Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Rompita Vazo

Nasko de L.I. →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Al la Venko

~~~~~~~

Bona, fidela soldato, kiu havas taŭgan armilon, pri ĝi ne diskutas, sed ĝin uzas.

Ĉu nia « armilo » estas taŭga ?

Neniu el niaj ĝisnunaj soldatoj povus nei, ke tia ĝi estas.

Sed ĉiuj soldatoj ne estas bonaj ! ne ĉiuj estas fidelaj !

Armeo, kiu konservus malbonajn soldatojn, malfidelajn, kiu cedus aŭ cedetus por konservi ilin aŭ eĉ por tiajn akiri, ne per tio estus pli forta. Kontraŭe ! Ĝia unueco ĉirkaŭ la komuna flago estus nur ŝajna kaj, en danĝera momento, ĝi baldaŭ rapide disiĝus.

*
*   *

Pacaj batalantoj, por almiliti la mondon ni ankaŭ bezonas ne ŝajnan, sed plenan, veran, lojalan unuecon.

Fidelaj, ni staras ĉirkaŭ la flago de l’ Fundamento, kiun donis al ni nia kara Doktoro Zamenhof. Ĝin ni defendis energie, ĝin ni defendas kaj defendos senlace, ĉar tion ni scias, ke nur per Esperanto, nur per nia Esperanto, oni gajnos la mondon ankoraŭ skeptikan al la ideo mem de Lingvo internacia, al la paca idealo !

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iras la vojon celitan !…
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita !
.   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .

Th. Cart.


Théophile Cart
Théophile Cart
Plilarĝigi

← Rompita Vazo

Nasko de L.I. →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org