Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← Hector Hodler

Cl. Bicknell →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Marie Hankel
Marie Hankel
Plilarĝigi

Vana Espero

~~~~~~~

Somero alvenis,
Per floroj nin benis,
Varmega la tero
Kaj viva l’ espero !

Nun ridas la suno
Al ni de l’ aŭtuno
Sed ĉiel nur ploroj,
Malgajaj la koroj !

Ho, kial vi plendas ?
Ni fruktojn atendas,
Sed nuda la tero —
Kaj vana l’ espero !

Tamen !

Laboro senlaca,
Persista kaj paca,
Nun kvazaŭ nur prove
Penadas denove.

Kun timo kaj tremo,
Per diligentemo
Proksiman la jaron
Ni trovos fruktaron !

Marie Hankel.


Mia hejmo

~~~~~~~

Mia hejmo estas : « Tero »,
La patrujo mia : « Mondo ! »
Min ĝojigas nur la vero
Pri la bela, vasta rondo.

La patrino estas suno,
La varmiga taga stelo !
La stelaro kun la luno :
La gefratoj de ĉielo !

Sur la tero la vivantoj,
Unu granda parencaro !
Ŝtonoj, bestoj kaj la plantoj,
Sur la lando, en la maro !

Ni nin nutras kaj ornamas,
Nin kunigas nia sorto,
Ni suferas kaj ni amas
De l’ naskiĝo ĝis la morto.

Marie Hankel.


Ĝuego

~~~~~~~

Bruletu, ardetu
Ĉarmega kreskaĵo !
Montetoj, arbaroj,
Herbejoj, kamparoj,
Blua fluaĵo
Aperas, alvenas,
Kaj tuj malaperas !
Plej dolĉaj memoroj,
Iamaj doloroj,
Alflugas, forflugas…
Bruletu, ardetu,
Ĉarmega kreskaĵo !

Marie Hankel


Patrino kun Infano

~~~~~~~

Tra landoj mi migris, tre multon mi vidis,
Tre strangajn kutimojn kaj morojn aliajn.
Mi miris, kompatis, aprobis aŭ ridis,
Sed ĉiam respektis kutimojn la piajn.

Diversaj la bildoj de l’ dioj ja estis,
Teruraj kaj mildaj, majestaj kaj belaj.
Kaj ĉie piuloj preĝadis kaj festis,
Kun koroj sindonaj, al kredo fidelaj.

La homoj al bildoj prezentis adoron,
Serĉante konsolon kaj sanon :
Plej multe al mi dolĉimpresis la koron
La bild’ de patrino, sur brako l’ infanon !

Marie Hankel.


← Hector Hodler

Cl. Bicknell →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org