Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Esperanto

Elementaj nocioj
kaj
Konversaciaj ekzercoj
de Théophile Cart
(1905)

Tria rakonto

[ Korpopartoj ]

Korpopartoj : 
homo kaj bestoj

Plilarĝigi

Korpopartoj : 
organoj, skeleto

Plilarĝigi

La diversajn partojn de l’ korpo oni nomas : kapo, trunko kaj membroj. Grandega viro kiel knabeto, bestegoj kiel bestetoj, posedas nur unu kapon kaj unu trunkon ; sed dum la homo havas du brakojn, du krurojn kaj du piedojn, la hundo, la kato, la ĉevalo havas kvar krurojn kaj la simio kvar manojn. Ni do diros, ke la homo estas dupieda, aŭ dupiedulo, ke la hundo estas kvarpieda, aŭ kvarpiedulo, kaj la simio kvarmana, aŭ kvarmanulo. Kvin fingrojn ni havas je ĉiu mano kaj je ĉiu piedo. Eble en aliaj astroj ekzistas homoj, kiuj havas unu okulegon, kiel ciklopoj, kaj, anstataŭ nazo, nazegon ! — El multaj ostoj konsistas la skeleto de l’ homo. En la brusto loĝas la koro kaj la pulmoj. Ruĝa sango kuras en niaj vejnoj kaj vejnetoj. Por ke ni havu sangon kaj por ke ni estu fortaj, necese estas, ke ni manĝu. Sed ni ne forgesu la parolon de l’ saĝulo : Ni manĝu por vivi, ni ne vivu por manĝi !

DEMANDARO

Kiel oni nomas la diversajn partojn de l’ korpo de la homo ? — Kiu havas kapon, trunkon kaj membrojn ? — Kiom da brakoj posedas knabeto ? — Kiu posedas du krurojn ? du piedojn ? — Ĉu la hundo havas du manojn ? — Kiom da kruroj ĝi havas ? — Kiom da piedoj ? — Kiom da manoj havas la simio ? — Kiu estas dupieda ? — Kiu kvarmana ? — Ĉu la ĉevalo estas dupiedulo ? — Ĉu ni estas kvarmanaj, kiel la simio ? — Ĉu ekzistas homoj en aliaj astroj ? — Kiom da okuloj havas ciklopoj ? — El kio konsistas nia skeleto ? — Kie loĝas la koro ? — Kion ni havas en la brusto ? — Kie kuras la sango ? — Kiel estas la sango ? — Kio estas necesa, por ke ni estu fortaj ? — Kion diris saĝulo ? — Kiam vivis saĝulo ? k. t. p.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org