Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

iri al la prezenta paĝo pri VEKIĜO!


Kompleta tabelo de la artikoloj de
VEKIĜO !

Ĉefredaktoroj : Jean Couteaux kaj René Dubois, en Parizo.

Kronologio de "Vekiĝo !" :
N° 1-a.  Aŭgusto 1912.
N° 2-a.  Oktobro 1912.
N° 3-a.  Novembro 1912.
N° 4-a.  Decembro 1912.
N° 5-a.  Januaro 1913.
N° 6-a.  Marto 1913.
N° 7-a.  Aprilo 1913.
N° 8-a.  Majo-Junio 1913.
N° 9-a.  Julio 1913.

La formato estas 32×25 cm. Ĉiuj numeroj estas 8-paĝaj (+4 en la 6-a). La du komencaj numeroj estas sen kovrilo.
La prezo : 20 centimoj ĝis la 4-a ; 30 c. ĝis la lasta.
Printita ĉe Presejo Darantière, Dijon.

Kun la 6-a publikigo estas 4-paĝa aldono "Le Réveil Esperantiste" : tiu franclingva suplemento tute klarigas la polemikon sed ne estis sendita eksterlanden, eĉ ne al ĉiuj francaj abonintoj.

Ĝenerala tabelo

Unua kolumno : Numero de Vekiĝo !

Dua kolumno : Temoj :
P. :  Polemiko.
A. :  Aktualaĵo : la Balkana milito.
M. :  Movado E-ista (novaĵoj). Propagando E-ista.
B. :  Bibliografio, recenzoj.
L. :  Literaturo : noveletoj, poezioj.
R. :  Reklamoj.

Tria kolumno : Titoloj de la artikoloj.
[Inter vertikalaj parentezoj : notoj, "Frazoj ekstraktitaj."] : tiuj notoj celas montri tre resume la enhavon de la artikolo per ŝlosilaj vortoj, nomoj, citaĵoj, kaj ebligi serĉadon per vorto, nomo.

Kvara kolumno : Aŭtoro(j).

Lasta kolumno : Numeroj de la paĝoj.

 

