Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← J. Parisot

J. Reddet-Colas →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Infanoj

~~~~~~~

Infanoj, en viaj okuloj
Kun granda bluega prunelo
Ni trovas, ho karaj etuloj,
Peceton de l’ pura ĉielo.

Sub via rigardo lazura,
Profunda je fido sen limo,
Foriĝas la penso malpura
Kaj iĝas pli bona l’ animo.

Infanoj, el via rigardo
Tra l’ hejmoj la ĝojon vi semas,
Kaj via kantema bruado
La korojn teditajn malpremas.

Per via rideto serena
Tre ofte la plorojn ĉesigas
Vi, kiel sunbrilo matena
La roson de l’ herbo sekigas.

Edmond Privat.


Edmond Privat
Edmond Privat
Plilarĝigi

Kanto de l’ Trompito

~~~~~~~

Post longtempa laborado,
En ĝardenon de l’ plezuro
Al ripozo el penado
Min allogis la naturo.

Multajn rozojn en momento
Mi kolektis el florbedo ;
Sed disblovis tuj la vento
Ĉiujn florojn de l’ bukedo.

Dolĉan prenis mi persikon
Kun vangetoj el purpuro ;
Sed vermaĵon kaj formikon
Mi malkovris sub veluro.

Belan vidis mi vizaĝon
Kaj sur lipojn kisis mole ;
Sed naŭzigan ruĝigaĵon
Mia buŝo tuŝis sole.

Blankan ŝiris mi lilion
Puran neĝe kaj marmore ;
Sed sangantan papilion
En ĝi trovis mi dolore.

Kaj forlasis mi kun tedo
La ĝardenon de l’ plezuro
Sen ripozo, sed kun kredo
Ke nin trompas la naturo.

Edmond Privat.


Dolĉa Nokto

~~~~~~~

Dolĉa nokto trankviligis
Kampojn, urbojn kaj ĝardenojn,
Kaj en dormo silentigis
Homajn ridojn kaj ĉagrenojn.

Sur la lagon ĵetas brilon
Kvaronluno en ĉielo,
Kaj bluigas la profilon
De malnova la kastelo.

Homojn lulas la gitaro
De la sonĝa forgesado ;
En herbejo de l’ kamparo
Dormas grilo kaj cikado.

Dum horloĝoj en la domoj
Tra l’ silento tik-tak-adas,
Pri feinoj kaj pri gnomoj
Geknabetoj nun sonĝadas.

Edmond Privat.


← J. Parisot

J. Reddet-Colas →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org