Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Kovra paĝo kaj dediĉo
P. Corret : La Jaro 1908
É. Boirac : Sonĝo de Atalio
Kaz. Bein (Kabe) : El « La Melankolio »
E. Mybs : El letero al Amiko
A. Grabowski : La rompita Vazo
Th. Cart : Al la Venko
R. de Saussure : La nasko de Lingvo Internacia
G. Moch : Sentimentalaj, pozitivaj kaj nekonsciaj Pacifistoj
J. Ellis : La vizio de Selio
N. P. Evstiféieff : Homo
P. Nylén : Duonfolieto da papero
A. L. Villanueva : Du Rakontoj
A. E. Wackrill : Kelkaj impresoj de Hindujo
Era : La Akademio
Enhavo


Kovra paĝo de 
Literatura Almanako 1909

Prezento de la Almanako 1909

Fine de 1908 la gazeto Lingvo Internacia eldonis ĉi-tiun Literatura Almanako, suplementon primovadan kaj literaturan.

Tiu Almanako estis verkita de la membroj de la Akademio de Esperanto, kreita dum la ĵusa kongreso en Dresdeno.

La enhavo respegulas la tiamajn pripensojn de la Esperantistoj en la fako primovada kaj pli larĝe pri homecaj priokupoj — la artikolo pri Pacifismo montras la modernecon de tiu ideo.

Kvar artikoloj de la Almanako rilatas al la krizo kaŭzita de la reformo de Esperanto "Ido" fine de 1907, pli-malpli sekrete preparita de S-roj Couturat kaj Beaufront por la tiel nomita "Delegacio" — la artikoloj ne citas la nomojn.

Naŭ ceteraj artikoloj pravigas la adjektivon "Literatura" de la Almanako. Ili estas poemoj, diversaj rakontoj mallongaj, alegoriaj, pripensigaj, memoraĵoj, kelkafoje humuraj kvankam senteblas ĝenerala maltrankvileco.

La lasta artikolo prezentas tute amuze la membrojn de la Akademio kun karikaturaj portretoj. El ili kelkaj, ne nur Kabe, bedaŭrinde "kabeos" aŭ mortos pro la milito.

La formato de la libreto estas : 17½×12½cm., 94 paĝoj, plus ekstertekstaj fotoj (plus kalendaro 1909 sur unu aparta folio). Ĝia originala enhavo estas reproduktita tut-tekste en la jenaj separaj paĝoj :


... sekvo : Kovropaĝo →


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org