Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la tabelo de la Almanako 1910
~~~~~~~
La jaro 1909 konstatis la plifortiĝon de tiu ideo, kiu jam en 1908 estis venkinta super momentaj malfacilaĵoj, nome, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kiu evolucias tute same kiel ĉiu ajn alia lingvo kaj kiel ĉiu lingvo havas propran popolon, el kiu ĝi suĉas sian vivon. Nenio nova sub la suno… Al mi ŝajnas, ke klara formuligo de tiu triumfanta ideo estis donita de nia samideano Privat ĉe sia elokventa parolado ĉe la Barcelona Kongreso : « Esperanto, vivanta lingvo de vivanta popolo ». Ke Esperanto estas lingvo, povas nei nur tiuj gravaj homoj, kiuj konsideras ĝin kiel artefaritan konstruaĵon, kiel poŝhorloĝon aŭ bicikledon. Ni forsalutu tiujn eminentajn sciencistojn kaj transiru…
Ke tiu lingvo Esperanto estas vivanta, mi ne bezonas pruvi al Esperantistoj. De la fakto, ke homoj ĝin skribe kaj parole uzadas por ĉiuspecaj celoj, negocaj, teknikaj, sciencaj, literaturaj, lingvo estas vivanta. La faktoj respondas, ĉu Esperanto plenumas tiujn kondiĉojn.
Ke ekzistas popolo Esperantista, tio estas memkomprenebla post la supraj konsideroj. Lingvo vivanta ne povas esti sen sia popolo, t. e. sen difinita kolekto da homoj — granda aŭ malgranda — kiuj interrilatas per ĝi, per ĝi sin alproksimigas unu al la alia kaj dank’al tiu reciproka alproksimiĝo fariĝas solidaraj unuj de la aliaj. Tiu popolo Esperantista havas individuecon esprimitan ne nur en la lingvo, sed en multaj aliaj regionoj de la pensado ; ĝi — ne forgesu, ke ĝi estas tre juna — komencas havi propran idealon kaj pensmanieron, bazitan sur propraj spertoj alimaniere neniam akireblaj.
Ke fine tiu popolo estas vivanta, tio estas ne pruvinda. Eĉ la personoj, kiuj, konsiderante siajn dezirojn kiel realaĵojn, diris ĝin mortanta, mortinta aŭ almenaŭ mortonta, je siaj riskoj spertis, ke tiu nia popolo estas vivanta, ke ĝi neniel intencas aŭ deziras morti, ke male ĝi kun esperiga energio — malsprita fanatikeco, diras aliaj — kaj sciante sin bonfarta, rifuzis ensorbi ĉiujn mortigajn drogojn, eĉ prezentitajn de lertaj kuracistoj kaj bongustigitajn de diversaj belnomaj sukeraĵoj. Ĝin malbenas la kuracistoj pro ĝia konservativa obstineco, sed ĉar la pseŭdo-malsanuloj fartas tamen tre bone kaj ĉiutage delogas al siaj vicoj novajn homojn dum ili elĵetas ĉiujn suspekteblajn mortoĝermojn, ĉar aliparte la kuracistoj spite drogoj post drogoj, rekomenditaj de la plej altaj aŭtoritatoj, ne sukcesas mem resanigi siajn malmultajn pacientojn, ni povas esti trankvilaj : la popolo Esperantista estas vivanta kaj sana, kaj sekve devas esti forta.
Ĉar ekzistas popolo Esperantista, ni provu vidi kiel aspektas ĝia lastjara laborado, ĉu el ĝi ni povas eltiri kelkajn konkludojn pri ĝia estonteco.
Esenca fakto estas, ke tiu laborado estas pli kaj pli precizigita kaj organizita. Antaŭe, dise kaj individue laboris la Esperantistoj. Neniu neas, ke komence oni povis agi sukcese nur tiamaniere. Sed la kondiĉoj nun ŝanĝiĝis pro la plimultiĝo de la Esperantistoj kaj ili mem konstatis, ke por eviti senutilan dispecigon de fortoj, tempo kaj mono, estas necese organiziĝi. Tial fondiĝis societoj, grupoj, asocioj, kiuj komence aŭ tre malbone organizitaj aŭ tute neorganizitaj, estas nun pli kaj pli orde aranĝataj kaj konformigataj al sia celo. Sed organiziĝi ne sufiĉas. Estas necese, ke oni sciu ĝuste, por kio ekzistas organizo. En tiu rilato oni lastatempe povis konstati en nia movado rimarkindan, kvankam ne rapidan, progreson. Antaŭ nelonge oni parolis nur pri propagandaj organizaĵoj ; ĉiu societo, kiu fondiĝis, celis nur la propagandon de Esperanto. Eĉ la tiel nomataj fakaj societoj celis nenion alian ol la propagandon de la lingvo en iu speciala rondo. Unuvorte, por ĉiuj organizaĵoj, Esperanto, ĝia lernado, ĝia propagando, estis la unikaj celoj. Dank’al tiu sistemo oni certe varbis multe da homoj, sed kiom da ili forlasis niajn vicojn, ĉar lerninte la lingvon ili ne sciis nek povis ĝin uzi, ĉar post kelktempa fervoro ili fariĝis tute indiferentaj por io, kio prezentis nur estontajn promesojn ? Feliĉe, ni povas konstati nun pli vivigan tendencon, ĝuste sub la influo de tiu ideo, kiun mi komence aludis. Oni nun komencas vidi, ke Esperanto estas nur ilo, ke la plej bona maniero ĝin propagandi estas ĝin uzi por ĉiuj eblaj celoj, ke anstataŭ senĉese paroli pri ĝi kaj ĝiaj mirindaj ecoj, estas multe pli bone pruvi, ke ĝi ekzistas, estas nun utila, plenumas ĉiutage sian rolon, kiel interkomprenilo. Sed dum oni lokigas Esperanton al ĝia vera rango — ilo por plifaciligo de la interhomaj rilatoj — oni aliparte pli bone konatiĝas kun Esperant-ismo, aŭ, pli precize, kun tio, kion D-ro Zamenhof nomis la interna ideo de Esperantismo. Dum la lingvaj priokupoj iom post iom malaperas, senvualiĝas la grava signifo de Esperantismo en la kampo de la moderna idearo. Oni ĉesas rigardi la vortojn kaj la frazojn, la krudan mekanismon de la lingvo ; oni ja komencas sin demandi kian influon havas tiu lingvo, tiu mirinda ilo, rilate al la interhomaj rilatoj. La ĉiam pli oftaj komunikoj inter Esperantistoj, la frapanta spektaklo de la Kongresoj, la konscio cetere ankoraŭ neklara sed sentebla, ke Esperantismo alportas al la homaro solvon facilan de la demandoj pri naciismo kaj internaciismo, multe plilarĝigis nian movadon kaj malfermis vastajn kampojn al la pensado kaj agado. Ke ĉiuj ne ekvidas tion kaj iras laŭ la malnova vojo, ripetante ke lingvo internacia estus tre utila, tio estas certa, sed sufiĉas ke kelkaj ĝin komprenu kaj laŭ ilia instigo ellaboriĝu la necesaj organoj.
En tiu spirito fondiĝis ekzemple Universala Esperanto-Asocio kaj la fakto, ke dum 1909 ĝia membraro kaj delegitaro kvinobliĝis, pruvas, ke ĝi estas sur la bona vojo. Multon ni ja povus diri pri ĝi, pri la instruoj kaj la sennombraj novaj kampoj, kiujn ĝi malfermas al ni, pri la refortiga impreso, kiu rezultas el la laborado interne de ĝi. Ĝia rolo praktika kaj materiala estas konata de ĉiuj ; ĝian moralan signifon por Esperantismo, ne de ĉiuj sentitan, bone montris D-ro Zamenhof en Barcelono : krei super la nacioj kaj rasaj diferencoj komunan organizaĵon de homoj por reciproka servado kaj interhelpado. En la tuta mondo ĝi nun etendiĝas kaj, ĝojiga fakto, laŭ la samaj principoj kaj organizo fondiĝis specialfakaj organizaĵoj, kiel T.E.K.A., Varietea Ligo, k.t.p., kiuj prezentas fakan aplikon de la sama ideo. En ĉi tiu tipo de organizaĵoj, laborantaj pli kaj pli intime unuj kun la aliaj, kuŝas la estonteco de Esperantismo.
