Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


La Ĝardeno ←     ...sekvo →     → La Birdo


PERDITA KAJ RETROVITA

De Émile Boirac

—————

IV. LA LAGETO

Kiel vundita leono, blekeganta pro doloro, Diskareso ne povas kredi sian malfeliĉon ! Ĉe la lokoj, kiuj konservis ian postsignon de lia filo, li vagas la tutan nokton senlace, serĉante, esplorante, sed vane !

Fine ekaperas la tago, kaj matenruĝo lumigas al la ĝardeno, kie la reĝo ankoraŭ serĉadas.

Li krias : « Bedoj, laŭboj, arbetaroj, ĉio estu vizitata ! La lageto ! Kiu iris tiun flankon ? Neniu ! Dio ! La lageto ! Se en ĝian akvon li estus englutita ! Ni kuru ! Jen estas ĝiaj glitigaj randoj, ĝia alloga supraĵo ! Ho, lageto ! Parolu ! Ĉu vere Luĉjo en vian profundaĵon subakviĝis ? Kion mi vidas ? Ĉu rebrilon de la suno ? Sed ne : sur l’ akvo tie, malproksime, naĝas plumo, rozkolora plumo, simila je tiu, kiun la infano starigis sur sia ĉapo. La sama ! La sama ! Abomena certiĝo ! Mia filo, mia malfeliĉa fileto en la lagon dronis ! »

Kaj la reĝo falas, kiel kverko tondre batita, kaj liaj ĝemoj, liaj ploregoj, liaj sovaĝaj krioj frosttremigas la ĉeestantaron.

Sed baldaŭ relevante sian ordoneman frunton :

« Lian korpon ! Mi volas lian korpon ! Redonu lian karan korpon, ho, lageto ! Mi volas revidi lian mortan restaĵon kaj liajn belajn okulojn fermitajn de l’ eterna nokto, kaj lian buŝon, kaj liajn longajn orajn harojn tiel ofte karesitajn ! Ĉiuj ! Kuru, subiĝu, serĉu en l’ akvon profundan ! Realportu mian filon ! Ho, kara blonda kapo ! Luĉjo, sola amo, sola trezoro mia ! Venu, antaŭ ol morti, mi volas vidi vin ree ! »

Sed la akvaro, en ĉiu angulo vane esplorita, ne redonis la karegan restaĵon. Nek la ĝardeno, nek la lageto liveris sian sekreton !


La Ĝardeno ←     ...sekvo →     → La Birdo


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert