Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Dua rakonto

[ Ĉefa placo de urbo ]

Ĉefa placo de urbo

Plilarĝigi

Sur la ĉefa placo de nia malgranda urbo loĝas multaj homoj. La metioj kaj profesioj de tiuj homoj estas tre diversaj. Dekstre estas la butiko de la kombisto, junulo ĉiam afabla, kaj la granda magazeno de riĉa spicisto ; pli malproksime loĝos baldaŭ — por la ĝojo de niaj belulinoj — fama modistino. Sur la kontraŭa flanko de la placo estas la magazenoj de panisto kaj de libristo, malĝentila avarulo. La apotekisto kaj la kuracisto, ambaŭ veraj scienculoj, vivas en sama domo : tio estas tre oportuna por la malsanuloj. En apudaj stratoj laboras seruristo, botisto, buĉisto, lignisto, ĉarpentisto, diversaj vendistinoj, kudristinoj k. t. p. Vivplena (plena de vivo) estis jam antaŭe, estas nun kaj estos verŝajne ĉiam la ĉefa placo de nia malgranda urbo.

DEMANDARO

Kiu loĝas sur la ĉefa placo ? — Kie estas la placo ? — Ĉu la urbo estas granda ? — Ĉu la homoj estas multaj ? — Kie ili loĝas ? — Kio estas diversa ? — Ĉu la metioj estas diversaj ? — Kio estas dekstre ? — Kie estas la butiko de la kombisto ? — De kiu estas la butiko dekstre sur la placo ? — Ĉu la kombisto estas juna ? — Ĉu li estas afabla ? — Ĉu ĉiam ? — Ĉu la magazeno de la spicisto estas granda ? — Kiel estas la spicisto ? — Ĉu li estas riĉulo ? — Kie loĝas la spicisto ? — Kiu loĝos baldaŭ pli malproksime ? — Kiam ŝi loĝos apud la placo ? — Kiu estos ĝoja ? — Ĉu la modistino estas fama ? — Kiu estas fama ? — Sur kiu flanko estas la magazeno de la panisto ? — Ĉu ĝi estas granda ? — Ĉu ĝi estas sur la placo ? — Ĉu la panisto estas riĉa, kiel la spicisto ? — Kiu estas la najbaro de la panisto ? — Ĉu li estas afabla ? — Kiel li estas ? — Kiu estas scienculo ? — Ĉu ili estas veraj scienculoj ? — Kie ili vivas ? — De kiam ili vivas en sama domo ? — Por kiu tio estas oportuna ? — Kiu laboras en apudaj stratoj ? Kiel estis antaŭe la ĉefa placo de nia urbo ? — Kiel ĝi estas nun ? — Kiel ĝi estos ĉiam ? — Kiam ĝi estis vivplena ? — Kiam ĝi estas vivplena ? — Kiam ĝi estos vivplena ? k. t. p.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org