Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

16
LA LAMPZORGISTO

Lampzorgisto

Tie ĉi ni vidas homon, kiu sidanta kaj duonstaranta sur ŝtupetaro, kun ĵonglista lerteco tenas cilindran lumtubon kaj globan lampŝirmilon. Sendube li antaŭ nelonge viŝis ilin kaj nun intencas remeti ilin sur ilian lokon ĉe la ronda kadro de la lamparo. La lampara kadro, farita el metalo, pendas de la plafono per disradianta ĉenaro kaj estas ornamita sube per masivaj metalaj ornamaĵoj pezigaj kaj plifirmigaj. La lampzorgisto havas inteligentan altfruntan vizaĝon ; li estas vestita per blua veŝto kaj helruĝa pantalono, kies senmakulecon protektas blanka antaŭtuko. Kredeble la vetero estas varma, ĉar li forlasis sian jakon, kaj lia veŝto estas malbutonumita. Maldekstre, sur stranga trono, sidas papago, reĝe kronita per flama ruĝa kresto. Kun la kapo turnita flanken, ĝi kun granda atento kaj intereso rigardadas la dorson de la lampzorgisto, kaj ĝia beko estas duone malfermita, kvazaŭ ĝi eldirus ian gravan saĝaĵon. Ĝia papaga moŝto havas belan flavan skvampluman bruston kaj bluajn striitajn flugilojn kaj voston. Post tiu birdo, sur la muro, pendas granda spegulo kun masiva peze reliefigita kadro el orumita gipso.

DEMANDARO

16. — Kiu sidas sur la ŝtupetaro ? Sur kio sidas la lampo-zorgisto ? Pri kio zorgas tiu homo ? Ĉu antaŭ nelonge li viŝis la lampŝirmilon ? Kion li intencas fari ? El kio estas la kadro de la lamparo ? El kio konsistas ĉenaro ? El kio konsistas ĉeno ? Kiel estas la frunto de la lampozorgisto ? Kion ŝirmas la antaŭtuko ? Kial la laboristo forlasis sian jakon ? Kie sidas la birdo ? Kiu estas la nomo de tiu birdo ? Kien ĝi turnas la kapon ? Kiamaniere ĝi rigardas ? Kiu havas belan bruston ? Kiel estas la flugilojn de la birdo ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org