Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Retroiri al E.C.O.-paĝo


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Oficiala Gazeto Esperantista (1908-1922)

En ĉi-tiu paĝo :



Kompletaj listoj de la artikoloj :

Kronologia Artikolaro (1908-1922) :
Detala kronologia listo de la artikoloj, de n-ro 1 ĝis n-ro 82-83 (pezo=200Ko).
Laŭtema Artikolaro (1908-1922) :
Detala laŭtema listo de la artikoloj (pezo=200Ko) :
Oficiala parto : Lingva Komitato kun Akademio, Konstanta Komitato de la Kongresoj, ECO : Internacia Konsilantaro, Administra Komitato.
Neoficiala parto : Esperantista Centra Oficejo : societaro, statistikoj, bibliografio, propagando, Internaciaj E-aj Asocioj, Ne-E-aj Asocioj.
Ĝenerala kronologio (1908-1922) :
Tabelo de la numeroj, datoj, paĝoj, kaj suplementaj aldonaj kajeroj.


Laŭtemaj klasifiko-kodoj :

La ĉi-superaj mallongigaj kodoj provas respeguli la prezentadon de la artikoloj, malgraŭ ŝanĝiĝoj de jaro al jaro en la nomoj de la multaj komisioj, sekcioj, k.t.p.


Iom da historio pri la Oficiala Gazeto :

La Esperantista Centra Oficejo estis fondita en Parizo en 1905. Ĝis 1908, kiam aperis ĝia Oficiala Gazeto Esperantista, la Centra Oficejo jam eldonis kelkajn kajerojn per sia kolekto Esperantista Dokumentaro, ĉefe pri la tri komencaj Universalaj Kongresoj kiuj, tial, ne troveblas en la Gazeto. Poste kaj paralele, la Dokumentaro reeldonis kolektitajn artikolojn el la Gazeto.

Nu, post jarcento, ni retrotempe imagu ke estas hodiaŭ printempe de 1914, ni senpacience atendas la baldaŭan Parizan Kongreson, ni malfermu la Oficialan Gazeton Esperantistan, kaj ni eklegu novaĵojn pri Esperantujo…

La formato estas 24×16 cm. La eldonperiodo estas pomonata. La kovra paĝo estas verda. Ĉe la kovraj paĝoj videblas la kutimaj reklamo-paĝoj por libroj, revuoj, por iu skribmaŝino kun E-a klavaro, por viskio Esperanto, por la Ĉekbanko Esperantista, k.t.p., ankaŭ sur verda papero.

Kvankam nenie skribite, ni scias ke, ĝis la antaŭa jaro la redakto estis de S-ino Eugénie Ferter-Cense, kaj nun estas de S-ro Gabriel Chavet, la du konstantaj oficistoj de E.C.O. La artikoloj prezentiĝas laŭ ĝenerala sama ordo, en du ĉefaj partoj :

La Oficiala Parto, kiu temas pri la du oficialaj institucioj de la Esperanta movado, kreitaj en 1905 dum la 1-a Universala Kongreso, kaj kies sekretarian organizadon celas la Esperantista Centra Oficejo. Tiu Oficiala Parto estas la ĉefa afero de la Oficiala Gazeto, kaj konsistas el tri partoj :

La Lingva Komitato (kreita de la 1-a U.K.), kun la Akademio (kreita de la 4-a U.K.), studas diversajn proponojn, zorgas la uzatajn vortojn, stilojn, preparas aldonojn al la komuna Universala Vortaro kaj teknikajn vortarojn. Laŭ oficiala decido de la 1-a U.K., la fundamenta dokumento de ĉiuj laboradoj estas la "Fundamento" de D-ro Zamenhof, simpla ek-teorio de la lingvo.
En la Gazeto, la prilaboradoj de la Lingva Komitato estas prezentitaj laŭ tri kategorioj : la oficialaj decidoj, la preparaj dokumentoj, la privataj verkoj. Kvankam, granda parto el la paĝoj pri L.K. temas pri internaj organizadaj kaj anaraj aferoj.

La Konstanta Komitato de la Kongresoj, kunorganizas, kun la Loka Komitato, la Universalan Kongreson, kiu, kiel ni ĉiuj scias, okazas ĉiujare en alia lando. La K.K.K. tre efike ligas la organizintojn, organizantojn kaj organizontojn. Antaŭ la Kongreso, la L.K. anoncas la programon, kaj poste la Gazeto raportas pri la oficialaj kunvenoj, okazaĵoj de la kongresa semajno. La raportanto estas S-ro Chavet. La internaciaj fakaj asocioj (ili nun multas) raportas mem. Ankoraŭ estas iomete boraj paĝoj – ĉu ne ? – pri regularoj, komisionoj, k.t.p., kvankam necesaj kaj klarigaj.

La Esperantista Centra Oficejo mem, kiu unuaflanke sekretarias la du oficialajn instituciojn kaj aliflanke provas agi por ĝenerala propagando kaj informado pri kaj de Esperanto.
Oni imagu la sekretarian laboron (far S-ro Chavet) rilate al preskaŭ cent membroj de la Lingva Komitato, el ĉiuj landoj ! La rilatoj estas ĉefe perpoŝtaj (leteroj kaj la Gazeto) ; kaj nur dum la U.K.-a semajno la vojaĝintaj komitatanoj povas interparoli.
La kontoj de la E.C.O. restas ja grava problemo, ĉar la publikigitaj raportoj ne klare montras la elspezojn pro salajroj kaj luado. Doktoro Javal kaj Generalo Sebert alportis multan monon por krei E.C.O.-n, tamen, E.C.O. kaj O.G.E. ĉiujare montras deficiton, ĉu la E-a movado sufiĉe repagas mone, kaj eĉ nur morale, sian ŝuldon ? Ĉu la hodiaŭa Administra Komitato, kiu anstataŭis la Internacian Konsilantaron, bone funkcias ? Ni esperas, ke la Pariza Kongreso solvos tiun problemon.
La dua taskaro de E.C.O. estas propaganda, kaj aperas en la Neoficiala Parto :

La Neoficiala Parto informas pri :

Esperanta Societaro : enlandaj urbaj propagandaj asocioj, internaciaj fakaj asocioj : adresoj, delegitoj, raportoj, Jarlibro. La Oficiala Gazeto ankaŭ estas ligilo por E-aj internaciaj asocioj, kies komencaj paŝoj okazas per ĝiaj paĝoj.

E-a Bibliografio : listoj de eldonitaj libroj, dekoj da gazetoj, ricevitaj de la E.C.O., eldono de bibliografiaj slipoj laŭ la modelo de la Internacia Instituto de Bibliografio.

Ĝenerala Propagando : diversaj societoj, institucioj, aŭ E-aj, aŭ ne-E-aj, kiuj uzas aŭ favoras Esperanton ; ekspozicioj. Tiuj informoj raportas pri sekretaria laboro aŭ klopodoj de E.C.O., aŭ estas komunikaĵoj el ekster.

Hodiaŭ, post la lasta reorganizo de 1913, nia Oficiala Gazeto estas ankoraŭ pli interesa. Jam de pli ol du jaroj aperas la aldona bulteno de la Literatura Asocio, kiu montras tre vivantan lingvon – kaj eĉ komplementigas la raportojn de la Lingva Komitato. Nia lingvo jam posedas ĉirkaŭ 2000 librojn, la verkistoj do bone laboris, ankaŭ la legantaro bone laboras !

La nova "Informa Bulteno" raportas pri diversaj agadoj ĉiulandaj en Esperantujo. La nombro da kursoj kaj lokaj grupoj rapide multiĝas ; fakaj grupoj, Policistaj, Laboristaj, aperas ĉiumonate ! La Informa Bulteno ankaŭ donas konsilojn por varbado.


Pluaj klarigoj pri la jenaj artikolo-listoj

La baza kronologia listo estas kopiita el la titoloj de la artikoloj mem, per trafoliado de ĉiuj gazetoj, kaj komparitaj kun la jaraj laŭtemaj listoj en bindaĵoj. Videblas etaj malsamoj inter la du titoloj, artikoloj kunfanditaj aŭ dispartigitaj. Ankaŭ videblas etaj malsamoj kun la titolaroj de la kovro-paĝoj.
Oni provis klare prezenti la artikolojn per la ĉi-superaj kodoj, kiuj prezentas simplige la ĉefajn aferojn.
Oni provis eĉ precizigi la enhavon per [notetoj inter rektaj kroĉoj].
Oni kontrolis la numerojn de la paĝoj.

Por trovi informon, uzu la serĉilon de via retumilo. Uzu la kronologian aŭ la teman liston.
Atentu ke :
• interesaj artikoletoj pri gramatiko kaj stilo troveblas ankaŭ en la bulteno de la Literatura Asocio, ne nur en la raportoj de la Lingva Komitato ;
• informoj pri la Lingva Komitato, pri E.C.O., pri Fakaj Asocioj ankaŭ troveblas en la protokolaj raportoj de la Universalaj Kongresoj.


Retroiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org