N Artikolo : Titolo, sub-titolo(j).
[Nomoj cititaj, ŝlosil-vortoj, "Ekstraktitaj frazoj.", ceteraj rimarkoj…]
Aŭtoro(j).  P.
1MSaluton al nia Majstro.
[Okaze de la 25a datreveno de Eo, Vekiĝo respektplene salutas D-ron Zamenhof.]
 1
1VNia celo.
["La esperantista movado estas hodiaŭ minacata de du specoj da malamikoj, kies atakoj, devenantaj ĉu de la interno, ĉu de la ekstero, kaj kekafoje malfeliĉe interkonsentitaj (kiel ni povos pruvi per nediskuteblaj dokumentoj) tute egale celas ĝian pereon." — "Longatempe tiu parto de la esperantista opiniantaro, kiu estas grava nur rilate al la bruo kiun ĝi faras, kaj la malordo, kiun ĝi semadas, povis daŭrigi sian malorganizan taskon, disŝuti insulton kaj kalomnion. Ni opinias, kaj ni scias ke nia opinio estas tiu de la plejmulto el la esperantistoj, ke urĝas kontraŭstari decideme kontraŭ tiaj agmanieroj."]
La Redakcio.1-2
1VVivu la disciplino ! Vivu la samideaneco !
["La kvintesenco de La Oka Kongreso estas : ĉu venkos la maldisciplino, ĉu venkos la disciplino ? Ĉio cetere estas nur flanka afero ; eĉ eraraj decidoj, ĉar tiuj ĉi estas poste facile korekteblaj. Tamen se estos enkondukata en niaj kongresoj maldisciplino, nia afero estas en plej granda danĝero por longa tempo."]
Smulders, D-ro.2-3
1MLetero de nia Majstro pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo.
El "Pola Esperantisto", Junio 1912.
["Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas : doni al esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestias al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero."]
Zamenhof, L. L.3-4
1VPri la letero de nia Majstro.
[Laŭ artikolo de La Vero sen aŭtornomo, tiu letero ne estas de Z. sed de Sebert.]
Couteaux, J.4-5
1MInternacia Komerca Asocio (I. K. A.) kaj Internacia Turisma Asocio (I. T. A.).
[Alvoko por fondi tiujn 2 asociojn ; U.E.A. estas riproĉita ne sufiĉe agi ; "Ĝis nun la E-istoj tro okupis sin pri kaj por idealo. Ni tute ne malutilos al la idealo se ni estos pli praktikaj."]
Stromboli, D-ro A.5
1MEl la Kataluna movado.
["Pro strangaj feliĉaj kaŭzoj, aŭ eble pro tio ke niaj propagandistoj neniam prezentis la instrumenton aparte de la celo, estus malfacile trovi en nia lando esperantiston, kiu nur lernis la lingvon por la lingvo kaj ne por unu el la altaj spiritoj, kiujn ĝi enhavas. Katolikoj, sindikatistoj, pacifistoj, revolucianoj, ĉiuj vidas en E-o savon kaj disvastiĝon de siaj propraj kredoj kaj ideoj. Abstraktaj filologiistoj estas malofta speco en nia landa movado." — "Pro stranga paradokso, kiu surprizos sociologojn, en nia lando kie la personoj estas pli atentitaj ol la idealoj, kaj la individuoj – ol la ideoj, en nia lando, la personismo (se mi povas tiel diri) fariĝis neebla ĉe la E-ista movado."]
Pujulà, Fred.5
1MBelgujo.
[Universala Ekspozicio de Gento ; Charleroi.]
L. D.5-6
1MBohemujo.
[Festo de la slava sokolaro en Praha ; k.a.]
Ed. K.6
1MDanujo.
[Nova gazeto Danlando.]
 6
1MItalujo.
[La movado progresas nur en Genova, Verona, Bologna, Triesta kaj Torre Pellice. ; k.a.]
 6
1VKie niaj malamikoj trovas siajn armilojn.
[Affiches Tourangelles ; Duval ; Le Monde Esperantiste ; 20.000 fr. Michelin.]
Duval, R.
Couteaux, J.
6
1BVejle kaj ĉirkaŭaĵoj, de A. Nissen.
[Gvidlibro de Dana urbo.]
R. D.6
1LMortis instruistino mia ! (Trad. el "Cuore" –Koro).
["Ni atendis momente en silento. Fine oni forportis la ĉerkon. Kiam ili vidis ke oni glitigas la keston en la ĉaron, kelkaj knaboj ekploregis laŭtege kaj unu el ili komencis krii kvazaŭ li nur tiam komprenus ke lia klasestrino mortis, kaj lin skuis plorĝemo tiel konvulsia ke oni devis porti lin for."]
Amicis, Edmondo de.
Trad.: R. Dubois.
7
1MPiede al Krakovo !
[Devjatnin kaj Romano iras piede al la UK de Krakovo : eliro el Parizo (kinematografita), versa adiaŭo de Couteaux, priskribo pri vizitaj k propagandaj etapoj en Germanujo.]
Couteaux, J.
Devjatnin.
7-8
1RDanlando. Dana Esperanto Gazeto. Andr. Nissen.
Itala Esperantisto. Genova.
Du leteroj. La Movado.
 8
2MNi ricevis de D-ro Zamenhof la jenan leteron.
["Karaj Sinjoroj ! La unuan numeron de via gazeto Vekiĝo! mi ricevis, kaj mi kore vin dankas. Mi deziras al via gazeto longan vivon kaj plej bonan prosperadon."]
Zamenhof.1
2MLa VIII Internacia Esperantista Kongreso en Krakovo, 11-18 aŭg. 1912.
["La jubilea kongreso de Esperanto fariĝis vere memorinda epoko en la historio de Esperanto. La nuboj, kiuj estis sur la esperantista ĉielo, antaŭ la kongreso, forflugis ; saĝeco, frateco kaj konkordo regis dum nia oka kongreso ; la interna ideo de la esperantismo venkis la diversajn eksterajn kaŭzojn de ne-interkonsento." — Oficialaĵoj, laborkunsidoj, Rajtigitaj Delegitoj, kial pagi, projektita transdono de la E.C.O. al la E-istaro, Administra Komitato, prokrasto de la demando pri ĝenerala organizaĵo, rifuzo de la demando pri unuiĝo de la naciaj societoj, estonta raporto de la Antverpena komisiono, Stromboli invitas la estontan UK en Genova, k.a.]
Festoj kaj ekskursoj dum la kongreso.
[Tre multaj amuzaĵoj ; teatraĵoj : Mazepa de Slowacki, Halka de Moniuszko, trad. Grabowski.]
Noll, Margrethe.1-4
2VLa komentarioj de la "Vero".
[La Vero, aldono al Le Monde esperantiste, juĝas malsincera k diktita de Sebert, la 1-an numeron de Vekiĝo.]
Couteaux, J.4
2MParolo de D-ro Zamenhof en Krakovo.
["Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj okupas en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo." — "La interna ideo de Esperanto estas : sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi." — "…ni skribu sur nian standardon novan vorton, kaj ĉi tiun vorton, ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon ; tiu vorto estas : "Konkordo"."]
Zamenhof, D-ro.4-5
2VS-ro Fernand Blangarin juĝas D-ron Zamenhof.
[Le travailleur esperantiste ; kontrakto de Z. kun Hachette ; "Sed D-ro Zamenhof estas morale malgrandulo. – Oni scias ke lia religio estas subpremegata en lia lando, kaj li ne povas kompreni kio estas libereco, tial ni ne devas lin kulpigi. Li ne povas imagi al si aron sen regantoj, sen hierarkio…"]
