Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← D-ro Noël

J. Parisot →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Nadina Kolovrat
Nadina Kolovrat
Plilarĝigi

Laŭ onda ritmo

~~~~~~~

Naturo.

Ondoj venas,
Portas aeron,
Odorojn kunprenas,
Ensorĉas atmosferon,
Mondon de sentoj entenas,
Refreŝigas dolĉan veteron,
Grandaj, altaj, pli grandaj alvenas
Levas nun ŝaŭmon kaj bruan misteron,
Naŭa ondo ritme aliajn fortrenas !

Koro.

Koro batas,
Dolĉe tremante,
Danĝeron konstatas,
Senresponde amante,
Misteron de amo ŝatas,
Doloron profunde premante.
Neniu vere koron kompatas ?
Suferoj flugas el ĝi ploregante,
Feliĉon kvazaŭ naŭa ondo forbatas !

Penso.

Penso kreas
Celante bonon,
Instinkte obeas
Universan ordonon.
Penso neniam pereas,
Penso postvivas fortan ŝtonon,
Mortecon tutmondan tute neas,
Ĉiam atingas idealan kronon,
Ritme al perfekteco marŝas, trofeas !

Nadina Kolovrat.


Entombigo

~~~~~~~

Li staras forete kaj rigardas atente :
Ili ŝin entombigas.
Li vidas, fosejon ili fosas silente,
Ĉiam ĝin pligrandigas.

Kompato, larmetoj, ankaŭ ĉerkaj oraĵoj,
Estas ĝuste ĉe loko,
Nek mankas floretoj, nek talentogloraĵoj,
Nek aplaŭdoj kun moko.

Li vidas grandegan tomboŝtonon pezantan,
Kiun ili preparis
Por koron dispremi tro sincere batantan
Kiu multe eraris.

Li vidas glorkronon el pikaĵoj plektitan
Kiu frunton ornamas,
Kaj zorge mortigas kapon tro turmentitan
Ĉar ĝi falson malamas.

Li scias, ke ili senmezure esperos
Tiuj homoj bonkoraj,
Ke nun el subtero ŝi neniam aperos,
Ŝi kun siaj valoroj.

Li staras forete dezirante silente :
Enterigu rapide,
Kaj poste forlasu ĉiuj tombon momente,
Forirante konfide.

Mi tiam decide tiun tombon disĵetos,
Tomboŝtonon grandegan,
Kaj teron, florkronojn, ĉerkoplankojn forĵetos
Por eltiri karegan.

Mi tiam karese revivigos per amo,
Adoratan virinon,
Mi koron kaj kapon revarmigos per flamo
Kisos mi amikinon.

Mi fore ŝin portos hejmen en mian landon
Kaj ŝi estu kontenta,
Sur ŝin mi altiros glorportantan girlandon,
Ĉar ŝi estas talenta.

Ni kune laboros, mi ornamos zorgeme
Ŝian nomon per gloro.
Per rozoj mi ĉiam ŝin ĉirkaŭos ameme
Kaj per mia adoro.

Nadina Kolovrat.


← D-ro Noël

J. Parisot →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org