Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la komenca paĝo


antaŭ post

Revenu ĝis la turo " du Guet " kaj malsupreniru la tutan deklivon ; vi ekvidos la malnovan monaĥejon de " Cordeliers ", kiu nun estas urba kolegio por fraŭlinoj.

>>etigi<<

La domo de La Fontaine

La domo de Lafontaine.

>>etigi<<

Pli malsupre staras la loĝejo en kiu naskiĝis dum 1621 la fama fablisto, kies verkoj estas disvastigitaj tra la tuta mondo. Ĝi estas klasigita inter la la francaj historiaj monumentoj. Tie, la urbestraro organizigis lokan muzeon, kiu enhavas kelkajn rimarkindajn pentraĵojn, vidindan portretaron de La Fontaine kaj multajn malnovajn gravuraĵojn pri la loka historio.

Sekvu la straton kaj turnu dekstren. Post la arbostrato de Soissons, vi atingos la preĝejon " Saint-Crépin " ; ĝi estis rekonstruigita dum la XV-a jarcento.

Reen, uzinte dekstren la arbostraton de Soissons, vi paŝos apud la juĝejo kaj, sub la belaj aleoj Jules-Lefèvre, vi atingos la bordojn de la rivero Marne, kies belega valo estas la fiereco de tiu ĉi regiono.

Trapaŝu la placon du Champs de Mars ; maldekstre vi rimarkos unu malnovan turon de la ĉirkaŭmuroj de la urbo ; poste uzu la malgrandan straton Lefèvre-Maugras por, en la strato Grande Rue, viziti la fonton de ferhava akvo, nomitan " Mont-Martel " ; ĝi estis trovita dum 1630 de la baronino de Beausoleil.

Trairante la straton Grande Rue, vi trarigardos la butikojn ; ĉe ili vi povos aĉeti kelkajn lokajn memoraĵojn ; kaj, se vi estus malsata, regalu vian stomakon per unu " Kastel ", bonega kukaĵo. Al la manĝemuloj mi sciigas la " Musardises du Bon La Fontaine ", kaj la " Visitandines " de Aubertin.

>>etigi<<

Rivero Marne en Château-Thierry

Rivero Marne en Château-Thierry.

>>etigi<<


GESAMIDEANOJ !

Eniru 18, Grande Rue
en Château - Thierry

:  :  :  :      Telefono :  43      :  :  :  :
L. HESS, Kukisto

vendos al vi sian specialan kaj bonegan kukaĵon :
" LE CASTEL ",  vojaĝkuko en kesteto.


Konfitejo  M. LAUZERAY

7, rue du Pont, 7  –  Château-Thierry  –  Telefono : 128

 

La vera kastel-teodorika sukeraĵo nomiĝas :
" Musardises du Bon La Fontaine "

Al la palato de spertaj manĝemuloj plaĉas tiu delikata bombono, kies nomo memorigas, ke la fama fablisto kelkafoje ŝatis amuziĝi.

antaŭ post


al la komenca paĝo

arkivo.esperanto-france.org