Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← N. Kolovrat

E. Privat →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Al S-ro Th. Cart.

Lunheligaĵo

( « Effet de Lune », Leconte de l’ Isle. )

~~~~~~~

Sub nubegoj, venta rulbruo
Muĝas, kiel bleka bovaro.
En mallumo, peza ondfluo
Levas ŝaŭman pintojn sur maro.

Tuta l’ demonaro de l’ ondo
Harojn skuas, tordas la manojn,
Dancas en infera sorĉrondo,
Elterurigante l’ ŝipanojn.

Aro da ketacoj senhalte
Ŝaŭmon maĉas, bruebriiĝas,
Akvon ŝprucigantaj, dissalte
En la nokto konvulsiiĝas.

Plumbkoloraj ŝaŭmaj amasoj
Sur la ŝipo peze surkuŝas ;
Tra vastegaj akvaj la masoj
Ĝi per sulk’ profunda sin puŝas.

Skuegata ĝi maldeceme
Supreniras ondan malhelon ;
De altaĵo falas ĝi treme
En turniĝan akvofunelon.

Steloj sur ĉielo ne lumas.
Nur bruega, raŭka agaco
Egalblove blekas, plendzumas
Tra la mallumego de l’ spaco.

Sur necerta voj’ direktite,
Ŝipo iras ; tiam kaverno
Duonmalfermiĝas subite,
Kie tremas pala lucerno.

Baldaŭ, supre de la portalo
Nun pligrandiĝanta, ekbrilas
Duonlun’ en sanga vualo ;
Ĝi funebran torĉon similas.

Vento furioze ĝin skuas,
Disŝirante ĝin malkviete ;
Ruĝaj pajlfajreroj lumfluas
Kontraŭ l’ nubmuregoj disĵete.

Sed jen, ŝveligante la velojn,
El infero l’ sipo sin tiras,
Kaj de ŝaŭm’ kovrita, ĝi stelojn
Per antaŭsaltego aliras.

J. Parisot.


Al S-ro Kazimierz Bein.

Vidaĵo de Ĥem’

( « La Vision de Khém », Heredia. )

~~~~~~~

I

Tagmez’ flamegas ; aer’ terure brulas ;
Blindige sur nin falanta lumo helas.
Plumbecajn ondojn rivero lace rulas ;
De Fre’ tegita, la tero tuta ŝvelas.

Sfinksegoj, kies palpebrojn ne ŝancelas
Sunbrilo, — flava sur sablo lumbojn lulas,
Kaj per mistera rigardo ĉiam celas
Ŝtonpintojn, kiuj la spacon strekmakulas.

Nur de vulturoj rondiro malproksima
Nigraĵon klara sur la ĉielo metas.
Bestaro, homoj dormiĝas en senlima

Flameco. Tero ardega ekkraketas,
Kaj Anubiso en mez’ de l’ varma ĝojo,
Alblekas sunon per mallaŭtega bojo.

II

Sur Nilon hele belega lum’ rondiris.
La mortintejo ekmovas sin subtere.
Reĝaro tie kuŝadas nun severe
En vindoj, kiujn funebre oni ŝmiris.

Amas’ sennombra, malbrua, plej mistere,
Jen, same kiel en temp’ Ramsesa, tiris
Sin, kvazaŭ ŝtona el sonĝo, orde giris,
Vastiĝis, marŝis en noktomez’ libere.

El muroj skribe skulptitaj, ĉiuj venis :
Ĉefpastroj dian barketon supren tenis
De Ra’ Amono, la sunon kiu gvidas.

Virŝafoj ore kronitaj suprensidas
Streĉante ungojn, kaj Sfinksoj blindigite
El dorm’ eterna elvekas sin subite.

III

Amaso iĝas pligranda en mallumo,
Kaj malpleniĝis subtera la kapelo.
La nizoj sanktaj, sur mortkuŝej’ sen mumo,
Forflugis ree kartuŝa el panelo.

Jen bestoj, homoj, reĝar’ kun brila ŝvelo
De Ureus’o sur fruntoj, sed bitumo
Malgrasajn buŝojn plenŝtopas per sigelo.
Diegoj : Hor’o, Hator’, Neit’o, Ĥnum’o.

De Tot’ gvidate, Ibisokapa, venas, —
Kun pŝent’ sur kapo, ŝenti’ sur ŝultroj, blua
Lotus’ sur brusto, — arego ondoflua.

Ĝi sin tra templaj ruinoj pompe trenas ;
Sur la malvarma pavimo lun’ brilegas,
Kaj ĝin per ombroj grandegaj strange tegas.

J. Parisot.


Al D-ro Noël.

La nigra Pantero

( « La Panthère noire », Leconte de l’ Isle. )

~~~~~~~

En praarbaro, sur vojoj nekonataj,
Varmigas herbon sunradiaro frua,
Vivege fluas riveroj, tra malglataj
Bordŝtonoj, verda sub arkaĵar’ bambua.

Ĵava’a nigra reĝin’, ĉasama besto,
Al la malsata idaro, antaŭsune
Revenas, ĉar jam en ostoplena nesto
Miaŭas ili kaŭrintaj ĉiuj kune.

Ŝi malkviete, akregaj per okuloj,
Fleksiĝe, ombran observas la branĉaron,
Kaj dise, freŝaj ankoraŭ, sangmakuloj
Malseke strekas veluran ŝian haron.

Ŝi akiraĵon posttrenas, pecon kruran
De l’ bela cervo, ŝi kiun nokte ĉasis,
Kaj sur floranta muskejo ĝi teruran,
Ankoraŭ varman postsignon ruĝan lasis.

Ĉirkaŭe flavaj abeloj, papilioj
Flugtuŝas ŝian flekseblan spinon vete ;
Ŝi kiam paŝas, milspecaj el folioj
Surtere fluas parfuma blov’ gajete.

Serpento skvamojn malvolvas, el skarlata
Kaktaro, staras scieme kaj sentime ;
Leviĝas super arbetoj kapo plata
Por ŝin rigardi pasantan malproksime.

Sub la filikoj silente ŝi sin ŝovas
Malaperante muskeca tra ŝtiparo.
Aero fajras ; nenio plu sin movas,
Arbaron, spacon dormigas vasta klaro.

J. Parisot.


← N. Kolovrat

E. Privat →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org