Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← D-ro Leono Zamenhof

Enhavo →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Poezio

~~~~~~~

Poezio ! kio vi estas ? Vi, neelkomprenebla kreitaĵo de la homa spirito ! Aŭ, eble vi estas kreitaĵo ne de la homa spirito, ho, certe, ne de la homa. Kio vi estas ?

Poezio ! Vi, mistera miksaĵo de pensoj kaj de sentoj ! Vi, ponto inter la Superhoma Estaĵo kaj la Homo ! Vi, prunteprenita fajrero el la regno de la senmateriuloj ! Kio vi estas ?

Poezio ! Vi, sankta trezoro de la ideala homaro ! Vi, malkaŝa interpretanto de la nefalsaj, efektivaj homaj sopiroj ! Vi, frateca akordigaĵo de la du plej gravaj homaj vivorganoj : la koro kaj la cerbo ! Kio vi estas ?...

Ne, la poezio ne estas homa elpensaĵo. Iu ekstertera estaĵo alhejmigis ĝin sur la teron, en unu solenega minuto. Eble, estas vere, ke Muzo entuziasme kisis la frunton de siaj elektitoj, kiujn Ŝi trovis inda je tiu ekstra honoro. Ĉar estas certe, ke la poezio elĝermiĝis el la embriujo de Ĉielanino. Spirita inspiro ĝi estas, kies majestan valoron nur majeste pensadantoj povas vere kompreni kaj laŭmerite taksi.

Pardonu, kara leganto, se vi trovas, ke mi vin tedas. Mia entuziasmo eble trokaptis min ; por unu momento ĝi fortenis min el la ĉiutaga profaneca mondo. Mi vidas per miaj spiritaj okuloj, mi aŭdas per miaj spiritaj oreloj, kaj mi sentas… per mia korpa koro ! Jes, per mia korpa koro, kiu estas la centro de la vivo, de tiu mistera donaco de Dio, en kiu estas la nesto de l’ homeco mem, kiun tiom malmulte da homoj povas laŭcele utiligi.

Poezio estas idealaĵo nobla. Esperanto estas noblaĵo ideala. Esperanta poezio estas la nobla, enkorpiĝinta idealo mem…

Ĵus mi tralegis la manuskriptojn de tiu ĉi Literatura Almanako. Verŝajne vi, kara leganto, ankaŭ jam tralegis ĝin ; alie vi ne legus jam tiujn ĉi liniojn. Nu, ĉu la enhavo de tiu ĉi libro faris en vi saman impreson, kian ĝi faris en mi ? Mi kredas, jes ; vi ankaŭ ja estas Esperantisto. Bela, ĉarma estas ĉiu unu el la poezioj de tiu ĉi libro, — oni plezure konstatas, ke la koro de ĉiu aŭtoro paralele marŝas kun la cerbo.

Feliĉa koro, kiu tiel delikate povas regi tiel potencan akompananton-helpanton ; kaj feliĉa cerbo, kiu tiel obeeme kaj malfiere konsentas sin submeti al la regado de tiel neŝanceleble justa komandanto !

Konataj estas la nomoj de l’ aŭtoroj de la poezioj enhavataj de tiu ĉi Almanako. Tiu bela poetaro konsistas nur el konstantaj kunlaborantoj de « Lingvo Internacia ». Famaj ili estas, indaj je iliaj verkoj. Fidelaj, bravaj samideanoj, kiuj kunigas la bonan kun la bela. Kunlaborantoj de la plej malnova, plej fidela gazeto esperanta. Nelaceblaj, pacaj kunbatalantoj.

Per tio mi ne volas diri, ke ĉiuj niaj poetoj estas reprezentataj en la jena volumo. Ho ne ! Ja unuavide mi rimarkas la mankon de unu, kiu, kvankam nia fidela kunlaboranto, ne partoprenis per sia verko al la faro de tiu ĉi bonodora bukedo Almanaka. Tiu unu estas Sro Romano Frenkel, nia Siberia najtingalo. Ne, kara amiko Frenkel, vi ne povas manki de tie, kie kunvarbiĝas Muzokisitaj Esperantistoj. Permesu do al ni, ke ni perforte partoprenigu vin al nia ideala florbukedo, citante tie ĉi unu el viaj belaj kreaĵoj :

ANKAŬ…

Ankaŭ dum vintro frostega
Troviĝas birdet’, kiu trilas ;
Ankaŭ dum nokto malhela
Troviĝas stelet’, kiu brilas !

Inter la nuboj grizetaj
Ankaŭ traiĝas la suno ;
Portas venteto la suda
Varmon eĉ dum la aŭtuno !

Ankaŭ en mond’ egoista
Troviĝas la kor’, kiu amas ;
Ankaŭ dum hor’ de l’ mizero
Konsolas esper’, kiu flamas.

Poezio ! Vi, neelkomprenebla kreitaĵo de la homa spirito ! Aŭ, eble, vi estas kreitaĵo ne de la homa spirito, ho, certe ne de la homa. Vi, mistera miksaĵo de pensoj kaj sentoj ! Vi, ponto inter la Superhoma Estaĵo kaj la Homo ! Vi, prunteprenita fajrero el la regno de la senmateriuloj !... Vi, sankta trezoro de la ideala homaro ! Vi malkaŝa interpretanto de la nefalsaj, efektivaj homaj sopiroj ! Vi, frateca akordigaĵo de la du plej gravaj homaj vivorganoj : la koro kaj cerbo !

Poezio ! kio vi estas ?

Ĉu vi ne estas la dunaskita fratino de Esperanto ?...

Mi revas, mi sonĝas…

Kontraŭvole mi transdonas min al miaj korsentaj impresoj…

Paul de Lengyel.


← D-ro Leono Zamenhof

Enhavo →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org