Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


Mia Esperantista vivo - 3/10

al la komenca paĝo
antaŭ post


Mia Esperantista Vivo


En 1888, mi aŭdis pri nova lingvo, helpa, internacia, sub la nomo volapück, tre facila, kiu devas utili al ĉiuj por interrilatiĝi kun la alilandanoj.

La ideo plaĉis al mi kaj mi aĉetis lernolibron kun vortareto kaj tuj komencis studi. Ĉar mi estis lerninta kelkajn lingvojn, latinan, grekan, germanan, la gramatiko ŝajnis al mi facila ; precipe plaĉis al mi la konjugacio, kiu similis grekan. Baldaŭ mi povis skribi kaj iom legi kelkajn libretojn.

En la monato Julio 1888, mi akiris la diplomon de profesoro (diped plofeda), kaj eĉ, post konkurso pri traduko, grandan bronzan medalon. Bedaŭrinde la vortaro estis tre malfacile lernebla. Laŭ la aŭtoro, la radikoj estis elĉerpitaj el la diversaj lingvoj, sed fakte ili estis tiel kripligitaj, ke estis al mi tute neeble ilin memori, kaj mi fariĝis certa ke, malgraŭ mia diplomo, mi tute ne povus paroli en la lingvo. Eĉ por legi, mi devis havi apud mi vortaron. Iom post iom mi konvinkiĝis, ke praktike Volapük ne taŭgas por ĝenerala uzado kaj mi tute forlasis la aferon (1890).


1900

Kelkajn jarojn poste, unu el miaj amikoj parolis al mi pri nova lingvo helpa, kiun oni diras tre facile lernebla ; ĝia nomo estis Esperanto.

Sed mia antaŭa malsukceso detenis min longatempe de nova provo.

Tamen, en Oktobro 1900, leginte tre laŭdan artikolon en la « Revue du Touring Club », mi decidis, ke mi almenaŭ povus vidi, kio estas Esperanto. Mi mendis libreton de Sro de Beaufront. Mi ricevis la malgrandan broŝuron iun vendredon posttagmeze kaj tuj komencis studi. Mirinda afero ! post du horoj mi tre bone konis la gramatikon, kaj, helpe de la vortareto, mi povis skribi dupaĝan leteron al Sro de Beaufront, kiu min gratulis kaj kuraĝigis. Mi do daŭrigis mian studadon kaj enskribiĝis en la Francan Societon de Esperanto.

1901

La duan de Majo 1901, mi sukcesis la provojn de « Atesto pri kapableco » kaj tuj serĉis lernantojn kun kontentiga sukceso. En Aŭgusto, mi ricevis la viziton de Sro Pitlik, inĝeniero de Praha, dum lia vojaĝo al Anglujo. Kompreneble, ĝis tiu dato, mi nur estis parolinta en la nova lingvo kun du aŭ tri lernantoj kaj nia interparolado estis tute simpla. Kun Sro Pitlik estis tute alia afero, kaj dum la unuaj momentoj mi lin ne komprenis, tiom pli ke li parolis tre rapide. Mi petis lin, ke li bonvolu paroli malpli rapide, mi kutimiĝis je lia voĉo kaj post iom da tempo la interparolado fariĝis tre vigla je mia plena kontento.

1902

En 1902, mi organizis kurson en la urbo, kaj en Novembro mi fondis grupon esperantistan en Saint-Omer. Samtempe mi instruis kelkajn liceanoj sed ne oficiale.

1903

Por faciligi al la junuloj la lernadon de la lingvo, mi uzis tre simplan metodon kaj skribis kurson en dek lecionoj, kiun mi sendis al Sro Cart. Li respondis al mi, laŭdante mian verketon, li konsilis al mi ĝin presigi, kaj proponis skribi mem antaŭparolon. Post longa hezitado mi konsentis kaj publikigis en februaro 1903 mian broŝuron « Cours Elémentaire d'Esperanto » kiu havis grandan sukceson. Mi devis represigi ĝin baldaŭ. Fine la libreto havis kvin eldonojn sinsekvajn.

Intertempe mi interŝanĝis poŝtkartojn, leterojn, dokumentojn kun alilandaj samideanoj, kaj, en Junio 1903, dum urba festo, mi povis organizi en la muzeo de Saint-Omer malgrandan ekspozicion, kiu ricevis multajn vizitantojn. Memoriga poŝtkarto estis eldonita je tiu okazo. La sukceso donis al mi la ideon kolekti daŭre ĉiujn ricevitajn dokumentojn por postaj ekspozicioj.

<<<  egigi  >>>

Memoraĵo de l’Esperanta Ekspozicio en St Omer - Junio 1903a

<<<  egigi  >>>


antaŭ post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org