Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj
Jen elektronika reeldono de tre simpla lernolibro de Esperanto. La aŭtoro, Ernest Deligny ["ernest delinji"], franco, publikigis ĝin en 1925. La maniero instrui uzas la rektan metodon, per simplaj frazoj pri simplaj temoj (ĉi-tie la ununura temo estas la lernejo), frazoj parkere lernotaj. Tio estas la metodo de Andreo Ĉe, kaj ĉi-tiu broŝuro estas iu el la plej fruaj, laŭ tiu metodo.
Tiuj frazoj ne nur pri E-o instruas nin, ili ankaŭ bildigas la etoson de la kursoj, dum la komenco de la XXa jarcento, en nordo de Francio, en klaso-ĉambro hejtata per la fajro de karbo en dika forno ĉe kiu atendis – anstataŭ atentis – la knaboj de klasoj ne-geaj, en klaso-ĉambro kies nigra tabulo estis lumigata per gazlampoj. Kelkaj knaboj – la "internuloj" – loĝis en la lernejo kaj ĉi-tie konis pli agrablan vivon ol ĉe siaj gepatroj.
La broŝuro enhavas 12 tekstajn paĝojn (formato 27×21 cm), plus 1 flugfolion (formato 17×23 cm) pri gramatikaj finaĵoj. La elektronika reeldono redonas la tutan tekston per jena paĝo. La originala enpaĝigo estas relative respektita.
Enhavo de la broŝuro :
1a leciono : Lernejo.
2a leciono : Studejo.
3a leciono : Studejo.
4a leciono : Dormejo.
5a leciono : Korto.
6a leciono : Manĝoĉambro.
7a leciono : Manĝaĵoj, trinkaĵoj.
8a leciono : La klaso.
9a leciono : Senklasaj tagoj.
10a leciono : Disdono de premioj.
11a leciono : Ferioj.
12a leciono : Esperanto.
Terminaisons grammaticales :
1a tabelo : Nom, adjectif, adverbe.
2a tabelo : Verbe.
3a tabelo : Simplicité et richesse de la conjugaison par l’emploi des temps composés.
★
—
Profesoro Diplomita de l’Internacia Instituto
de Esperanto
—
IMP. JOLY-THUILLIEZ, 9, RUE D’ARRAS |
ST-OMER 1925 |
[*] simbolo de franca ordeno : Akademiaj Palmoj, Oficiro de Instruado publika.
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Pronomoj | Aliaj vortoj |
Ekzerco Folio Inko Inkujo Kajero Krajono Lernanto Libro Liniilo Paĝo Papero Plumingo Regulo | Larĝa Nigra Ruĝa | Esti Havi Legi Lerni Voli | Mi Vi Li Ŝi Ĝi Kiu Kio Tiu Tio | Ankaŭ Ĉu En Jen Kie |
Jen plumo, libro, kajero. | |
Ĉu tio estas plumo ? | Jes, sinjoro, tio estas plumo. |
Ĉu tio estas libro ? | Ne, sinjoro, tio ne estas libro, tio estas kajero. |
Kie estas la libro ? | Jen la libro. |
Kio tio estas ? | Tio estas plumo. |
Kiu estas tiu lernanto ? | Tiu lernanto estas… |
Ĉu mi estas lernanto ? | Ne, sinjoro, vi estas profesoro. |
Jen la inko, ĝi estas nigra. | |
Ĉu tiu libro ankaŭ estas nigra ? | Ne, sinjoro, tiu libro estas verda. |
Jen liniilo, ĝi estas longa. | |
Ĉu la krajono ankaŭ estas longa ? | Ne, sinjoro, la krajono estas mallonga. |
La folio estas larĝa ; ĉu la plumo ankaŭ estas larĝa ? | Ne, sinjoro, la plumo estas mallarĝa. |
Mi havas libron ; ĉu vi ankaŭ havas libron ? | Jes, sinjoro, mi havas libron. |
Ĉu vi volas legi paĝon ? | Jes, sinjoro, mi volas legi paĝon. |
Kiu deziras lerni Esperanton ? | La lernantoj deziras lerni Esperanton. |
Ĉu la papero estas nigra ? | Ne, sinjoro, ĝi estas blanka. |
Kio estas nigra ? | La inko estas nigra, la tablo kaj la tabulo ankaŭ estas nigraj. |
Kie estas la inko ? | La inko estas en la inkujo. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Pronomoj | Aliaj vortoj |
Benko Forno Kreto Meblo Planko Pordo Viŝilo | Alta Bela Multa | Demandi Meti Paroli Preni Skribi | Ni Vi Ili | Apud Kiel Kiom Per Pli… ol… Tie Tre |
Ĉu tiu plumo estas bona ? | Jes, sinjoro, ĝi estas bona. |
La plafono estas alta, ĉu la planko estas alta ? | Ne, sinjoro, ĝi estas malalta. |
Kiom da muroj estas en la studejo ? | En la studejo estas kvar muroj. |
La pordo de la studejo estas alta kaj larĝa, ĉu tiu pordeto estas alta kaj larĝa ? | Ne, sinjoro, ĝi estas malalta kaj mallarĝa. |
La fenestro havas multajn vitrojn ; ĉu tiu pordo havas ankaŭ multajn vitrojn ? | Ne, sinjoro, ĝi havas nur unu vitron. |
Ĉu estas multaj mebloj en la studejo ? | Jes en la studejo estas multaj mebloj. |
La profesoro demandas, la lernantoj respondas. | |
Kiu demandas ? | La profesoro demandas. |
Kiu respondas ? | La lernanto respondas. |
La tablo estas pli longa kaj pli larĝa ol la benko. | |
Kio estas pli longa kaj pli larĝa ? | La tablo estas pli longa kaj pli larĝa. |
Kio estas pli mallonga ? kio estas malpli longa ? | La benko estas pli mallonga (malpli longa). |
Montru al mi la fornon ; kie ĝi estas ? | Jen la forno ; ĝi estas sur la planko. |
La studejo estas granda ; ĉu la inkujo estas granda ? | Ne, sinjoro, la inkujo estas malgranda. |
Kiel estas tiu tabulo ? | Ĝi estas nigra. |
Ĉu la kreto estas nigra ? | Ne, sinjoro, ĝi estas blanka. |
Jen viŝilo ; ĉu ĝi estas bela ? | Ne, sinjoro, ĝi estas malbela. |
Per kio vi skribas sur la nigran tabulon ? | Ni skribas per blanka kreto. |
Metu la libron apud la kajeron. | |
Kie estas la libro ? | La libro estas tie, apud la kajero. |
Ĉu vi deziras paroli Esperanton ? | Jes ni tre deziras paroli Esperanton. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Pronomoj | Aliaj vortoj |
Bildo Gazlampo Katedro Kesto Kurteno Ornamaĵo Pentraĵo Seĝo Ŝranketo | Dika Flava Laŭta Rozkolora | Alporti Fari Iri Pendi Peti Sidi Stari Vidi | Ĉiu Ĉio Iu Io Neniu Nenio | Aŭ Ĉe El Kaj tiel plu K. t. p. Nun |
Sur kio sidas la lernantoj ? | La lernantoj sidas sur benkoj, aŭ seĝoj. |
Kie sidas la profesoro ? | La profesoro sidas sur seĝo, en la katedro. |
Kio estas en la biblioteko ? | En la biblioteko estas libroj. |
Kion vi metas en la ŝranketojn ? | Ni metas librojn, kajerojn, k. t. p. |
Kiom da gazlampoj estas en la studejo ? | En la studejo estas kvin gazlampoj. |
Kiuj ornamaĵoj estas sur la muroj ? | Sur la muroj estas bildoj kaj pentraĵoj. |
Kio pendas ĉe la fenestro ? | Ĉe la fenestro pendas kurtenoj. |
La libro estas dika ; ĉu la paĝo estas dika ? | Ne, sinjoro, la paĝo estas maldika. |
Leviĝu el via loko ; kiel vi estas nun ? | Nun, mi staras. |
Ĉu vi vidas tiun meblon ? | Jes, sinjoro, mi ĝin vidas. |
Ĉu vi volas diri al mi, kio ĝi estas ? | Ĝi estas paperkesto. |
Ĉu ĝi estas utila ? | Jes, ĝi estas utila. |
Kion oni metas tien ? | Oni metas neutilajn paperojn. |
Alportu al mi vian libron, mi petas. | Jen mia libro. |
Kion vi faras por alporti ĝin ? | Mi leviĝas, kaj mi iras al vi. |
Iru nun al via loko kaj sidiĝu. | Mi iras al mia loko, kaj sidiĝas. |
Ĉu vi komprenas, kion mi diras ? | Jes, sinjoro, mi komprenas ĉion. |
Ĉu iu ne komprenas ? | Neniu ne komprenas. |
Mi deziras, ke vi skribu ion sur la nigran tabulon, ĉu vi volas fari tion ? | Jes, sinjoro, mi volas fari tion. |
Diru laŭte, kion vi devas fari por tio. | Mi leviĝas el mia loko, mi iras al la nigra tabulo, mi prenas la kreton, mi skribas. |
Bone, skribu la jenan frazon… legu ĝin. | |
Nun, M*, kion devas fari via amiko ? | Li devas viŝi per la viŝilo, iri al sia loko, kaj sidiĝi. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Afiksoj | Aliaj vortoj |
Akvo Bruo Domo Horo Kapo Konstruaĵo Korto Nokto Sapo Spegulo Ŝuo Tirkesto Veŝto | Alia Kioma Pura Varma | Brosi Kombi Kuŝi Nomi Uzi Veki Vesti | Ej Ig Iĝ Il | Ĉirkaŭ Da Je Kiam Kun Post |
Sur kiu etaĝo de la konstruaĵo estas la dormoĉambroj ? | La dormoĉambroj estas sur la unua etaĝo kaj sur la dua. |
Kiom da litoj estas tie ? | Ĉirkaŭ dudek litoj enestas. |
Kie estas viaj tualetaj objektoj ? | Niaj tualetaj objektoj estas en speciala tableto kun tirkesto. |
Kiel oni nomas tiun tableton ? | Oni ĝin nomas noktotablo. |
Ĉu vi dormas bone ? | Jes, mi dormas bone. |
Kiel vi vekiĝas ? | Ni vekiĝas per bruo de tamburo. |
Je kioma horo vi vekiĝas ? | Ordinare je la sesa. |
Kion vi vestas post la vekiĝo ? | Post la vekiĝo, ni vestas pantalonon kaj ŝuojn. |
Kie vi vin lavas ? | Ni lavas nin ĉe la lavejo. |
Ĉu vi havas varman akvon ? | Ne, ni lavas nin per malvarma akvo. |
Kiel vi purigas viajn dentojn ? | Ni purigas niajn dentojn per dentbroso. |
Per kio vi vin kombas kaj brosas ? | Ni nin kombas per kombilo, kaj brosas per broso. |
Ĉu vi havas spegulon kaj sapon ? | Jes, ni havas spegulon kaj sapon. |
Kiuj estas viaj aliaj vestoj ? | Niaj aliaj vestoj estas veŝto kaj jaketo. |
Kion vi metas sur la kapon ? | Ni metas kasketon. |
Kiom da tempo vi uzas por la vestiĝo ? | Ni uzas duonon da horo. |
Kion vi faras poste ? | Poste ni iras en la studejon. |
Je kioma horo vi kuŝiĝas ? | Ni kuŝiĝas je la duono post la oka. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Afiksoj | Aliaj vortoj |
Aleo Arbo Pilko Pluvo Ŝnuro Ŝtono Turbo Vetero | Aĝa Ampleksa Juna Sama | Ludi Okazi Ŝati | An Et Mal | Ankoraŭ Dum Sub |
Kie ludas la liceanoj ? | Ili ludas en la korto. |
Ĉu la korto estas ampleksa ? | Jes la korto estas ampleksa. |
Ĉu ĉiuj lernantoj ludas en la sama korto ? | Jes, sed la korto estas dividita en du partoj. |
Per kio ĝi estas dividita ? | Per aleo de grandaj arboj. |
Kiel la lernantoj estas dispartigitaj ? | La plej junaj ludas en unu parto de la korto, la plej aĝaj en la alia. |
Kiujn ludojn vi plej ŝatas ? | Ni plej ŝatas piedpilkon. |
Ĉu la korto estas sufiĉe ampleksa por ludi piedpilkon ? | Ne, sed ni ludas per pilketo. |
Kion vi ludas ankoraŭ ? | Ni ludas ŝtonglobetojn aŭ turbon. |
Per kio vi turnigas la turbon ? | Per ŝnuro. |
Ĉu ĉiuj lernantoj ludas ? | Ne, kelkaj promenas ĉirkaŭ la korto. |
Kio okazas dum pluva vetero ? | Ni promenas aŭ ludas sub la galerioj. |
———————— | ———————— |
Leviĝu el via loko, kaj iru al la nigra tabulo. | Mi leviĝas el mia loko, kaj mi iras al la nigra tabulo. |
Prenu la kreton kaj skribu. | Mi prenas la kreton, kaj mi skribas. |
Skribu la frazon… kaj legu ĝin. | Mi skribas la frazon… |
Prenu la viŝilon, kaj viŝu tion, kion vi skribis. | Mi prenas la viŝilon, kaj mi viŝas tion, kion mi skribis. |
Nun, iru al via loko kaj sidiĝu. | Mi iras al mia loko kaj sidiĝas. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Aliaj vortoj |
Biero Bulko Buŝo Fiŝo Fojo Forketo Glaso Ĵaŭdo Konfitaĵo Kulero Lakto Legomo Marmoro Mateno Ovo Pano Seĝo Tagmezo Telero Tranĉilo Tuko | Freŝa Kava Sama | Trinki | Aĵ Ar Neniam |
Kie vi manĝas ? | En manĝoĉambroj. |
Kiel estas la tabloj ? | La tabloj estas el marmoro. |
Ĉu vi havas seĝojn ? | Ne ; ni sidas sur benkoj. |
El kio konsistas la manĝilaro ? | El teleroj, kulero, forko, tranĉilo, glaso kaj buŝtuko. |
Ĉu ĉiuj teleroj estas samaj ? | Ne, sinjoro, la supteleroj estas kavaj, la aliaj estas plataj. |
Kion vi trinkas ? | Ni trinkas bieron, sed estas ankaŭ sur la tablo karafoj kun akvo. |
Kiom da fojoj vi iras al la manĝoĉambro ? | Trifoje : matene je la sepa kaj duono, tagmeze, vespere je la oka. |
El kio konsistas la matenmanĝo ? | El kafo kun lakto kaj pano ; jaŭde ni havas ĉokoladon. |
El kio konsistas la tagmanĝo ? | El supo, viando, legomoj kaj deserto. |
Ĉi vi neniam manĝas fiŝon ? | Jes, ni manĝas vendrede fiŝon freŝan aŭ konservitan. |
El kio konsistas la vespermanĝo ? | El viando, kaj poste legomoj aŭ fromaĝo, ovoj, konfitaĵoj k. t. p. |
Ĉu vi ne manĝas posttagmeze ? | Jes, je la kvara ni manĝas bulkon. |
—————
———
Nomoj | Verboj | Aliaj vortoj |
Avelo Biskvito Bovo Brasiko Duono Fazeolo Floro Frukto Koko Kuko Kuniklo Lento Nudelo Nukso Pasto Persiko Piro Pomo Porko Rizo Salato Ŝafo Terpomo Vinbero | Daŭri Doni Friti Plaĉi Ricevi | Id Ofte |
Kiujn viandojn vi manĝas ? | Ni manĝas ordinare bovaĵon, ŝafaĵon, porkaĵon, bovidaĵon kun variaj legomoj. |
Ĉu oni ne donas al vi aliajn viandojn ? | Jes, kelkfoje ni havas kuniklaĵon, kokidaĵon, k. t. p. |
