Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la ĝenerala tabelo de la diversaj dokumentoj


KOLEKTO DE « LINGVO INTERNACIA »
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Grasa Lignaĵisto

(GRASSO LEGNAJUOLO)

——

FIRENZA NOVELO

TRADUKIS
GABRIEL CHAVET

PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE

1906

Prezo : 50 centimoj.                                 — 121 —


Titolpaĝo de "Grasa Lignaĵisto"
Vidi larĝskale


ANTAŬPAROLO

La novelo, kiun ni tie ĉi tradukis, estis verkita je la fino de la XV-a jarcento, kaj eliris unuafoje en 1516, en la eldono de Decameron de Boccacio donita en Firenzo, de Giunti. La verkinto estas ĝis nun tute nekonata, kaj la verko estis tre ofte represita. Ni ĝin tradukis, laŭ la teksto donita en la Tesoro dei Novellieri italiani etc. (Parizo, Baudry 1847).

S-ro Ch. Lenormant, kiu publikigis francan tradukon de tiu novelo en la Revue de Paris (novembro 1865), skribis la sekvantajn liniojn, kiuj estis represitaj kune kun tiu traduko en libro de Ad. van Bever kaj Ed. Sansot-Orland 1) ; kie ni trovis la supredonitajn sciigojn bibliografiajn :

« La intereso kiun havas La Grasa Lignaĵisto — skribas S-ro Lenormant, — ne estas malpli granda ol tiu de la ceteraj italaj noveloj, se oni en ĝi serĉas priskribon pri la firenzaj moroj, je l’epoko kiam Firenzo grupigis tiom da gloruloj ĉiuspecaj kaj precipe artaj. Ĝi estas mistifiko, simila je tiuj, kiuj naskiĝis en la artaj laborejoj ; Brunelleschi ĝin eltrovis kaj tute ĝin sukcesigis ; Brunelleschi, la aŭtoro de la kupolo de Santa-Maria-del-Fiore, kaj la restariginto de la klasika arkitekturo. Apud li, oni vidas Donatello’n, la plej grandan skulptiston en la tuta Italujo de la XV-a jarcento ; kaj inter la aliaj persekutantoj de la malfeliĉa Grasso, pri kiuj oni ĝis nun memoras, oni trovas Michelozzi’n, la arkitektiston, kiu konstruigis la palacon Riccardi, la plej belan mirindaĵon de Firenzo, Luca della Robbra kiu, per siaj reliefaĵoj de bakita tero, renovigis la antikvan famon de la Etruskoj, en tiu arto… Ni vidas ankoraŭ, en tiu rakonto, Jean Ruccellaï, kredeble la praavon de Ruccellaï, verkinton de la poemo pri Abeloj ; tie ĉi li riprezentas la firenzan nobelon, en liaj rilatoj por protekti la grandajn nuntempajn artistojn, kaj por sin amuzi kun ili ; fine la suferanto de la kruela mistifiko, rakontata tiel gaje, estas unu el tiuj homoj, kiuj estis duone artistoj kaj duone laboristoj, tute nekonata individuo, de tiu talenta popolo kies malplej gravaj faraĵoj hodiaŭ malesperigas la plej lertajn artistojn. »

(1) Ad. van Bever et Ed. Sansot-Orland : Œuvres galantes des conteurs italiens. Seconde série. Mercure de France. 1904.

Ŝajnis al ni ke la legontoj de tiu traduko opinios ke la ĵus donitaj antaŭsciigoj estas interesaj.

La tradukinto


GRASA LIGNAĴISTO

—————

En la urbo Firenzo kaj en la jaro de l’ Kristo 1409, laŭ la kutimo, ian dimanĉon vespere, multaj junuloj vespermanĝis en la domo de nobelo kies nomo estis Tommaso de’ Pecori, homo honorinda, bienhavanta kaj gajhumora, kiu tre volonte kunvenis kun amikoj. Post la vespermanĝo, ĉiuj grupiĝintaj antaŭ la fajro kaj rezonantaj pri diversaj aferoj kiel tio fariĝas en tiaj okazoj, unu el ili diris : « Kial do tiun vesperon, Manetto Ammannatini ne volis kunveni kun ni, kaj kial do, malgraŭ niaj petoj, estis tute neeble ke oni povu lin venigi ? » La nomita Manetto estis kaj ankoraŭ estas fabrikisto de tarsie 1) ; lia fabrikejo staris sur la placo San Giovanni kaj oni opiniis ke li estas tre bona majstro en la tarsie 1), kaj por fari beletajn tablojn uzotajn de la virinoj ; li estis gaja kamarado, kun karaktero plivole naiva kaj bonanima ; kaj li havis dudek ok jarojn ; kaj ĉar li estis dika kaj malalta, oni nomis lin « il Grasso » (la Grasulo) ; ĉiam li kutime estis inter la supre nomita societo, kie ĉiuj estis tre gajaj kaj kune multe sin amuzis reciproke. Grasso, ĉu pro ia afero, ĉu pro strangeco de karaktero (tio ofte okazis) ĉu fine pro ia ajn kaŭzo, tute ne volis, tiun vesperon, malgraŭ ĉiuj diroj, kunveni kun siaj amikoj. Ili do kune diskutis pri la motivo de tiu neesto, kaj ne povante ĝin diveni, malgraŭ siaj klopodoj, ili tute interkonsentis ke tiu rifuzo devenas de alia kaŭzo ol la strangeco de la viro ; kaj ĉar ili estis tre malkonsentaj pro tio, tiu kiu la unua estis parolinta, ekdiris : « Deh ! Kial do ni ne farus al li ian ŝercegon, por ke li ne kutimu forlasi nin, pro ia kaprico ? » Al tio, respondis unu el la ceteraj : « kion ni povas fari ? ĉu ni devas devigi lin ke li oferu al ni vespermanĝon, aŭ fari alian similan ŝercon ? » Inter la tiuvesperaj kunmanĝintoj, estis Filippo di Ser Brunellesco, kiu, pro sia merito, estis kaj devas esti, mi pensas, sufiĉe konata ; ĉar li bone konis la kutimojn kaj la situacion de Grasso, post iom pripensinte en sia spirito kiu estis tre lertega, Brunellesco komencis diri. « Kamaradoj, se vi volos, ŝajnas al mi ke ni faros al Grasso, bonan ŝercegon, kiu kaŭzos al ni grandan plezuron ; kaj mi opinias, ke ni devas kredigi al li, ke li mem estas ŝanĝata, alipersonigita, ke li estas aliulo, ke li ne plu estas Grasso, sed tute alia persono. »

1) Tarsie signifas procedo, de longe ne plu uzata, kiu konsistis fabriki ornamojn, perspektivojn kaj eĉ tutajn scenojn, per kunmetado de diverskoloraj lignaj pecoj. En multaj italaj preĝejoj, la seĝegoj montras ankoraŭ specimenojn rimarkindajn de tiu speco de mosaiko. — Ch. Lenormant.

La kunvenantoj respondis ke tio estas tute neebla. Sed Filippo, ĉar li estis tre lertega, vidigis motivojn kaj argumentojn, kaj pruvis kiamaniere la afero estus farebla. Sekve, ili interkonsentis pri la rimedoj kaj la tasko kiun ĉiu devos fari por kredigi al Grasso ke li estas ia Matteo, alia el iliaj kunuloj. La komenco de la atako okazis la morgaŭan vesperon ; Filippo di Ser Brunellesco, pli intima amiko de Grasso ol iu el la ceteraj, je la horo kiam laborantoj kutimas fermi la butikojn, iris al tiu de Grasso kaj post mallonga interparolado, knabo alkuris kaj demandis : « Ĉu Filippo di Ser Brunellesco ne iras kutime en tiun butikon, kaj ĉu li nun estas tie ĉi ? » Filippo antaŭeniris kaj diris ke li estas la homo kiun oni serĉas, demandante kial oni lin serĉas. La knabo respondis : « Vi devas tuj veni en vian hejmon, ĉar de du horoj, via patrino ricevis grandan malsanon, kaj estas kvazaŭ mortinta ; venu do plej rapide. » Filippo ŝajnigis hipokrite ke pro tiu okazo li havas grandegan doloron, kaj diris : « Dio min helpu ! » Kaj li forlasis Grasson. Grasso, tre amike diris : « Mi volis iri kun vi, por vin helpi se bezonas. En tiaj okazoj, oni devas ne ŝpari la penojn de siaj amikoj ». Filippo dankis lin kaj diris : « Mi ne volas ke vi nun venu ; sed se bezonas, mi vin venigos. »

Post foririnte kaj ŝajniginte iri hejmen, Filippo iris en la domon de Grasso, kiu staris antaŭ Sankta Reparata ; kaj malferminte la pordon per tranĉilo, li eniris en la domon kaj sin ŝlosis, por ke neniu povu post li eniri. Grasso havis sian patrinon kiu, de kelkaj tagoj estis foririnta en Polverosa’n, en sian kamparan bienon, por fari lesivon, kaj kiu devis senprokraste reiri urbon. Grasso do, ŝlosinte sian butikon, iom promenadis laŭ sia kutimo, sur la placo San Giovanni, ĉiam pensante pri Filippo kaj kompatante lian patrinon ; kaj vidante ke jam la unua nokta horo estis pasinta, li diris en si mem : « Sendube, Filippo ne bezonos plu min, ĉar li ne sendis iun por ke mi iru ĉe lin », kaj li decidis iri hejmen. Kiam li alvenis al sia pordo kiu antaŭhavis du ŝtupojn, li volis malfermi, kiel li kutimis fari, sed provinte multfoje sensukcese, li vidis ke la pordo estas fermita de la internaĵo ; li do frapis dirante : « Kiu estas en la domo ? Malfermu ! » pensante ke sia patrino estis reveninta de la kamparo, kaj ferminta la pordon post si aŭ pro ia kaŭzo, aŭ tute nevole. Filippo kiu estis en la domo, antaŭvenis ĉe la supron de la ŝtuparo : « Kiu estas tie ? » li diris, imitante la voĉon de Grasso. « Malfermu », respondis Grasso. Filippo kiu prenis sur sin la rolon de Grasso, ŝajnigis rekoni Matteon kiu, laŭ ilia konspiro, Grasso devis kredi ke li estis fariĝinta. « Deh ! Matteo, li diris, lasu min, ĉar mi havis sufiĉe da kaŭzoj por esti maltrankvila ; ĉar, antaŭ kelka tempo, Filippo di Ser Brunelesco estis en mia butiko, kaj oni venis diri al li, ke lia patrino preskaŭ mortas, kaj pro tio, mi pasigos malgajan vesperon. » Poste, reirante al internaĵo, li diris : « Mona Giovanna (estis la nomo de la patrino de Grasso) donu rapide la vespermanĝon ; ĉar vi devus esti tie ĉi jam de du tagoj, kaj vi devus honti, ĉar vi nur nuntempe alvenas, post la komenco de la nokto. » Kaj li aldiris ankoraŭ kelkajn parolojn, disputante, ĉiam imitante la voĉon de Grasso.

