Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1910


← A. Grabowski

V. Inglada →


Literatura Almanako 1910 de Lingvo Internacia


La Ĝojo

~~~~~~~

Kie estas la ĝojo ?
Jen, diris infano,
Jen estas la vojo ;
Nur vivu kaj ludu
Kun la infanaro,
Jen estas la ĝojo !

Kie estas la ĝojo ?
Ha ! diris patrino,
Jen estas la vojo !
Min vidu — enviu —
Kun dolĉa idaro,
Jen estas la ĝojo !

Kie estas la ĝojo ?
Ho ! diris amanto,
Jen estas la vojo !
Nur enamegiĝu,
Kun belamantino ;
Jen estas la ĝojo !

Kie estas la ĝojo ?
Respondis lernulo,
Jen estas la vojo !
Kun vera fervoro
Nur legu kaj lernu
Jen estas la ĝojo !

Ĉu vere la ĝojo
Sin trovas en vojo
De gajaj infanoj,
De zorgaj gepatroj !
De amaj amatoj,
Aŭ lertaj lernantoj ?

Ha ne ! baldaŭ venos
Doloro, infanoj !
Maldanko kompensos
Vin, karaj gepatroj !
Malofte fidelaj
Pruviĝas amatoj,
Kaj sekaj, malbelaj
Troviĝas lernantoj.

Ho ! homoj eraraj !
Vi estas malpravaj
Fidante, sur tero
Ekzistas afero
Kie estas la ĝojo.

Sed vivo ĉiela
Ne estas fabela ;
Kaj laŭ veraj pensoj
De plej noblaj mensoj
Tie estas la vojo.

Do, amo kaj scio
Ne estas la vojo :
Kunagu kun Dio,
Jen estas la ĝojo.

Margaret Jones.


Margaret Jones
Margaret Jones
Plilarĝigi

Patrina Amo

( Vidante junan patrinon. )

~~~~~~~

Bubeton mi portas
Tre ame sur brakoj ;
Ha ! mola li estas
Je miaj atakoj.
Batadon de kisoj
Li ĝoje ricevas,
Dum brilan vizaĝon
Ridante, li levas.

Ho ! dank’ al ĉielo,
Pro tiu infano.
Li venis tutrekte
El Dia la mano.
Pri verkoj, laboroj,
Virinoj nun revas ;
Sed ĝoj’ de l’ patrino
Ja ĉion superas.

Se iaokaze,
La hejmo nun nia
Forflugus — ne grave
Li restus la mia.
Kaj havas mi ĉion,
Nenion plu volas,
Dum karan bubeton
Sur brakoj mi lulas.

Margaret Jones.


Kanto de la Vojaĝantoj

~~~~~~~

Vojaĝantoj ja ni estas
Dum la vivo, tra la mondo.
Nin la ventoj ne timigas
Nek la fulmo, nek la tondro.

Malamikoj ne minacas,
Ĉar nur havas ni amikojn.
Vera am’ la kaŭzo estas
Amaj trovas ni efikojn.

Kvankam estas ni malriĉaj,
Ni bezonas plu nenion,
Ĉar al ni, la jam kontentaj,
Dio patre sendas ĉion.

Domojn belajn ni konstruas
Por ripozo dum vojaĝo.
Amon, sanon, pacon trovas
Ni, je kiu ajn etaĝo.

Eĉ la morto al ni estas
Ĉu por ni aŭ amatulo,
Novnaskiĝo ; vivo restas
Sekve por la mortintulo.

Kantu do la kanton nian
Kredu je la ver-afero.
Fidu — kaj vi trovos vian
Paradizon sur la Tero.

Margaret Jones.


← A. Grabowski

V. Inglada →


al la tabelo de la Almanako 1910

arkivo.esperanto-france.org