Kiujn legomojn vi ricevas ? | Ni ricevas variajn salatojn, terpomojn, fazeolojn, rizon, lentojn, brasikon, florbrasikon, k. t. p. |
Kiujn el ili vi preferas ? | Ni preferas fazeolojn kaj frititajn terpomojn. |
Ĉu vi manĝas aliajn aĵojn ? | Ni ofte havas deserton, kiu konsistas el biskvitoj, fruktoj, kremo, kukoj k. t. p. |
Kiujn fruktojn vi plej ŝatas ? | Abrikotojn, avelojn, nuksojn, persikojn, pirojn, pomojn, kaj vinberojn. |
Ĉu vi neniam trinkas vinon aŭ kafon ? | Malofte ; nur ĉe la grandaj festoj oni donas al ni vinon kaj kafon. |
Ĉu oni donas ankaŭ pastojn ? | Jes, sinjoro, ni ricevas makaronion kaj nudelojn. |
Kiamaniere oni alportas al vi la manĝaĵojn ? | Per levilo, komunikigante la kuirejon kun la manĝoĉambroj. |
Kiom da tempo daŭras la manĝado ? | Ĉirkaŭ duono da horo. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj |
Desegnado Ekzameno Fiziko Geografio Gimnastiko Historio Kampo Kemio Kulturo Muziko Religio Scienco | Abiturienta Lasta | Bezoni Instrui Morti Okazi Prepari Provi Sukcesi |
Kiuj estas la horoj de la klasoj ? | Matene, de la oka ĝis la deka ; posttagmeze de la dua ĝis la kvara ; kelkaj klasoj okazas inter la deka kaj la dekdua. |
Kiujn vivantajn lingvojn oni instruas ? | Unue francan lingvon, poste anglan kaj germanan. |
Ĉu oni instruas mortintajn lingvojn ? | Jes, la latinan kaj la grekan. |
Ĉu matematikoj estas sur la programo ? | Jes certe : geometrio, aritmetiko, algebro. |
Ĉu la lernantoj lernas aliajn sciencojn ? | Jes, ili lernas ankaŭ fizikon, kemion, kaj naturhistorion. |
Kion plie ili lernas ? | Historion, geografion, kaj filozofion. |
Kiun ekzamenon oni preparas ? | Abiturientan ekzamenon. |
Ĉu oni provas la ekzamenon en unu fojo ? | Ne ; post la klaso nomata Unua, oni provas la unuan parton de la ekzameno. |
Kiu estas la lasta klaso ? | La lernantoj, kiuj sukcesis, eniras klason de Matematiko aŭ Filozofio. |
Kaj poste ? | En la fino de la lernjaro, ili provas la duan parton de la abiturienta ekzameno. |
Ĉu oni lernas aliajn aĵojn, kiujn oni ne bezonas por la ekzameno ? | Jes, kelkajn, nome : religio, desegnado, gimnastiko, muziko, kampkulturo, k. t. p. |
Ĉu oni instruas ankaŭ Esperanton ? | Jes, sinjoro, ni havas en la liceo du kursojn pri Esperanto. |
De kiam oni instruas Esperanton en la liceo ? | De la jaro mil naŭcent kvara. |
—————
———
Nomoj | Verboj | Adjektivoj |
Bildo Damoj Dimanĉo Gasto Lotludo Parenco Patro | Distri Eliri Fotografi Krei Konduki Pasigi Permesi Rigardi | Ĉiutaga Grava Proksimuma |
Ĉu vi havas klasojn ĉiutage ? | Ne : jaŭdon posttagmeze kaj dimanĉon, ni ne havas klasojn. |
Kion vi faras jaŭdon posttagmeze ? | Dum duono de posttagmezo ni promenas ; poste ni iras en studejon por labori aŭ legi. |
Ĉu vi promenas, kiam la vetero estas malbela ? | Ne ; tiam ni restas en studejo kaj legas. |
Ĉu vi neniam havas aliajn distraĵojn ? | Kelkfoje, ni iras en kinematografejon. |