Grasso, aŭdante tiel disputi, kaj kredante rekoni sian propran voĉon diris : « Kion tio signifas ? Ŝajnas al mi ke tiu kiu estas supre estas mi mem ; li pretendas ke Filippo estis en lia butiko, kiam oni venis por diri al li ke lia patrino estas malsana, kaj plie, li disputas kun Mona Giovanna. Eble mi fariĝas malatenta kaj malspritega. » Kaj li malsupreniris la du ŝtupojn, tirante sin malantaŭe, por ke li povu alvoki, al la fenestroj, kiam alvenis, kiel estis decidita, ia Donatello, fabrikisto de marmoraĵoj, granda amiko de Grasso. Alproksimiĝinte je li, en la mallumo, li diris : « Bonan vesperon, Matteo ; ĉu vi serĉas Grasson ? Li tuj reeniris hejmen. » Kaj li malaperis.

Unue Grasso estis surprizata, aŭdante Donatellon kiu nomis lin Matteo, kaj li iris al placo San Giovanni, dirante en si mem « Mi tie ĉi restos tiel longe ke iu venos kiu min rekonos kaj diros kiu mi estas. » Kaj dum li staris tiel malkvieta, alvenis, kiel estis interkonsentite de la konspirantoj, kvar helpistoj de la policistoj de la juĝistaro de la vendistoj, kaj unu juĝa persekutisto, kaj kun ili, pruntinto de tiu Matteo kiu Grasso komencis kredi ke li estis fariĝinta. Tiu pruntinto alvenis al Grasso kaj diris al helpistoj kaj persekutisto : « Forkonduku tiun Matteon ; li estas mia ŝuldanto. Post longa serĉado, mi fine lin trafas. » La juĝa persekutisto kaj la helpistoj lin prenas kaj komencas lin puŝi antaŭ ili. Grasso sin turnante al tiu kiu arestigis lin, diris : « Kian aferon mi havas kun vi, por ke vi min arestigu ? Ordonu ke ili min forlasu ; vi faras eraron ; mi ne estas tiu kiun vi kredas vidi ; kaj vi malbone agas, farante al mi tiun insulton, ĉar ni havas nenian komunan aferon. Mi estas Grasso, lignaĵisto, kaj mi ne estas Matteo, kaj mi ne konas Matteon pri kiu vi parolas » ; kaj, ĉar li estis forta, li komencis ilin bati, sed ili tuj lin prenis per liaj brakoj, kaj la pruntinto alproksimiĝinte, rigardis tre atente lin kaj diris : « Kiel ! vi havas kun mi nenian aferon ! Ne ! mi ne konas Matteon, mian ŝuldanton ! Mi ankaŭ ne konas Grasson, la lignaĵiston ! Mi bone skribis vian nomon en miaj libroj, kaj de jam unu jaro, mi eldirigis sentencon kontraŭ vi, ĉe via kolegaro. Sed vi bone agas, kiel malbonulo, dirante ke vi ne estas Matteo ! Sed pli simple estas pagi min ol kredigi ke vi estas alia persono. Forkonduku lin tamen ; kaj ni vidos se vi estos ĉiam vi mem. » Kaj tiel, disputante, ili kondukis lin al malliberejo de la vendistoj. Kaj, ĉar estis la horo de la vespermanĝo, ili renkontis, dum la irado, neniun kiu lin rekonis.

Post alveninte, la registristo ŝajnigis skribi la akton de malliberigo, kun la nomo de Matteo, kaj metis lin en la malliberejon ; tuj la aliaj arestitoj kiuj aŭdis la eksteran bruon, kiam oni lin arestis, kaj aŭdis multfoje ke oni lin nomis Matteo, dum kiam oni enkondukis lin en la arestejon, sen lin koni, iris al li, ĉiuj dirante : « Bonan vesperon, Matteo ! — Kion tio signifas ? » Grasso, aŭdinte ke ĉiuj nomas lin Matteo, komencis ne plu dubi ke li ne estas Matteo, kaj, respondante al ilia saluto, li aldiris : « Mi ŝuldas ian monsumon al iu kiu min arestigis, sed morgaŭ, tre frue, mi pagos. » Kaj li estis tre konfuza. La malliberuloj diris : « Vidu, Matteo, ni tuj vespermanĝos ; vespermanĝu kun ni ; kaj morgaŭ vi pensos pri viaj aferoj ; sed ni sciigas vin ke tie ĉi, oni ĉiam restas pli longe ol oni kredas. »

