Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Sesa rakonto

[ Manĝaĵoj ]

Manĝaĵoj, pladoj

Plilarĝigi

En la ĉirkaŭaĵo de Parizo, kien ni iros la venontan someron, ni verŝajne ne manĝos tiel bone kiel en la hotelo, kie ni loĝis dum la pasinta somero. Tie, ĉe la marbordo, ĉiutage ni havis por manĝi : fiŝojn tute freŝajn aŭ konkaĵojn kaptitajn antaŭ niaj okuloj. Ne nur la fiŝoj estis bonegaj sed ankaŭ — kaj tio okazas malofte en proksimeco de la maro — ĉia laktaĵo : fromaĝo, butero kaj la ovoj, per kiuj la kuiristino faris bongustajn ovaĵojn. La diversaj viandoj : la bovaĵo, la ŝafaĵo, la porkaĵo k. t. p. ŝajnis ĉiam al ni el la plej bona eco, kiel ankaŭ la legomoj : terpomoj, brasikoj, pizoj, fazeoloj, kaj la fruktoj : ĉerizoj, prunoj, pomoj aŭ piroj. Aldonu al la allogeco de tia nutraĵo la purecon de l’ mara aero, instiganta la apetiton, kaj vi komprenos, ke ni tre ŝatis la bonecon de la proponitaj, proponataj kaj proponotaj manĝaĵoj. La kvalito de la trinkaĵo tamen ne estas tiel bona kiel en aliaj partoj de Francujo, kaj mi devas konfesi, ke, se la trinkata aŭ trinkota pomvino (cidro) plaĉas al mia palato, la trinkita, dank’ al ĝia acideco, ne taŭgas, kiel la vino aŭ la biero, por mia stomako, kiu ne toleras acidaĵojn.

DEMANDARO

Kien vi iros la proksiman someron ? — Kie vi estis la pasintan someron ? — Kiam vi estis ĉe la marbordo ? — Kion vi manĝis ĉe la marbordo ? — Kiu estis kun vi ĉe la marbordo ? — Kiu faris bongustajn ovaĵojn ? — Kiajn legomojn vi preferas ? — Kian nutraĵon vi pli amas, la viandan aŭ la legoman ? — Kial ? — Diru al mi la nomojn de diversaj viandoj ? — Sur kiu arbo oni prenas pirojn ? ĉerizojn ? — Kie vivas la ŝafoj ? — Ĉu vi volonte vivas apud la maro ? — Kial vi ŝatas la maron ? — Kies stomako ne toleras la acidaĵojn — Ĉu vi trinkas volonte pomvinon ? — Kiel estas la cidro ? — Kiel estas la mara aero ? k. t. p.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org