I
En baraket’ purblanka, lokita ĉe ĝardeno
Proksime de la bordo de la Termeza mar’,
Plej bela kaj gracia loĝadas la knabino
Pri kiu povis fieri la kampar’.
El Valencia lando, ŝi Roz’ estas nomita,
Sed ŝajnas florburĝono de loga plej parfum’
Per blu’ okuloj ŝiaj konkuras kun ĉielo,
Orbrilaj ŝiaj haroj — kun sunleviĝa lum’.
Sur ŝia frunt’ serena la majesteco sidas,
Kunmikso neĝo-roza nur estas ŝia vang’,
De marventet’ la plaĉon rideto ŝia havas,
Pasion — ŝia koro, fajrecon — ŝia sang’.
II
Apenaŭ deksep majojn flugintajn vidis Rozo
Kaj jam ĉagren’ profunda ŝin premas en la kor’,
Jozef’, amato ŝia, ĵus mortis en milito,
Okuloj ŝiaj ravaj ne ĉesas en la plor’.
Infanoj ili estis kaj ĉiam ludis kune,
Iliaj korpoj kreskis, sed kreskis pli kunam’,
Li ĉiunokte venis amdiri al Rozeto
Kaj ili nur disiĝis en hor’ malfrua jam.
Monat’ forpasos sola kaj ili kunedziĝos,
Sed tia bela revo ne plaĉis al la Fatal’,
Milit’ neatendita fariĝis en la lando,
Jozef’ varbita estis, foriris al batal’.
En nokt’ somera, luma, la junaj geamantoj
Parolis lastafoje en laŭbo de ĝarden’.
« Rozeto, mia kara — li diris larmovoĉe —
Jen la feliĉ’ antaŭa jam estas nur ĉagren’. »
La bela virgulino eĉ vorton ne respondis,
Premanta korsufero elkrevis nur per plor’.
Jozef emociita aldiris por konsolo :
« Ne timu, mi revenos, mallonge restos for.
Milit’ ne estas morto, kuraĝon, do, ni havu
En la danĝero nuna nin helpos bona Di’… »
Sed Rozo ne plorĉesis. Jozefo ŝin karesis
Dum longa neparolo, en ama plenebri’.
Fariĝis tre malfrue, el ŝiaj amaj brakoj
Kisante ŝin ankoraŭ li tiris sin kun pen’.
« Adiaŭ, koramata, — li diris voĉotreme, —
Fidela via amo nur estu mia ben’. »
Kaj el la poŝ’ preninte batantan orhorloĝon,
Li donis ĝin al Rozo kun jena lasta pet’ :
« Ĉi tiun donaceton por rememor’ ĉiama
Akceptu ; por vi taŭgu ĝi kiel amulet’.
Mortante ĝin donacis al mi patrino mia,
Mi ĉiam ĝin kunportis kaj zorgis kun fervor’,
ĝin gardu ĉe la koro, aŭdante la tik-tak-on
Nur kredu, ke ĝi estas la bat’ de mia kor’. »
III
Sidanta ĉe marbordo silente Rozo ploras
Dum karan orhorloĝon premadas ŝia man’.
De temp’ al temp’ ŝi fiksas sur ĝi rigardon sian,
Per dolĉa ondplaŭdado bruetas l’ ocean’.
Horloĝ’ plej enviinda ! Restej’ ĉiama via
La brusto de knabino, — edena nur karcer’ —
De kisoj kiomfoje vi estis karesata,
de larmoj kiomfoje nubiĝis via sfer’ !
Malgaje Roz’ rigardas la brilan orhorloĝon,
Demandas ĝin insiste pri lia koramat’,
Nekomprenante ŝian premantan ĉagrenadon,
Ĝi ĉiam nur respondas per la tik-tak-a bat’.
« Por kio do vi batas, se li jam plu ne vivas ? »
— Parolas al ĝi Rozo en kapt’ de malesper’ —
« Sarkasmo plej kruela — aldonas ekscitita —
Per via bat’ samtona pliiĝas la sufer’ ! »
Kaj ŝi sin levas nerve kun penso pereiga,
Horloĝo malfeliĉa, jen via lasta hor’ !
Ŝi volas ĝin disrompi, sed ŝi subite haltas,
« Ho, ne, Jozef’ pardonu ! Ĝi estas lia kor’ ! »
IV
Du jaroj jam forpasis ; la belan orhorloĝon
Ĉe koro ĉiam portas Rozet’ kun zorga sat’,
La tempo, plej efika balzam’ por amsuferoj
Mildigis rememoron pri la mortint-amat’.
Alia juna viro pasie Rozon amas,
Najbaro ŝia estas kaj riĉa fiŝkaptist’,
Plej ofte li proponas al Rozo sian amon,
Rifuzas ŝi sed ĉiam kun plaĉ’ pri la persist’.
Kaj en la koro ŝia fariĝas malkvieto,
Funebra rememoro batalas kun ekam’.
Ĉu venkos pasintaĵo ? Triumfos l’ estanteco ?
« Neeble pri virinoj diveni » — diras fam’.
« Aŭskultu, bela Rozo, — la fiŝkaptisto petas —
Pro kio mian amon akceptas malestim’ ?
Ĉu vi min vidos morti pro amo senkompate ?
Ekbrili mi ne vidos esperon en l’ anim’ ? »
La plendon lian aŭdas Rozeto kortuŝata,
Por lin konsoli milde ŝi trovas preta sin,
Sed ĉe la brusto batas horloĝo de Jozefo…
Kun vangoj fajroruĝaj silentas la knabin’.
V
De tag’ al tag’ li velkas per ama suferado,
Bedaŭras lin Rozeto, kaj tre rapide l’ am’
Forpelas la kompaton sentitan al junulo…
Horloĝ’ : en la batado vi povas ĉesi jam !...
VI
En tago de printempo la fiŝkaptist’ kaj Rozo
Sur glata roko sidas ĉe bordo de la mar’.
Parolas ili gaje, mallaŭte kaj intime,
Kadence plaŭdetadas kun dolĉa son’ l’ ondar’.
« Sed kial vi prokrastis akcepti mian amon ? »
— Demandas ŝin scivole l’ amata jam junul’. —
Kaj ŝi respondas tiam montrante l’ orhorloĝon,
« Jen tiu ĉi horloĝo nur estas la kulpul’.
Jozef’ forveturonte al la kruel-milito
Ĝin donis kiel signon al mi de rememor’. »
« Dum batos ĝi regule — li diris larmovoĉe —
Nur kredu, ke ĝi estas la bat’ de mia kor’. »
« De tiam ĝi neniam ĉesigis sian baton,
Ĉe mia brust’ mi sentas batantan ĉiam ĝin…
Mi kredis, ke vin ami nur estas ĵurorompo,
Sakrilegi’ terura por koro de virin’ »
La fiŝkaptisto prenas horloĝon el man’ ŝia,
Rigardas ĝin mallonge kaj sen klariga vort’,
Sentante neregeblan ĵaluzan furiozon
Ĝin ĵetas sur la rokon per tuta sia fort’.
Rozet’ ellasas krion, rekaptas ĝin rapide,
Kaj diras ridetante kun amrigard’ al li :
« Ho kia malbonkoro ! Kompatu ĝin, karulo,
Sed vidu, vidu, ĝoju, ankoraŭ batas ĝi !... »
VII
Ho kor’ nedeĉifrebla de rava plej virino,
Horloĝo vi nur estas por amo de la vir’ !
Se vi lin amrespondas, horloĝ’ rapide batas,
Ĉar viv’ de feliĉulo nur estas rapidir’.
Se vi lin amrifuzas, horloĝ’ malvigle batas
Ĉar viv’ malgaja fluas kun malrapida ŝov’,
Se via kor’ sensenta fariĝas kiel ŝtono,
Horloĝon vi ne streĉas kaj restas ĝi sen mov’.
Vicente Inglada.
|