Grasso do vespermanĝis kun la malliberuloj kaj poste, unu el ili oferis al li duonon de sia propra lito, dirante : « Matteo, kuŝigu vin, plej bone kiel vi povos, kaj morgaŭ, se vi eliras, tre bone, sed se vi restas tie ĉi, vi mendos drapojn al via hejmo. » Grasso lin dankis, kaj post kuŝiĝinte, li komencis pensadi, dirante al si : « Kion mi devas fari, se de Grasso, mi fariĝis Matteo ? ĉar mi ne plu povas dubi, post la multaj signoj kiujn mi vidis. Se mi sendas iun ĉe mia patrino, en mia domo kaj se Grasso estas tie, ili mokos min kaj diros ke mi fariĝis freneza ; aliparte ŝajnas al mi, ke mi ĉiam estas Grasso ! » Tiel pensante li ne povis dormi, opiniante jen ke li estas Grasso jen ke li estas Matteo ; fine, la matenon, li leviĝis, kaj iris al la fenestreto de la pordo de la malliberejo, pensante ke li tie certe vidos iun kiu lin rekonos. Dum li tiel atendis, en la oficejo de la vendistoj eniris junulo, nomata Giovanni, filo de Messer Francesco Rucellai ; li partoprenis la vespermanĝon en kiu la rideginda konspiro estis decidita ; li multe konis Grasson al kiu li fabrikigis piedestalon por skulptaĵo de diopatrino kaj eĉ, la antaŭan tagon, li estis restinta longe en la butiko de Grasso por ke li rapidu, ĉar li devis doni la piedestalon post kvar tagoj. Tiu Rucellai do eniris, en la oficejon de la vendistoj, kaj rigardis, per pordo, la fenestreton de la malliberuloj. Grasso kiu observis, malantaŭ la fera retaĵo de tiu fenestreto, ekvidinte Giovanni, komencis rigardi lin kaj fari al li signojn ; Giovanni lin rigardis, sed kvazaŭ li estus neniam lin vidinta, li diris : « Kial do vi ridas, kamarado ? » Grasso, kvazaŭ li ne konis lin, respondis « Pro nenio ; ĉu vi konas viron kiu estas nomata Grasso, kies butiko staras malantaŭe sur la placo San Giovanni, kaj kiu faras la tarsie ? — Kiel do ! diris Giovanni, mi lin konas ! tre bone ! li estas granda amiko kaj eĉ mi devas iri ĉe lin, por ia laboro kiun mi petis de li. — Deh ! faru al mi plezuron, diris Grasso ; ĉar afero devigas vin iri al li, diru al li ke unu el liaj amikoj estas en la malliberejo, kaj ke li estus tre servema, se li bonvulu aliri por ke tiu amiko diru al li vorton. — Jes, diris Giovanni kiu ĉiam lin rigardis, kaj tre malfacile malebligis ridadon. Mi tre volonte tion faros. » Kaj li foriris al siaj aferoj.

Restante ĉe la fenestreto de la malliberejo, Grasso pensis : « Nun, mi povas esti certa ke mi ne plu estas Grasso, kaj ke mi fariĝis Matteo ! Malbenita estu la sorto ! ĉar se mi diras tion kio okazas al mi, oni opinios ke mi estas freneza, kaj la knabinoj min persekutos ; kaj se mi nenion diras, rezultos cent eraroj kiel tiu kiu kondukis min hieraŭ vespere en arestejon. Ĉiumaniere, mi havas malbonan situacion. Vidu tamen ĉu Grasso venos ; mi rakontos al li la aferon kaj ni eble povos ĝin klarigi. » Sed li vane atendis kaj pripensis ; neniu venis. Kaj la malfeliĉulo, lasinte la lokon al alia arestito, plektis la manojn, rigardis la muron kaj kalkuladis la trabojn de la plafono.

Inter la arestitoj troviĝis juĝisto, inda homo, kiun ni ne nomos. Tiu juĝisto, kvankam li ne konis Grasson, tamen vidis lin tiel melankolia, kaj kredante ke lia ŝuldo kaŭzis tiun ĉagrenon, penis, per ĉiuj rimedoj, lin konsoli. « Deh Matteo, vi estas tiel malgaja ke tio sufiĉas por morti ; tamen, laŭ via diro, tiu ŝuldo estas malgranda. Vi ne devas tiel senkuraĝiĝi, malgraŭ la malbona sorto. Kial vi ne mendas tie ĉi amikon aŭ parencon ? kial vi ne povas pagi aŭ iamaniere aranĝi la aferon por eliri el malliberejo, anstataŭ ol daŭrigi vian propran ĉagrenon ? » Grasso, aŭdante tiujn konsolajn parolojn, decidis rakonti sian aventuron al tiu kiu ŝajnis tiel bonkora, kondukis lin en angulon de la malliberejo kaj diris : « Messere, kvankam vi ne konas min, mi tre bone vin konas kaj scias ke vi estas honestulo. Mi diros al vi la kaŭzon de mia ĉagreno por ke vi ne kredu ke tiel malgranda ŝuldo povas doni al mi tiom da doloro. Sed estas alia afero. » Kaj li detale rakontis sian tutan aventuron, de la komenco ĝis la fino, preskaŭ plorante, dum sia tuta rakontado, kaj fine petante pri du aferoj, la unua estas ke neniam la juĝisto diros eĉ unu vorton pri ĉio tio al iu ; la dua estas ke li donu al li ian ajn konsilon por solvi tiun situacion. Poste, li aldiris : « Mi scias ke vi longe studadis, legis en multaj libroj kaj antikvaj historioj, kie multaj aventuroj estas raportataj ; sed ĉu vi iam renkontis ian similan je tiu ĉi ? »

La honesta juĝisto, post aŭdinte tiujn parolojn, pripensis kaj opiniis ke nur povas okazi du aferoj ; aŭ tiu homo estas freneza, aŭ oni lin mistifikis ; kaj li rapidis respondi ke li estis leginta multajn historiojn de personoj kiuj fariĝis aliaj ol si mem, kaj ke la okazo ne estis nova. Al tio Grasso respondis : « Nu, diru al mi ; se mi iĝis Matteo, kiu Matteo iĝis ? — Estas necese ke li iĝu Grasso. — Bone, mi multe volus lin vidi por trankviligi mian penson. »

