Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


La Lageto ←     ...sekvo →     → La Anoncoj


PERDITA KAJ RETROVITA

De Émile Boirac

—————

V. LA BIRDO

En la dezerta palaco ploras la malfeliĉega reĝino. Dum unu nokto ŝiaj haroj elblankiĝis. Sub la premega ĉagreno, ŝia tuta korpo fleksiĝis, kiel dolĉa kaj kaduka floro disŝirita de fulmotondro. Apud la fermita vitraro de alta fenestro, kie pendas longafalde veluraj kurtenoj, ŝi revas, kaj larmoj falas de ŝiaj okuloj. Senmova en ombro kaj vestita per nigraj vestoj, pala kaj senvarma, ŝi sajnus funebra statuo, se ĝemoj iafoje ne sublevus ŝian bruston. Rozlinjo metis sub la piedoj de sia patrino kusenon kaj sidiĝis tie por plori kune kun ŝi silente, kun sia mano en la mano patrina.

Ekstere, la naturo mem funebras. Sub ĉielo sufoka kaj nigra turniĝas dise blankaj neĝeroj. La lumo deiras el la tago mallongiĝanta kaj la vento jen murmuregas, jen malgajege ĝemas.

Subite mallaŭta puŝo al la vitraĵo ektintis. Kiu frapis tiel ? Kiu frapas ree ? Ĉar la bruo rekomenciĝas : oni kredus alvokon ; ĝi kvazaŭ diras : « Malfermu, malfermu je nomo de l’ ĉielo ! » Sed kia nekonata gasto povas tiahore peti rifuĝon de la malĝoja loĝejo ?

La vitraĵo denove tremetas sub la ripetitaj puŝoj. Rozlinjo ekskuetiĝas ; ŝiaj okuloj serĉas, de kie povas veni tia stranga bruo ; ŝi rigardas al la fenestro kaj vidas, ĉe la flavblanka lumeto, de l’ baldaŭ mortonta tago, tre malgrandan birdidon, kun malfermata flugilo, beke frapantan sur la vitraĵon.

« Patrino, ŝi diras, patrino, alproksimiĝu, mi petas. Vidu tiun birdideton de l’ uragano batatan : ĝi estas malvarma, malsata. Ni malfermu al ĝi. Diru, ĉu vi volas ? »

La birdo ilin vidas ; ĝi krias, sin alĵetas al ili, puŝante sian maldikan korpon kontraŭ la kruelajn fenestrojn. La vitraĵo malfermiĝas ; tiam, spiregante, ekscitegata, kvazaŭ vojaĝanto de siaj familianoj atendata, ĝi rapidas kaj, gvidate de l’ altiranta instinkto, alflugas sin kaŝi en la bruston de l’ reĝino.

« Ha ! malgranda petegulo, ŝi diris, restu tie ! Se de la patrina nesto vin ekzilis uragano, se — kiel mian Luĉjon — vin, kompatindan orfon vagantan, maldolĉa fatalo forrabis de via patrino, apud nin ja la ĉielo vin sendas hodiaŭ ! Restu : ni amos vin pro memoro lia. »

Ĉe tiu dolĉa voĉo la birdo ŝajnas reviviĝi, kaj Rozlinjo ekkrias : « Ĝi nin komprenas eble ? Jes, pri tio mi estas preskaŭ certa ! Ho, kiel gracia ĝi estas ! Kaj kia inteligento ekbrilas en ĝiaj okuloj : ĝi ŝajnas disdoni inter ni siajn amikaĵojn kaj veni renkonte al ĉiuj niaj karesoj, kvazaŭ ĝi deziras tiel nin konsoli ! Kiom nia Luĉjo ĝin amegus ankaŭ, patrino, se li povus vidi tiun belan tremantan birdon, kies dolĉa rigardo similas al lia. Ho, Dio ! Se ĝi estus li, li, nia Orluĉjo ! Vidu kiel belajn orajn rebrilojn havas ĝia plumaro ; ĉu ĝi ne portas ĉe la frunto saman rozkoloran tufon ? Tiel same en la fabeloj oni metamorfoziĝas. Tion ja mi legis tre ofte. Patrino, se ĝi estus li, kiun al lia patrino, al lia fratino hodiaŭ redonis Dio ! »

Ilia ŝanceliĝanta koro timas elpenetri tiun misteron. Sed dubo en ili restas, kiu miksas kun ilia malĝojo sekretan dolĉecon, kvankam la patrino ne kuraĝas tion konfesi al la fratino…


La Lageto ←     ...sekvo →     → La Anoncoj


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert