Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← D-ro Vallienne

P. de Lengyel →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Aglo

( A. Nicmojewski. )

~~~~~~~

Vagante sur kruta montaro granita
Inter ŝtonega dezerta naturo,
Ekvidis mi aglon supre en lazuro
Sidantan sur pinto alta, izolita.

Malsaĝa birdo, ne revu sen celo
Pri matenruĝo, forlasu lazurojn ;
Sube ci aŭdas de gufoj murmurojn,
Nun regas nokto, ĉirkaŭe — malhelo.

Aglo ekgrakis : ĉe vi katenita
Dum aga nokto dormas valo via
De la mallumo ĉiam sufokata.

El valoj venu al la pint’ granita,
Al vi ĉielo aperos radia
Kaj matenruĝ’ ekbrilos sopirata.

D-ro Leono Zamenhof.


Kanto de Pilgrimanto

( J. Koscielski. )

~~~~~~~

Peze grimpante sur voja spiralo
Ĉu inter ombroj, ĉu sub sun’ brulanta,
Iras mi landon, kie idealo
Regas konstanta.

Kvankam la voj’ estas kruta sen ĉeso,
Por la animo troviĝos akiro :
Ĉu flor’, ĉu frukto, ĉu forta impreso
Dum longa iro.

Ho, ne haltigos min nokto aŭ timo
Ĉar eĉ mallumo por mi estas brila :
En ĝi fariĝas labor’ de pilgrimo
Nur pli trankvila.

Se dum nokt’ nigra falas ia stelo,
Mi pensas : greno jen falis sur teron ;
Al ĝi mi iras, kiel al la celo
Serĉante veron.

Ideon, kiu vagas en la mondo,
Serĉas mi ĉie kun sama fervoro
Ĉu sur grenkampoj, ĉu en mara ondo,
Ĉu homa koro.

Ke mi ĝin trovos, mi estas tre certa
Aŭ en pens’ — floro, aŭ en frukto — ago,
Aŭ sur montpinto, aŭ en land’ dezerta
Dum mia vago.

Nur ne malŝatu, — ĉio indas amon,
Kredu je vero : ĝi trompas neniam,
Por ver’ kaj belo, se kor’ gardas flamon,
Vi venkos ĉiam.

D-ro Leono Zamenhof.


← D-ro Vallienne

P. de Lengyel →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org