Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al kolekto-paĝo


La Kolorigisto-aerveturanto

Jen elektronika reeldono de broŝuro pri interesa amuza aerveturado super Belgujo en jaro 1886.

La broŝuro, eldonita de Hachette en 1904, reeldonita en 1906 kaj 1911, estas 24-paĝa, la formato 18×12 cm. Ne rekopiitaj : la kovropaĝoj kun la Esperanta katalogo de Hachette.

La originala teksto, franclingva, estis rapide verkita kaj tradukita ; ke la legontoj, malgraŭ kelkaj pezaj mallertaj frazoj, profitu la puran aeron de la altaĵoj !


 

LA
Kolorigisto-aerveturanto

De Doktoro V. GODINEAU


Tradukita de la grupo esperantista de Monaco


 

Antaŭ kelkaj verperoj, ni estis kunvenintaj – dekduo da kunfratoj – ĉe la medicina societo de Monaco1. La interparolado falis sur la helikopteron, kiun unu el niaj amikoj, la inĝeniero Léger, laste elpensis, kiun li estas baldaŭ eksperimentonta, kaj pri kiu kelkaj certigas ke ĝi estas la solvo de tiu problemo de tiel longatempe studata, la aviado (birdeflugado).
  1 Elparolu Monako.

Pri tio mi rakontis historion rilate al aerostata suprenirado kiun mi faris antaŭ multaj jaroj, kaj kies plej malgrandaj detaloj estas ĉiam en mia memoro. Mia rakonto interesis kaj amuzis multe miajn kolegojn. La doktoro Richard, la protagonisto, en Monaco, de la lingvo internacia esperanto diris al mi : « Vi devus skribi tion, mi tradukos ĝin esperante. » Mi faris la promeson, mi efektivigas ĝin. Mi petas de miaj legantoj ilian tutan malseverecon pri tiuj mallongaj paĝoj, kiuj faras nek novelon nek fantaziaĵon literaturan, sed kiuj estas la rakonto sincera de kelkaj horoj reale vivitaj.

Ĝi estis dum la monato aŭgusto 1886 ; festo estis en Bruselo, festo nacia. Inter la festĝojaĵoj anoncitaj en la programo, troviĝis, tiun tagon, je la kvina horo, balona suprenirado kondukota de Glorieux. Glorieux estis franca aerveturanto, kiu havis, antaŭ nelonge, tragedian aventuron. Foririnte el Lille je la naŭa horo vespere, kun artifikfajraĵo kiun li estis ekbrulinginta super la urbo, li estis subite forportita de ventego, direkte al la Manche, kiun li transiris aŭdante la bruon de la ondoj alvenantan al li el la malsupraĵo de la nuboj.

Li estis ĵus alteriĝonta en Anglujon, kiam malsupra fluo, pli fortega, rekondukis lin super la maron. Tie la vento kvietiĝis. Angla ŝipo iris sur la maro ; malgraŭ liaj krioj, la ŝipo daŭrigis sian vojon. Iom poste, alvenis franca ŝipo, kiu respondis al liaj alvokoj. Glorieux malfermis larĝe la klapon kaj falis sur la ondojn. Li estis enprenita de la maristoj, kun sia korbego kaj sia aerostato, kiu neniel estis suferinta kaj rekondukita triumfe en Calais'on.

Kontraŭe je sia fama konkuranto E. Godard, kiu estis granda, forta kaj serioza, Glorieux estis malgranda viro, nerva, kaj tute gajema, sed energia ankaŭ. Mi estis jam unufoje farinta supreniradon kun li. Kvankam iom maltimega, li inspiris al mi grandan konfidon, kaj mi ne estis ŝanceliĝinta, tiun matenon, por iri rezervi mian lokon en la balona korbego.

Dum la tago, mi renkontis la urbestron de Bruselo, Son C. Buls. Mi diris al li : « Tiun ĉi posttagmezon, mi supreniros en aerostaton kune kun Glorieux. » – « Vere ? » respondis li, « nu ! mi akompanos vin. » – « Ne eble ? » – « Serioze ! » – « Tiam, je la kvina horo precize. » – « Je la kvina horo ! » Kaj mi tuj mendis la tutan korbegon por ni ambaŭ. Je la kvara horo, ĉe vetero belega kaj varma, mi direktis min al la Cambre'a arbaro, ĉe kies eniro estis la loko de l'aerostato. La belega kaj longa Luiza aleo, kiu kondukas al la arbaro, estis nigra de popolamaso : piedirantoj bruegantaj, veturiloj luksaj, ĉevaloj vivegaj. La aŭtomobilismo ne malfeliĉigis ankoraŭ. Tuta tiu popolamaso iris, unue por vidi la supreniradon, poste por fari promenadon en la centjara arbegaro, por lokiĝi sur la herbaron aŭ atendi, en la drinkejoj kaj la koncertkafejoj, l'iluminadon kaj l'artifikfajraĵon. La vasta korto, ornamita per tapiŝoj kaj standardoj, enhavis en sia centro, grandegan aerostaton, de koloro de dubebruna kaŭĉuko. Ĝi havis ŝajnon senlime respektindan, kaj ne donis la impreson de festludileto, sed efektive impreson de potenca ilo de aera irado, kapabla je vojaĝo povanta esti longa. Trideko da sablosakoj, alkroĉitaj al la ŝnuregoj kiuj finas la reton, ĝin detenis je kelkaj metroj super la tero. Jam la korbego estis fiksita per lignaj najloj al ok dikaj ŝnuregoj alproksimiĝantaj supre per fortika ringego. La aerostato estis senmova. La malplej granda aerblovo ne sulkigis ĝian supraĵon. Ah ! Kiel ĝi malsimilis tiujn kiujn mi estis vidinta ĝis tiam ! Se nur iometo da vento estis, la aerostato ĵus suprenironta estis agitata kiel pursanga ĉevalo detenata de longe en la ĉevalejo. Ĝi bruas, ĝi kliniĝas ĉiuflanken, ĝi kavigas aŭ ŝveligas alterne al si la flankojn : ĝi estas, kiel la ĉevalo de la Sankta Skribo, malpacienca al la foriro. Ĝi inspiras veran timon al tiuj kiuj ne konas ĝin bone. Sed la timo, tiu sento tiel natura, povas ĉiam esti regata. La devo, la amo al la proksimulo, pli ofte la memestimo kaj la vanteco, kaj kelkafoje la malespero aŭ la tediĝo de la vivo, ĝin ĝenerale venkas. Ni ne esploru troe la fundamenton de la homaj agoj.

Ĉio estis preta. La entreprenisto de la festo alproksimiĝis al ni kaj, iomete embarasata, diris al mi : « Sinjoro, mi havas bedaŭrindan novaĵon por anonci al vi : Sro Glorieux ĵus telegrafis ke li ne povos troviĝi tie-ĉi ja la kvina horo. Li estas detenata en Verviers de alia suprenirado por kiu li ne povis trovi anstataŭanton, dum li havas tie-ĉi helpanton kiu direktis ĉiujn preparojn, kaj kiu supreniros kune kun vi. Li ne imagis, cetere, ke li havos la honoron konduki la urbestron de Bruselo. » – « Efektive, respondis mi al li, tio estas bedaŭrinda. Sed ĉu almenaŭ la helpanto estas vere senriska ? » – « Mi certigas vin pri tio, » li diris. – « En tiu okazo » mi rediris al li, sufiĉe singardeme, « faru al mi la plezuron diri nenion pri tio al Sro Buls kaj precipe al liaj ĉirkaŭantoj. Oni lin konvinkus eble ke li ne supreniru kaj ĉiuj scias ke li estas forironta en aerostato. »

Subite granda movado fariĝis ĉe la popolamaso kiu foriĝis respekteme, kaj la urbestro aperis en la arenon, kune kun du el siaj skabenoj kaj kelkaj amikoj.

Estas necese esti belgo aŭ loĝinta en Belgujo, lando de komunumaj privilegioj, por koni kia grandega ŝatateco ĉirkaŭas urbestron, kaj per kia aŭtoritato li estas provizata. La estro de la unua urbo de la lando povas esti konsiderata kiel la dua persono de la reĝolando. Antaŭnelongaj ribeloj, kiujn li estis haltiginta kun singardemo kaj energio rimarkindaj, estis pligrandigintaj ankoraŭ lian popolamatecon, kaj, ĉe lia alveno, ĉiuj kapoj malkovriĝis, ĉiuj ĉapeloj agitiĝis kaj granda krio " Vivu Buls ! " sufokis la muzikon.

Sed jen aperas la aerveturanto. Ĝi estas malgranda viro, havanta kelkan similecon kun Glorieux, kaj kiu, de tiuj kiuj ne konas bone tiun lastan, povas esti konfuzata kun li. Salutinte nin, li suprenrampas la ŝnuregojn, kaj lokiĝas en la ringego kiu superstaras la korbegon je kelkaj metroj. De tie, direktante la manovron li invitas nin sidiĝi sur la malgrandaj sablosakoj kiuj balastas la korbegon. Ni lokiĝas. Oni forprenas la ŝnuregojn kiuj detenas la aerostaton al la tero, kaj altigas nin je kelkaj metroj.

Oni krias al ni : « Oni tuj fotografos vin ! » Kaj mi, tute fiera troviĝi en tiel nobela kompanio, mi penas havi staradon profitan. La aparato estas direktata al ni. Ni estas fotografitaj.

Subite oni aŭdas la ordonon : « Ĉion ellasu ! » La muziko eksonigas la « Brabançonne ». La aklamoj resonas. Ni salutas niajn amikojn, kies okuloj estas admirantaj kaj kortuŝitaj. La aerostato foriras, ĝi estas foririnta ! La tero malsupreniras. La Cambre'a arbaro estas sub niaj piedoj, sekvita de la Soignes'a arbarego kies ni ne vidas la finon. La ĉefurbo ebeniĝas kun siaj monumentoj, siaj preĝejoj, siaj palacoj, siaj placoj, siaj bulvardoj, kaj la tuta grandega domamaso kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj poste, transe, ĉiuflanke, la verda kamparo. Ĉe l'horizonto, al la sudo, la turo de la Hal'a preĝejo ; ĉe la nordo, la turo de Malines. Ni estas portataj al la oriento, sen skuoj. Ŝajnas al ni ke ni estas senmovaj en la spaco. Kiam ni kliniĝis ambaŭ sur la korbegan randon, la urbestro klarigas al mi : « Jen estas Boitsfort, jen Notre-Dame-aux-Bois, jen la Hulpe kaj tie la kampoj de Waterloo. » De momento ni ne vidas plu la homojn. Silento, absoluta silento fariĝis. Ni mem silentas kaj ni admiras.

Sed jen ni estas rekondukataj, oh ! ne al la tero, sed al la homaro per la persono de nia piloto kiu malsuprenruliĝas el sia ringego. Sro Buls donas al li la manon dirante : « Ne vere ? Kun Sro Glorieux mi havas la plezuron paroli ? » – « Mi ? sed ne », respondas la aliulo, « mi ne estas Glorieux, mi estas unu el liaj amikoj. » Kaj por certigi li aldonas : « Jes, mi estas tre bona amiko de Johanno-Baptisto, kiu diris al mi : iru do anstataŭi min en Bruselo, kaj mi venis. Mi faras tion por fari al li plezuron, sed tio ne estas mia metio. » Ni ekinterrigardas nin, iom mirigitaj, kaj ni rediras : « Ah ! kaj kia estas via metio ? » – « Mi, » respondas li, « mi estas kolorigisto. » Instinkte ni ĵetas ekrigardon sur liajn manojn. Ili estas, efektive, kovritaj de bela anilina ŝmiro. Unue, iom surprizataj per tiu aventuro iomete terura, ni rapide decidas kaj ni ekridas. Poste, kun kelka sento singardema, ni rediras : « Almenaŭ ĉu vi faris multajn supreniradojn ? » – « Dio mia » diris li, « ĝi estas mia sepa. » – « Tio ne estas multege, mi diras : sed por mi, ĝi estas la kvara. Sep plus kvar faras dekunu. Ni ambaŭ kune, ni faris do sufiĉe da aerveturadoj. » Silento fariĝas.

Ni estas ĉarmataj, entuziasmigataj kaj ĝojaj. La silento estas interrompata de nia kolorigisto-aerveturanta, kiu diras al ni tro serveme : « Kaj vi, sinjoroj, deziras iri malproksimen ? » – « Kiel eble plej malproksimen ! » – « Kaj alten ? » – « Kiel eble plej alten ! » – « Sapristi ! ekkrias li, vi estas bravuloj ! » Kaj li ekmalplenigas trans la rando grandan sakon da balasto : kaj la aerostato supreniras, supreniras. Ni mem faras al ni la plezuron ĵeti en la spacon botelon malŝtopitan plenan je akvo. Ĝi falas rekte, foriĝante de ni, kaj, ĉar ĝi malsupreniras pli rapide ol la akvo kiun ĝi enhavas, tiu-ĉi ŝprucas el la kolo kiel garbo de arta fajraĵo. Ni ĵetas grandan folion paperan ŝiritan je pecoj kiuj malaperas flirtante kiel kolomboj vojaĝantaj, kiuj en la etero klarega forflugas post ni.