Couteaux, J.5-6
2MPri la Lingva Komitato.
[Chavet klarigas ties agadon, kiu ja iom ŝanceliĝis dum la unuaj jaroj, ekvilibro inter konservema forto k revoluciema forto, naciaj subkomitatoj, Oficiala Gazeto.]
Dubois, R.6
2MBelgujo.
[Belga Ligo ; Loterio de la Ekspozicio de Charleroi.]
L. D.7
2MBritujo.
[Diversaj informoj.]
Schafer, Adela.7
2MDanujo.
[Geedziĝo de F-ino Poula Grave kun S-ro D.-E. Parrish.]
M. N.7
2BAutour de l’Esperanto (Ĉirkaŭ Esperanto), de C. Aymonnier.
[Argumentoj kontraŭ Ido : derivado, vortaro, gramatiko.]
J. C.7
2BHispanaj dramoj, de Jacinto Benavente, trad. Vincente Inglada. 7
2BLa artefarita "Altmontarsun" bano, nova kurac-metodo, de Dr med. Breiger. 7
2RFamilidomo.
Produktaĵoj de beleco. Chollet-Cotin.
Distributeur de savon liquide. Bonnefont.
 7
2RDanlando. Dana Esperanto Gazeto. Andr. Nissen.
Itala Esperantisto. Genova.
Du leteroj. La Movado.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
Kataluna Esperantisto.
La Holanda Pioniro. La Haye.
La Revuo.
Abolino. [tiel!]
 8
3VLa maskitoj.
["Estas klare videble ke temas pri sistemaj atakoj kies celo estas anstataŭi per aliaj la personojn, kiuj direktas la C. O. aŭ pli bone tiujn, kiuj — modestaj laborantoj — ĝis nun trovis ĉe ĝi justan rekompencon de siaj penoj kaj laboro. Kaj estas ankoraŭ pli evidente ke la milito pli malpli malkaŝe farata kontraŭ tiu Oficejo estas inspirata de tiu penso : ke nun, kiu sukcesus kapti la regadon de kelkaj el la institucioj aŭ entrprenoj, kies ekzisto kaj funkciado estas de la C. O. garantiitaj, tiu povus esperi ke li ricevos de tio kelkajn profitojn."]
Dubois, R.1-2
3PEstimataj Sinjoroj.
[D-ro Stromboli, de Genova (estonta UK), eksiĝas el ĉiuj E-respondecoj pro kalumnioj.]
Stromboli, D-ro Alfredo.2
3VS-ro Cart kaj la ĝenerala organizado.
[Cart, per Lingvo Internacia, respondecas de la prokrasto de la demando pri centra organizaĵo, kiun li ne volas, pro : la Lingva Komitato sola respondecas je la lingvaj aferoj, kaj aliflanke centra organizaĵo de la E-movado povus nur utili al kelkaj, kiujn ĝi eminentuligus.]
Couteaux, J.2-3
3AMemoraĵoj pri Andrinopolo !
["3 de oktobro. Oni diras hodiaŭ ke la grandaj ŝtatoj ne deziras la militon. Tamen okazas faktoj, kiujn ni ignoras, ĉar la rapida orienta vagonaro pasas en Andrinopolo kun malfruiĝo de kelkaj horoj, kaj vojaĝantoj al ni rakontas ke la eksciteco de la Bulgaroj estas tre granda en Philippopoli kaj Sofia. — 8 de oktobro. Neniu vagonaro venanta el Eŭropo : ĉu tio estus la neriparebla rompo ? La ĵurnaloj de Konstantinopolo sciigas nin ke Montenegro proklamis la militon al Turkujo, kaj turkaj oficiroj altabliĝintaj apud la stacidomo, ĉe la Bierejo Djanik ridetas kaj mokas la postulojn montenegrajn."]
Laire, Pol.3-4
3MEl Katalunujo.
[Multaj informoj.]
Grau, Josefo.4
3MFrancujo.
[Vichy’a E-Grupo : Touchard ; Paris : jara disdono de la premioj de la Pariza Grupo en la Sorbonne.]
James, J.4
3MBritujo.
[Londono : germana D-ro Werner Marchand parolas pri geologio ; Emmanuel Church Hall.]
Ad. Ŝ.4
3VLa estonteco de la Z. A. A.
[La Pariza areto La Dek-Sepa prenis kontrolon de la Zamenhofa Artista Adeptaro.]
J. C.4-5
3MNiaj novaj ordenitoj :
S-ro Gabriel Chavet.
S-ro Burlotte.
[Ricevis Francan Ordenon : Oficiro de Akademio.]
 5
3BPlena klasika libro de Esperanto, de Th. Cart & Em. Robert.
[Estas nur represaĵo de jam konataj oficialaj dokumentoj ; Robert.]
R. D.5
3BOficiala Dokumentaro de la 3-a Kongreso de Universala Esperanto-Asocio.
[Komentas ciferojn.]
J. C.5-6
3BLa Instituto Milner, de Jean Jullien.
[Sukcsesa provo de opa traduko de ĉiuj grupanoj de la Lyon’a grupo.]
 6
3LLa Vagisto.
["—Ho, Panjo, ĉu tiu ne estas terura viro ? —Jes karulino ; certe li estas malbonulo. Vi devos ĉiam vin teni for de tiaj. — Kvankam tiuj ĉi vortoj estis mallaŭte dirataj, ili atingis la orelojn de la vila kaj malpura estaĵo kiu estis kuŝanta sub la ombro de arbo de la vojflanko. Li sin skuis, kaj leviĝis simile al hundo, kiu estas eksurprizata de io alarmanta. —Je Dio, li murmuregis, tia estas kion ili ĉiuj paroladas. Ĝuste tial ke mi estas vagisto, la knabinetoj timas pro mi, kaj la patrinoj ordonas ke ili evitu min. Ian fojon mi instruos ilin ke vagisto povas sin venĝi."]
Treadwell, W. B.6-7
3RŜtata Kolegio por junulinoj de Verdun (Francujo).
Familidomo.
Amerika Esperantisto. Washington.
Produktaĵoj de beleco "Duchesse de Longueville". Paris.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 7
3RDanlando. Andr. Nissen.
Itala Esperantisto. Genova.
Du leteroj. La Movado.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
Kataluna Esperantisto.
La Holanda Pioniro. La Haye.
La Revuo.
Abonilo.
 8
4VSur la vojet’ en la Valo.
["Ĉiela voĉo. —La "maljustulo" marŝados senripoze kaj senhalte, ĝis kiam li estos trovinta sur sia vojo la punon de sia hontegindeco, se eĉ estus liaj kruroj foruzotaj ĝis la genuoj."]
Couteaux, J.1
4V"Malfidindaj personoj".
[La Vero senpermese publikigis leteron de Bourlet al Z pri la vortaro de Grosjean-Maupin : tio tre helpis Idistojn. Tiu letero, kvankam konfidencia, estis ankaŭ sendita de Bourlet al 25 personoj. Pujulà demandas al La Vero kial ĝi ne publikigis la postskribaĵon, kiu petas konfidenciecon. Cart & Lengyel respondecas.]
Pujulà, Fred.
Dubois, R.
1-2
4MInteresa iniciativo.
[La Komitato de Oxford por interkonsento kaj amikeco internacia sendis ĝeneralan saluton per la lingvoj Angla, Latina, Esperanta. Propagandi al aroj, asocioj, pli efike trafas personojn.]
 2
4MItalujo.
[Genova ; mult. kursoj, sp. por laboristoj.]
 2-3
4MBritujo.
[Mult. inf. ; vortaro.]
Ad. Ŝ.3
4MBelgujo.
[Kursoj ; Charleroi ; Gento : Internacia Esperantista Semajno-Kongreso.]
L. D.3
4MEl Katalunujo.
["Kvankam tio povas ŝajni paradoksa, starigo de nova grupo ne ĉiam estas agrabla al nia afero, ĉar la individuemo de niaj samlandanoj trudas multfoje al la senbezona kreado de novaj rondoj, kiuj post senfrukta ekzisto malaperas, lasante nur, kiel postsignon, nepre verdan stampon pli-malpli artan." Mult. inf.]
