpla scivoleco, kiel al kurioza festaĵo, kaj poste foriri entuziasmigita, multe rakontante, multe babilante pri la spiritaj ĝuoj, kiujn ĝi havis ĉe ni, kaj senkonscie infektante la mondon per nia ideo.

Nia kongreso devas fari impreson, per la okuloj, per la oreloj, per la koro. Por tiu ĉi celo ni devas bone prepari nian kongreson. Tial mi miras, ke ĝis nun la mondo esperantista ne sufiĉe multe sin okupas je la estonta kongreso.

La senlaca sinjoro Michaux, kune kun la Grupo Bulonja, laboras tre energie kaj faras ĉion, kion li povas ; sed unu persono kaj unu grupo ne povas ĉion bone pretigi, se la tuta mondo esperantista ne helpos per ĉiuj fortoj. Mi opinias, ke niaj gazetoj devus pli multe paroli pri la kongreso, niaj grupoj en la tuta mondo devus fari la kongreson ĉefa objekto de ĉiuj niaj kunvenoj, priparoloj kaj zorgoj, pripensadi kaj pretigadi rimedojn por pli granda solenigo de la kongreso, sendi monon ktp. Ili devus disvastigadi en siaj urboj kaj landoj oftajn sciigojn pri la estonta kongreso por ekinteresigi la mondon kaj allogi la neesperantistojn veni en granda nombro al la kongreso (kiel gastoj) ; sed kompreneble ili devas tion ĉi fari lerte kaj takte, evitante ĉian nelertan altrudadon kaj tedadon. Eble estus ankaŭ bone, se la esperantistoj, kiuj intencas veturi al la kongreso, interkonsentus kun kelkaj sialokaj gazetoj sendadi al ili el la kongreso korespondojn kaj eĉ telegramojn.

Estus ankaŭ utile, se la grupoj aranĝus muzikan ekzerciĝadon, por ke ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongreso, povu partopreni en la ĥora kantado almenaŭ de kelkaj plej gravaj himnoj esperantistaj (ekzemple « Espero » de Adelsköld, « La Vojo » de Deshayes, aŭ kelkaj aliaj pli entuziasmigaj himnoj, kiujn la organizanta komitato de la kongreso eble volos elekti kaj dissendi al ĉiuj grupoj esperantistaj) ; estus ankaŭ bone, se la esperantistoj scius bone parkere la esperantan tradukon de la franca nacia himno, kiun la esperantistoj kiel gastoj de Francujo, sendube kantos en la kongreso (la Esperanta traduko de tiu ĉi himno, farita de S-ro Ben Elmy, estis publikigita en la n-ro 10 de « The Esperantist » de 1904).

*

Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco. Se ni deziras, ke nia kongreso ne faru fiaskon, ni devas antaŭ ĉio aperi al la kongreso ĉiuj kiel fratoj, entuziasme kaj sindone ligitaj per unu amata ideo, kiu devas esti por ni, almenaŭ en la tagoj de la kongreso, pli sankta ol ĉiuj diversaj personaj ambicioj, kalkuloj, kapricoj aŭ opinioj. Ĉiu el ni kredeble havos la eblon esprimi en la kongreso sian opinion pri tiu aŭ alia punkto, sed ĉiu devas tion ĉi fari trankvile kaj senpasie kaj ne batali kontraŭ la decidoj de la plimulto ; neniu devas peni altrudi sian opinion aŭ volon, neniu devas koleri, se lia opinio ne estos akceptita. Se troviĝos inter ni persono, kiu profanos nian feston per persona ambicio aŭ per semado de malpaco, ni ĉiuj deturnos nin de li, se li eĉ estas homo de plej grandaj meritoj.

*

En la fino mi permesas al mi diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la kongreso. Mi scias, ke multaj esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke unu esperantisto verkis « himnon al Zamenhof » ktp. Mi kore petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon, sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.

Se la esperantistoj opinias, ke ili devas esprimi al mi sian dankon, mi tiun ĉi dankon ja ricevos en alia maniero : kiam mi vidos grandan sukceson de tiu afero, al kiu mi dediĉis mian vivon, kiam centoj da kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos energie laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa kaj multe pli agrabla, ol ĉiuj specialaj honoroj, kiujn oni volus fari al mi kaj kiuj nur venenus al mi la estadon en la kongreso.

