Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la tabelo de la Almanako 1909
~~~~~~~
Kun ŝajne grava minaco komenciĝis por la esperantistoj la jaro 1908 : disfamiĝis, ke jam de kelkaj semajnoj iu grava institucio decidis « reformi » Esperanton. Tia grava novaĵo, kompreneble, ne sen emocio estis ĉie akceptita ; kaj eĉ, en la komenco, pro ĝia supozita graveco, ekŝanceliĝis kelkaj esperantistoj. Sed baldaŭ samtempe montriĝis la vanteco de la institucio kun la vaneco de ĝia entrepreno. La esperantistoj pli firme ol iam konsciiĝis, ke la sola vojo al la venko estas unueco, ke la sola garantio por Unueco estas absoluta Fideleco al la Fundamento, kaj ke, ne per senfinaj teoriaj diskutadoj pri lingva perfekteco, malsama laŭ ĉiuj diversaj kapoj, Esperanto atingos la finan sukceson, sed per praktika montro al la praktikema mondo, ke ĝi estas jam nun utila, ke per ĝi oni jam povas ricevi efektivajn servojn, kaj ke kiu ĝin lernos, ne perdos sian tempon en sencela penado, sed sin provizos per plua armilo por la monda « konkurado por vivo ».
Tre instrua por ni estis la jaro 1908, kaj interalie ĝi montris en plej klara maniero, kiom malpravaj estas diversaj kredoj pri la malfacileco en propagandado de lingvo internacia.
Iu filozofo-matematikisto, pacience trastudinta grandegan amason da teoriaj pli malpli plenaj kaj antikvaj lingvoprojektoj, imagis, sidante en sia laborĉambro, for de la praktika kaj vivanta mondo, ke ĉiuj homoj senpacience sopiras pri iu lingvo internacia kaj nepre volas iun akcepti, sed estas nur embarasataj pro la elekto inter la amasego da ekzistantaj tiaj lingvoj. Tio ĉi estis sendube ideo de profundepensa filozofo, sed la realaĵo estas tute alia : la grandega plimulto de la homoj tute ne pensas eĉ nur pri la ebleco de lingvo internacia ; kaj la « amasego da lingvoj internaciaj » nur konsistas el projektoj, kiajn ĉiu povas ellabori en la daŭro de kelkaj tagoj ; dum nur unu lingvo, Esperanto, efektive ekzistas, vivas kaj estas praktike uzata de miloj kaj miloj da adeptoj.
La matematikisto-filozofo, tamen akceptinte kiel vera tiun falsan postulaton, eltiris el ĝi konkludojn matematike, logike, eĉ « logistike », kaj decidis fondi gravan institucion, por fari aŭtoritatan « arbitracion » inter la multegaj lingvoj-kandidatoj. « Miloj da gravaj societoj, li pensis, tuj kaj entuziasme aliĝos al mia institucio, kaj ĉiuj kune promesos akcepti kaj uzi nur tiun solan lingvon, kiun elektos iu grava Aŭtoritato, al kiu ni turnos nin por tio ». La plano efektiviĝis. La filozofo, kun kelkaj aliaj privatuloj, fondis la institucion. Sed,… la esperitaj « miloj » da societoj, ne venis. Esperantistoj, kiujn oni kredigis, ke per tio ili laboras por la plej baldaŭa sukceso de Esperanto, varbis kelkajn societojn. Per personaj rilatoj kaj konstanta almozpetado oni sukcesis kompleze aligi kelkajn aliajn. Sed anstataŭ « miloj » da societoj, propramove kaj fervore aliĝontaj, oni malfacile aligis, per sepjara senĉesa klopodado, nur 310 societojn, inter kiuj troviĝas tiaj gravaj asocioj, kiel ekzemple urbetaj kluboj de bicikletistoj aŭ ekskursistoj, kontraŭ-polvaj liganoj, eks-lernantinoj de knabina lernejo, — kaj nur mankas akademioj de bilard-ludantoj kaj societoj de rentuloj-fiŝkaptistoj.
La plano pri la grava institucio do tute ne atingis la esperitan rezultaton, kaj dume la Esperanta afero ĉiam pli forte kreskadis nur per la fervoro kaj sindoneco de la esperantistoj. En la jaro 1907 ĝi eĉ ricevis tiajn sukcesojn, ke la filozofo, sendube kompreninte la falsecon de sia unua principo, ne plu povis atendi eĉ du-tri jarojn, ĝis alvenos la mankantaj bilard-ludantoj kaj rentuloj-fiŝkaptistoj, kaj decidis tuj sin turni al la kompetenta Aŭtoritato. Li do skribis al Ĝi elokventan leteron, en kiu li klarigis, ke « estus tre bedaŭrinde », se Ĝi ne akceptus la taskon fari la petatan elekton. Sed per tio la kompatinda filozofo nur sukcesis atingi novan fiaskon : la bonedukita Aŭtoritato, kvankam per ĝentilaj vortoj, simple rifuzis. Tion ĉi kvazaŭ antaŭvidis la filozofo. Li do sciigis la aferon al la eks-lernantinoj de la knabina lernejo kaj al iliaj gekolegoj, klarigante, ke « tiel estas multe pli bone », ĉar la Aŭtoritatoj estas nur « grandaj korpoj », taŭgaj por nenio.
Spertinte la falsecon de la principo pri « embaraso de la homoj antaŭ tro multaj proponataj lingvoj », la filozofo nun imagis, ke ĉiuj homoj tuj entuziasme akceptus lingvon internacian, se nur oni proponus al ili unu tian lingvon tute perfektan. Nova falsa principo, eĉ duoble falsa, ĉar, kiel ni vidis, la grandega plimulto de la homoj tute ne zorgas pri la lingvo internacia, kaj aliparte ekzistas tiom da diversaj « perfektaj » lingvoj internaciaj, kiom da iliaj aŭtoroj, kaj eĉ kiom da pensantaj kapoj.
La matematikisto-filozofo, tamen akceptinte kiel vera tiun novan falsan principon, eltiris el ĝi konkludojn matematike, logike, eĉ « logistike », kaj decidis, — tute forgesante la unuan principon pri troeco da proponoj, — aldoni unu pluan projekton al la jam imponanta aro da « kandidatoj ». Ne estante aŭtoro de iu el la jam proponitaj lingvoj, li ja, kompreneble, trovis neniun el ili sufiĉe perfekta, kaj decidis elbaki mem, en nomo de Scienco kaj Logiko, la sole definitivan, plej perfektan kaj ne supereblan lingvon, pri kiu sopiras la Mondo. Por tio li aligis al si kunlaboranton el la plej neatenditaj en tiu afero, homon, kiu sin mem kun grandaj laŭdoj nomis la « Ĉefdisciplo de Esperanto ». Tiu ĉi homo estis ja plej klare iam montrinta, ke « lingvo internacia ne devas esti farita por kleruloj », ke « lingvo internacia ne devas celi perfektecon », ke « tro da filologio, tro da lingvistiko, tro da scienco nur povas erarigi ; tial aro da scienculoj ne donus al la mondo la lingvon internacian praktike bonan por la efektivaj bezonantoj », ke « de kia ajn vidpunkto oni ĝin konsideras, Esperanto estas verko de tre alta logiko kaj de mirinda praktika kompreno. Ĝi estas tiel plene konforma al la vera programo de lingvo internacia, ke ĉia nova sistemo povus ĝin egali, nur ĝin kopiante en evidenta maniero, aŭ, pli ĝuste, ĝin tute imitante. Tial ni povas pace dormi. Neniam ni devos forlasi Esperanton, ion pli bonan oni al ni ne donos ».
Sed ekzistas tiaj buŝoj, kiuj egale facile blovas varme kaj malvarme. Okazis, ke oni iom flanke lasis tiun homon, al kiu la tuta esperantistaro ŝuldas apartan dankon por liaj grandaj servoj dum la unua plej malfacila tempo de la esperanta propagando. Kaj tiu homo, sub afekte modesta eksteraĵo, soifanta gloron kaj honoron, kaj senĉese sin mem humile laŭdanta, preferis fariĝi la unua ĉe kontraŭuloj, ol ne okupi ĉe ni la rangon, kiun li juste meritis. Li do « tute sekrete » komencis kunlabori kun la filozofo-matematikisto, kaj ambaŭ starigis novan « perfektan kaj konstante pliperfektigeblan » projekton de lingvo internacia, kiun la « ĉefdisciplo » sub pseŭdonimo « lasis prezenti » kiel konkuranton de Esperanto al iu komitato, aranĝita de la filozofo, antaŭ kiu li samtempe akceptis oficiale defendi Esperanton.
La filozofo ja, samtempe kiam li konigis la rifuzon de la Aŭtoritato, proponis al sia institucio nomaron, de li aranĝitan, kiel komitaton por elekti la « sole definitivan kaj oficialan » lingvon internacian. Kaj la ekslernantinoj de la knabina lernejo, pli afablaj ol la sentaŭga « granda korpo », kun siaj gekolegoj ĝentile respondis Amen al la propono de l’filozofo.
La komitato do kunvenis, kaj, ĉar kelkaj membroj ne povis ĉeesti la kunsidojn, ili estis anstataŭitaj per aliaj personoj, kiuj poste montriĝis fervoraj adeptoj de la elektita lingvo. La komitato ja elektis, kvazaŭ okaze kaj tute neatendite, ĝuste la lingvon elbakitan de la filozofo kun la ĉefdisciplo, kaj tiun elekton ĝi konigis, dirante, ke Esperanton ĝi akceptas sub kondiĉo de tiaj reformoj, ke ili simple ĝin ŝanĝus en la filozofan kaj ĉefdisciplan bakaĵon. Mirinda « artifiko de formo » en la decido de l’ komitato, tiel ebliganta malhoneste ekspluati por propagando de la « nuva linguo » la nomon, diskonatecon kaj bonfamon de Esperanto !
Tiu « decido » faris sufiĉe da bruo en la esperantistaro, precipe ĉar la ĉefdisciplo, kies « tute sekreta » agado estis nekonata, konstante predikadis « al la amikoj », ke pro la bono de nia afero ili devas akcepti la proponitajn reformojn. Pro la servoj ĝis tiam faritaj, lia aŭtoritato estis efektive granda ĉe la esperantistoj, kaj tial tre gravaj kaj konsiderindaj komence ŝajnis liaj konsiloj. Sed iom post iom malkovriĝis lia suba rolo en la afero, iom post iom klariĝis, ke ne seninteresaj estas liaj konsiloj ; pli kaj pli evidentiĝis, ke li nur kiel patro predikas por sia ido ; kaj post kelka tempo da vana kontraŭa kredigado, li eĉ estis fine devigita tion publike konfesi.
La esperantistoj, pro la surprizo komence iom dubintaj pri la sekvinda vojo, baldaŭ komprenis la grandan danĝerecon de ĉia reformpropono, kiu nur rompus la necesegan unuecon, kaj la kompatinda filozofo enpoŝigis nur unu novan fiaskon kun sia nova principo de perfekta lingvo. La homoj neniel sin ĵetis al lia mirinda « kreuro » ; la eks-lernantinoj de la knabina lernejo tute ne lernis la novan idiomon, kaj eĉ la ciklistoj kaj urbetaj ekskursantoj sen ia entuziasmo ĝin konsideris. Nur kelkaj nefirmaj esperantistoj forlasis Esperanton, apartenantaj al tiuj kritikemuloj, kiuj vidas en ĝi nur teorian kaj abstraktan lingvoproblemon, forgesante la socian plej gravan flankon de la demando, kaj vane ĉiam nur serĉas ĥimeran lingvan perfektecon laŭ siaj personaj gustoj. Tiel la Esperantistaro liberiĝis, kvazaŭ per elpuriga absceso, de malbonaj elementoj, kapablaj nur malutili ; kaj la esperantistoj povas nun profiti konstantan vivantan instruon, konsiderante tiun areton da bruantaj reformistoj, kiuj scias nur kritiki kaj volas reformi la reformon mem, ĉiu laŭ malsama direkto.
La Dresdena kongreso, la unua esperanta kongreso oficiale protektita de registaro, estis nova triumfo por Esperanto kaj nova malsukceso por la reformistoj. Multaj, multegaj delegitoj venis el ĉiuj landoj certigi sian fidelecon al la lingvo de D-ro Zamenhof kaj al ĝia Fundamento. « Ni restos fidelaj ! » kvazaŭ fariĝis la ĝenerala krio de la esperantistoj kaj la devizo de la tuta kongreso. La Lingva Komitato elektis Akademion el tiuj membroj, kiujn ĝi kredis la plej « fundamentistaj », ne por fari ŝanĝojn, aprioriajn « plibonigojn » aŭ reformojn en Esperanto, sed nur por kontroli la naturan evolucion de la lingvo kaj solvadi laŭ la Fundamento ĉiajn dubojn eventuale en ĝi aperontajn (*). Famaj profesiaj aktoroj fine kronis tiun belegan manifestacion, ludante en Eperanto la ĉefverkon de Gœthe, « Ifigenio en Taŭrido », en la reĝa Dresdena operejo, tiel montrante, per publika pruvo la mirindajn ecojn de Esperanto kiel vere vivanta lingvo, libere evolucionta, kiel ĉiuj lingvoj, sen altrudo de ia arbitra regado.
(*) Normala evolucio povas esti nur natura, tial ke ne natura evolucio ne estas normala. Aliparte la fundamentaj principoj praktike nenion signifas aŭ signifas la principojn de l’ Fundamento, t. e. la Fundamenton mem. — Th. C.
Unuvorte, la kongreso plej klare montris la nevenkeblan fidelecon de la esperantistoj al unu sola absolute supera aŭtoritato : la Fundamento, kontraŭ kiu nenia alia aŭtoritato iel valoras, kaj en kiu ili ne akceptus ian ajn aprioran ŝanĝon, eĉ se ĝin proponus, — kvankam neeble,— la Lingva Komitato, la Akademio, aŭ D-ro Zamenhof mem.
Alian plej utilan taskon plenumis la Dresdena kongreso, sankciante la kreon de nova institucio, certe nun kondukonta Esperanton al triumfo per vojo de praktikaj aplikoj.
Kion ne trovis matematikisto-filozofo en vana serĉado de principoj pri « troeco de proponataj lingvoj » aŭ « necesa perfekteco de lingvo internacia », tion ja trovis junulo, ne matematikisko, nek filozofo, sed jam kiel knabo komencinta praktikan propagandon de Esperanto.
Li konstatis, en siaj praktikaj penadoj, ke pro unu sola kaŭzo la homoj ne lernas Esperanton aŭ, ĝin lerninte, ĝin poste forlasas ; kaj tiu kaŭzo ne estas, ĉar en Esperanto ekzistas la radiko « ĉeval », anstataŭ alia mirinda kaj nesupereble bonega radiko « kaval », aŭ pro aliaj lingvaj motivoj.
Li konstatis, ke la homoj ne rifuzas lerni Esperanton, ĉar la adjektivo akordiĝas kun la substantivo, — aŭ ĝin forlasas, ĉar la manko de l’ necesega sufikso « al » ilin tute malhelpas interkompreniĝi kun fremdaj esperantistoj.
Li nur konstatis, ke la ideo de lingvo internacia por la plimulto de la homoj estas tiel same nekomprenebla, kiel lumo por naskblindulo aŭ sesa sento por aliaj homoj, ĉar ili ne spertis praktike ĝian utilecon kaj tial tute ne sentas ĝian bezonon.
Li simple konstatis, ke ĉiuj homoj ne estas puraj idealistoj, inklinaj sin mem oferi pro ia « interna ideo », sed la plimulto nur demandas : « Per kio tio ĉi povos al mi utili ? ».
Li fakte konstatis, ke tiuj homoj, kiuj pro vana scivoleco aŭ nur amuziĝo lernis Esperanton, poste ne scias, per kio ĝin utiligi, krom nur per kolektado de ilustritaj poŝtkartoj, kaj kun fremdaj korespondantoj baldaŭ eĉ ne plu scias, « pri kio » korespondadi, ĉar ili nur serĉas frivolan aplikon por sencele lernita lingvo, ne lerninte internacian lingvon pro praktike sentata bezono de internaciaj rilatoj.
Kaj li penis krei tiun « internacian bezonon », organizante, dank’ al la sindono de la unuaj jam sufiĉe multaj idealistoj, praktikajn allogajn servojn por la plimulto da pure praktikemaj homoj. Okaze de la reformista agitado li kreis vastan asocion, kiu baldaŭ trovis sian ĝustan vojon al utiligado de Esperanto. Kaj nun al la praktikema mondo sin prezentas du lingvoj : unu kun kelketo da disputantaj partianoj, alia kun miloj da firmaj adeptoj ; — unu konstante ŝanĝebla kaj senĉese relernota laŭ plej diversaj proponoj de lingvistoj-fantaziuloj, alia per unu fojo lernebla por ĉiam ; — unu, kiu fanfarone disanoncas : mi posedas la mirindan nesupereblan radikon « kaval », la adjektivo ĉe mi ne ŝanĝiĝas, dank’ al mia necesega sufikso « al » mi subtile distingas « nacionala » de « internaciona », — alia, kiu simple promesas : mi faros al vi praktikajn servojn en turismo kaj vojaĝoj, mi estos al vi efektive utila en via komerco, mi gajnigos al vi monon per internaciaj rilatoj…
Ne duba estas la respondo de la praktikema mondo.
El la malbono naskiĝis bono ; kaj la Universala Esperanta Asocio, nevole naskita de reformista agitado, al abstrakta formulo de lingvistoj-teoriistoj konkrete kaj praktike respondas : « La plej bona lingvo internacia estas tiu, kiu al siaj lernintoj jam nun povas efektive liveri praktikajn servojn ».
Per idealistaj homoj Esperanto kreskis.
Per praktikaj homoj ĝi venkos kaj efektivigos plej altan homaran idealon !
D-ro P. Corret.