Grau, Josefo.3
4MDanujo. La Esperanto-Movado en Danujo.
[Packness ; Volapük ; Jespersen ; de Skeel-Giörling ; Schöder ; Olsen ; Lovgreen ; Aae ; kluboj, gazetoj, propagando, harmonio.]
Noll, Margrethe.3-4
4LPri "Heziti".
[Cart kritikas tiun troan vorton pro la komenca H kaj pro ĝi signifas ŝanceliĝi. J.C. ĉikanas.]
Couteaux, J.4
4VIdohelpanto.
[S-ro Frechas estas provokanta agento de Ido, liaj gazetoj Le Monde esperantiste k La Vero interŝanĝas informojn kun Progreso k La Bega Sonorilo.]
J. C.4-5
4BLa kaŭzo de la senlaboreco, de H.-C. Mees.
[Malthus’a teorio pri troloĝateco ; legado konsilita.]
J. C.5
4BDictionnaire complet Esperanto-Français, kompleta Franca-Esperanta vortaro, de Grosjean-Maupin.
[Tre rekomendinda. Rimarkindas ke G.-M. ne akceptis multaj vortojn el la vortaroj de la Presa Societo de Cart, kiu konstante oponas al novaj vortoj…]
J. C.5-6
4VLasta vorto pri S-ro Blangarin.
[Anstataŭ morale oni devas legi politike malgrandulo, en lia artikolo pri Z.]
J. C.6
4AMemoraĵoj pri Adrianopolo (daŭrigo). La Franca Laika Lernejo.
[Fondata de italo en 1908 ; favoro de la Franca lingvo k literaturo en la Otomana Imperio, kiu bedaŭre oferis siajn tutajn kapitalojn por la armeo ; en Adrianopolo entute loĝas 120.000 homoj : Hebreoj (2/3), Grekoj (1/6), Armenoj (1/12), Mahometanoj (1/12) ; — "Malgraŭ la diferenco de la naciecoj aŭ de la religioj, la studentoj vivis en bona interkonsento kaj neniam okazis disputo inter ili. Ili cedis tre obeeme je la postuloj de la disciplino kaj de la interna regularo observata en la francaj liceoj kaj iliaj progresoj estis ĝenerale kontentigaj. La izraelida lernanto havas volon, li volas lerni kaj multe kontentigas siajn profesorojn : atentema li facile alproprigas al si tion, kion li lernas. Li ja scias ke li bezonas scii la francan lingvon por sukcesi perlabori sian vivon en Oriento ĉar lia plej forta deziro estas eniri en Bankon kaj Administracion direktata de francoj. La Greko kaj la Armeno volas komercadi ; ili volas ankaŭ koni la francan lingvon sed ili sukcesas malpli facile ol la izraelidoj. La mahometanoj estas ne multe inteligentaj ; ili kredas ke ili scias ĉion pli bone ol siaj profesoroj, al kiuj ili montras tamen grandan respekton, eĉ respektegon. Malmulte laboremaj, ili alvenas en la lernejon ofte ne farinte siajn taskojn kaj ne lerninte siajn lecionojn : ili havas tempon kaj ĉe la Laika Lernejo, la plej aĝaj studentoj estas mahometanoj." — Kia estos la estonto ?]
Laire, Pol.6-7
4BPri Kluboj, el The Spectator’s Club. Bibliografia notaro.
["Mi konas sufiĉe gravan foirurbeton, kie estis klubo por dikeguloj, kiuj ne kunvenis, kiel vi povas facile supozi, por sin amuzi per vigleco kaj spriteco, sed por subteni unu la alian. La ĉambro, kie kunvenis la klubanoj estis unu el la plej grandaj, kaj havis du enirejojn ; unu kun pordo de ordinara grandeco, kaj alia kun duparta pordego."]
Steele, Richard ;
Addison, Joseph.
Ŝefer, Ad.
7
4LMorto.
["Malsano ŝarĝa kaj subita / De mi forprenis fortojn, / Kaj, al la lito alforĝita, / Ekaŭdis mi du vortojn : / "Li mortis !"… Tiel la doktoro / Pri mi al ĉiuj diris…"]
Devjatnin, V.7
4RDanlando. Andr. Nissen.
Itala Esperantisto. Genova.
Du leteroj. La Movado.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
La Holanda Pioniro. La Haye.
La Revuo.
Abonilo.
 8
4RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Produktaĵoj de beleco "Duchesse de Longueville". Paris.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 3a kovr.
5VJanus ?
[Du oponaj vizaĝoj de Cart : en lasta Lingvo Internacia li ekfavoras al neologismoj kaj evoluado trankvila k natura ; sed kiel Prezidanto de la Komisiono pri Instruado en la S.F.P.E. li inkvizicie malpermesas ĉiun uzon de vorto, kiu ne troviĝas en la oficiala radikaro. Sekvus ke tekstoj de Z estus rifuzitaj. Vortoj kiel miliono, ĉies, ĉial, neniom, nenial, ne estas en la oficiala radikaro. J.C. ĉikanas.]
Couteaux, J.1
5MElektadoj kaj balotadoj.
[En la Akademio la nuna maniero balotadi povas meti ĝin en la povo de iu ajn intrigantaro. Ĉu R.D. ĉikanis ? ne eblas scii.]
Dubois, R.1-2
5VNegravaj sciigoj.
[Tutaj tekstoj : "Du esperantistoj loĝantaj en la sama domo ĵus fondis novan grupon, kiu estis nomita "Fundamentista grupo de la n° 720 sur la Placo de Eŭropo (place de l’Europe) en Paris. Post la unua ĝenerala kunveno laŭ la kutimo ili ambaŭ skribis al la Prezidanto de la konstanta komitato de la kongresoj, ke el ili oni elektu tri membrojn partoprenontajn en la Loka komitato por la kongreso kiu okazos dum la jaro 1914." — "Oni diras, ke la fundamentistaj grupoj intencas ariĝi en nova societo kies titolo estos S. f. p. p. E. (t.e. societo fundamentista por prezidi Esperantistaron)."]
 2
5MEl Katalunujo.
[Laboro kaj Kulturo ; Ĉiam antaŭen ; Espero Kataluna ; Katolika Ligo de Katalunaj Esperantistoj.]
Grau, Josefo.2-3
5MItalujo.
[Genova, Palerma, Rimini, Milano.]
A. S.3
5MEl Britujo.
[Oxford ; British & Foreign Bible Society ; Faunton.]
A. Ŝ.3
5MBelgujo.
[E-istoj k Idistoj en Antverpeno ; La Bulteno de Centra komerca Oficejo en Charleroi.]
 3
5MMeritita rekompenco.
[S-ro Verax ricevis de la franca Registaro la ordenan nominacion de Akademia Oficiro.]
J. C.3
5LPri la vorto "Heziti".
[A.D. preferas "ŝanceliĝi". J.C. refoje ĉikanas.]
Ŝefer, Ad.
J. C.
3-4
5BAl mia fratineto, letero pri la Seksvivo, de Felix Ortt, trad. A. Muller.
["La vesto de la libro, papero, formato, literoj, estas tre laŭdinda. Dezirinde estas, ke ĉiuj E-aj broŝuroj estu tiel bonaspektaj."]
Pichon, René-Charles.4
5VFreŝasaĵoj.
[En lasta La Vero, S-roj Grosset, Blangarin k Frechas polemikis kontraŭ J.C. pri la Z.A.A. Respondas J.C. ke hodiaŭ, pro ili, la fundamentistoj, prenis la kontrolon, Z.A.A. deklamas nur France. Sekvas ĉikanado.]
Couteaux, J.4-5
5MNaŭa Universala Kongreso de Esperanto. 1-a Cirkulero.
[La UK okazos en Bern, anstataŭ Genova.]
Schmid, J.5
5MAl la tutmonda Esperantistaro !
[Estonta Internacia Esperantista Semajno-Kongreso en Gent]
 6
5AAktualaĵoj.
[Pro la Balkana milito, ĉio haltis en Serbujo. — "Ĝis nun mi ne pensis multe pri la uzado de esperanto por Ruĝa Kruco. Sed hodiaŭ mi vidas, je la praktika laboro de tiu ĉi, kiel multe estas necesa unu lingvo por la internacia sukceso de la Ruĝa Kruco" — Proponis ke la anoj de la Esperanta Ruĝa Kruco venu flegi vunditajn soldatojn kaj faru samtempe grandegan propagandon.]
Klajiĉ, R.6-7
5VParkurbo Esperanto kaj… Ido !
[S-ro Schneeberger petis, ke Idistoj rajtu loĝi en Parkurbo Esperanto. Respondo de Propaganda Ligo Parkurbo Esperanto : ne.]
Devjatnin, V. N.7-8
5RDanlando. Andr. Nissen.
Du leteroj. La Movado.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
La Holanda Pioniro. La Haye.
La Revuo.
Scienca Gazeto.
 7
5RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Poŝta Esperantisto. Internacia Ligo de Esperantistoj Poŝtoficistoj (IDELPO). Breslau.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 3a kovr.
6VUnu intervjuo.
[S-ro F. de Menil : "Mi nur rediros, kion mi ĵus presigis en la Decembra numero de Franca Esperantisto, la lasta, kiun mi redaktis. Mi fondis tiun gazeton, por ke nia franca Societo posedu oficialan organon, en la momento, kiam S-ro de Beaufront idistriĝis. Bedaŭrinde, malpaco kaj malkonsento, kiujn naskis homo, kies nomon mi ne bezonas elparoli, malpermesis, ke mi transdonu tiun organon al la S. F. P. E." — Franca Esperantisto ĵus kuniĝis kun La Movado kaj ili estos la nova organo de S.F.P.E. La Vero provis sin proponi kiel nova organo de S.F.P.E., sed ricevis rifuzon. ]
Dubois, René.1-2
6LLa Rigardanto en sia Klubo.
["—Mallonge dirita, diras lia sinjora moŝto Andrew, se vi evitos tiun malsaĝan, trouzitan vojon per kiu oni atakas urbĉefestrojn kaj urbĉefanoj, kaj se vi uzos vian plumon kontraŭ la vanteco kaj lukso de l’korteganoj, viaj folioj devige estos utilaj por ĉiu."]
Addison, Joseph ;
Steele, Richard.
Ŝefer, Ad.
2-3
6MEl Francujo.
[Propagandaj paroladoj ; Abdul-Baha en Parizo : "La efiko de la lingvoj estas granda. Ekzemple, iam malamis sin popoloj : Koptoj, Muslimanoj, Hebreoj, pro malsameco de lingvo. Ili ekuzis unu lingvon komunan, la araban ; kaj nun, malgraŭ siaj religiaj, rasaj diferencoj, ili vivas laŭ reciproka paco."]
Pichon, R.-C.3
6BTra l’silento, de Edmond Privat.Pichon, René-Charles.3
6BPropaganda piedvojaĝo al la oka Internacia esperantista kongreso, de V. N. Devjatnin.J. C.3-4
6BKion patrino devas suferi, de Hendrik Conscience, trad. Franz Schoofs.J. C.4
6BL’Esperanto méthodique, plena gramatiko de L. C. Deslaurier.J. C.4
6ALetero el Serbujo.
[Rebato al artikolo de franco Pierre Loti en l’Humanité, favora al la Turkoj. — "Iam Turkoj estis fortegaj kaj venis ĝis Wien : en tiu momento, por kontraŭbatali la kruelan komunan malamikon, kiu minacis formalaperi tutan kulturitan Eŭropon, nur troviĝis, je la peto de la Germanoj, slava-pola nacio. Ĉi tiu per sia sango defendis Eŭropon. Kaj nun, kiam Serboj kaj Bulgaroj, polaj fratoj, daŭrigas la batalon kontraŭ la Turkoj, kaj finas la taskon, pro kiu eŭropaj ŝtatoj iam sin kunligis, ĝi estas Germanujo, ĝi estas unu franco, kiuj nin kontraŭbatalas ! Ĉu tio estas logika kaj honesta ?" — "La fumnuboj de la parfumita tabako malhelpis al li vidi la turkan kruelecon en la provincoj : nek la kristanajn virinojn perfortitaj sur la stratoj kaj ankaŭ la gepatraj aŭ edzaj okuloj ; nek la malfeliĉulojn sidigitajn sur pintitaj fostoj kaj malsuprentiritaj ĝis morto, antaŭ iliaj familioj devigataj rigardi la teruran spektaklon."]
Klajiĉ, R.4-5
6MOficiala Raporto de l’sekretario de la Propaganda Ligo "Parkurbo Esperanto".
[Aliĝis 3782 personoj ; organizado de la propagando ; 2 kursoj komencis en Munĥeno ; multaj respondaj leteroj, kiel : "…Mi sciiĝis pri via majesta entrepreno. Mi kaj mia frato estas posedantoj de lignaĵista kaj ĉarpentista negoco, kaj eble ni vendos nian domon, por translokiĝi en Parkubon…" — La artikolo tiel : "Sekve, la fondintoj de la Propaganda Ligo Parkurbo Esperanto kaj la organizintoj de la Societloterio, se ili estas eĉ nur profitemaj komercantoj, ĉiaokaze faras nemezureble grandan servon al Esperanto kaj Esperantismo, ĉar ili malgraŭ ĉio bonege propagandas nian grandan ideon, kaj mi estas tre ĝoja konstati la fakton, ke niaj gesamideanoj tion komprenis kaŭ laŭpove subtenis kaj subtenas ilin ne nur morale per siaj entuziasmaj kuraĝigaj kaj gratulaj leteroj, sed ankaŭ materiale, per aĉetado de la biletoj de l’organizita de ili Societloterio."]
Devjatnin, V. N.5-7
6VNia celo.
[Reeldonaĵo de la unua artikolo de la unua numero.]
La Redakcio.7
6RKukvendejo-sukeraĵejo. L. Luneau. Paris 7
6RLa Sanecon per la Antianémique du Mont Pilat. Le Péage de Roussillon (Isère).
Du leteroj. La Movado.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
La Holanda Pioniro. La Haye.
La Revuo.
Scienca Gazeto.
 8
6RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Poŝta Esperantisto. Internacia Ligo de Esperantistoj Poŝtoficistoj (IDELPO). Breslau.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 3a kovr.
6VAux lecteurs de "Vekiĝo". [Franclingva artikolo.]
[Tiu 4-paĝa franclingva suplemento Le Réveil Esperantiste ne estas sendata eksterlanden, eĉ ne al ĉiuj Francaj abonintoj. Tiel la polemiko estas nur interne publikigita. La nombro da abonantoj kreskas. La Redkcio esperas malpliigi la polemikan parton.]
La Rédaction.1sup
6VLettre ouverte à M. Théophile Cart. [Franclingva artikolo.]
[Noto : Tiu tre grava artikolo aspektas kiel la ŝlosilo de la tuta polemiko.]