Sub la influo de la sama tendenco, la ĝisnunaj societoj propagandaj komencas transformiĝi. Anstataŭ esti pure poresperantaj, ili daŭrante labori por Esperanto, fariĝas ankaŭ peresperantaj, en tiu senco, ke per Esperanto ili penas konigi sian regionon kaj landon, klopodas, por ke ili konatiĝu kun Esperanto, ne por la profito de Esperanto, sed pro sia propra profito. La jam multaj grupoj aŭ societoj, kiuj eldonis gvidlibrojn aŭ gvidfoliojn, aranĝis Esperanto-koloniojn, estas ekzemploj de tiu movado, kiu donos novan vivon kaj fortecon al la antaŭe ekskluzive propagandaj organizaĵoj. Samtempe, pro tiu fakto, la naciaj organizaĵoj tendencas malcentraliziĝi kaj lasi ĉiam pli da graveco al la loka grupo.
Ni same povas antaŭdiri baldaŭan transformiĝon de niaj kongresoj, ĝis nun ĉefe propagandaj. Restos ankoraŭ kelkan tempon ĝenerala Kongreso, kiu tendencos pli kaj pli esti festo kaj elmontrado, sed flanke de ĝi kaj ekster ĝi okazos nun specialfakaj laboraj kongresoj per Esperanto. Tiun aserton pruvas la fakto, ke dum 1910 okazas aparta Kongreso de la Katolikoj en Parizo, de U.E.A. kaj T.E.K.A. en Augsburg. Tiuj faktoj nepre plimultiĝos kun la tempo.
Se el tio ni transiras al la lingvo mem ni konstatas, ke ĉiuj — escepte tiuj, kiuj volas ĝian morton — konsentas, ke ĝi devas evolucii normale, kiel ĉiuj lingvoj vivantaj, ne per aprioriaj decidoj de ia Akademio, sed per literaturaj verkoj. Esperanto jam ne apartenas al iu ajn rondo, ne pli ol al la tuta mondo ; ĝi, kiel ĉiuj lingvoj apartenas al siaj uzantoj. Se kelkaj batalas kontraŭ tio kaj ankoraŭ konservas la esperon arbitre ŝanĝi kelkajn al ili neplaĉantajn punktojn en la lingvo, ili per tio montras strangan nescion pri la priokupoj de la Esperantistaro, kiu pli kaj pli malinteresiĝas pri tiuj Bizantinaj demandoj kaj alpaŝas al pli seriozaj laboroj. Cetere, en tiu rilato, la danĝero forpasis. Restas kaj restos ĉiama diverseco de opinioj pri detaloj, sed tio ne estas grava : Esperanto vivas malgraŭ tio, ĉar ĝi dependas de tiu granda kolekto de homoj, kiu nun estas nedetrueble ligita al Esperanto per la forto de la uzado. Ju pli ni iras antaŭen, des pli fortikiĝas Esperanto. La rolo de la kuracistoj kaj teoriaj rebonigistoj estas finita.
Kun konfido ni do povas rigardi al la estonteco, plena de promesoj kaj esperigaj prosperaĵoj. Daŭrante labori sur la nuna vojo kaj laŭ la nuna spirito, fidante nur al si mem por la venko, la Esperantistaro povas trankvile alpaŝi novan jaron. La danĝerojn ĝi konas kaj evitis ; la vojon al la daŭra sukceso ĝi trovis. Ĝi do iru antaŭen sen timo…
H. Hodler.
Ĝenevo, 6-an de Februaro 1910.