Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

1
LA ĈAPELISTINO

Ĉapelistino, modistino

Ĉe la ĉapelistino ni vidas du virinojn. Unu sidas apud tableto kaj kudras ruĝan floron sur ĉapelon, alia staras kaj tenas, sur la dekstra mano, flavan kufon, kiun ŝi ekzamenas atente.

Ambaŭ ĉapelistinoj havas bluajn jupojn, sed unu el ili havas flavan korsaĵon, dum la alia havas ruĝan ; plie tiu ĉi lasta havas sur sia jupo flavan drapiraĵon. Sur la tableto kuŝas ruĝaj floroj, blanka rubando kaj kredeble pingloj.

En la dekstra angulo de la bildo staras ore pentrita seĝo, kovrita per ruĝa ŝtofo ; malantaŭe, ĉe la montra fenestro, sur du portiloj, oni vidas unu ĉapelon bluan kaj unu ĉapelon flavan.

DEMANDARO

1. — Kiu estas ĉe la ĉapelistino ? Kie estas la virinoj ? Kiu sidas apud tableto ? Kion ŝi kudras ? Ĉu la floro estas blua ? Kiel estas la jupoj de la ĉapelistinoj ? Ĉu ambaŭ korsaĵoj estas flavaj ? Kie estas ruĝaj floroj ? Kio kuŝas sur la tableto ? Kiel estas la rubando ? Kio staras en angulo ? Ĉu la seĝo estas bela ? Kion oni vidas ĉe la montra fenestro ? Ĉu unu ĉapelo estas blanka ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org