Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Anoux par Mancieulles (M.-et-M.), Francujo
Prezo : 3 fr. 50
PARIS
ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO
11, Rue de Sèvres (6e)
1932
Ĉiuj rajtoj de traduko kaj represado rezervitaj por ĉiuj landoj.
Henriko estis tre laborema dek-okjara studento de Pariza gimnazio. Dum liaj kamaradoj parolis pri ekskursoj kaj vizitoj farotaj la proksiman libertempon, Henriko decidis pasigi tiujn du monatojn hejme, nur laborante, ĉar li celis la unuan premion la sekvantan jaron, ĉe la fina ekzameno.
La libertempo alvenis, la lernantoj disiĝis ĉiuflanken. Henriko sidis hejme ĉe laboro, de frua mateno ĝis malfrua vespero. Unu semajnon antaŭ la fino de la libertempo, lia entreprenita laboro estis jam tute finita. Liaj gepatroj, tre kontentaj de sia bona filo, proponis al li iri pasigi tiujn lastajn tagojn ĉe sia patrina avo, loĝanta en Alnejo, eta vilaĝo, tricent kilometrojn malproksime de Parizo. Henriko, kiu jam de longe ne vizitis sian avon kaj neniam vidis la vilaĝon Alnejo'n, plezurege akceptis la proponon.
La morgaŭan tagon, ĉirkaŭ la deka, en la Orienta stacidomo, Henriko, adiaŭinte siajn amatajn gepatrojn, eniris en la vagonaron, kiu baldaŭ ekmoviĝis. Henriko sidis en angulo de kupeo kaj revis…
Sinjoro Eriko, la avo de Henriko, antaŭe estis instruisto en Berile, kvieta vilaĝo ne tre malproksime de Alnejo. Sed antaŭ du jaroj, post la morto de sia edzino, li forlasis sian tiaman profesion kaj retiriĝis kun sia jam maljuna servistino en Alnejo'n, sian naskiĝan vilaĝon, kiun li estis forlasinta, kiam li estis ankoraŭ juna kaj kie li posedis elegantan kamparan domon.
Li jam ofte invitis sian bofilon kaj sian filinon, la gesinjoroj Glanuo, gepatroj de Henriko, por pasigi la libertempon ĉe li. Sed tiuj ĉi, ne estante riĉaj, ne povis elspezi multe da mono por vojaĝi. Sinjoro Glanuo estis bankoficisto kaj devis perlabori la monrimedojn por vivadi kaj por igi studadi la filon. La avo sciiĝis la malakcepton de sia invito kun malĝojo, tiom pli, ĉar la patrino de Henriko estis lia sola infano. Sed granda estis lia ĝojo, kiam telegramo anoncis al li la alvenon de Henriko.
Gaja septembra suno mirinde heligis la kamparon, kiun rapide trairis la vagonaro. Neniam antaŭe Henriko Glanuo estis tiel kontenta, tiel bonhumora. Li mire rigardis la ĉiam ŝanĝantan vidaĵon, la montojn, la valojn, la arbejojn kaj la riveregojn. Dume vesperiĝis kaj en la malproksimeco aperis la sonorilturo de Alnejo.
Estis la dek-sesa, kiam la vagonaro haltiĝis en la stacidomo de Alnejo. Henriko prenis sian valizon kaj eliris el la vagono. Li ne atendis veturilon, ĉar li ne informis la avon pri la ekzakta horo de sia alveno. Li deponis sian valizon kaj decidis piediri ĝis la vilaĝo, kiu troviĝas unu kilometron malproksime de la stacidomo. Rekta, kun majestaj platanoj borderita vojo kondukis tien. La irado tra la alloga aŭtuna kamparo estis tre idilia kaj ŝajnis al la urbana Henriko, ke li sin trovas en malgranda paradizo. Iom antaŭ ol li atingis la vilaĝon, li preterpasis domon starante meze de malgranda parko. En tiu domo iu ludis pianon. Tiu muziko estis por Henriko kvazaŭ feliĉa antaŭsento kaj pligrandigis lian entuziasmon. Iom poste, li eniris la vilaĝon kaj la domon de sia avo, kie li estis akceptita korege kaj tre ameme.
Alnejo estas beleta vilaĝo, kies plej multaj enloĝantoj estas rentuloj. Du larĝaj ĉefaj stratoj kruciĝas meze de ĝi. Ĉe tiu krucvojo staras la preĝejo kaj la lernejo. Ankaŭ la domo de sinjoro Eriko staras tie. Ĝi tiam estis eleganta konstruaĵo ĉirkaŭita de malgranda parko. Malantaŭ tiu parko estis sufiĉe granda ĝardeno. Henriko okupis vastan ĉambron de la unua etaĝo, kies fenestroj donis vidon sur la ĝardenon. De tiuj fenestroj li povis vidi la verdan herbejon en la ebena valo, tra kiu serpentas arĝenthela riverego kaj sur la monteto, kviete kuŝantan arbaron kun bunta foliaro, al kiu kondukas blanka, polva vojo, kiu etendiĝis nete tra la vasta kamparo.
La avo de Henriko estis tre feliĉa, kiam li vidis sian nepon. Ĉar ili jam de longe ne vidis sin reciproke, ili havis multe por rakonti unu al la alia. La avo montris al Henriko la tutan domon, la parkon kaj la ĝardenon. Dum la vespermanĝo, kaj ankoraŭ longe poste, ili babiladis pri multaj afero. Fine, Henriko eniris sian ĉambron, sed antaŭ ol kuŝiĝi li longe trarigardis la librojn de la ava biblioteko, staranta en sia ĉambro.
Ĉiumatene li leviĝis frue, malfermis la fenestron kaj enspiris plenpulme la freŝan aeron, kiu alfluis de la ĝardeno, de la verda kamparo, de la arbaro. Ankaŭ la unuaj radioj de la leviĝanta suno penetris en tiun ĉambron kaj origis la liton de Henriko, staranta en la fundo de la ĉambro. Li pasigadis multan tempon legante kaj promenante ĉu sola, ĉu kun la avo sur la kampoj kaj en la arbaro. La bona granda hundo de la avo rapide fariĝis lia intima kunulo kaj akompanis lin ĉien.
Estis dimanĉe, tri tagojn post la alveno de Henriko en Alnejo'n. Solene sonoris la preĝejsonoriloj kaj vokis la vilaĝanojn al la dimanĉa diservo. Grandare alvenis el ĉiuj stratoj belvestitaj viroj kaj virinoj, gajaj junuloj kaj amindaj knabinoj kaj iris al la preĝejo. Ankaŭ Henriko kaj lia avo iris al ĝi. Tie li mire rigardis la buntajn fenestregojn, la statuojn, la altaron. Ne malproksime de la altaro li ekvidis beltalian elegantan junulinon sidanta ĉe harmoniumo kaj lerte akompananta la kantojn. Ŝi ŝajnis dek-okjara kaj havis brunajn okulojn, karbonigrajn harojn kaj tre plaĉan vizaĝon. Kelkfoje ŝi rigardis en la direkton al la junulo kaj ŝia okuloj renkontis tiujn de Henriko. Tiam ŝia vizaĝo iom ruĝiĝis kaj ŝi mallevis la okulojn. Post la fino de la meso, Henriko zorgis por vidi la junulinon eliranta. Li vidis, ke ŝi havas tre profundajn kaj penetrantajn okulojn.
Ankaŭ en la posttamezan diservon Henriko volis iri. Tie li serĉadis okule la ĉarman junulinon kaj ne ĉesis admiri ŝian allogan vizaĝon kaj ŝian talentplenan muzikludon. Post la diservo li revidis ŝin eliranta el la preĝejo kaj iliaj rigardoj renkontis denove unu la alian. Ŝi dolĉe ridetis al li kaj rapide foriris. Henriko sekvis ŝin de malproksime por vidi kie ŝi loĝas. Tio estis ekster la vilaĝo sur la strato borderita de platanoj, en la domo, kie Henriko aŭdis ludantan pianon, kiam li alvenis la unuan fojon en Alnejo'n. De tiu tago, Henriko ofte promenadis sur tiu strato, esperante ekvidi la junulinon.
La antaŭlastan tagon de sia restado en Alnejo, Henriko promenadis kun sia avo en la arbaro, kiam ili renkontis la junulinon kun ŝia patrino. Post la kutima prezentado, ĉiuj decidis promenadi kaj pasigi kune la posttagmezon. Henriko marŝis flanke de la junulino kaj ambaŭ estis tre feliĉaj kaj parolis pri multaj aferoj. Henriko sciiĝis, ke ŝi nomiĝas Marta Adelfo, kaj ke ŝi estas sola infano, ke ŝia patro, iama supera oficiro, mortis antaŭ tri jaroj.
La vesperon dum lunlumo, Henriko promenis tre longe antaŭ la domo de Marta. Li estis tre kontenta, sed li pensis kun ĉagreno pri sia morgaŭa forveturado. Dumnokte li sonĝis dolĉe kaj vidis profundajn okulojn kaj mildan rideton. La sekvantan tagon li adiaŭis kaj forlasis la bonan avon, kaj preterpasante la domon de Marta, li vidis ŝin ĉe la fenestro de sia ĉambro. Ŝi kore mansalutis lin kaj Henriko vidis la lastan fojon la penetrantajn okulojn kaj la dolĉan neforgeseblan rideton…
Kvin jaroj pasis. Henriko fariĝis revema, malfeliĉa junulo kaj li senĉese opiniis sian vivon ruinigita por ĉiam. Li estis baldaŭ finonta siajn studojn de juro. Du jarojn post lia feliĉa restado en Alnejo, lia avo mortis. Li iris kun siaj gepatroj al enterigo. Li esperis revidi Marta'n, sed en la vilaĝo li sciiĝis, ke ses monatojn antaŭe ankaŭ mortis la patrino de Marta kaj la filino forlasis iom poste la vilaĝon por ĉiam, por iri loĝi ĉe onklino, tre malproksime de Alnejo, en iu de Henriko nekonata provinco.
De tiu momento li fariĝis ankoraŭ pli malĝoja ol antaŭe. Li studis senĉese kaj klopodis tiamaniere porpeli la ĉagrenon. Sed ĉiuj klopodoj ŝajnis vanaj.
Unu el liaj plej bonaj amikoj estis Karlo, fervora Esperantisto. Iun tagon, por iom distri Henrikon, tiu ĉi invitis sian amikon al promenado. Tie li parolis al li pri la nova artefarita Internacia Lingvo. Henriko aŭskultis atente kaj ŝajnis interesiĝi pri tiu lingvo kaj, ĉar Karlo diris, ke ĝi estas facile lernebla, li decidis ĝin lerni. Li progresis tre rapide kaj baldaŭ legis esperantajn librojn kaj ĵurnalojn, kiujn pruntedonis al li la amiko. Iun vesperon, li vidis okaze en la ĵurnalo jenan anoncon : " Dudek-tri jara fraŭlino deziras korespondi esperante kun ĉiulandaj gesamideanoj. Fraŭlino Marta Adelfo, Nilso, Gard, Francujo. "
Ĉe tiu nomo kaj adreso la koro de Henriko batis vigle kaj lia tuta vizaĝo ŝajnis reviviĝi. Li denove legis la anoncon, marŝis tien kaj reen en la ĉambro kaj fariĝis serena kaj bonhumora. Tiam li residiĝis kaj skribis longan esperantan leteron al la retrovita amikino, elvokante dolĉajn rememorojn pri Alnejo. Kvar tagojn poste, li jam ricevis respondon. Marta rakontis, ke ŝi estis tre agrable surprizita ricevante la leteron de Henriko. Ŝi neniam forgesis la tro mallongan promenadon en la arbaro kaj tre ofte bedaŭris ilian disiĝon. Ŝi estas ĉiam ĉe sia onklino en Nilso, kie ili nur pasigadas la someron, ĉar ĉiujare, dum la vintro ili loĝas en Parizo. Ambaŭ venos Parizon post unu monato kaj esperas tiam revidi Henrikon. Tiu ĉi estis feliĉega, kaj vigla kaj sen-interrompa korespondo okazis inter la gejunuloj. Fine Marta kaj ŝia onklino iris Parizon, kie Henriko ilin atendis ĉe stacidomo. Li oftege vizitis Marta'n kaj baldaŭ fianĉiĝis kun ŝi. Ses monatojn poste okazis ilia edziĝofesto. Henriko estis fama advokato kaj bona, senfine feliĉa edzo.
CENTRA PRESEJO
ESPERANTISTA
(V. POLGAR)
33, RUE LA-
CÉPÈDE
PARIS
V