Oh ! kiel ni iras nun rapide, kaj kiel ni iras alten ! Ni estas je 2500 metroj. Ni jen estas je 3000 metroj !

Sub niaj piedoj, la tero estas kiel vastega kuvo kies randoj releviĝas ĉe la tuta ĉirkaŭo de la horizonto. La tero prezentas senliman tapiŝon multkoloran, faritan de arbaroj, kampoj, vilaĝoj. Fervojo, aperanta kiel du malgrandaj fadenoj brilegantaj, sur kiuj kuras kaj ondolinias bruna raŭpo, memorigas al ni tiun malgrandaniman vivon socialan kiun ni ĵus forlasis. La suno, ĉe sia ekmalfortiĝo, sed tre brila ankoraŭ kaj tre oblikva, elirigas ĉiujn tiujn objektojn terajn, kiuj ŝajnas tiel malgrandaj kaj ankaŭ tiel nekalkuleblaj.

La okcidento estas fajra. En ĉiuj aliaj punktoj, nubegoj rozkoloraj, en malproksimoj senlimaj, kunigas tiun duonsferon kiun ni lasas kaj la duonsferon azuran de la ĉielo. Ŝajnas al ni ke ni estas en la centro de nova naturo. Ni ne estas plu homoj. Ni rigardadas, ni adoras. La tero, la horizonto, kaj la arkaĵo ĉiela faras tuton solan, landon revan nepriskribeblan, nemezureblan juvelon kavaĵan, tian kia estas eble en la spacoj nesondeblaj de la mondoj neniam viditaj. Kaj, en ĝia centro, nia aerostato mem, kies helan maldiafanon niaj okuloj penetras tra ĝia malfermaĵo, aperas al ni kiel dika perlo roza.

Sed jen nia kolorigisto-aerveturanta eniras ankoraŭ en la scenon kaj malvarmigas nian entuziasmon. Li paliĝas subite levante la okulojn al la globo ŝvelinta kaj streĉita multege. – « Ĉu vi ne aŭdis ion kraki ? » diras li per voĉo difektita… « Sed jes », aldonas li, « tio krakas, tio krakas, » kaj jen li ekturnas ĉirkaŭe la korbegon, inspektante la ŝtofon kaj la reton maltrankvile. Ni sekvas lin, unu post la alia, iom bravegaj kaj tre amuzataj. Nenio nenormala. « Sed ne », diras ni al li, « rekuraĝiĝu. Se vi aŭdis ion, tio povas esti nur frotado de l'aerostato, streĉegita de la malpligrandigado de la premo atmosfera, kontraŭ la reto al kiu ni estas alligitaj kaj kiun eble ni iom renversis. Ne timu do », kaj ni donas al li, sur la ŝultrojn, malgrandajn batojn kuraĝigantajn, – « Ha ! », konkludas li, iom rekuraĝigita, « ĝi estas maljuna, tiu balono ! kaj vi, sinjoroj, ne volas ankoraŭ malsupreniri ? » – « Ha ! ne ! estas tro frue ! » Kaj ni turnas la dorson al la malplaĉantulo por reenigi nin en nian rigardadon.

Ĉe nia maldekstro Louvain aperas, pasas kaj malaperas. Kaj tre malproksime, dekstre, ni distingas la sonorilejon de Nivelles. Kaj ni ĉiam supreniras. Ni estas nun je 3500 metroj. Malgrandaj zumoj sonoras en niaj oreloj. Aero treege pura kaj malvarmeta kolorigas nian haŭton. Nia spirado estas larĝa kaj facila. Sento strange kvietiganta plenigas nian estaĵon. Ŝajnas al ni ke, kiel nia spirito, nia korpo ŝanĝas sian naturon.

Ha ! Kiel oftege, de tiam, mi sonĝis pri tiu feliĉegeco fizika kaj morala de tiuj altaĵoj aeraj ! Ha ! Kiel oftege, dum mia laborado medicina, mi revis pri la grandegaj servoj kiujn la estonteco alportos al la malfeliĉa homaro suferanta, per la eltrovo de aparatoj kiuj permesos al ĝi supreniri kelkminute sen skuoj kaj sen danĝero kaj sen kapturno kaj sen timo, super la regionon de la nuboj, por el tie ĉerpi sanon kiun ĉiuj sanigejoj kaj ĉiuj altaĵoj montaj estas nekapablaj doni al ĝi. La grandaj supreniradoj teraj estas plenaj je danĝeroj, estas kostaj, daŭras longatempe, kaŭzas lacecon, ne povas esti riskataj de malsanuloj kaj estas ofte akompanataj de tiu terura montomalsano kiu faligas la vojaĝanton neniigatan kaj lin metas ofte en staton najbaran kun la morto. Aerostate, nenio simila : nek laceco, nek kapturno. Kaj da personoj kiuj bezonas kuŝiĝi sur la fundon de la korbego estas tre malmulte. La hematozo, tio estas la funkciado de la pulmo, tie fariĝas pli perfekte. La fluidaĵo sanga estas pli pura, pli oksigenata. Novaj eksperimentoj pruvas ke la renaskiĝado de la ruĝaj globetoj de la sango, de tiuj elementoj kiuj donas la vivon al niaj histaĵoj, tie fariĝas preskaŭ subite ; kaj nenia dubo ke kuracado de kelkaj semajnoj per mallongaj supreniradoj aerostataj, ĉiutage renovigataj povas admirinde rebonigi organismon malfortigitan.

Ni estis je ĉirkaŭ 50 kilometroj de Bruselo, Louvain malaperis. Ĉiam ĉe nia maldekstro, Tirlemont kun siaj preĝejoj kaj sia turo romana estis montriĝinta, kaj malaperis malrapide. Kaj jen tre malgranda urbo, Jodogne, leviĝis antaŭ ni. Ni estis super granda lando de ebenaĵoj, kaj, trans Jodogne, malkovriĝis aro da malgrandaj buloj malhelaj, kiuj sendube estis montetoj arbaraj. La urbestro diris al mi : « Ni estas tie-ĉi sendube najbaraj al la kastelo « des Cailloux » (de la Ŝtonoj), kaj li rakontis al mi la jenan historion. Antaŭ ĉirkaŭ dudek aŭ tridek jaroj, Sro Defoer eliris el Jodogne, en kies ĉirkaŭaĵo li estis naskiĝinta. Havante inteligentecon superan, kiun li estis almetinta precipe al la aferoj financaj, li foriris al Egiptujo. Li revenis de tie antaŭ malmulte da jaroj, havante la titolon « bey » kaj riĉecon de nababo. Movita de ideo tuŝanta, li volis dediĉi kelkajn el siaj milionoj por la konstruo de belega kastelo, sur la loko mem de la humila domo patra. Li semis la oron plenmane sur ĉiuj tiuj kampoj. Ne estas plu eĉ unu malriĉulo en la regiono kaj Jodogne estis de li aliformigita en landon de « Cocagne ». Lia kastelo estas mirindaĵo artoplena kiun la alilanduloj iras viziti kiel vidindaĵon. Ĝi estas konstruita de nia fama arĥitekturisto brusela Janlet. « Sed vidu », aldonis li, « ĉu ne estas tiu-ĉi konstraĵo ĉirkaŭata de tiu granda parko tiel bone desegnita kaj ŝajnanta tiel malgranda de tie-ĉi ? » Li prenis proksimigantan lornon kaj ĉirkaŭrigardis la tutan landon. Nenie estis alia kastelo. – « Rigardu tiun-ĉi nigran punkton », daŭrigis li, « tie, en la centra aleo. Tio estas veturilo. Eble oni esperas vidi nin alteriĝi kaj oni sin preparas iri al nia renkonto. Estus ĉarme tie-ĉi malsupreniri… Eble ni malsuprenirus ? » – « Sed vi ne pensas tion », mi respondis al li : « ni estas je 3500 metroj. Vidu kiel la vento nin forportas. » Dum ni parolas, Jodogne kaj la kastelo « des Cailloux » forkuras malantaŭen de ni. « Tio estas malgrava ; ni malsupreniru tie-ĉi », diris li.

Ho ! singardemo de Godard, kial vi ne gvidis nian korbegon ? Godard, kun kiu mi faris du supreniradojn malsupreniris tiel singardeme kiel li supreniris. Forire, li plenigis sian korbegon je sablosakoj kaj li mem tien supreniris. Poste li enirigis siajn vojaĝantojn : kaj tiam, ĉar li transĵetis sian balaston nur iom post iom, okazis momento kiam la aerostato supreniris tre malrapide kaj sen skuoj. Li ne supreniris ordinare super kvin aŭ ses cent metroj, kaj por alteriĝi, li procedis kontraŭe sed analogie : tio estas ke, elektinte larĝan ebenaĵon, li malfermis sian klapon per tre malgrandaj kaj intersekvaj tiroj, ebligante la eliron de la gaso nur laŭ malgrandaj kvantoj. Li tiel ricevis falon malrapidan kvietan, oblikvan kaj tute sendanĝeran. Se oni gajnis pri la sendanĝereco oni perdis certe pri la pentrindeco kaj la neantaŭvideco.

Do ni diris al nia aerveturanto, precize kiel ni dirus al veturigisto : « Ni tre volus malsupreniri tie-ĉi, por iri tiun kastelon kiun vi vidas kaj kiu jam malproksimiĝas. » – « Bone, tre bone », respondis li tute ĝoja, kvazaŭ li estus kontentega ke li finis sian kuradon ; kaj, malgraŭ la 3500 metroj kiuj disigis nin de la tero, li alpendigis sin energie al la ŝnuro kiu malfermis la klapon.

La rezultato estis tuja, kurioza kaj timiganta. La tero proksimiĝis unue kiel per la puŝo de grandega risorto. La balono malpleniĝis el sia duono malsupra ; poste, ĉar ĝi falis je mil metroj dum kelkaj momentoj, malsupra fluo ekkaptis ĝin, donante al ĝi movon turniĝantan, kiu fortirante la korbegon, turnigis nin tiel rapide kiel turnoludilon. Super niaj kapoj la ŝtofo, duone malŝvelinta, muĝis kun krakoj de standardo skuata de ventego. Feliĉe la aerveturanto ellasis sian ŝnuron kaj la klapo fermiĝis ; kaj la gaso plivastiĝis, en la tuta sfero tafta. La movo kapturniga kvietiĝis kaj ĉesis fine.

Sed tiun fojon, ni vere malsupreniris, samtempe antaŭenirante ĉiam tre rapide. Kaj jen arbareto aperas. Tiun-ĉi ni povis transiri, ĵetante la balaston kiun ni havis. Sed granda maldensejo prezentiĝas. Jen estas la momento. Ni alpendigas nin al la ŝnuregoj, tenante la krurojn en la malplenaĵo. Lasta kaj tuta klaptiro. Tiun fojon, ni ne havas plu la iluzion de la tero alproksimiĝanta. Ni havas la veran senton de la falo. Subite, frapo. La fundo de la korbego tuŝas la teron. La aerostato resaltas, trairas kelkajn metrojn ankoraŭ, razante la kamparon : la ankro, alpendigita al sia ŝnurego skrapas la kampon post ni, en ĝi fiksiĝas, kaj subite ni restas senmovaj. La aerostato, rekta ankoraŭ super niaj kapoj, puŝas kelkajn lastajn muĝojn, poste, malrapide, falas antaŭ ni.

Unu post la alia ni eliras singardeme el la korbego, dum tuta vilaĝo, viroj, virinoj, infanoj, alkuras. Estas dimanĉo. Ĉiuj homoj fumas. Ni ekkrias al ili : « Malfeliĉuloj ! ne alproksimiĝu, au estingu viajn pipojn. Vi povas eksplodemortigi nin ĉiujn ! »

Tiu ordono estas tuj plenumita kaj ni komencas malplenblovi l'aerostaton. Ni malfermas ĝian reton de supre ĝis malsupre, ni repuŝas ĝin ĉiuflanken. Ni lokigas, dekstre kaj maldekstre, vicon da viroj kiujn ni petas premi la balonon por elpeli el ĝi la gason. Ni konservas malfermegitajn la klapon kaj ankaŭ la malsupran malfermon. Baldaŭ nia bela luma globo similas grandegan velon kiun oni faldas ; kaj fine, ni remetas ĉion, ŝtofon, reton, ankron kaj la klapon en la korbegon.

Dum tiuj preparoj ni demandas ĉu ni estas malproksime de Jodogne kaj de la kastelo « des Cailloux ». Oni respondas al ni : « Je kvin kilometroj. » Kaj jen bela veturilo alkuras per triobla galopo. Sinjorino tre eleganta kaj sinjoro eliras el ĝi. Mi ŝin ĉiam vidas, tiun sinjorinon. Ŝi havis nigran atlasan robon, broditan je rozkoloraj rozoj. Ŝi alproksimiĝas al ni. Kaj al nia granda mirego, ŝi rekonas l'urbestron de Bruselo.

– « Kiel ! ĝi estas vi, sinjoro urbestro ! Vi tiamaniere malsupreniras al ni el la ĉielo !  Permesu ke mi prezentu al vi mian edzon, Son S., la intendanton kaj amikon de Sro Defoer. Sro Defoer estas en Parizo. Kiel li bedaŭros ke li ne estis tie-ĉi por vin akcepti ! Ni esperas ke vi volos akcepti la gastadon en nia kastelo, kaj ni ne forlasos vin antaŭ morgaŭ. »

– « Sinjorino », respondas afable Sro Buls, « ne la hazardo faligis nin en tiun lokon. Ni efektive malsupreniris celante fari al vi viziton. »

– « Oni ne povas esti pli ĉarma », respondis ŝi… « Kiel ! Doktoro, ĝi estas vi ankaŭ. Memoru ke vi flegis unu el miaj infanoj antaŭ kelkaj jaroj. »

Jen ni estas do en lando de konatuloj. Ho ! la agrabla, la amuzanta aventuro ! Oni decidas ke ĵus post la definitiva aranĝo de la tuta aerostata aparato, kiu, laŭ la kutimoj de la aera veturado, devas esti observata de ĉiuj vojaĝantoj, ni iros al la kastelo. Oni disiĝas dum momento. Ni restas intermeze de la simpatiaj kaj diligentaj kamparanoj. La laboro estas finita, la balono metita sur veturilon kiun oni kondukos baldaŭ al la stacidomo de Jodogne, ni iras la proksiman drinkejon kun ĉiuj niaj okazaj helpantoj, al kiuj ni proponas grandan dankan trinkregalon. La urbestro, tre ĉirkaŭata, tre admirata, estas honorata per respektplenaj signoj. Nia kolorigisto, pri kiu ni diris kelkajn vortojn al niaj afablaj majstroj, estas ankaŭ invitata por la vespermanĝo. Post tio, li reforveturos kun sia pakego per la lasta vagonaro. La veturilo revenas preni nin kaj nin forportas, akompanatajn de la ĝojaj krioj de la popolamaso kiu pli kaj pli grandiĝis.

La rakonto de mia aera aventuro devus tie-ĉi finiĝi. Mi havas, en la kapo, ankoraŭ mil ĉarmajn memorojn pri la vesperkunveno kaj la matenkunveno kiu sekvis. Sed estus tro longe ilin priskribi ; kaj, por fini irante tiel rapide kiel aerostate, mi preferas noti ilin rapide per stilo telegrafa.

Alveno al la kastelo. Duobla vico da galonitaj servistoj sur la ŝtupoj de la perono. Lumigado a giorno. Salono grandega. Belegeco de la skulptaĵoj marmoraj kaj multekostalignaj. Ŝtupartenilo monumenta el forĝita fero, vere inda je la patrujo de Quentin Metsys. Salonoj admirindaj. Manĝoĉambro luksega. Vespermanĝo inda je Lucullus. Koncerto post la vespermanĝo. Akceptkunveno grandioza. Sro Defoer frato, alkurinta el Jodogne por ĝin prezidi. Noktomeze ripozo en la plej belaj ĉambroj kiujn mi vidis dum mia vivo. La morgaŭan tagon, promenado matena en la parko.

Je la deka horo, granda matenmanĝo kun ĉiuj gravuloj de la ĉirkaŭaĵo, ĉe la sonoj de la komunuma muziko. Tagmeze, sekvantaro da veturiloj kondukantaj nin al la stacidomo kaj fine adiaŭoj vere koraj kaj iomete kortuŝitaj.

 

 


al kolekto-paĝo

arkivo.esperanto-france.org