L. Zamenhof


El Lingvo Internacia, 15 septembro 1905, (N-ro 126), paĝo 421 :

TRA LA MONDO ESPERANTISTA

———

PUBLIKA DANKO

En la daŭro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la kongreso ankaŭ grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej divesaj landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn kaj plej entuziasmajn gratulojn k. t. p. Ne havante la eblon danki ĉiujn aparte, mi permesas al mi esprimi per la gazetoj esperantistaj mian komunan koran dankon al ĉiuj miaj amikoj.

Apartan dankon mi esprimas al la eminentuloj kaj reprezentantoj de la urboj Parizo, Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais por la kora kaj honoranta akcepto, kiun ili sub mia adreso faris al la afero Esperanta.

Sed la plej grandan dankon mi esprimas, en mia nomo kaj sendube ankaŭ en la nomo de ĉiuj esperantistoj, al S-ro A. Michaux kaj liaj helpantoj, al kies energia kaj senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn kaj sukcesojn, kiujn ĝi alportis al ni.

Uzante la okazon, mi sciigas ankaŭ la amikojn esperantistojn, ke post kelka tempo eliros oficiala raporto pri la kongreso kaj tie estos montritaj la adresoj, sub kiuj oni devas sin turni kun ĉio, kio koncernas la « Provizoran Komitaton de Organizado ». La raporto ne povas esti pretigita tiel rapide, kiel ni dezirus, kaj la esperantistoj volu pardoni la prokraston.

L. L. Zamenhof


Vizito ĉe Esperanta preseldonisto

El Lingvo Internacia, 2 aŭgusto 1905, (N-ro 123), paĝo 333 :

La 1-an de aŭgusto 1905

Doktoro L. L. ZAMENHOF

la genia aŭtoro de Esperanto, honoris per sia afabla vizito la Presan Esperantistan Societon, kaj kompostis mem per kompostmaŝino Linotype la subajn 3 liniojn :

Vivu Esperanto !

L. Zamenhof

Parizo, la unuan de aŭgusto 1905.

(Vidu la raporton sur la p. 350 de tiu ĉi numero)


El Lingvo Internacia, 2 aŭgusto 1905, (N-ro 123), paĝo 350 :

Vizito de Doktoro Zamenhof
al la Presa Esperantista Societo

En la momento, kiam ni komencis la preson de tiu ĉi numero, la 1-an de Aŭgusto 1905, la glora elpensinto de Esperanto afable vizitis nian presejon, kune kun D-ro E. Javal, membro de la Franca Medicina Akademio.

Nia prezidanto, S-ro Cart, akceptis D-ron Zamenhof per la jenaj vortoj :

« Kara Doktoro,

« Bonvenon mi deziras al vi je la nomo de la Presa Esperantista Societo . . . En tiu domo, eĉ kiam ni libere diskutas, ni ĉiam parolas pri vi kun amo kaj respekto . . . Per Esperanto, por Esperanto ! tia estas nia devizo kaj la devizo de ĉiuj niaj kunhelpantoj kaj kunlaborantoj, kiuj nur deziras, volas pacon kaj liberecon por povi pli ageme propagandi nian karan Ideon kaj pli rapide iradi antaŭen al la fina sukceso ! »

Poste, S-roj Fruictier kaj Lengyel gvidis la vizitantojn tra la ĉambroj kaj laborejoj de la presejo. D-ro Zamenhof kun intereso rigardis, kiel oni pretigas la diversajn partojn de la gazeto, kaj aparte la maŝinan kompostadon, kiun S-ro Seper, nia hungara linotipisto, klarigis al li, kompreneble en Esperanto. D-ro Zamenhof mem sidiĝis sur la specialan seĝon kaj kompostis la kelkajn liniojn presitajn sur la unua paĝo de tiu ĉi numero.

Poste, li skribis sian nomon kaj kelkajn kuraĝigajn vortojn sur la unuan paĝon de nia « Ora Libro », kaj, dirinte sian ĝojon, ke nia entrepreno rapide kreskas kaj efike disvastigas lian lingvon, li forveturis hejmen ĉe D-ron Javal, al intima tagmanĝo, kiun partoprenis la ĉefredaktoro de Lingvo Internacia.

Ni tie ĉi denove tre dankas D-ron Zamenhof pro lia kora afableco kaj kuraĝiga vizito.

En nia plej proksima numero ni detale raportos pri lia ĉeestado en Parizo kaj pri la Kongreso.


Portreto de Lazaro Zamenhof
vidi larĝan portreton


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj pri la Unua Kongreso

arkivo.esperanto-france.org