Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← J. Reddet-Colas

D-ro Leono Zamenhof →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Horacio kaj Lidio

( Horacio : Odo XIa, Libro IIIa. )

~~~~~~~

HORACIO

Kiam al vi mi plaĉadis,
Kaj kiam neniu junulo pli kara
Kolon blankan ĉirkaŭadis,
Mi vivis pli ĝoje ol reĝo Persuja.

LIDIO

Kiam ne pli por alia
Vi brulis, nek venis Lidio post Kloo,
Ja Lidio estis fama,
Kaj vivis pli glore ol Roma Ilio.

HORACIO

Kloo Traca nun min regas,
Tre lerta je citro kaj dolĉaj kantadoj.
Por ŝi morton mi ne timas,
Se vivon indulgos superaj Fataloj.

LIDIO

Min bruligas reciproke
Turina Kalao, la filo Ornita.
Por li mortus mi dufoje,
Se knabon indulgus Fatalo supera.

HORACIO

Sed se ree lasta Venus’
Kunligus disulojn per kupra ligilo… ?
Se mi blondan Kloo pelus,
Por ree Lidion akcepti en domo… ?

LIDIO

Kvankam bela pli ol astro
Li estas, kaj vi pli malpeza ol korko,
Kolerema ol Adrio,
Kunvivi mi amus, kaj vole kunmortus.

D-ro Vallienne.


La du Montopintoj

~~~~~~~

Tuj kiam alpisto, senlace marŝanta,
De monto neĝhava surrampas altaĵon,
Li vidas, ke spaco, pli kaj pli iĝanta,
Por liaj okuloj vastigas vidaĵon.

Rigardo traflugas tra verdaj kamparoj,
Rulantaj ĝis fore tapiŝan herbejon,
Sed haltas samtempe ; ĉar krutaj montaroj
Maskigas de tero la liman rondejon.

Sed iom post iom la montoj altegaj
De pintoj fieraj mallevas supraĵon :
Kaj ŝajnas, ke tiuj amasoj ŝtonegaj
Malsupreniradas en valan kavaĵon.

Kaj dume pli kaj pli la sceno grandiĝas
Aperas majeste la tero patrina.
Riveroj kaj lagoj amase montriĝas,
Tra blankaj nebuloj, tra spaco senfina.

Sed tie kaj tie sin alproksimigas
Ĉielo kaj tero, en malproksimejo ;
Kaj tiu kuniĝo rigardon haltigas
Per baro blueta de lima rondejo.

Ĉar pli malproksimen li vidi esperas,
Li ĉiam pli supren surrampas senhalte ;
Aliaj arbaroj kaj lagoj aperas,
Dum novaj montaroj bluiĝas en alte.

Sed, en malproksimo vapora, miksiĝas
Rivero kaj lago kaj monta sidejo :
Kaj tutaj detaloj konfuze neiĝas
Ĉe baro blueta de lima rondejo.

Li, fine, de pulmoj premanta spiregon,
Supraĵon de monto feliĉe trafinta,
Sur pinton finantan, sur lastan ŝtonegon,
Piedon triumfan apogas, venkinta.

Sub li, en abismo, aperas nun maso
De pintoj konfuzaj, de krutaj montegoj,
Kaj ŝajnas, ke estas ĉi tiu amaso
De maro senmova grandegaj ondegoj.

Li miras, admiras : tra larĝa vasteco
Rigardo flugadas sur revaj flugiloj.
Kaj, malgrandigitaj pro malproksimeco,
Objektoj similas al Liliputiloj.

Sed vane de lando li sondas larĝecon ;
Sed vane li, sola, for de similuloj,
Deziras mezuri nemezureblecon
De tero kuŝanta sub siaj okuloj.

Ĉi tie, jen dekstre, ĉe suna levejo,
Jen norde, jen sude, linio montriĝas ;
Kaj tie, maldekstre, ĉe suna kuŝejo,
Vidaĵo paliĝas kaj fine nuliĝas.

Ĉielo kaj tero sin alproksimiĝas ;
Kaj ĉiam li trovas en profundegejo,
En kiu nebulon vaporo naskigas,
La baron bluetan de lima randejo.

*
*     *

Simile, tuj kiam sciencamegulo
De kruta scienco surrampas altaĵon,
Li vidas, ke spaco, por sia okulo,
Pli kaj pli iĝanta, vastigas vidaĵon.

Li econ kaj aĵon unue divenas ;
De fortoj naturaj larĝiĝas la kono :
Li ilin esploras, dum vice alvenas
Elektro, varmeco, lumeco kaj sono.

Serĉante de korpoj principon internan,
Sub ŝajnoj ŝanĝantaj de povo kaj formo,
Li kredas suspekti l’ atomon eternan,
Sen nasko, sen morto, sen ŝanĝo, sen limo.

Kaj poste vivantaj estaĵoj vidiĝas,
Kreskaĵo senmova kaj besta loĝejo :
Kruela batalo por vivo montriĝas
Sur baro blueta de lima rondejo.

Kaj kiam li altan atingis supraĵon,
De kiu aperas la tempoj pasintaj ;
Se vidon li ĵetas en profundegaĵon,
En kiu kuŝadas jarcentoj mortintaj ;

Li vidas, ke astroj senĉese rulantaj
Eterne trairas tra la senlimeco ;
Dum lumaj radioj, eĉ rapidegantaj,
Nur povas rakonti pri la estinteco.

Li vidas turniĝojn de la nebulaĵo :
Graveda je mondo, el flanko ŝirita
Ĝi ĵetas planedojn tra spacebenaĵo,
Kaj ilin dissemas en nokto venkita.

Li vidas ke tero, longtempe fluida,
Nur estas loĝita de flamaj ventegoj ;
Ke krusto formiĝas sur fajro likvida,
Kaj kuŝas senfine sub maraj ondegoj ;

Ke la protoplasmo, marŝanta al celo,
Sed zorge kaŝanta sekreton kaj econ,
En ondo formiĝas, fariĝas la ĉelo,
Venkas materion kaj naskas vivecon.

Li vidas, ke arboj kaj densaj kreskaĵoj
De sia restaĵo plenigas la maron ;
Ke birdaj lacertoj, ke fiŝaj rampaĵoj,
De krioj sovaĝaj sonigas arbaron.

Li vidas, ke dank’ al batalo por manĝo
La Speco pli kaj pli perfekte boniĝas,
Ke tiu movado kaj aliformiĝo,
Post longa penado, al homo finiĝas.

Li vidas, ke homo sovaĝe fortika
Sin vestas per feloj, en grotoj sin kuŝas,
Kaj, manon arminte de ŝtono silika,
Bestegojn antikvajn kuraĝe repuŝas.

Li vidas, ke homoj, pli kaj pli kreskantaj,
Grupiĝas en gentoj, nacioj fariĝas ;
Ke grandaj popoloj longtempe venkantaj
Post kelkaj jarcentoj devige mortiĝas.

Sed tie kaj tie, en malproksimeco,
Ĵus kie vereco kaj kredo miksiĝas,
Sur sojlo mistera de la Transesteco,
Vidaĵo paliĝas kaj fine nuliĝas.

Malvero kaj vero sin alproksimigas :
Kaj ĉiam li trovas en profundegejo,
En kiu konjekton nescio naskigas,
La baron bluetan de lima rondejo.

D-ro Vallienne.


← J. Reddet-Colas

D-ro Leono Zamenhof →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org