Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← V. Inglada

N. Kolovrat →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


Al F-ino J. Flourens (Roksano).

Kolermalbenoj de Kamillo.

( En « Horaco », kvinakta tragedio de Corneille. )
IVa akto, Va sceno.

~~~~~~~

Rom’, sola objekto de mia venĝemo !
Rom’, por ĝi, morttrafis vi mian amanton !
Rom’, en ĝi naskiĝis vi, ĝin vi amegas !
Rom’, ĝin mi malamas, ĉar ĝi vin honoras !
Ke ĝiaj najbaroj, post kunjeĵurado,
Ankoraŭ malfirman ĝin funde subfosu !
Kaj se ne sufiĉos la TutItalujo
Ke nun l’ Okcident’ l’ Orient’ kunstaru !
Ke kune cent gentoj, el finoj de l’ Tero,
Transiru, por frapi ĝin, montojn kaj marojn !
Ke ĝi mem detruu for siajn remparojn !
Ĝi propraj per manoj disŝiru el si mem !
Ke la ĉielvenĝo, mi veke ĝin vokas,
Pluvigu sur ĝin superverŝojn da fajroj !
Ke sur ĝin mi vidu faladi ĉi tondron,
Kaj ĝiajn domcindrojn, kaj vian laŭrpolvon,
Kaj lastan Romanon lastfoje spirantan !
Mi sola ĝin kaŭzu, kaj ĝue mi mortos !

D-ro Noël.


← V. Inglada

N. Kolovrat →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org