Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← E. Privat

D-ro Vallienne →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Al Lumo

~~~~~~~

Tra vojetoj de monto altega
Forpaŝantoj rapidas en nokto,
Ili scias, ke lumo fariĝos,
Kaj senlace, senhalte rampadas.

Sub la steloj, mallumo klariĝas ;
Kiam ili al celo alvenas
Bela tago jam brila fariĝas,
Per radioj pleniĝas okuloj.

Ĉiuj ankaŭ, ni scias, ke lumo
Baldaŭ venos lumigi la mondon,
Kaj kuraĝe ni devas en nokto
Sub la stelo almarŝi fervore.

Se la dornoj sur vojo nin pikas,
Se la ŝtonoj kruele nin vundas,
Se la branĉoj nin frapas vizaĝe,
Ĉiam marŝu, ni, marŝu antaŭen.

Kiam fine, ni estos al supro
De la monto, penege trafita,
Suno brilos, la tago leviĝos
La heleco satigos la korojn.

Kun la lumo, la paco kaj l’ amo
Ankaŭ venos, popoloj feliĉaj
Fine rompos la glavojn timindajn,
Uzos feron por plugi la teron !

J. Reddet-Colas.


Al mia Hundo

~~~~~~~

Vi venu, ho ! mia hundeto karega !
Sur miajn genuojn almetu karese
La kapon, kun longaj, silkecaj oreloj,
Silente al mi vi rakontu aferojn.

Tra viaj okuloj sinceraj eliras
La tuta pensado de via animo
De hundo amema, kaj tute sindona,
Fidela kunulo de mia soleco.

Ne aliigita de vana parolo
Ĝi pasas senpere en mian animon
Kruele vunditan de l’ homo senfida,
Vestanta mensogon per belaj vortegoj.

Sed viaj okuloj nekaŝe parolas ;
Ne kiel kateto, mistera, pensema,
Ĝi, kies rigardo deturnas sin de mi
Por ke mi ne legu en ĝiaj sekretoj.

Vi, hundo, vi havas nenian timemon
Pri tio ! Ĉar kiel en lago klarega
Mi povas kliniĝi sur vian koreton
Mi vidos rebrili nur mian figuron.

Amiko, nur Morto disigos nin ambaŭ !
Sed kiam mi teren reiros, forgesu !
Ne venu sur tombon ĝemadi, ĉar viaj
Ploregoj min vekus el mia ripozo.

J. Reddet-Colas.


J. Reddet-Colas
J. Reddet-Colas
Plilarĝigi

Somera vespero

~~~~~~~

Geamantoj, sur monto sidiĝas
Rigardante malsupren la valon
Kaj revemaj, samtempe kliniĝas
Por admiri de l’ tago la falon.

Malaperas la suno en oro,
En flamado purpura kaj brila
Kiel Dio vestita per gloro,
Al grandega brulado simila.

Estas horo, la horo ĉarmega
Kiam nokto jam bruna ne estas
Kiam tamen, la tago klarega
Ne plu brilas, kaj baldaŭ forestas.

Sed la steloj, post iom aperas,
De l’ superaj animoj rideto ;
En la valo, ĵus ankaŭ aperas
Multaj steloj, labora brileto.

Nun la nokto ; profunda fariĝas,
En ĉielo, la lumo helega
De la luno, pli multe bluiĝas
Kiel revo, por koro dolĉega.

Tra la pala, silenta vespero
Sonorila kantado eksonas
Harmonia, forflugas el tero,
En mallumo ĝi klare resonas.

Laboranto ridetas aŭdante
Sonorilon kaj ĝian kantadon,
Per belsono al li anoncante
La dimanĉon, kaj la ripozadon.

Tiel, en la estada vespero
Oni vidas en la nebulegoj
Ĉion droni : Enuo, espero,
Ĝojo, gajno kaj malfeliĉegoj.

Sed pli densa fariĝas vualo,
Pli purege, en fondo de l’ koroj
Steloj brilas, simile en valo ;
Estas karaj, amemaj memoroj.

En animo, nun kvietigita,
Sonorilo mistera kantadas :
« Fine estas laboro finita,
Kaj eterna dimanĉo lumadas ! »

Ne plorante la tagon finontan,
Se duope ni estas paŝintaj
Ni alvokas la nokton venontan :
« Frapu, Morto ! Ni estas amintaj. »

J. Reddet-Colas.


← E. Privat

D-ro Vallienne →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org