[Malfermita letero al S-ro Th. Cart. —1 : Cart (aŭ Lengyel) estas suspektata esti disdoninta al La Vero, de Fréchas, kopion de la letero de C. Bourlet, Direktoro de La Revuo, al Z, sekve de polemiko ĉirkaŭ la vortaro de Grosjean-Maupin. La unua parto de tiu letero estis publikigita en La Revuo kaj temis pri riproĉoj al S-ro Cart. La dua parto estis konfidencia pri propagando kaj defendo de E kontraŭ la Idistoj. S-ro Couturat uzis tiun leteron laŭ fia maniero por senkreditigi E-on. —2 : Cart k Robert malakceptis la oferon de F. de Ménil, kiu oferis sian gazeton Franca Esperantisto al la S.F.P.E., malgraŭ ke antaŭa polemiko de tiu gazeto kontraŭ Cart jam estis ĉesinta, malgraŭ la bona financa stato de tiu gazeto, malgraŭ la malbona stato de S.F.P.E., kies bilanco estis deficita je 1.800 fr. post la du jaroj, kiam Cart prezidis ĝin. Ankaŭ restis ŝuldo je 800 fr. al la Presa Societo (kiun administras Cart) pro broŝuroj, kiuj estas ne uzeblaj. Cart bonvolis kunigon de Franca Esperantisto kun La Movado kaj tiel estis akceptita la ofero de F. de Ménil ; sed tio ebligis al Houbard, la Direktoro de La Movado, dikti kondiĉojn. La nuna situacio ne estas plej favora al S.F.P.E., Cart estas petata helpi por plibonigi la estontan kontrakton kun Houbard. —3 : Cart k liaj amikoj vekis malnovan aferon (ne klarigita en la artikolo) en la Pariza grupo. Cart volis ke tiu afero estu solvita spite de la leĝo. Cart k 36 amikoj siaj demisiis el la Pariza grupo. Sekve tiu grupo denove bone funkcias, dum la demisiintoj, Robert, de Coppet, Bollack, Blangarin, Michon, kreis "fundamentistajn" grupojn, kaj prenis kontrolon de Zamenhofa Artista Adeptaro. Tiuj grupoj ne intencas lojale kunlabori por la sukceso de la Xa UK en Parizo, ili eĉ preferus malsukceson por senkreditigi la organizan komitaton (= Bourlet, Sebert).]
Dubois, R. ;
Couteaux, J.
1sup-3sup
6VDernière heure. [Franclingva artikolo.]
[Ĵusa informo. Cart-anoj oponas al la unuiĝo de Franca Esperantisto kun La Movado kaj la Bulletin de la S.F.P.E. Ili preferas plimultigi la kotizon.]
 3sup
6VM. Fréchas et les Idistes. [Franclingva artikolo.]
[El kie venas la fiaj akuzoj kontraŭ Generalo Sebert, kiujn publikigas La Vero kaj Le Monde Espérantiste de S-ro Fréchas k siaj amikoj Evrot k Lamant ? El la Idista La Belga Sonorilo de Lemaire. Interŝanĝe, Lemaire kopias Fréchas. Vekiĝo posedas leteron de Fréchas al Raoul Duval, en kiu estas ambaŭ konsiloj por propagandi kontraŭ E-o, k admono reveni al E-o.]
Dubois, R.4sup
7LLa estonta literatura "rondo".
["La interparoloj iris tre vivplene. Nature, ilia temo estis la literaturo. Estis parolite tie pri ĉiuj nuntempaj fenomenoj en la intelekta vivo de l’ĉefurbo, estis ektuŝitaj unu post alia la plej lastaj verkaĵoj de ĉiu el la ĉeestantaj kunfratoj-verkistoj kaj unuvoĉe ili laŭdis ilin. Okazis superŝuto da komplimentoj."]
Krestanof, Ivan H.
Vazov, Ivan.
1-2
7BQuelques mots à ceux qui viennent d’apprendre l’Esperanto, de M. Rollet de l’Isle.
[Tre bona propagandilo.]
J. C.2
7BPri Esperanto. Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj, de C. Aymonnier, trad. René Ferter.
[Traduko de Autour de l’Esperanto. Finaj pripensoj. Couturat. Beaufront.]
J. C.2-3
7BStudo per ludo, ĉe Ader & Borel.
[Estas 100 kartoj kiuj surhavas E-ajn frazetojn de la ĉiutaga vivo, ludo ŝajne simila al "La 7 familioj" (ties franca nomo).]
J. C.3
7ALetero el Serbujo.
[Militon al milito ! "Mi estas malamiko de la milito. Milito estas sovaĝa kaj kruela afero dum kiu oni mortigas multajn nekonatajn senkulpajn personojn." — Defendo de la vereco ! "Ili malhelpas nin, ili kreas perforte Albanujon por siaj propraj interesoj. Aŭstrujo mobilizis siajn armeojn kontraŭ nin, kaj nun ĝi ĵus malhelpis nin en nia atako kontraŭ Skutari (Skadar). Oni povas sin demandi kial Aŭstrujo agas tiel kontraŭ nin : ĉu ĝi timas pro nia ekonomia libereco ! Ĝi ĝis nun ekspluatis nin ekonomie, kaj ĝi vidas ke ni ne deziras esti pli longe sklavoj je la ekonomia vidpunkto. Ĝi ne donas al ni la la maran bordon kiun ni okupas, ĉar ĝi timas ke ni (*) komencu komercadi rekte kun francoj, angloj, italoj, k.t.p. Jen la kaŭzo pro kiu ĝi agas kontraŭ nin, kaj ne nur kontraŭ nin, sed eĉ kontraŭ francajn, italajn, anglajn, komercajn kaj industriajn interesojn. Bedaŭrinde, ĉi tiu parazita lando sukcesis, kaj tuta kulturita Eŭropo lasis nin kaj helpis Aŭstrujon por ĝia parazita agado. Eŭropo helpis al la konservado de la statu quo en Turkujo." — Priskriboj pri nia milito. "Fari tiajn priskribojn por la legantoj de Vekiĝo estas mia morgaŭa tasko kaj mi preferas montri unue ke Esperanto estas utiluzebla rimedo por internaciaj rilatoj, ke, per Esperanto, ni povas sciigi al ĉiuj nacioj niajn dezirojn, niajn sukcesojn, niajn rajtojn kaj la gradon de nia kulturo." — (*) : forigita troa vorto "ne".]
Klajiĉ, R.3-4
7MEl Britujo.
[Mult. inf. E. Privat. Nova Testamento.]
Ad. Ŝ.4
7MFrancujo.
[Saint-Maur-les-Fossés : kostumita balo, koncerto, festo.]
R. D.4
7MĤinujo.
[4.000 abonantoj al Ĥina Socialisto.]
K. Ĉ. Ŝan.4-5
7LKorpa ekzercado. La Kavaliro Roger kiel sportisto.
["Mia amika moŝto Roĝer estis senlaca sinokupanto en tiu direkto, kaj li ornamis diversajn partojn de sia domo per la rezultato de sia antaŭa laborado. La muroj de lia grandega vestiblo estas kovritaj per kornoj de diversaj cervospecoj ĉasmortigitaj de li, kiuj estas, laŭ li, la plej valora meblaro de lia domo, ĉar ili servas kiel ofta temo de priparolado, kaj montras, ke li ne estis mallaborema."]
Addison, Joseph ;
Steele, Richard.
Ŝefer, Ad.
5-6
7LLa Lupoj.
["La bruego reduobliĝis, kaj kelkfoje mi ekkaptis krion iom similan al tiu de sonorilo, kiu pligrandigis miajn timojn. Mi rememoris, ke la viroj diris al mi ke la kriego de lupo kelkfoje similas sonorilon ; kaj tio en mi forigis ĉian dubon. Dume, la kriegado ŝajnis pli kaj pli proksima ; kaj mi elserĉis en la mallumeco arbon, kiun mi povus surgrimpi kiel rifuĝon kontraŭ la luparon."]
Tradwell, W. B.6-7
7VRéponse. [Franclingva artikolo.]
[S-ro Cart sciigis ke li ne respondos. S-ro Frechas siamaniere respondas, t.e. bruas.]
Couteaux, J. ;
Dubois, R. ;
7
7VLe Congrès de la S. F. P. E. [Franclingva artikolo.]
