Do sonĝ’, (ĉu devas min maltrankviligi sonĝo ?)
Restigas ĉe la kor’ ĉagrenon enmordantan :
Evitas ĉie mi ; ĝi persekutas ĉie.
Okazis dum terur’ de plej profunda nokto.
Patrino Jezabel al mi sin montris kiel
En tago de la mort’ luksege ornamita.
Ne ŝia fierec’ al malprosperoj cedis.
Ankoraŭ restis eĉ pruntita tiu brilo,
Per kiu zorgis ŝi vizaĝon pentri, por
Ripari de la temp’ ofendon senriparan.
« Ektremu, diris ŝi, filino je mi inda :
Potencas ankaŭ vin kruela Di’ de Judoj.
Falontan plendas mi en timegindajn manojn,
Filin’ ». Dirinte ĵus terurajn tiujn vortojn,
La ombr’ al mia lit’ ekŝajnis sin mallevi,
Kaj mi etendis jam la manojn por ŝin kisi ;
Sed… mi ektrovis nur miksaĵon abomenan
De ostoj kaj viand’ en ŝlimo distrenitaj,
El kiuj fluis sang’, amason da mortaĵoj,
Pro kiu inter si batalis morde hundoj !
El “ Atalio ” de Racine, tradukis
E. Boirac.
|