Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Kvina rakonto

[ Manĝilaro ]

Manĝilaro sur tablo

Plilarĝigi

Estas jam la duono de la oka horo. Sur la longa tablo de l’ manĝejo de nia hotelo vidiĝas la manĝilaro jam tute preta por tridek du gastoj. Estas tridek du supteleroj kaj 32 supkuleroj, sesdek kvar aliaj teleroj kaj 32 teleretoj. 32 tranĉiloj kaj tiom da tranĉiletoj, 32 forkoj kaj tiom da forketoj. Da glasoj kaj glasetoj por trinki, tri por ĉiu, tio faras 96. Al ĉiu gasto oni donas duonan botelon da vino ; oni metis do sur la tablon (ĉar la duono de 32 estas dek ses) 16 botelojn. Plie oni vidas ankaŭ du supujojn, ok akvobotelojn, dek du salujojn kaj ses piprujojn. En la mezo de la tablo troviĝas belega fruktkorbo, kies rando kaj kurbaj teniloj estas ornamitaj per naturaj floroj. — Post la manĝado, je la naŭa aŭ kvarono de la deka, la dommastrino forprenigos la manĝilaron, balaigos per kurba, speciala balaileto en platan specialan ŝovelileton la panpecetojn, kiuj estas sur la tablotuko kaj alportigos la kafilaron : tasetojn, kafkruĉon kaj sukerujon kun arĝenta prenileto. Kun permeso de la sinjorinoj la sinjoroj fumos, kaj la kelneroj metos cindrujojn antaŭ ilin.

DEMANDARO

Kion oni vidas sur la tablo de la manĝejo ? — Kie estas la manĝejo ? — Kioma horo estas nun ? Je kioma horo vi matenmanĝas ? — Ĉu vi vespermanĝas je la oka ? — Ĉu vi laboras la tutan tagon ? — Kial vi ne laboras dum la tuta tago ? — Kion vi trinkas je via tagmanĝo ? — Kial vi ne trinkas akvon ? — Kie vi manĝas ĉiutage, ĉe vi aŭ en hotelo ? — Kio troviĝas sur la tablo en la hotelo ? — Kion oni metis en la mezon de la tablo ? — Kio estas en la fruktkorbo ? — Kiom da glasoj estas sur la tablo ? Kiom da forkoj ? Kiom da supujoj ? Kiom da tranĉiloj ? — Kion oni trinkas post la manĝado ? — Kion oni metas en la kafkruĉon ? — Kio estas en la kafkruĉo ? — Kien vi metas la sukeron ? — Kie estas la sukero ? — Ĉu vi fumas ? — Kiun aĝon vi havas ? — Diru al mi la hodiaŭan daton ? k. t. p.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org