[Kongreso de S.F.P.E. en Toulouse : nenia plimultigo de la kotizo, komentoj pri la balotado, Esselin, de Coppet, Robert, detala rezultato : elektitaj : Rollet de l’Isle ricevas ĉiujn 6847 voĉdonojn, Durieux 6136, Boirac 6055, Bourlet 5511, Meyer 4493, Cart 4483, Rousseau 4200, Evrot 3946, Archdeacon 3855, Demarcy 3771, Cotton 3620, Robert 3463, neelektitaj : Bricard 3291, De Coppet 3071, Esselin 3047, Mlle Gérard 2790, Vérax 2733, Borson 2551, De Ménil 2204, Rigoir 2175, Cohendy 1987, Duris 1636.]
J. C.7-8
7VĈe la Z. A. A.
[Pri ĝia ebla rolo dum la UK en Parizo : nenia vorto. "Al morto ĉiuj ŝajnas firme decidataj."]
Couteaux, J.8
7MLa laborista kongreso en Frankfurt.
[Pli ol 40 delegitoj reprezentis la 70 grupojn de la Germana Laborista Esperantista Asocio.]
Senrono.8
7VAl niaj legantoj.
["Ni ricevas, je la lasta momento, leteron de S-ro Rollet de l’Isle, prezidanto de la Societo franca por la Propagando de Esperanto, sciigante nin ke la Estraro de tiu Societo decidis "por alporti finon al la polemikoj kaj pripersonaj atakoj inter la francaj esperantistoj, peti la Direktorojn de la ĵurnaloj en kiuj tiuj polemikoj kaj tiuj atakoj trovas lokon, ilin forigi de nun, promesi ilin ne plu akcepti en la estonteco, kaj ne plu enpresi komunikaĵojn rilatajn al la personoj." Je la nomo de la S.F.P.E., li insiste petas nin (samtempe kiam la Direktoron de La Vero), tiom por certigi la sukceson de la proksima esperantista internacia Kongreso, kiu okazos en Paris dum 1914, kiom por la supera profito de Esperanto, ke ni bonvolu ĉesigi ĉiun diskuton, ĉiun polemikon kaj ĉiun ĉikanon, kiuj ne rilatus ideojn kaj opiniojn." — J.C. & R.D. respondas : estos aŭdata la alvoko, ĉesos aliuloj siajn atakojn, kaj ni promesas mem ne nur ĉesi ĉiun polemikon…]
Couteaux, J. ;
Dubois, R. ;
8
7RKveukndejo[tiel!]-sukeraĵejo. L. Luneau. 8
7RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Poŝta Esperantisto. Internacia Ligo de Esperantistoj Poŝtoficistoj (IDELPO). Breslau.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 3a kovr.
8ALetero el Bularujo. Politika internacia tribuno.
["Nun Turkujo devas sin bapti en la novan religion de l’laboro kaj rajto, en la religion de l’vero kaj libereco, en la religion de l’justeco kaj humaneco. Nur tiamaniere ĝi povos ekvivi kaj ekzisti pkuen. Se ne komprenos tion venkita Turkujo, ĝi devos, ĝi estos devigita, laŭ la forto de l’logiko, kreita de la lastaj okazintaĵoj, paciĝi kun sia historia sorto, sia malapero… Kaj ne estas ni la kaŭzo, nek ni, kiuj bedaŭros tion. Ni volis, volas kaj volos la pacon kaj amon meze de libereco kaj kultura progresado ; do, ni deziregas la pli baldaŭan efektiviĝon de nia kara, kunfratiga "sankta esperanta afero", kiu eternigos ilin. Ni relaboru kaj esperu !"]
Krestanof, Ivan H.1-2
8MBulgarujo. Alvoko al la tutmonda esperantistaro.
[La Petersburga ambasadora konferenco decidis transdoni la Bulgaran provincon Silistria al Rumanujo. Sekvus ke la enloĝantoj fariĝus sklavoj de la Rumanoj kaj tio estus kaŭzo de nova milito. Esperantista konferenco estas alvokata."]
Krestanof, Ivan H.2
8LRibelo.
[Kantebla laŭ la sama bulgara melodio — "Vento bruas, Balkan’ĝemas, / Nur hero’ rajdanta / Trumpetvokas siajn fratojn, / Ĉiuj al la armiloj !"]
Krestanof, I. H., trad. 2
8BAŭtunaj floroj, dek originalaj poemoj de D-ro Stanislav Schulhof (Bohemujo).
["Fariĝis nedirita sed obeata leĝo, ke versoj en Esperanto estu versoj pri Esperanto. Ni ŝuldas dankon al D-ro Schulhof, ke li kuraĝis kanti poemon ne pri niaj apartaj, kvazaŭ naciaj ideoj, sed pri siaj sentoj homaj."]
Pichon, R.-Ch.2-3
8BVojaĝado en Finnlando, gvidlibro, de Esperanto-Asocio en Finnlando.J. C.3
8BTacoma (Washington), de Tacoma commercial Club kaj Chamber of commerce.J. C.3
8BTra la loko ensorĉita, novelo de P. Ŝirjaev.J. C.3
8BLa Premiito, de Herschel S. Hall.J. C.3
8BPri estetiko en Medicino, de D-ro Heliodor Swiedcicki, trad. M. Czerwinski.J. C.3
8BUniversala leterafranko, de Arnold Behrendt, raporto al U.E.A.J. C.3
8MAl la Kuracistoj.
[T.E.K.A. Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio.]
Briquet, D-ro.3-4
8MNaŭa universala kongreso de Esperanto. Bern, 24-31 Aŭgusto 1913.
[Alvoko, programo.]
La Direktanta Komitato.4
8MFrancujo. La Kongreso de la F. E. R. P. en Meaux.
[Pariz-regiona federacio, kotizo, multaj okazintaĵoj.]
Rodelo.4-5
8MKonferencoj pri la Balkana milito en Esperanto.
[De S-ro Krestanof, en Francio.]
V. S.5
8MLa Esfio.
[Kunvenoj de la 20 de aprilo kaj 18 majo de 1913.]
Senrono.5
8MParis.
[Festo kampara de la grupoj de la XIIIa kaj Saint-Maur-les-Fossés, teatraĵo : "Forrabo de la filino de la Ĉefestro per la Sovaĝuloj de najbara gento".]
R. D.5
8MSaint-Maur-les-Fossés.
[F-ino Aimée Olivier : la Egipta arto ; S-ro Gaillot : amuza babilado pri feminismo.]
J. C.5
8MAnglujo.
[Harrison Hill : Praha ; knabinoj ricevis 300 alilandajn respondojn al alvoko por korespondi.]
Ad. Ŝ.5
8LLa Fajfilo.
["Unuvorte, mi konstatis, ke la plimulto de la mizero de l’homaro alvenas al ĝi per la malĝusta valoro, kiun ĝi aljuĝas al ĉio, kaj pro tio ke ĝi pagas supermezure sian fajfilon." — Biografia noto.]
Franklin, Benjamin.
Ŝefer, Ad.
6
8LLa Kranio.
["Kaj la dentoj estas ankoraŭ puraj, belaj, blankaj, eĉ ne unu el ili mankas. Eble estas la kapo de l’vilaĝa belulino – la fiereco, la ploro de l’vilaĝo, post kiu malsaĝe kuradis junuloj por ektrinki la akvon el ŝia kruĉo aŭ kaldronoj aŭ fine ricevi eron da ocimo !…"]
Krestanof, Ivan H.6
8VÀ nos Lecteurs français. [Franclingva artikolo.]
[La admono de la S.F.P.E. ne pacigis La Vero-n, kies numero de Majo estas plej insulta kaj danĝera por la organizado de la UK. La S.F.P.E. sendis al ĉiuj grupoj du pliajn leterojn, en la dua estas la nomoj de la gazetoj ne helpindaj, Vekiĝo ne estas el ili.]
Couteaux, J. ;
Dubois, R. ;
7
8RKukvendejo-sukeraĵejo. L. Luneau. Paris.
Du Leteroj. La Movado.
Esperantista Centra Librejo. Paris.
 7
8RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Poŝta Esperantisto. Internacia Ligo de Esperantistoj Poŝtoficistoj (IDELPO). Breslau.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 8
8RLibrejo Hachette & Cie. Verkaro de D-ro L.-L. Zamenhof. Grandaj vortaroj. La Revuo. Scienca Gazeto.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
La Holanda Pioniro. La Haye.
 3a kovr.
9MEsperanto ĉe la Tutmonda Kongreso de la Internaciaj Asocioj.
[De la 15 ĝis la 19 de Junio 1913 en Bruselo. Temas scii, laŭ kiu mezuro la lingvoj artefaritaj povus helpi al la starigo de internaciaj terminaroj por la sciencoj k teknikoj. La Fontaine ; Bolingbroke Mudie, Couturat, Chavet, Schneeberger : Asocio por la kreo de Oficejo de Lingvo Internacia en Bern, Barat : tiu asocio estas nova Idista Delegacio, Universala Internacia Universitato, Schlomann.]
G. B.1-2
9MRespondo al la alvoko de nia Bulgara samideano Krestanof.
["Mi tuj diru, ke mi opinias la penson pri enmikso de la tutmonda Esperantistaro en la primilitan politikon nepre absurda. Ni estas pacaj batalantoj, nia celo estas havigi al la mondo neŭtralan komprenilon, por ke falu unu el la baroj apartigantaj la popolojn." — "Plue, kio estas justa kaj kio maljusta rilate al la Balkana milito ? Mi kredas, ke eĉ Salomono estus embarasata. Se S-ro Kr. ne estus Bulgaro, eble venus al li la penso, ke ĉio, kion oni povas diri kontraŭ Rumanujo pri Silistra, estas plimalpli aplikebla ankaŭ pri la teritorio konkerita de Bulgarujo." — Sekvas priskriboj pri Serbaj kaj pri Bulgaraj militaj krimoj. — "Kaj popoloj, kies filoj povas senpune kaj eĉ sub gvidado de siaj altaj oficiroj plenumi tiajn krimegojn, pretendas la nomon "kulturnacio" ! Oni ja, iniciatante la militon kontraŭ Turkujo, provis doni al ĝi kvazaŭ etikan motivigon per la mensoga devizo : "Kruco kontraŭ duonluno", kvazaŭ nova kruca militiro. Ĉu la Savinto kiu starigis la leĝon : "Amu vian proksimulon kiel vin mem !", estis iam pli terure mokegata ?"]
Sommer, Josefo.2
9ALetero pri Bulgarujo.
["En tiu situacio, la Balkanoj estas forlasitaj al sovaĝaj malpacoj kaj al la rusaj kaj aŭstriaj diplomatoj, kiuj estas la veraj aŭtoroj de tiu abomena milito. Se la unuj estas puŝintaj la Bulgarojn montriĝi nepaciĝeblaj al la serboj kaj tiel venigis la rompon de l’interligo, la aliaj, tiuj de Rusujo, ludis duoblan rolon kaj ŝajnas ke ili enkuraĝigis la militon de la Balkanaj ŝtatoj kontraŭ Turkujo nur por malfortigi la unujn kaj la aliajn por sia profito en la Oriento." — "Jen fine Turkujo revigliĝas reprenas denove la vojon, laŭ kiu ĝiaj soldatoj estis forbalaitaj dum oktobro kaj novembro de la bulgaraj bajonetoj. Tio estas al ili tre facila –kiel al iliaj rumanaj kolegoj– ĉar ili renkontas nenian kontraŭstaron. Ili estas okupintaj Lule-Burgas, Bunar-Hissar, Kirk-Kilisse kaj troviĝas nun en Adrianopolo. Kiu malhelpos al ili resti tie ? Ĉu eŭropo, kiun ili mokas ? Nur la Bulgaroj povis tion fari, sed ho ve, ili estas preskaŭ senarmigitaj de siaj propraj liganoj, kiuj tiel lasis la kampon milera al tiuj Turkoj, kiujn, ili ĵus estis forpelintaj kune el Eŭropo." — "Konklude ni, esperantistaj kunfratoj –pacaj patalantoj– devas por lasta fojo certiĝi ke ne la armiloj venigas la pacon, amon kaj ordon. Ni do densigu pli multe niajn vicojn kaj reeklaboru kun novaj fortoj por la fina triumfo de nia kara afero…"]
Krestanof, Iv. H.2-4
9LVesperaj Koloroj. Al S-ro I. H. K.
["Mi min returnis, kaj mi fermis la libron : estis tro bele, mi ne plu povis legi. La ĉielo estis senfina en sia simpleco : ne ia ŝajno, ne ia strio, ne ia streko, nenio, nur koloro, sintezo de koloro. Unue ruĝa, ĉe la horizonto, sed neniel tiu ruĝa malhela, densa kaj fortega de la fulmotondraj ĉieloj aŭtunaj;  ne, ia ruĝa, dolĉa kaj hela, tute miksita je ora lumo –fariĝinta poste pure ora, sed ore iomete pala, kiu nuanciĝis verde, ia diafana, ne el direble verda, komenciĝinta ora kaj finiĝinta lazura."]
M. H. N.4-5
9BLa Verda kakatuo, de Arturo Schnitzler.
[Amuze valora, sed ne literature ; traduko je tre flua stilo. Kritikaj notoj.]
Pichon, R.-Ch.5
9MFrancujo. La Esfio.
[Kunvenoj de : 15 Junio, Hermant, 20 Julio 1913.]
Senrono.5
9MSaint-Maur-les-Fossés.
[F-ino Berthe Amiet : La lernejoj por la gesovaĝulidoj en Kolorado.]
J. C.6
9MDijon.
[Konferenco de Boirac.]
I. H. K.6
9MAnglujo.
[Medicina kongreso ; J. Vezey Strong, W. J. Stead, Titanic ; Skota kongreso ; Hyde-Park.]
Ad. Ŝ.6
9LSe mi estus !… Sed mi estos… Al mia amiko I. H. K.
["Se mi birdo estus, Por vi mi ekkantus Ĝojege. Se mi floro estus, Por vi mi odorus Ebrie."]
M. H. N.6
9LDimanĉo en Londono.
["El sia domego eliradas la familio de l’prospera komercisto ; poste vidiĝas la civitano kaj lia bela edzino sekvataj de la plenkreskaj filinoj, kiuj tenas malgrandajn, marokene binditajn preĝolibrojn, inter la faldoj de siaj poŝtuketoj. La ĉefservistino postrigardas ilin el la fenestro, admirante la belajn vestojn de l’familianoj, kaj ricevante eble kapsaluton kaj rideton de siaj junaj mastrinoj, kies sinvestadon ŝi helpis." — Noto de l’tradukinto.]
Irving, Washington.
Ŝefer, Ad., trad.
6-7
9BV. N. Devjatnin.
[Anonco por Kompleta fundamenta kurso de Esperanto por geinstruantoj kaj progresantoj.]
Devjatnin, V. N.7
9RKukvendejo-sukeraĵejo. L. Luneau. Paris.
Du Leteroj. La Movado.
Esperantista Centra Librejo. Paris.
 7
9RKataluna Esperantisto. Sabadell.
Poŝta Esperantisto. Internacia Ligo de Esperantistoj Poŝtoficistoj (IDELPO). Breslau.
La Kulturo. Progresema gazeto de laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Praha.
Nutraĵaj konservaĵoj. F. Lataud. Paris.
La Ondo de Esperanto. Orienta Almanako. Moskvo.
Nova distribuilo aŭtomata por fluida sapo : "La Triumfo". Paris.
 8
9RLibrejo Hachette & Cie. Verkaro de D-ro L.-L. Zamenhof. Grandaj vortaroj. La Revuo. Scienca Gazeto.
The British Esperantist. London.
Germana Esperantisto. Dresden.
Kuracisto. Varsovio.
La Holanda Pioniro. La Haye.
 3a kovr.


iri al la prezenta paĝo pri VEKIĜO!

arkivo.esperanto-france.org