Ĉu ankaŭ la junaj lernantoj laboras jaŭdon posttagmeze ? | Ili povas legi, kelkfoje ludi pacajn ludojn : damojn, lotludon aŭ rigardi fotografaĵojn kaj bildojn. |
Ĉu vi ne havas sportan Societon ? | Jes, kaj ni ludas ofte piedpilkon en la Velodromo. |
Ĉu la Velodromo apartenas al la liceo ? | Ne, ĝi estas kreita de grava Societo Unuiĝo sporta, kiu permesas al ni tie ludi. |
Kion vi faras dimanĉon ? | Multaj liceanoj pasigas la tempon ĉe gepatroj, parencoj aŭ responda gastiganto. |
Kion faras la aliaj ? | Ili restas en la liceo, kaj vivas proksimume la jaŭdan vivadon. |
—————
———
Nomoj | Verboj | Adjektivoj | Afiksoj | Aliaj vortoj |
Ario Censoro Estrado Julio Mano Premio Urbo | Akcepti Elekti Preĝi Proponi Rekompenci | Eminenta Varia | Ar Dis Ul | Antaŭ Nur Plej Precipe Pri |
Ĉu oni rekompencas la bonajn lernantojn ? | Jes, precipe en la disdono de premioj. |
Kiam ĝi okazas ? | Ordinare la dektrian de Julio. |
Kie oni disdonas la premiojn ? | En la licea preĝejo. |
Kiu ĝin prezidas ? | Iu eminentulo, proponata de la Liceestro kaj akceptata de la Ministro de Publika Instruado. |
Ĉu li faras paroladon ? | Jes ; sed antaŭ li parolas iu profesoro, al kiu li respondas. |
Ĉu estas aliaj paroladoj ? | Ne ; post la paroladoj, la censoro legas la liston de la premiitaj lernantoj. |
Kiamaniere la lernantoj ricevas la premiojn ? | Ili supreniras la estradon kaj ricevas la premion el la manoj de iu eminentulo aŭ de profesoro. |
El kio konsistas la premioj ? | El libroj variaj, elektitaj de la liceestro aŭ de la profesoroj. |
Ĉu ĉiuj lernantoj ricevas premiojn ? | Ne ; nur tiuj, kiuj ilin meritis. |
Ĉu estas muziko ? | Jes ; urba muzikistaro ludas plej belajn ariojn. |
Ĉu oni disdonas premiojn pri Esperanto ? | Jes ; oni donas esperantajn aŭ priesperantajn librojn. |
—————
———
Nomoj | Verboj | Adjektivoj | Afiksoj | Aliaj vortoj |
Devo Ferioj Monato Oktobro Pasko Pentekosto Regiono Semajno Somero Tago Tasko | Akompani Bedaŭri Ĝui Kosti Vojaĝi | Kelka Libera Proksima Sankta | Ind | Iom Tio estas t. e. |
Kiuj estas viaj plej grandaj ferioj ? | La someraj ferioj, kiuj daŭras du monatojn kaj duonon, de la dekkvara de Julio ĝis 1a de Oktobro. |
Kiom daŭras la paskaj ferioj ? | Dekkvin tagojn, t. e. semajnon antaŭ kaj semajnon post Pasko. |
Kiom daŭras la novjaraj ferioj ? | Ĉirkaŭ ok tagoj. |
Ĉu vi ĝuas aliajn feriojn ? | Jes, sed nur du aŭ tri tagojn. |
Kiam ? | Je Karnavalo, je Pentekosto, je Ĉiusanktula festo. |
Ĉu vi devas labori dum la ferioj ? | Dum la grandaj ferioj, oni donas al ni taskojn ; sed estas nur por ni morala devo ilin fari. |
Kiel vi pasigas la tempon dum la ferioj ? | Mi promenas, ludas, legas, iom laboras, kaj vizitas parencojn aŭ amikojn. |
Ĉu vi ankaŭ vojaĝas ? | Jes, multaj el ni iom vojaĝas por viziti konatulojn aŭ vidi belajn regionojn. |
Ĉu vi jam vizitis esperantan kongreson ? | Neniam ; sed antaŭ kelkaj jaroj, unu el niaj kunlernantoj akompanis nian profesoron al la kongreso de Dresden. |
Ĉu vi ŝatus ĉeesti kongreson ? | Jes ; bedaŭrinde ili ofte okazas tre malproksime, kaj la vojaĝo estas tro multekosta. |
—————
———
Nomoj | Adjektivoj | Verboj | Afiksoj | Aliaj vortoj |
Aprilo Decembro Okulo Teorio | Helpa Universala | Aperi Eldoni Naskiĝi Publikigi | Ist | Krom Tia Tiam |
Kio estas Esperanto ? | Esperanto estas helpa lingvo internacia. |
Kiu ĝin kreis ? | Doktoro Zamenhof, pola okulisto. |
Kie kaj kiam li naskiĝis ? | En Bjelostok, la 15an de Decembro 1859. |
Kiam li pensis pri helpa lingvo ? | Li ofte diris, ke li tute juna jam pensis pri tia lingvo. |
En kiu jaro Esperanto estis kreita ? | En 1878, la lingvo estis teorie preta ; Zamenhof estis tiam deknaŭjara. |
Ĉu li tuj publikigis la lingvon ? | Ne, li volis ĝin provi praktike, kaj li plibonigis ĝin. |
Kiam li eldonis la lingvon ? | En 1887 aperis en Varsovio lernolibroj en rusa, germana kaj franca lingvoj, sub la nomo de Dro Esperanto. |
En kiu jaro fondiĝis la Franca Societo por propagando de Esperanto ? | En la jaro mil okcent naŭdek oka. |
Kie kaj kiam okazis la unua universala kongreso de Esperanto ? | En Boulogne-sur-Mer, en la jaro 1905. |
Kie okazis la aliaj kongresoj ? | Genève (1906). Cambridge (1907). Dresde (1908). Barcelone (1909). Washington (1910). Anvers (1911). Cracovie (1912). Berne (1913). Paris (1914). San Francisco (1917). La Haye (1920). Prague (1921). Helsingfors (1922). Nuremberg (1923). Vienne (1924). Genève (1925). |
Ĉu via profesoro ĉeestis ĉiujn kongresojn ? | Li ĉeestis ĉiujn eŭropajn kongresojn ; krom tiu de Nuremberg. |
Kiam Doktoro Zamenhof mortis ? | Li mortis en Varsovio la 14an de aprilo 1917. |
Ĉu ekzistas multaj Societoj Esperantistaj ? | Jes, tre multaj Societoj, urbaj, regionaj, naciaj, internaciaj ekzistas. |
Kiu estas la plej grava Societo Internacia ? | La Universala Esperanto Societo (U.E.A.) kies sidejo estas en Genève, kaj kiu havas delegitojn en pli ol mil urboj sur la tuta tero. |
—————
———
SINGULIER o – a – e | PLURIEL j | Compléments sans préposition n | EXEMPLES | |
NOM | parolo | paroloj | parolon parolojn | Bela parolo estas agrabla. Belaj paroloj estas agrablaj. |
ADJECTIF | bela | belaj | belan belajn | Mi aŭdis belan parolon. Mi aŭdis belajn parolojn. |
ADVERBE | bele | Li parolas bele. |
Présent as | Passé simple is | Futur os | Conditionnel us | Impératif Subjonctif u | Infinitif i | |
Temps simples | mi amas | mi amis | mi amos | mi amus | mi amu | ami |
Participes actifs | amanta | aminta | amonta | |||
Participes passifs | amata | amita | amota | |||
PRONOMS | mi je | (ci) tu | li il ŝi elle ĝi il, elle | ni nous | vi vous | ili ils, elles |
Voix active |
Une seule terminaison par temps ; le pronom personnel suffit pour indiquer la personne.