Post tiu interparolo, venis la horo de la vespera Diservo, kiam la du fratoj de Matteo alvenis al malliberejo, kaj demandis al registristo de la kaso, ĉu inter la arestitoj, estas unu el iliaj fratoj, nomata Matteo, kaj pro kia monsumo oni lin arestis, ĉar ili intencis pagi tiun sumon por eltiri lin el la arestejo. La registristo de la kaso estis granda amiko de Tommaso Pecori kaj konis la tutan konspiron ; li respondis ke tio estas vera ; kaj ŝajnigante tralegi sian registron, li aldiris : « Oni arestis Matteon por tia sumo, laŭ la peto de tiu homo. — Bone, ili diris, mi volas diri vorton al li ; poste ni pagos. » Kaj, irante al arestejo, ili sin turnis al arestito kiu estis apud fenestreto : « Diru al Matteo ke liaj du fratoj deziras eltiri lin el arestejo kaj antaŭe lin viziti. » La komisio farita, Grasso venis al la krado kaj salutis. Tiam, la plej maljuna el tiuj fratoj parolis : « Matteo, vi scias ke ni ne ŝparis avertojn pri via malbona konduto. Ni ĉiam al vi ripetis : ĉiutage, vi pruntas monon al tiu ĉi aŭ al tiu ; kaj vi neniun pagas ; ĉar la malbonaj elspezoj kiun vi faras per la ludo aŭ per alia afero, ne permesas ke vi ŝparu eĉ unu soldon ; nun vi estas en malliberejo, kaj tamen vi scias ke ni ne estas riĉaj kaj ke ni ne povas ĉiutage pagi anstataŭ vi, kiu elspezis tutan trezoron, per viaj malsaĝaĵoj. Pro tio, ni vin avertas ke, se ni ne pensus pri nia honoro kaj pri la deziro de nia patrino, ni lasus vin iom putradi en tiu loko, por ke vi poste havu tiun kutimon. Sed ĉifoje ankoraŭ, ni decidis vin savi kaj pagi, sed se vi rekomencos, vi eble restos tie ĉi pli longe ol vi deziras ; tio sufiĉu al vi. Por ke oni ne nin vidu, dum la tago, tie ĉi, ni venos vespere, je l’Avemaria, vin serĉi kiam la stratoj estos preskaŭ senhomaj, por ke ĉiuj homoj ne konu nian malfeliĉon kaj por ke ni ne tiom hontu pro tio. » Grasso dolĉe respondis ke li neniam plu kondutos kiel dum la pasinto, ke li forlasos siajn malsaĝaĵojn, kaj ne plu hontigos sian familion, petante, per Dio, ke ili ne forgesu la horon. La du fratoj promesis veni, je la ĝusta horo, kaj foriris. Grasso, reirinte en la malliberejon, diris al juĝisto : « La afero iĝas ĉiam pli kaj pli stranga. La du fratoj de Matteo ĵus venis por min viziti. Ili parolis al mi kvazaŭ mi estis Matteo mem ; kaj poste severe min admoninte, ili promesis eltiri min el tie ĉi, je la Avemaria. » Kaj li aldiris : « Sed kiam mi estos libera, kio okazos ? Mi ne povas reiri hejmen, en mian domon ; ĉar, se Grasso tie estas, li pensos ke mi estas freneza, malgraŭ miaj klarigoj ! Kaj estas tre certe ke Grasso estas en mia domo ; ĉar, se li ne tie estas, lia patrino min ŝercadus, anstataŭ ke, havante lin apud ŝi, ŝi ne rimarkas sian eraron. » La juĝisto devis multe atenti por ne ekridegi, kaj multe sin amuzis. « Ne reiru en vian domon, li diris ; iru kun tiuj kiuj diras ke ili estas viaj fratoj ; kaj vidu kien ili vin kondukos, kaj kion ili faros kun vi. »

Dum tiu parolado, la nokto alvenis, kaj la du fratoj denove estis ĉe la malliberejo. Ili ŝajnigis pagi la ŝuldon kaj la diversajn elspezojn, kaj la registristo leviĝis, havante la ŝlosilojn kaj diris : « Kiu estas Matteo ? » Grasso respondis : « Mi estas, Messere » La registristo lin rigardis kaj diris : « Viaj jenaj fratoj pagis vian ŝuldon, sekve vi estas libera. » Kaj li malfermis la pordon dirante « Iru ! »

Grasso eliris, kaj jam estis tre mallume ; li sekvis la du fratojn de Matteo kiuj loĝis en domo de Santa Felicita, je l’ komenco de la vojo kiu supreniras al San Giorgio. Kiam ili alvenis hejmen, ili enkondukis Grasson en malaltan ĉambron, petante ke li ilin atendu, ĝis la horo de la vespermanĝo, por ke li ne kaŭzu ĉagrenon al la patrino, sin tuj montrante. Tie staris apud la fajro, tableto preparita ; unu el la fratoj restis tie kun Grasso, kaj la alia iris ĉe la pastron de Santa Felicita, kiu estis ilia parokestro kaj tre honesta homo ; kaj li diris al li : « Messere, mi tre konfide venas al vi, kiel najbaro al najbaro. Ni estas tri fratoj ; unu el ni, nomata Matteo, estis hieraŭ arestita kaj malliberigita pro ŝuldoj en la malliberejo de la vendistoj ; sed li havis tiom da ĉagreno, pro tiu afero, ke ŝajnas al ni ke li fariĝis freneza. Sed nur pri unu punkto, li ne plu havas saĝon. Li havas en la kapo ideon ke li iĝis tute alia persono ol Matteo, nia frato. Ĉu vi jam konis tiel strangan fantaziaĵon ? Li certigas ke li estas ia Grasso, lignaĵisto, kiun li konas, kies butiko estas malantaŭ San Giovanni, kaj domo flanke de Santa Maria del Fiore ; kaj oni ne povas eltiri tiun ideon el lia kapo. Pro tio, ni eltiris lin el malliberejo kaj enmetis en ĉambron, por ke, ekstere, oni ne aŭdu liajn malsaĝaĵojn ; ĉar vi scias ke kiam oni unufoje montras signojn de frenezeco, oni neutile refariĝas la plej saĝa homo ; ĉiam oni estas konsiderata kiel frenezulo. Ni do petas vin, per kompato, ke vi bonvolu min sekvi hejmen, paroli al li, kaj provi eltiri el lia kapo, tiun frenezan ideon ; ni estos al vi tre dankemaj. » La pastro estis tre servema, li do rapide akceptis la proponon, certigante ke se li parolos kun la malsanulo, li tuj vidos la aferon kaj tiel bone parolos al li ke li lin resanigos.

Ili do foriris, alvenis al la domo, kaj eniris en la ĉambron kie Grasso sidis pripensante. Tiu ĉi leviĝis, kiam ili eniris. « Bonan vesperon, Matteo » diris la pastro — Bonan vesperon, bonan jaron, respondis Grasso ; kion vi deziras ? » La pastro diris : « Mi venis por iom paroli kun vi. » Kaj ili ambaŭ sidiĝis, kaj li diris al Grasso : « Sidiĝu tute apud mi. » Grasso, tre obeema, sidiĝis apud la pastro kiu tiel parolis : « La kaŭzo pro kiu mi venis tien ĉi, Matteo, estas novaĵo kiun oni al mi sciigis kaj kiu multe min ĉagrenas. La lastajn tagojn, vi estis arestita pro ŝuldoj, kaj oni pretendas ke tiu aventuro kaŭzis kaj kaŭzas al vi tiom da ĉagreno, ke vi preskaŭ perdis la saĝon. Inter la malsaĝaĵoj kiujn oni diras ke vi faras, oni rakontas ke vi ne plu volas esti Matteo, sed ke vi diras ke vi estas ia Grasso, lignaĵisto. Certe, oni devas vin mallaŭdi ; ĉar pro malgranda malfeliĉo, vi ricevis tiom grandan ĉagrenon ke, ŝajnas ke via kapo ne plu estas saĝa ; kaj vi tute ne vin honorigas, ridigante per via obstino en tiu frenezaĵo. Vere, Matteo, la tempo venis por ke vi ŝanĝu viajn dirojn, kaj mi postulas ke, pro la amo al mi, vi forlasu vian strangan fantaziaĵon. Reeniru en vin mem, reiru al viaj aferoj, kaj daŭrigu vivi, kiel la bonuloj aŭ, plibone, kiel ĉiuj homoj. Viaj fratoj tiel ricevos grandan konsolon. Se oni ekscius ke via spirito freneziĝis, kvankam vi poste reiĝus la plej saĝa homo, ĉiam oni dirus : Matteo estas freneza. Vi estus homo definitive senhonorigita. Do, por konkludi, klopodu reiĝi homo saĝa kaj forpeli tiujn fantaziaĵojn. Ĉu Grasso aŭ ne Grasso ? obeu vian pastron kiu konsilas vin, nur por via propra intereso. » Tiel parolante, li rigardis dolĉe lin. Grasso, kortuŝita de la fervoro kun kiu la pastro parolis, kaj de la bonegaj esprimoj, kiujn li uzis, ne plu dubante cetere, ke li ne estas Matteo, tuj respondis : « Mi sekvos viajn konsilojn, laŭ mia povo. Mi scias ke vi parolis nur por mia intereso. Mi promesas de nun klopodi por neniam kredi ke mi estas aliulo ol Matteo kiu mi efektive estas. Sed mi faros al vi peton : permesu ke mi parolu al tiu Grasso, tio estas la plej bona rimedo por ke mi ne plu pensu pri tiu afero. — Ĉio tio ne estas bona, respondis la pastro, ĉar mi vidas ke vi ĉiam havas en via kapo vian frenezecon. Kial vi bezonas paroli al Grasso ? kian aferon vi havas kun li ? Ju pli vi repensos pri tio, ju pli vi konfidos al aliaj personoj, des pli vi agos kontraŭ via propra reputacio. » Kaj li eldiris tiom da admonoj, ke la kompatinda lignaĵisto kiu tute sendube kredis ke li estas Matteo ne plu volis vidi Grasson ; poste la pastro lin forlasis, rakontis al fratoj kion li faris, diris la promeson ricevitan kaj reiris en sian preĝejon.

En la ĉambron, dum la paroladoj de la pastro kaj de Grasso, venis sekrete Filippo di Ser Brunellesco, kaj kun la plej bonaj ridoj, unu el la fratoj rakontis al li, la eliron el la malliberejo, la dirojn de Grasso, kaj la ceteron. Brunellesco donis al li boteleton. « Trinkigu al Grasso, dum la vespermanĝo, la enhavon, li diris, ĉu en la vino, ĉu alimaniere, sed por ke Grasso neniel suspektu. Tio estas opio kiu dormigos lin tiel profunde ke dum kelkaj horoj, oni ne povos lin vekigi, eĉ lin bategante. Mi estos tie ĉi je la kvina horo, ni faros la ceteron. »

Reirante en la ĉambron, post la tria horo kiu jam estis pasinta, la du fratoj sidiĝis ĉe la tablon, kun Grasso, kaj dum la vespermanĝo, verŝis en lian glason la fluidaĵon, kiun li trinkis. Li poste tiel bezonis dormi ke li ne plu povis malfermi la okulojn ; tiam la aliaj diris : « Ŝajnas, Matteo, ke vi tre bezonas dormi ; vere, vi tre malmulte dormis la lastan nokton. — Mi ĵuras, respondis Grasso, ke de mia naskiĝo, mi neniam havis tiel grandan dormodeziron ; ŝajnas al mi ke mi ne dormis de jam unu monato ; tial mi iras en liton. » Kaj li komencis senvestiĝi, kaj apenaŭ li havis forton necesan por forpreni sian pantalonon, kaj por alveni ĝis la lito ; li jam dormis profunde kaj ronkis kiel porko.

Je la horo konsentita, Filippo de Ser Brunellesco kun ses kamaradoj revenis ; ili eniris en la ĉambron kie Grasso kuŝis, kaj aŭdante lin kiu ronkis, ili forportis lin, kun la drapoj, kaj reportis lin ĉe lin kie neniu estis, ĉar lia patrino ne ankoraŭ estis reveninta de la kamparo. Ili metis lin en lian liton kiun ili aranĝis, kiel li kutimis fari, escepte ke ili metis la piedojn en la lokon kien li kutimis meti sian kapon. Tio farita, ili prenis la ŝlosilojn pendantajn ĉe najlo en la ĉambro, kaj irante en la butikon, ili ĝin malfermis kaj ŝanĝis la lokojn de ĉiuj iloj kiuj tie estis. Ili eltiris la klingon el la rabotiloj kaj ĝin metis supre, kaj tiel same agis kun la marteloj kaj la hakiloj ; fine ili malordigis la objektojn kvazaŭ diablo mem estis tion farinta. Poste ili fermis la butikon ; reportis la ŝlosilojn en la ĉambron de Grasso kaj, post puŝinte la riglilon, ĉiu iris hejmen por dormi.

Grasso, dank’ al la trinkaĵo, dormis dum la tuta nokto. Sed la matenon, l’Avemaria de Santa Maria del Fiore lin vekigis, ĉar opio ne plu agis. Li rekonis la sonon de la sonorilo, malfermis la okulojn, kaj dank’ al la malforta lumo kiu trapasis li rekonis sian ĉambron. Samtempe li memoris pri la pasintaĵo ; li komencis iĝi tre surpriza, kaj, ĉar li memoris kie li kuŝiĝis la hieraŭan tagon, li treege ŝancelis, ne sciante ĉu li revis antaŭe aŭ ĉu li revas nun. Li kredis, aŭ la unuan, aŭ la duan supozon. Fine post kelkaj sopiroj eltiritaj de sia koro, li diris « Dio min helpu ! » Kaj li leviĝis kaj vestiĝis ; li prenis la ŝlosilojn de sia butiko, al kie li iris. Post ĝin malferminte, kaj vidinte ĉiujn objektojn malordigitajn, li havis grandan miregon. Tamen li komencis ordigi la objektojn kaj remeti ilin, ĉiun en sian lokon kiam alvenis la du fratoj de Matteo ; vidante ke li estis ĝenata kaj cetere ŝajnigante ne lin koni, unu el ili diris : « Bonan tagon, majstro. » Grasso, sin turnante, kaj rekoninte ilin, havis kormovon kaj respondis « Bonan tagon, bonan jaron ; kion vi serĉas ? » — « Estas necese ke vi sciu, diris la dua frato, ke ni havas fraton nomatan Matteo, kiu, pro ĉagreno kiun li ricevis, kiam li estis arestita, tiujn lastajn tagojn, iom perdis la saĝon. Inter liaj diroj, li pretendas ke li ne plu estas Matteo, sed la majstro de tiu butiko, kiu, verŝajne estas nomata Grasso. Ĉar ni bone admonis lin pri tio kaj eĉ sendis al li la pastron de nia paroko, tre honestan homon, li estis promesinta forpeli la frenezaĵon el sia cerbo, kaj post vespermanĝinte kun bona apetito, li iris liton, kaj ni bone tion vidis. Sed tiun matenon, li eliris el la domo, sen ke iu povis lin vidi, kaj ni tute ne scias kien li iris. Pro tio, ni venis vidi, ĉu li pasis tie ĉi, kaj ĉu vi povus doni al ni ian sciigon pri tio. » Grasso pli kaj pli malkvietiĝis, dum tiu parolado : « Mi ne scias kion vi volas diri, li respondis ; kaj kiaj malsaĝaj diroj estas tio ĉi ? Matteo ne venis tien ĉi, kaj se li diros ke li estas mi, li farus grandan insulton ; kaj per Dio ! se mi lin renkontos, estos necese ke mi tute klarigu tiun aferon, kaj ke mi sciu ĉu mi estas li aŭ ĉu li estas mi ! Oh ! per la diablo, kion signifas tiuj okazintaĵoj de tiuj du lastaj tagoj ? » Tion dirinte, li prenis sian martelon, kaj tre kolera, li eliris, fermis la pordon de sia butiko, forlasis la du fratojn, kaj antaŭeniris, ĉiam minacante, al Santa Maria del Fiore. Li eniris en la preĝejon kaj ekpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe, furioza kiel leono, pro ĉio okazinta. Tiam unu el liaj malnovaj kamaradoj eniris en la sama loko. Ili kune ambaŭ estis studintaj ĉe majstro Pellegrino delle tarsie kiu loĝis en Terma ; sed de jam multaj jaroj, li estis forlasinta Firenzon kaj irinta Hungarujon, kie li tre bele sukcesis, dank’ al Filippo Scolari, alnomata la Hispano, nia samurbano, kiu iam estis generala kapitano de la armeo de Gismondo, filo de Karlo, reĝo de Bohemujo. Scolari akceptis, kiel nobela sinjoro, ĉiujn firenzanojn kiuj havas ian talenton, ĉu manan, aŭ inteligentan ; li multe amis nian nacion, kaj meritis ke oni sammaniere lin amis, ĉar li estis farinta bonfarojn al multaj personoj. Nu, tiu kamarado de Grasso estis reveninta Firenzon por provi venigi kun li ian majstron lertan en sia metio, kaj kapabla je fari grandajn laborojn. Tre ofte li estis parolinta pri projekto al Grasso, konsilante al li sekvi lin, dirante ke post malmulte da jaroj, ili ambaŭ iĝus riĉaj. Grasso, vidante lin, tiufoje, kiu antaŭeniris al li, decidis foriri kun li ; kaj irante por lin renkonti, li diris : « Tre ofte vi petis min ke mi iru kun vi Hungarujon ; kaj mi ĉiam rifuzis. Nuntempe, pro aventuro kiu okazis, kaj pro kelkaj malkonsentoj kiujn mi havas kun mia patrino, mi estas decidata vin sekvi, se vi ĉiam tion volas. Sed, se nenio vin haltigas, mi volas foriri de morgaŭ matene, ĉar pli longa prokrasto neebligus mian foriron. » La junulo respondis : « Mi ĝoje akceptas vian proponon ; mi havas, vere, aferojn kiuj ne permesas ke mi morgaŭ forlasu Firenzon, sed, vi estas libera, kaj povas foriri, kiam vi volos : nur vi min atendos en Bologna, kie mi baldaŭ vin retrovos. » Grasso estis kontenta, kaj la afero konsentita, li reiris sian butikon, faris pakaĵon per siaj plej bonaj iloj, kaj metis en sian zonon la monon kiun li posedis. Tion farinte, li alkuris en la kvartalon Lorenzo, luis ĉevaleton por vojaĝi ĝis Bologna, kaj la morgaŭan matenon, li iris al tiu urbo, lasinte leteron por sia patrino, en kiu li konsilis al ŝi, ke ŝi pagu al si sian propran doton per la valoraĵoj lasitaj en la butiko ; li sciigis ŝin pri sia foriro en Hungarujon. Tiamaniere Grasso forlasis Firenzon, kaj kun lia kamarado, renkontinte lin en Bologna, ili ambaŭ aliris Hungarujon.

Tie ili tiel bone laboradis ke post malmulte da jaroj, ili riĉiĝis, laŭ sia situacio, dank’ al la protekto de Scolari, alnomita la Hispano, kiu nomis Grasson majstro-inĝeniero ; tial oni nomis lin majstro Manetto de Firenzo. Poste Grasso multfoje reiris Firenzon, kaj ĉar Filippo di Ser Brunellesco iam demandis lin, kia estis la kaŭzo de lia foriro, Grasso rakontis al li la novelon kiun oni ĵus legis.


Esperanto-anĝelo
Vidi larĝskale


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~


Notoj pri la bajta reeldono de 2018

Ĉi-tiu novelo estis presita en 1906 en aparta broŝuro de la kolekto de la gazeto Lingvo Internacia. La originala broŝuro enhavas 24 paĝojn, de formato 19×12½ cm, en ruĝa kovropaĝo.

La tuta traduko de Gabriel Chavet ["gabriel’ ŝave"] estas reproduktita ĉi-supre. Kvankam la tradukinto estis unu el la plej fruaj Esperantistoj, plurajn is-formojn oni anstataŭigis per as-formo, kiel : "Tiel pensante li ne povis dormi, opiniante jen ke li estis Grasso jen ke li estis Matteo" ĉe kiu la formo estas aspektas pli normala ; aliloke "dum kiam" anstataŭigas "dum ke", kaj Filippo kaj liaj amikoj ne plu eltiris "la tranĉanton el la rabotoj" sed "la klingon el la rabotiloj" ; sed oni nek anstataŭigis "revi" per "sonĝi", nek aperigis kelkajn forgesitajn artikolojn "la".

La baza ideo de tiu Renesanca novelo aspektas moderna kaj enscenigita laŭ kina maniero. Ĝis tiam en literaturo — en tradiciaj rakontoj — maloftis tia genro de manipulado de homo laŭ homa plano ; la homoj estis viktimoj aŭ de blinda sorto, aŭ de kapricoj de dioj aŭ de feoj, diabloj aŭ aliaj Mezepokaj teruraĵoj. Alia epoko, tio estas aliaj pensmanieroj, kaj tio iom pensigas pri aliaj famegaj Firenzanoj : Makiavelo, la familio Medicis, kaj pli ĝenerale atentigas ke en Norda Italujo la ideoj novaj ne nur ĉe artistoj kaj metiistoj floris, sed ankaŭ ĉe politikistoj, bankistoj, komercistoj.

E-Biblioteko Hippolyte Sebert


retroiri al la ĝenerala tabelo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org