Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

17
LA VESTPURIGISTO

Vestpurigisto

Kiel gaje vestita estas tiu vestpurigisto kun sia brilruĝa ĵako kaj sia lastamode ĝustalfarita pantalono ! Rigardu la gajulan klinecon de lia tubforma ĉapelo kaj rimarku la kontentan mienon, kun kiu li malaperigas makulon de la blua maniko de l’ soldato ! Kaj tiu ĉi ankaŭ ŝajnas ĝui grandan plezuron, ĉar li ridetas kiel feliĉegulo. Post tiu gaja paro oni vidas tablon, sur kiu estas aranĝita la purigilaro konsistanta el diversaj boteloj da fluidaĵo, kiu laŭ la preparinto estas kompreneble la plej efika vestopurigilo ĝis nun elpensita. Antaŭ la boteloj kuŝas kelkaj makulegitaj pecoj da ŝtofo, per kiuj la purigisto, alloginte la aŭskultantaron per lerta kaj senĉesa babilado, elpruvas la efikecon de sia purigilo por forigi plej obstinan makulon ajn. Flava tablotuko ŝirmas la malelegantecon de la tablo kontraŭ la kritikema rigardo de la publiko, kaj sur la tero, inter la kvar piedoj de l’ tablo, brilas skatolo pentrita same gajeruĝe, kiel la ĵako de ĝia posedanto. Post la tablo du personoj alpaŝas, serioze interparolante pri iu alta temo ne divenebla de ni. Ĉe la mezo de la bildo kreskas arbetoj kun flava foliaro (stranga koloro ! eble estas aŭtuno !) kaj en la fundo oni vidas la fasadojn multefenestrajn de multetaĝaj domoj, dum kurblinie montrita nubo servas kiel ĉielo.

DEMANDARO

17. — Kiu estas gaje vestita ? Kiel estas vestita la vestpurigisto ? Ĉu lia pantalono estas larĝa ? Ĉu malalta estas lia ĉapelo ? Kion faras tiu homo ? Kies manikon li purigas ? Kiel ridetas la soldato ? Ĉu iafoje li ridegas ? El kio konsistas la purigilaro ? Kion entenas la boteloj ? Kiu diras, ke ĝi estas plej efika vestopurigilo ? Kio estas makulita ? Ĉu multe ? Per kio vi tion scias ? Kiu estas kritikema ? Ĉu ĉiam ? Ĉu ofte ? Al kiu apartenas la ruĝa vesto ? Pri kio interparolas la du personoj alpaŝantaj ? En kiu sezono tio okazas ? Kiom da domoj ni vidas ? Ĉu ili ne estas multetaĝaj ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org