Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


La Birdo ←     ...sekvo →     → La Magiisto


PERDITA KAJ RETROVITA

De Émile Boirac

—————

VI. L’ ANONCOJ

Ses monatoj forpasis.

Juna printempo ridetas, orante la ĉielan bluaĵon, verdigante l’ arbarojn, florigante l’ arbetaĵojn, ĉien metante nestojn, el kiuj eliras kantoj. Sed vane la naturo pli bela reviviĝas : la vundo ĉe la reĝa koro ĉiam nove sangadas.

Kio fariĝis el lia filo ? Ju pli li pripensas, des malpli li povas kredi tian morton. Senĉese la maljunulino kaj ŝia minaco revenas al lia spirito, kaj en liaj vejnoj frostiĝas la sango. Sendube en ia kamero, en nekonata angulo, Luĉjo estas enŝlosita de tiu abomena monstro. Kiu scios ĝin ? Kiu povos eltrovi lian kaŝejon ? Sed ĉu estas ia sekreto, kiun ora potenco ne aĉetos ?

Rapide, cent avizoj en ĉiuj lokoj estas afiŝitaj ĉe la muroj, vojkrucoj, pordoj, bazaroj ; ili sciigas de unu al alia limo de la lando, ke la reĝo donos trionon de sia trezoro, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Granda ekscitiĝo ! De ĉie alkurintaj por legi l’ afiŝojn, amasoj kolektiĝas sur stratoj. Sed neniu al la reĝo venas por postuli tiun trionon de lia trezoro, kiun li promesis doni.

Tiam denove krianoncistoj, milope, antaŭpaŝataj de tamburistoj, iradas, kriante tra urboj kaj vilaĝegoj, ke la reĝo donos sian plej belan provincon, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Kaj ĉie, infanoj, altiritaj de l’ bruo, akompaniras la krianoncistojn. Sed neniu al la patra palaco rekondukas la reĝidan infanon rabitan de la senkompata maljunulino.

La reĝo obstinas : « Iru, afiŝu kaj kriu, kaj per ĉiuj rimedoj en ĉiuj lokoj publikigu, ke la reĝo, kian ajn prezon oni postulos de li, estas preta doni ĉion al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon, eĉ se oni postulos la manon de lia filino Rozlinjo ! »

La novaĵo, ekbruegante kiel tondrobato, unumomente disflugas ĝis ekstremoj de l’ tero. Kaj jen unu matenon, la reĝa ĉambelano venas por anonci al la reĝo, ke rajda kuriero por li ĵus alportis pergamenon sigelitan per nigra vakso kaj kovritan per signoj de sorĉlibro. Rapide la reĝo rompis la sigelojn kaj legas.

« Reĝo Diskareso, saluton ! La plejpotenca magiisto Pseŭtareso, kalkulante vian promeson kaj donon de via filino, elpetas la honoron aniĝi vian familion kaj promesas siavice, laŭ la kontrakto, kiun vi faris, ke li post tri tagoj interŝanĝe al vi redonos vian filon. »

Leginte tiun mallongan kaj strangan sendaĵon, la patro ekscitiĝas tiel subite, tiel forte, ke li preskaŭ svenas, en unu momento subpremegite de ĝojo kaj surprizo.

« Post tri tagoj ! Li do vivas ! Pri tio mi ĉiam estis certa kontraŭ ĉiu evidento ! Li vivas ! Kaj Post tri tagoj, mian filon, mian Orluĉjon, mi povas ree vidi kaj kisi ankoraŭ ! Kuru, kaj informu la reĝinon kaj la reĝidinon, ke la reĝido vivas, ke ilia funebro devas ĉesiĝi, ke fine post tri tagoj estos al ili redonita li, kiun ili kredis por ĉiam perdita. Por saluti mian filon, mi volas, ke ĉio pretiĝu ! La tago de lia reveno devas esti tago festa ! Per dancoj, kantoj, ludoj kaj turniroj, akceptu ĝoje, popolo, la heredonton de viaj reĝoj ! »


La Birdo ←     ...sekvo →     → La Magiisto


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert