Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la prezenta paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Unua rakonto

[ Familio en salono ]

Familio en salono

Plilarĝigi

Ĉirkaŭ larĝa tablo, en malgranda salono, sidas patro kaj patrino, ankoraŭ junaj, filo kaj filino. Lampo estas sur la tablo. La patro legas, la patrino kudras, la knabo skribas kaj la ĝentila knabino ludas kun bela pupo. Sur mola tapiŝo, apud la piedoj de la patro, dormas bona hundo. Maljuna katino dormas ankaŭ en korbo, antaŭ la kameno. Homoj kaj bestoj ŝajnas feliĉaj.

DEMANDARO

Kiu sidas ĉirkaŭ la tablo ? — La patro, la patrino, la filo kaj la filino.

Kiel estas la tablo ? — Ĝi estas larĝa.

Kie estas la tablo ? — Ĝi estas en la salono.

Ĉu la salono estas granda ? — Ne sinjoro, ĝi ne estas granda ; ĝi estas malgranda.

Kion faras la patro ? — Li legas.

Ĉu li estas ankoraŭ juna ? — Jes, li estas ankoraŭ juna.

Ĉu la patrino estas ankaŭ juna ? — Jes, sinjorino, ŝi estas ankaŭ juna.

Ĉu la filo estas ĝentila ? — Mi ne scias.

Ĉu la filino estas ĝentila ? — Jes, fraŭlino.

*
*   *

Kio estas sur la tablo ? — Kie estas la lampo ? — Kiu legas ? — Ĉu la patro kudras ? — Kiu kudras ? — Ĉu la patrino skribas ? — Kiu skribas ? — Kion faras la filino ? — Ĉu la filo estas knabo ? — Kun kio ludas la filino ? — Kiu ludas kun la pupo ? — Ĉu la pupo estas bela ? — Kiu estas apud la piedoj de la patro ? — Kie dormas la hundo ? — Ĉu la hundo estas bona ? — Ĉu ĝi estas granda ? — Kie estas la katino ? — Ĉu ŝi estas juna ? — Kie estas la korbo ? — Kio estas antaŭ la kameno ? — Kie estas la kameno ? — Kiel ŝajnas homoj kaj bestoj ?


al la prezenta paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org