Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la komenca paĝo


antaŭ post

Maldekstren, la strato de la Barre kondukas al la ŝtonpordego " Saint-Pierre ", kiu bonaspektas laŭ la Mezepoka stilo kun sia arkaĵo kunliganta ĝiajn du duoncilindrajn turegojn.

Transiru tiun ĉi pordegon kaj, nur ekstere rigardante la kastelan pordegon " Saint-Jean ", kiu staras dekstre, ekmarŝu maldekstren sur la apudan aleon plantitan kun tilioj.

>>etigi<<

Pordego Saint-Jean

Pordego Saint-Jean.

>>etigi<<

Tiamaniere vi povos interese ekzameni la ruinajn turojn de la ĉefa ĉirkaŭmurego de la kastelo.

Je la fino de tiu ĉi aleo, kiu superas la urbon kaj la deklivojn, dekstren, per supreniranta vojeto, vi atingos la turon " du Guet ", kiun vi trapasos por eniri la antikvan fortikaĵon ; ĝiaj restaĵoj, pri la arĥitekturo kaj la defenda arto de la feŭdalaj fortikaĵoj, nun konsistas el kelkaj partoj vizintindaj de ĉiuj geturistoj : la turo de la Reĝo, la subteraĵo, la subparto de la fortikturo, la puto, la pordego " Saint-Jean " (oni vizitas kun la gardisto). Ne estos flanklasotaj la parko kaj la ombrumataj aleoj, kiuj limigas la remparojn. La vasta panoramo estas belega super la Marne'a valo, pli mirinda ol la belaj panoramoj de Saint-Germain apud Paris, aŭ de Châtillon-sur-Marne apud Epernay.

>>etigi<<

La Turo de la Reĝo

La Turo de la Reĝo.

>>etigi<<

antaŭ post


al la komenca paĝo

arkivo.esperanto-france.org