Temps simples : Ajouter au radical les terminaisons as – is – os – us – u. Temps composés : Combinaison du verbe esti, seul auxiliaire, avec le participe passé actif inta, au pluriel intaj. Ex. : (voir d’autre part : 3° Temps composés) Mi estas aminta j’ai aimé Li estis aminta il avait aimé Ni estos amintaj nous aurons aimé | |||||
Voix passive |
Combinaison de l’auxiliaire esti avec les participes passifs :
Présent ata si l’action est actuelle — passé ita si l’action est terminée. Ex. : (voir d’autre part : 3° Temps composés) Mi estas amata je suis aimé La pordo estas fermita la porte est fermée Ni estis punitaj nous avions été punis |
12 terminaisons grammaticales (il y en a 2265 dans la conjugaison française)
as – is – os – us – u – i — anta – inta – onta — ata – ita – ota
EXPRESSIONS | Traduction littérale | Traduction Française | TEMPS EXPRIMÉ | |
ACTIF (je parle) | ||||
Mi estas fermanta | Je suis fermant | Je suis en train de fermer | Présent actuel | Temps présent (exprimé dans le présent) |
Mi estas ferminta | Je suis ayant fermé | J’ai fermé | Passé composé | Temps passé (exprimé dans le présent) |
Mi estas fermonta | Je suis devant fermer | Je vais fermer | Futur rapproché | Temps futur (exprimé dans le présent) |
Mi estis fermanta | J’étais fermant | Je fermais | Imparfait | Temps présent (reporté dans le passé) |
Mi estis ferminta | J’étais ayant fermé | J’avais fermé | Plus que parfait | Temps passé (reporté dans le passé) |
Mi estis fermonta | J’étais devant fermer | J’allais fermer | Futur passé | Temps futur (reporté dans le passé) |
Mi estos fermanta | Je serai fermant | Je serai en train de fermer | Présent prochain | Temps présent (reporté dans le futur) |
Mi estos ferminta | Je serai ayant fermé | J’aurai fermé | Futur antérieur | Temps passé (reporté dans le futur) |
Mi estos fermonta | Je serai devant fermer | Je serai sur le point de fermer | Double futur | Temps futur (reporté dans le futur) |
PASSIF (la porte parle) | ||||
Mi estas fermata | Je suis étant fermée | On me ferme | ||
Mi estas fermita | Je suis ayant été fermée | J’ai été fermée | ||
Mi estas fermota | Je suis devant être fermée | On va me fermer | ||
Mi estis fermata | J’étais étant fermée | On me fermait | ||
Mi estis fermita | J’étais ayant été fermée | J’avais été fermée | ||
Mi estis fermota | J’étais devant être fermée | J’étais sur le point d’être fermée | ||
Mi estos fermata | Je serai étant fermée | On me fermera | ||
Mi estos fermita | Je serai ayant été fermée | J’aurai été fermée | ||
Mi estos fermota | Je serai devant être fermée | Je serai sur le point d’être fermée | ||
On peut faire de même avec le Conditionnel en us Impératif subjonctif en u Infinitif en i. |
E. Deligny.