Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← Marie Hankel

A. Grabowski →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Pri Filatelo

~~~~~~~

I

Ĉu mi bonfaras ?
Ĉu mi eraras ?
Jen la problemo !
Ĉu filatelo estas la celo
Inda je emo ?

Ankaŭ l’ elspezo
Ŝajnas frenezo !
Sed la albumo
Ne pliriĉiĝas,
Nek perfektiĝas
Sen grava sumo.

Geografion
Kaj historion
Eble mi lernas,
Kiam per gumo
Mi en l’ albumo
Poŝtmarkojn sternas.

Sed la laboro !
En ĉiu horo
Mi nur skribadas,
Poŝtmarkojn sendas,
Ŝanĝas kaj vendas
Aŭ aranĝadas.

Ne estas bela
L’ art’ filatela
Ĉar ilustritaj
Signoj de Poŝtoj
Estas Reĝ-Moŝtoj
Senkapigitaj !

Do mi ne scias
Ĉu mi envias
Reĝojn, ĉu male ;
Ĉiuj, sen manoj,
Krur’ aŭ kalkanoj
Ŝajnas egale.

Tamen pro l’ emo
Mia ŝparemo
Plimultobliĝas ;
Laŭ mia sperto
Ĉiu koverto
Altvaloriĝas !

Foje forĵetis
Ilin, aŭ metis
Mi en la flamon ;
Nun mi tre pentas ;
Mia kor’ sentas
Poŝtmarkan amon.

Ho ! la poŝtmarkoj !
Kiel pluvarkoj
Lumas kaj brilas !
Ĉiu objekto
En la kolekto
Floron similas.

Mi ĝin daŭrigos
Kaj amasigos
Dekcentmil frankojn ;
Kaj diros filoj :
« Pro viaj miloj,
Patro, mil dankojn. »

II

En la urbo, sen amikoj
De kamparo aŭ ĝardeno,
Sen violoj kaj lilioj,
Roz’, konvalo aŭ jasmeno ;
Brilas antaŭ mi alia,
Kvankam artfarita, bedo,
Ruĝa, blua, flava, verda,
Kiel bela florbukedo ;
Kaj mi revas pri l’ odoroj
De ĝardeno kaj kamparo,
Per la bildoj kaj koloroj
De la gaja poŝtmarkaro.

Kaj en la kamparo, kien
Ne alvenas la influo
De komerco, politiko,
Aŭ senĉesa mondobruo ;
Pri la landoj malproksimaj
Mi pripensas, — pri la reĝoj, —
Pri la vivo de l’ popoloj, —
Ĝiaj faroj, ĝiaj leĝoj ;
Kaj la pensoj min kunligas
Per amsentoj al homaro,
Ĉar pri ĝi min memorigas
La tutmonda poŝtmarkaro.

Ho poŝtmarkoj ! dum en urbo
Aŭ kamparo venas revoj
Pri beleco aŭ sciado,
Eble forgesiĝas devoj ;
Sed vi dolĉe min riproĉas,
Vi, nur pecoj da papero,
Sed flugiloj sindonemaj
Por ĵurnalo aŭ letero.
Jes ! tre noble vi kondutas,
Mia bona amikaro :
Do mi ŝatas kaj salutas
Vin, ho mia poŝtmarkaro !

Cl. Bicknell.


← Marie Hankel

A. Grabowski →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org