Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


La Anoncoj ←     ...sekvo →     → La Feino


PERDITA KAJ RETROVITA

De Émile Boirac

—————

VII. LA MAGIISTO

La tria tago lumas kaj la sonantaj sonoriloj kantas super l’ urbego per siaj zumaj voĉoj. Vekitaj antaŭ la tagiĝo, laboristoj, kamparanoj kaj burĝoj kaj soldatoj kaj pastroj kaj korteganoj, la popolamaso kun mil ekbruoj paŝadas ; ĉe la fenestroj plaŭdas flagoj. Muroj kaj sojloj domaj malaperas, tegite per florgirlandoj kaj verdaj foliaĵoj. Granda triumfarko, ĉe ĉiu stratangulo, malfermas sian vastegan pordon tra kiu l’ amaso sin puŝas. Trumpetoj kaj ĉaskornoj, baskotamburoj kaj violonoj lacigas la eĥojn per siaj bruaj rekantaĵoj ; kaj la danco, kuntrenante la parojn en sia ondaro, ĉe ĉiu vojkruco disvolviĝas.

Fiera kaj superanta l’ urbon kaj antaŭurbon, la palaco starigas en la ĉielo siajn kvar turojn kaj duoblan frunton, kie laŭlonge de l’ tegmento flugadas cent standardoj plenstreĉitaj de l’ vento.

En honorsalono, ĉirkaŭata de siaj korteganoj, Diskareso sidas sur orita trono. Tri noktojn li ne povis fermi la okulojn, kaj lia palega frunto malfacilege subtenas la pezon de l’ diademo. Apud lia flanko la reĝino, ĉiam pala kaj malgaja, sentas sian koron ekscitata de stranga malkvieto. Vane ŝi penas rideti kaj sin mallaŭdas konservadi malgraŭ ĉio funebron en fundo de l’ animo. Kial en tiu momento, kiam ŝia filo devus okupi sola ŝian spiriton, ŝi pensas pri la sekreto de l’ kara rozkolora birdeto, kiun tiel rapide alprenis ŝi kaj Rozlinjo ? Kia malsaĝa turniĝo miksas en ŝia cerbo figuron de ŝia filo kun tiu de l’ birdo ? Apud ŝi staras Rozlinjo tiel tremanta, kiel ŝi. Kiam finiĝos tiu morta atendado ?

Dek du batoj sur la sonorilego malrapide sonoras. Jen la horo : terurega kaj mallaŭta, kvazaŭ blekego murmuregas, ŝvelas, alproksimiĝas, plenigas la vastegan salonon, poste estingiĝas, poste renaskiĝas kaj rekomenciĝas senfine :

« Jen li ! jen li ! Orluĉjo ! Orluĉjo ! »

Ĉiuj okuloj sin turnis al l’ alta koridoro, kie, en kadraĵon de l’ pordo, fine ekaperas Ludviko, la blondkapa infano, havanta ankoraŭ ĉe sia ĉapelo la rozan plumon, eble iom kreskinta, sed tiam same bela.

Nekonatulo lin tenas je la mano. Li ŝajnas demono marŝanta apud anĝelo. Ho, kia malluma vizaĝo kaj timiga rigardo ! Senkompata krueleco lumas en lia fiksa okulo ; malamo kaj malestimo sulkigas lian malafablan frunton, dum falsa rido grimacas sur liaj lipoj. Altkreska, sed distordita kaj fleksita, li havas monstran mienon de abortita grandegulo. Purpurnigra mantelo kovras lian malgracian korpon kaj sur lia ĉapo brilas grandega diamanto.

Tiel la blonda infano kaj tiu malbelega viro, tenante sin ĉe mano, alpaŝas ambaŭ al la trono, el kiu la reĝo malrapide sin levas ensorĉite, spiregante, kvazaŭ enreviĝinte. Tiam la viro, per akra voĉo :

« Reĝo Diskareso, mi diras al vi saluton, mi, magiisto Pseŭtareso, kaj mi venas, dezirante aniĝi vian familion, por al vi redoni vian filon kaj ricevi vian filinon, laŭ la kontrakto de vi mem subskribita. »

Kaj la monstro malbelege ridetas al Rozlilio :

« Eksciu ĉiuj, li aldiras, ke en tragedia batalo mi sola venkis Terason kaj ŝian magian povon. Arto mia liberigis vian princon Ludvikon. Tiu ĉi diamanto, kiu brilas antaŭ viaj ekblindigitaj okuloj, estas la talismano de l’ maljuna sorĉistino, kiu ĝin faligis post mia venko. Reĝo, mi al vi redonas vian filon ; vi, princino, akceptu tiun karan garantiaĵon de nia feliĉo. »

Subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendas al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton. Jam lia skeleta mano preskaŭ ŝin tuŝas. Sed Rozlilio antaŭ lia malalta frunto, liaj strabaj okuloj, timege sin ĵetas malantaŭen kaj, elpuŝante grandan krion, ekfalas kaj sur la pavimon frapas sian kapon. La korteganoj en malordo ĉirkaŭamasiĝas ; la reĝino en siaj brakoj forportas la princinon.

Ho ve ! Muta kaj malvarma, Ludviko ne kuras ŝin kisi kaj malatente rigardas ŝin preterpasantan. Kion tio signifas ? Ĉu lia animo perdiĝis ? Ĉu li ĝin liveris al la malnobla sorĉistino ? Aŭ ĉu deprenis ĝin ankaŭ tiu ĉi rabisto, malbena magiisto, kiu venas por forpreni lian fratinon ?


La Anoncoj ←     ...sekvo →     → La Feino


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert